Выбрать главу

– Nu, mia malnova kunulo, ekkriis la kapitano, kion vi dirus, se mi proponus al vi gajnon da mil frankoj? Viktoro kredis, ke li akceptos la proponon entuziasme; sed la malnova kunulo restis senmova.

– Ĉu vi ne aŭdis?

– Jes, jes, tre bone.

– Tiam, kial vi ne respondas?

– Ĉar mi supozas, ke vi ne proponis al mi tian monsumon nur por ĵeti leteron en la poŝtskatolon, antaŭ kiam mi respondos, mi volas scii tion, kion vi petas de mi.

Viktoro ŝajnis ĉagrena: ĉar li estus dezirinta, ke Duponto konsentu, antaŭ kiam li konfidos al li siajn sekretojn.

Sed la ruza fripono atente observis sian kunparolanton. La kapitano komprenis ke, se li volas sukcesi, li unue devas sciigi sian kunkulpanton pri la afero. Li certiĝis, ĉu neniu povas ilin aŭskulti. Dum duono da horo, li parolis mallaŭte.

Kiam li estis fininta:

– Tio estas tre bone, respondis Duponto: sed tio, kion vi petas valoras tridek mil frankojn, sen rabato. Mi riskas revenon al la fremdaj landoj. Nu, la koloniojn mi sufiĉe vidis. Mi amas mian patrujon, kaj mi ne ŝatas la vojaĝojn, eĉ pagitajn de la Regno.

– Neeble, mia kara amiko, respondis la filo Linŝardo. Vi devos ĉu preni, ĉu lasi: elektu. Sed mi ne povas doni tion, kion vi petas; mi ne havas ĝin.

Fine post multaj diskutadoj, la prezo estis fiksita por dudek mil frankoj: dek mil tuj pagitaj, dek mil post la afero finita. Plie la kapitano pagis per sia mono la tramarveturon de Duponto ĝis Aŭstralio. Ĉar malgraŭ sia amo al la patrujo, la fripono pli amis, post la sukceso de l’ entrepreno, ne resti en Francujo pli longatempe.

– En kiu epoko la afero okazos?

– Proksimume en la junia monato; sed mi ne scias ankoraŭ la ĝustan daton. Kiam mi estos pleniginta miajn sciigojn, mi vin avertos. En kiu loko vi loĝas?

– Ha! jen estas. En la komenco, mi transportis miajn penatojn sub la unuan arkaĵon de la Pont-Royal  (Ponto Reĝa), sur maldekstra riverbordo. Sed mi diris al mi ke, ĉar la riĉuloj kaj la bonsocietuloj loĝas sur la bordo dekstra, mi ne komprenis kial mi ne farus la samon. Pro tio, mi transiris la akvon. Mi kuŝas nun piede de Tuileries *  sub Ponto-Reĝa, aŭ ponto de la Karuselo aŭ ponto de l’ Artoj. Mi diversigas miajn loĝejojn.

*  Palaco de antikvaj francaj reĝoj, konstruita sur la loko de brikfabrikejoj (france tuileries ) kaj hodiaŭ detruita.

– Tamen mi ne povas sendi leteron al tia adreso. Vi devus esti pli serioza, Duponto; se ne, mi vin forlasos kaj komisios alian.

– Nu, Viktoro, malgrandulo mia, kial do vi diras sensencaĵojn? Ĉu oni forlasas viron al kiu oni konfesis historiojn similajn al tiuj, kiujn vi rakontis?

– Nu, sopiris la kapitano, prezentante al li duan bileton, serĉu kaj trovu ian meblitan ĉambron. Tuj kiam vi loĝos en konvena apartamento, tion al mi sciigu.

– Je Dio, maljunulo mia, necese estas, ke mi diru mian opinion pri vi. Ĉar vi akceptas filozofe tion, kion vi ne povas malhelpi, tio pruvas ke vi estas diable forta.

La indaj amikoj disiĝis.

Josefino plenumis la promeson faritan al Viktoro. Ĉiusemajne ŝi skribis al sia amanto leteron longe detalitan. La kapitano konis ĉion, kio okazis en la kastelo pli bone ol se li ĉeestus en Prelongo.

