Выбрать главу

– Valentino, respondis gravtone fraŭlino de Prelongo, mi iros ĝis la fino. Mia konscienco neniel min riproĉas; ĉar mi sentas, ke mi faras bonan agon. Oni diras, ke vi suferos terurajn dolorojn. Nu, mi ne volas, ke vi sentu vin sola, forlasita, kiam vi devos ilin toleri. Ĉar vi havas neniun familion, ĉar la cirkonstancoj devigas, ke ni agu en la plej granda mistero, almenaŭ mi volas, ke via plej bona, mi diros eĉ via sola amikino troviĝu apud vi, por inspiri al vi kuraĝon kaj por vin konsoli.

Aŭdinte tiujn amplenajn parolojn, fraŭlino de Savinako sentis ke fluo de larmoj ŝin sufokas. Senforta por pli longe insisti, ŝi ĵetis sin en la brakojn de Matildo, murmurante tiun simplan vorton:

– Danke.

Reveninte hejmen, fraŭlino de Prelongo venigis sian ĉambristinon.

– Josefino, ŝi diris, kvankam vi min servas nur de mallonga tempo, mi kredas, ke vi estas sindonema al mi.

– Via Moŝto estas prava: ŝi povas fidi al mi.

– Se mi konfidus al vi sekreton, ĉu vi estus kapabla ĝin konservi?

– Ho! via Moŝto! ekkriis Josefino per tono indignanta tre bone ludita.

– Ĉu sinjoro Viktoro estas ĉiam en Parizo?

– Jes, via Moŝto.

– Kiamaniere vi scias tion?

Josefino restis iom konfuzita. Ŝi komprenis ke, respondinte tro rapide, ŝi diris malspritaĵon. Tamen ŝi rekuraĝiĝis kaj daŭrigis:

– Hieraŭ mi renkontis Ludovikon, kiu diris ke lia frato ne ankoraŭ sukcesis kaj daŭrigas siajn klopodojn al la ministro.

– Ha! tre bone. Ĉu vi timus, restante sola dum naŭ tagoj en urbo malproksima de Prelongo?

– Mi? via Moŝto; tute ne.

– Nu, jen estas la afero. Vi scias, ke mi veturos Parizon por fari en tiu urbo religian enfermiĝon en monaĥinejo; kaj vi devas min akompani ĉi tien. Sed mi intencas halti en Blazurbo: vi daŭrigos sola vian vojaĝon. Iru kien vi volos; tio min indiferentigas: sed iru malproksimen de Prelongo, por ke dum tiuj naŭ tagoj vi ne estu rekonebla de iu ajn. Kiam tiu intertempo estos fluinta, ni nin retrovos en la stacidomo de Blazurbo, kaj ni revenos kune en la kastelon, kvazaŭ vi ne estus min forlasinta. Sed vi neniam klopodos por scii en kiun lokon mi iris, kaj tion, kion mi en ĝi faris: ĉar tie kuŝas terura sekreto, kiu ne estas la mia. Nur unu aferon mi povas al vi certigi, kaj mi volas ke vi estu konvinkita pri la vereco de miaj paroloj: mi faras nenion kulpigindan. Se mi min kaŝas, ne estas por malbona ago. Jen estas mono, ŝi aldonis, metante en la manojn de Josefino paperujeton plenan da bankbiletoj. Mi kredas, ke tiu monsumo sufiĉos por pagi ĉiujn viajn bezonaĵojn dum via vojaĝo. Mi eĉ estas certa, ŝi daŭrigis ridetante, ke vi konservos tre gravan restaĵon. Ĝi fariĝos malgranda doto, kiun vi plezure retrovos, kiam vi edziniĝos.

Tion dirinte, fraŭlino de Prelongo foririgis sian ĉambristinon tute mirigitan.

Reveninte en sian ĉambron, Josefino rapide malfermis la paperujeton. Ĝi enhavis biletojn nur milfrankajn. La junulino kalkulis: ili estis dek.

– Dek mil frankoj! ŝi ekkriis. Ja, necese estas ke ŝia sekreto estu tre grava, por ke ŝi konsentu ĝin pagi per tia prezo. Nu, mi vidas ke la konsilo de Viktoro estis tre ŝatinda. La ofico estas bonega.

Por aĉeti la silenton de sia servistino kaj utili sian amikinon, Matildo senŝancele forlasis siajn tutajn ŝparaĵojn de fraŭlino. De la monata budĝeto, kiun la markizo donacis al sia filino por pagi la malgrandajn aĉetaĵojn, kiuj koncernis nur ŝin mem, ŝi ne elspezis la tutecon. La restaĵo, amasiĝinte de multaj jaroj, faris tiun malgravan kapitalon, kiu estis ŝia nedisputebla propraĵo, kaj kies neniu suspektis ekziston.

Josefino rapide sciigis la kapitanon pri la interparolado okazinta inter ŝi kaj ŝia juna mastrino: sed ŝi opiniis, ke neutile estas paroli pri la dek mil frankoj. Al ŝi sola Matildo faris tiun mirindan donacon: Viktoro ne bezonis tion scii.

