Выбрать главу

La junulino ruĝiĝis, ĉar ŝi ne pripensis tiun detalon tamen tre antaŭvideblan. Sed ŝi respondis maltime:

– Ho! patro mia, vi povos fidi al mi.

La vagonaro ekruliĝis.

En la Blazurba stacidomo, la du vojaĝantinoj ne rimarkis viron, vestitan de jako el griza drapo, kiu scivole ekzamenis la internon de ĉiuj unuaklasaj fakegoj. Alveninte al tiu en kiu troviĝis la junulinoj, li puŝis unu Ha! de kontento; kaj lia vizaĝo eklumiĝis. Ekzameninte tre atentege fraŭlinon de Prelongo, kiu malsupreniris sur la fervojan trotuaron, tiu individuo rigardis rapide ĉirkaŭ si. Vidinte ke neniu lin rimarkas:

– Fraŭlino Brantino, li petis mallaŭte.

– Estas mi, respondis la vojaĝantino mirigita, ĉar al ŝi parolis tiu viro tute nekonita de ŝi.

– Leteron por vi, li diris, ĵetante la koverton al li komisiitan de Viktoro.

Kaj li malaperis mezen de la vojaĝantaro. Josefino pli kaj pli miregigita sin mallevis por kolekti la leteron, kaj serĉis okule la senditon. Sed Duponto, jam plenuminte la unuan parton de sia tasko, zorgis pri la efektivigo de la dua.

– Letero de Viktoro, murmuris la junulino. Kion li povas diri al mi? Ni vidu.

Ŝi legis:

Mia kara Josefino,

Ne forlasu vian vagonon. Ĉar via bileto taŭgas por Parizo, daŭrigu vian vojaĝon. Venu al mi, ĉe la strato de l’ Universitato, kie mi loĝas. Mi volas paroli kun vi. Mi vin kisas.

VIKTORO LINŜARDO.

– Per kiu rimedo li sciis, ke mi troviĝos en tiu vagonaro kaj ne en alia, murmuris mallaŭte Josefino. Ho! ŝi ekkriis entuziasmege, kia supera inteligenteco! Ĉu estas ebla ia kontraŭbatalo kontraŭ li?

– La vojaĝantoj al Parizo, en vagonon, kriis la oficistoj.

– Sed, sinjorino, diris la kontrolisto al Matildo, rapidu: la vagonaro ekeliras.

– Mi forgesis ion, ŝi respondis trankvile. Mi revenas por ĝin preni.

– Sed via bileto ne taŭgos plu.

– Tio min indiferentigas.

– Kaj min same, respondis la oficisto. Dum la vagonaro ekruliĝis forportante Josefinon al Parizo, la kontrolisto fine permesis, ke fraŭlino de Prelongo eliru el la stacidomo.

Duponto alpaŝis senpere malantaŭ ŝi. La junulino uzis omnibuson, kiu rilatigas ĉiujn vilaĝojn sidantajn sur la bordo de l’ maro. La ekskondamnito ŝin imitis. Alveninte antaŭ kvincent metroj de la Kamuŝa domo, ŝi haltigis kaj malsupreniris. Duponto restis ankoraŭ dum kelka tempo sur la peza veturilo, sed ne perdis okule la profilon de Matildo, kiu pli kaj pli fariĝis mikroskopa, dank’ al la malproksimeco. Post kurbiĝo de la vojo, la kunkulpanto de Viktoro siavice malsupreniris. Li returnen iris, sin zorge kaŝante malantaŭ ĉiu arbo, ĉiu arbetaĵo; kaj li vidis la junulinon enirantan en la domon. Li restis observante dum du horoj almenaŭ.

Ĉar fraŭlino de Prelongo ne reaperis, li opiniis ke lia tasko estas plenumita, kaj ke li nun devas reveni al Blazurbo. Alveninte al la stacidomo, li prenis bileton al Parizo, kaj, dum la vespero mem, li sonorigis ĉe la pordo de Viktoro, al kiu li rakontis sian vojaĝon.