Li sciis ke sinjorino de Blasano estis tute resanigita. Ŝi nun paŝis sen lambastonoj, kvankam ŝi iom lametis. Sed la maljuna sinjorino estis ankoraŭ koketa. Kiam ŝi troviĝis antaŭ homoj, ŝi sin rigidigis sufiĉe por ke ŝia kripleco ne estu tro rimarkita. Nenio nun kontraŭstaris la geedziĝon de ŝia filo kun Matildo. Ĉi tiu demandite fiksis mem la daton al la trideka de Junio.

Antaŭe fraŭlino de Prelongo estis faronta en monaĥinejo tiun naŭtagan enfermiĝon, kiu estis, ŝi diris, la plenumo de promeso farita al Dio. Ŝi petis de sia patrino la permeson veturi Parizon kun Josefino por sin informi al la Superulino de Ursulinoj pri la monaĥinejo en kiu Valentino faras sian novicecon. Tiu peto estis tre bonvole konsentita de la markizino. Pri Gastono, li ĝoje eksciis, ke lia provtempo de amindumanto estos baldaŭ finita, ĉar tiu enfermiĝo de lia fianĉino estos la ago, kiu entombigos ŝian ekzistadon de fraŭlino.

Kun la printempo revenis la longedaŭraj tagoj. Matildo ilin profitis por resti kun sia amikino kiel eble plej longatempe. Viktoro sciis, ke fraŭlino de Prelongo ĉiam malfruiĝis por la vespermanĝo.

– Tamen, certigis la ĉevalzorgisto al la servistaro, ne estas kulpigota ŝia ĉevalo. Kiam ĝi revenas, mi estas devigata ĝin viŝegi, tiel forte ĝi ŝvitas. Se ŝia fraŭlina Moŝto daŭrigas tiajn kuradojn dum kelka tempo ankoraŭ, la malfeliĉa besto rapide malsaniĝos pro lacegeco.

– Kien do ŝi povas iri ĉiudutage? diris la servistaro. Josefo demandite povis nenion respondi, ĉar li sciis nenion. Nevolante konfesi, ke fraŭlino de Prelongo lin lasas en Blazurbo kaj pagas larĝe la trinkaĵon, kiun li malrapide englutetas, la lakeo ridetis parolante, misteriĝis, kaj supozigis, ke li estas posedanto de grava sekreto, kies lia konscienco malhelpas diskonigon. Tio ŝajnis tiel stranga, ke Laŭrento, la ĉambristo de la duko de Blasano, opiniante, ke la devo al li ordonas la rakonton de tiuj kuiroficejaj maldiskretaĵoj, ilin konigis al sia mastro, ian vesperon, kiam li helpis lin por lin senvestigi.

La morgaŭan tagon, kiam fraŭlino de Prelongo sidiĝis sur sian selon, Gastono, kiu prezentis siajn manojn plektitajn por faciligi al ŝi la supreniron, diris, kiam ŝi estis surseliĝanta.

– Vere, Matildo, konfesu, ke se mi estus ĵaluzema, mi havus belan okazon por ekzerci tiun malbelan malkvaliton.

– Vi estas prava ne havante tian malvirton. Ĉar neniam mi konsentus edziniĝi kun viro, kiu ne tute fidus al mi, kiaj ajn estu la ŝajnoj.

Kaj la junulino rapide ekgalopis, lasante sinjoron de Blasano tute konfuzan.

Josefino, kiu troviĝis sur la ŝtupoj de la perono, ne perdis unu vorton de tiu dialogo. Kompreneble post du tagoj, la kapitano ĝin konis.

– Nu, li diris, ĉio marŝas tre bone. Se ĉi tiun fojon mi ne sukcesas, ĝi estos ĉar la diablo kontraŭstaros kontraŭ mi.

Post kelkaj tagoj, en momento kiam fraŭlino de Prelongo ekforlasis Valentinon, la patrino Kamuŝo frapis diskrete sur la pordon.

Ŝi enirinte diris al la junulinoj:

– La momento de la liberigo alproksimiĝas: post kelkaj tagoj ĉio estos finita. Se vi volas ĉeesti ĉi tie por kuraĝigi vian amikinon, ŝi diris sin turnante al Matildo, vi havas nur la tempon necesan por vin prepari.

– Ho! karulino mia, mi ne volas, ekkriis fraŭlino de Savinako. Ĉu vi ne faris por mi pli ol la plej sindonema amikeco povas liveri. Vi ne devas riski vian famon. Plie via ĉeesto estas neniel necesega, ĉar sinjorino Kamuŝo tie troviĝas. Ŝia sindonemo ne estas diskutebla.