Tuj kiam li ricevis la leteron de sia amikino, la filo Linŝardo skribis sur vizitkarto tiujn du vortojn: “Venu tuj”, ĝin metis en koverton kun tiu surskribo: “Sinjoro Duponto, strato Sinjoro-la-Princo ( Monsieur-le-Prince )”, kaj alvokis sian servsoldaton:

– Belardo, li diris, vi uzos kaleŝon, portos tiun leteron al ĝia adreso, ĝin remetos en la proprajn manojn de l’ adresato, kaj lin rekondukos al mi kun vi. Se li ne estas hejme, kaj se la pordistino sciigas vin kien li iris, vi portos tiun leteron en la lokon en kiu li troviĝas. Se vi ne povas ricevi iun sciigon, vi lin atendos kaj revenos nur kun li. Ĉu vi komprenis?

– Jes, bonege, kapitano.

– Nu, iru.

– Tuj, kapitano.

– Nu, murmuris la junulo, alproksimiĝas la momento en kiu la bela Matildo scios kiel multe kostas la mokegoj al Linŝardo.

Kiam la veturilo uzita de Belardo alvenis al la adreso montrita, ĵus Duponto eliris el sia domo.

– Sinjoro Duponto, petis la servosoldato al la pordistino.

– Li tuj eliras.

– Mi devas doni al li leteron urĝan.

– Vidu do. Kredeble li ne estas ankoraŭ tre malproksime.

Elirinte el sia kajuto, la pordistino alvenis sur la trotuaron ĵus en la momento kiam ŝia loĝanto sin turnis al la angulo de la strato.

– Jen estas li, ŝi diris al Belardo. Kuru; vi lin realiros. Kurante gimnastikopaŝe, la servsoldato rapidis malantaŭ la promenanto, kriante:

– Sinjoro Duponto! Sinjoro Duponto!

– Nu, kion? respondis la malnova kondamnito, kiu, kiel ĉiuj homoj, kies konscienco ne estas trankvila, ĉiam estis vigla.

– Leteron de mia kapitano.

– Ha! estas vi, Belardo; tre bone, respondis Duponto tute rekuraĝigita. Donu tuj. Kio okazas?

– Mi nescias, sinjoro.

– Estas prave. Traleginte la vorton rapide skribitan de Viktoro: – Ĉu vi havas kaleŝon? li petis de la servsoldato.

– Ĝi haltis post du paŝoj.

– Rapide ni eliru.

Kiam li estis alveninta ĉe la filon Linŝardon, ĉi tiu lin enirigis en sian fumejon, fermis la pordon, kaj eltiris el tirkesto de sia skribotablo fotografaĵon de Josefino, kiun li montris al li.

– Vi vidas tiun portreton, Duponto: rigardu ĝin tre atente kaj konservu, por ke vi povu rekoni la originalon. Ĝi estas junulino nomita Josefino Brantino. Vi tuj veturos al Blazurbo per la unua vagonaro. Tien alveninte, vi ne eliros el la stacidomo. Ĉar en ĝi ne troviĝas manĝejo, vi zorgos kunpreni nutraĵon; ĉar oni ne devas vin vidi en la lando. En ĉiu vagonaro alveninta el Prelongo vi tre atente ekzamenos ĉiujn unuaklasajn vojaĝantinojn: ili estos malmultaj. Rekoninte la junulinon de la portreto, vi rimarkos, ke ŝi ne estas sola. Kredeble la vojaĝantinoj malsupreniros ambaŭ; sed certe la kunulino de Josefino forlasos sian vagonon. Vi donos tiun leteron al fraŭlino Brantino, ne dirante unu vorton, kaj vidite de neniu. Poste vi ne atentos plu ĉi tiun, sed vi sekvos la alian en kiun ajn lokon, kien ŝi iros. Mi ĝin konjektas; sed mi volas esti certa. Kiam vi estos tute certiĝinta pri tiu punkto, vi revenos Parizon. Nu, rapidu. Jen mono.

Viktoro donis al sia kunkulpanto cilindron el dudekfrankaj moneroj.

Dresite de la komanda tono de l’ kapitano, Duponto sin klinis nenion respondinte, saltis en la kaleŝon kiu lin alkondukis, kaj aliris al la stacidomo.

Dum tiu tempo. Matildo tuje decidis, ke ŝi plenumos sian religian promeson: kaj la markizino, kvankam mirigita pri tiu rapida determino, al ŝi donis la permeson. La morgaŭan matenon, fraŭlino de Prelongo veturis al Parizo, akompanata de Josefino. La markizo mem kuniris kun sia filino al la stacidomo, kaj prenigis la du biletojn per sia ĉambristo.

– Precipe, li diris al Matildo, ŝin ameme kisinte, tuj kiam vi estos alveninta, ne forgesu skribi al ni.