Выбрать главу

Jam de multaj semajnoj Viktoro troviĝis en Parizo, pasigante sian tempon ĉu en vizitoj ĉe la generaloj, ĉu en atendadoj ĉe la ministraj antaŭĉambroj, kiam unu tagon, sur angulo de strato, li estis nevole frapita de viro, vestita de ĉifonaĵoj, de senkalkanaj ŝuoj kaj de grasplena ĉapeto.

– Malspritulo! vi do ne povas atenti, murmuris la junulo kolera.

– Nu! Kio okazas? Ĉu la strato ne apartenas al ĉiu, nun? Eksciu, malgrandulo mia, ke vane vi portas tubĉapelon kaj ĵakon; ne estas ci kiu timigos min! Ha! ne, ne. Kaj la vagisto, fermante la pugnojn kaj ne elirante, ĉiam okupis la larĝecon de la trotuaro.

– Ĉu vi min lasos pasi, fine? Nu, lokon. Mi ne havas tempon.

La ĉifonaĵulo sin preparis al la vortbatalo, kaj jam ekvomis kelkajn malĝentilegaĵojn, kiam lia vizaĝo subite afabliĝis. Prezentante la manon al la kapitano, li ekkriis ĝoje.

– Nu, estas Linŝardo, tiu brava Linŝardo! Kiel ci fartas, maljunulo mia.

Viktoro eksaltegis malantaŭen. Tiu viro lin konu, la afero ne estis stranga, sed tiu sentaŭgulo kuraĝu cidiri al li, lin vokinte per lia nomo, tiam la afero preteriris ĉiujn limojn. Pro tio, per tono de kolero malfacile malakcelita, li diris:

– Mi tre dezirus scii en kio vi ĉerpas la motivojn de tia senĝeneco. Preteriru; mi ne vin konas.

– Ci ne estas afabla, Viktoro, respondis la senŝuulo, per voĉo malrapida de posturbulo, vere ci ne estas afabla. La altrangaĵoj cin difektis, ci rifuzas rekoni ciajn amikojn, kiam ilin premas la malfeliĉo.

– Fine, kiu vi estas? petis la filo Linŝardo, memorante sed malprecize, ke li iam vidis tiun vizaĝon, kaj aŭdis tiun voĉon.

– Kiu mi estas? Sed Duponto, cia maljuna licea kunulo.

– Duponto! ekkriis la junulo; tre bone, mi memoras. Sed ĉu estis eble vin rekoni sub tiel malpura kaj ŝirita vestaro?

– Kion ci volas, respondis Duponto, ĵetante malgajan rigardon al la ĉifonaĵoj lin kovrantaj; ĉiuj ne ŝance sukcesis kiel ci.

Komence, kelkaj scivoluloj, altiritaj de la kriadoj de ambaŭ interparolantoj, jam ekhaltis post kelkaj paŝoj, esperante batalon. Tedite, ĉar oni lin ekvidis kun tia kunulo, Viktoro eltiris el sia paperujo bileton da cent frankoj kaj vizitkarton; poste, doninte al Duponto la du objektojn, li blovis en lian orelon:

– Mi volus diri al vi ion. Jen estas mia adreso. Venu al mi tiuvespere, je la kvina. Tiu mono al vi pagos vestaron pli konvenan.

– Komprenite, bonhomo mia. Oni ne volas ruĝiĝi pri antikva kolego.

Li ankoraŭ parolis; sed la kapitano jam forkuris malproksimen.

La unua zorgo de l’ amiko Duponto estis obei la ordonojn de sia malnova kunulo. Sed antaŭ kiam li eniros en ŝtofmagazenon por aliformigi en novajn vestojn siajn malpuregajn almozulajn ĉifonaĵojn:

– Minuton! li diris, frapante sian kapon. Unue mi devos aliformigi en monerojn mian bankan bileton. La oficistoj mirus, vidante min tiel riĉan. Ili estus kapablaj venigi la policistojn. Strange! tamen. Jen estas bileto kiu al mi rajte apartenas; mi ne ĝin ŝtelis, ĉi tiun; ĉar estas Linŝardo mem kiu propramove ĝin al mi donis: nu! ĵus pro tio mi estus arestita. Ha! estu do honesta viro.

Duponto sin direktis al malluksa trinkejo, kiun li ofte vizitadis. La kasistino, dika virino, donis al li monerojn. anstataŭ lia bileto, kun okulklino kiu ŝajnis diri:

– Ian ŝtelon sukcesitan, nu?

– Ne, ne, patrino Rodiero, vi eraras. Estas amiko, kiu antaŭnelonge ĝin al mi donis.

– Iom malgraŭvole, kredeble, respondis la trinkejestrino.

Kiam Duponto estis sur la strato, li maĉadis inter siaj dentoj:

– Strangege! Nur kiam oni diras la veron, nur tiam oni ne estas kredita.

Tamen li opiniis, ke ne estus prudente eniri en unu el tiuj potencaj firmoj, kiuj provizas ne nur Parizon sed ankaŭ la tutan mondon. Pro tio, li sin direktis al Temple * . Tie li elektis plenan vestaron grizan preskaŭ novan, ĉapelon, ŝuojn, tolaĵojn. Vestinte siajn novajn aĉetaĵojn, li estis tiel aliformigita, ke li ne rekonis sin mem.

*  Vendejo hodiaŭ detruita, en kiu oni faris la komercon de malnovaj vestoj.

– Nu, li diris, Viktoro estos kontenta: mi lin honoros. Sed kial do li montris tian malavarecon? Kion do li estas dironta al mi? Kredeble ne nur por al mi plezurigi li elspezis bankan bileton. Li bezonas min, evidente; kaj ne malpli evidente, la servo, kiun li petos de mi, ne estas ago rekompensinda de la Monthyon ’a premio * . Nu, Duponto, amiko mia, malfermu la okulon, kaj la bonan; kaj precipe zorgu, ke oni ne vin trompu kiel naivegulon. Kredeble tie kuŝas profita entrepreno, kiu al vi gajnigos multe da mono, se vi ne estas tro mallerta.

*  Ĉiujara premio donita al gevirtuloj.

Estis nur la tria de la tagmezo. Duponto elspezis nur parton de la mono donita de Viktoro. Ĉar la malnova kunulo de la kapitano sentis en sia poŝo kelkajn monerojn, afero kiu ne ofte okazis.

– Atendante la horon, li pensis, mi enmetus volonte en mian stomakon pecon da ia manĝaĵo kaj vinbotelon vaksoŝtopitan. Tio pasigos al mi la tempon.

Malriĉa manĝejo troviĝis antaŭ li: li en ĝin eniris.

Dum tiu tempo, Linŝardo, enfermata en sia skriboĉambro, ekbruligis cigaredon kaj pripensis. Li bezonis viron fidindan kaj samtempe senkonsciencan. Ĉu Duponto estas la viro taŭga? Li komprenis, ke li devos ludi lertege, kaj ne sin perfidi per konfesoj tro antaŭtempaj, antaŭ kiam li estos certa, ke li povas fidi al tiu nova kunkulpanto.

Je la kvina akurate, la sonorilo aŭdiĝis. La servsoldato frapis sur la pordon de sia superulo.

– Kapitano, estas civilulo, kiu volus paroli kun vi.

– Ĉu li diris sian nomon?

– Sinjoro Duponto.

– Tre bone; enirigu. Se iu venas, antaŭ kiam tiu sinjoro estos elirinta, vi diros al ĉiu ajn, vi bone min aŭdas, Belardo, al ĉiu ajn, ke mi ne troviĝas hejme.

– Jes, kapitano. Duponto, belega en siaj novaj vestoj, eniris en la fumejon, en kiun Viktoro lin atendis.

– Vi estas akurata, li diris; tre bone. Mi ŝatas la akuratecon. Sidiĝu, kaj ni interparolu. Kion vi faris, de la liceo?

– Nu, kaj vi?

– Mi? Ĉiu konas miajn agadojn: mi ne ilin kaŝas. Sed mi estas certa, ke vi ne povus same paroli.

Duponto sin sentis iom timigita de la komanda tono de l’ kapitano. Tamen li ne malkuraĝiĝis facile.

– Tion kion mi faris, li respondis; aferojn ne tre bonajn. Mi provis min riĉigi; sed mi sukcesis nur min malriĉigi.

– Ŝajnas, ke mi vin vidis en Cayenne  ( Kajen ). Pro tiuj vortoj, Duponto ruĝiĝis, paliĝis, kaj fine balbutis:

– Vi do marveturis Cayenne ’on?

– Sendube, ĉar mi vin vidis tie.

La kapitano mensogis: li vojaĝis nur en Alĝerio. Hazarde certigante la malveron por koni la veron, li ĵetis tiun frazon kiel diplomataĵon. Li povis ĝoji; ĉar lia eksperimento plene sukcesis.

Post momento, li daŭrigis:

– Kial oni vin sendis tien?

– Mi estas la suferinto de juĝista eraro, respondis Duponto fanfarontone.

Tiam la malnova kondamnito rakontis historion tiel malsimplan, ke la filo Linŝardo komprenis nur unu aferon: por kaŝi estintaĵojn malmulte honorindajn, lia interparolanto elpensis altfantazian fabelon. Li estis konscienco vendebla, sekve aĉetebla; kaj tiu aĉeto dependus nur de la prezo konsentita.

Duponto estis la filo de honorindaj komercistoj, kiuj rapide riĉiĝis en la komercado de sapoj. Orfa tro frue, li heredis, en sia plenaĝo, preskaŭ unu milionon. Dezirante ĝuegi la vivon, havante apud si neniun kiu lin direktas, tre rapide li malŝparis tiun gravan kapitalon en ĉiuspecaj malsaĝaĵoj, kaj en malnoblaj ĝuadoj. Fine, ruiniĝinte, sed volante spite de sia ruino daŭrigi vivmanieron, kiu fariĝis neebla pro manko de mono, li faris falsajn subskribaĵojn. La juĝistaro lin kondamnis al kvin jaroj da publiklaboroj. De ses monatoj, li estis fininta sian punon, kiam Viktoro lin renkontis. De sia reveno en Francujon, li vivis nur de hazardaĵoj, farante ĉiujn metiojn, bonajn aŭ malbonajn, sed pli ofte la duajn ol la unuajn. Tamen la fundo de lia natureco ne estis tute malvirta. En la liceo, li estis amita de siaj kolegoj. Kvankam lernanto ne rimarkinda, tamen li ne estis lokita inter la mallaboreguloj. Sed la fundamenta difekto de lia karaktero estis la inercia forteco. Bone direktita, li estus fariĝinta bonegulo. Simila al bulo metita sur la randon de tegmento, li bezonis nur tre malfortan ekpuŝon por ruliĝi ĉu dekstren ĉu maldekstren. Bedaŭrinde li falis maldekstren. Unue malrapida, la kurado pli kaj pli akceliĝis; kaj poste li ruliĝis sur la deklivo de la malvirto laŭ rapideco tiel terura ke fine li falis en la porkriman juĝistaron, kaj de tie saltegis ĝis la publiklaborejo.