– Vi bone plenumis vian komision, diris la kapitano. Duponto, mi estas kontenta de vi. Nun mi vin rekonigos kun persono, kiun vi jam vidis.

Malferminte la pordon de sia dormoĉambro, li lin kondukis antaŭ Josefinon.

– Fraŭlino Brantino, ekkriis Duponto miranta.

– Estas tiu sinjoro, kiu donis al mi vian leteron, diris siavice la amantino de l’ kapitano.

– Vi estas tute pravaj ambaŭ. Ĉar, en la estonteco, vi agos kune kaj koncerte, pro tio mi vin prezentas reciproke unu al la alia. Poste vi havos sufiĉe da tempo por pli intime interrilatigi inter vi. Vi ekeliros kun mia amiko Duponto, daŭrigis Viktoro, sin turnante al la junulino; kaj vi obeos al li, sammaniere kiel vi farus al mi mem.

– Kia do estos mia tasko? petis Josefino.

– Li tion diros al vi. Li ricevis ĉiujn miajn ordonojn, kiujn cetere mi ekplenigos.

Poste, sin turnante al sia kunulo:

– Vi veturos al Belurbo. Tiu urbeto estas fiŝkaptista haveno, en kiu vi aĉetos barkon: poste vi marveturos sur tiu barko ĝis la Kamuŝa domo. Mi tiel agas por ke, en la lando, neniu vidu vin kun Josefino. Prefere vi vojaĝos nokte. Tien alveninte, vi tre singarde direktos vian boaton, ĉar la fluo estas terura en tiu loko. Maldekstre troviĝas rodeto, ne videbla de la domo; ĉar ĝin kaŝas ŝtonega amaso devenanta de elfalego de la krutaĵo. Tie vi haltigos vian ŝipeton, kaj ĝin tre fortike alligos. Poste, tute kaŝate de la rifoj, ambaŭ vi atendos la fariĝojn. Ne estas risko ke oni vin vidu; ĉar neniu pasas en tiu loko. Pri la restaĵo, mi jam al vi montris tion, kion vi devos fari: nenio estas ŝanĝita.

– Sed tiu restaĵo, kia ĝi estas, murmuris la junulino senpacienca.

– Nu, pacon! ekkriis la kapitano. Mia amiko ĝin al vi konigos, kiam estos alveninta la momento. Ia peceto da tempo ne estas perdota. Eliru tuj.

Poste, doninte al sia kunkulpanto la monsumon necesan al la sukceso de l’ entrepreno, plie de dek mil frankoj jam pagitaj de li, Viktoro rekomendis, ke li neniel dek liniĝu el la kondutlinio jam montrita. Sed antaŭ kiam li elirigos Duponton kaj Josefinon, li altiris la junulinon aparten, kaj al ŝi diris mallaŭte:

– Kredeble vi komprenos nenion al tio, kio okazos; sed fidu min. En tiu momento mi provas decidigan batalon. Se mi venkos, mi ĵuras, ke mi faros vin kastelmastrino de Prelongo.

Kaj freneziginte sian amantinon de ebriigaj kisadoj por eligi el ŝi tutan eblecon de pripensado, Viktoro mem kondukis al la stacidomo ŝin kaj ŝian kunvojaĝanton, kaj al ili ambaŭ li deziris bonan ŝancon.

Tuj kiam li estis alveninta Belurbon, Duponto aĉetis fiŝkaptistan barkon, armitan de masto kaj de triangula velo. Samtempe li sin provizis de kvanto da manĝaĵoj sufiĉa por liveri al ambaŭ nutradon dum oko da tagoj. Plie li aĉetis matracon.

Ĉar Josefino miranta petis de li klarigojn pri tiuj strangaj preparadoj.

– Ni vivos kiel sovaĝuloj, li diris, ne komunikante kun la restaĵo de la mondo. Do ni bezonos sufiĉe da nutraĵoj por vivi dum tiu tempo. Pri la matraco, mi ĝin aĉetis por vi; ĉar vi estas tro delikata por kuŝi funde de la barko aŭ sur la sablo. Post dudek-kvar horoj, vi estus malsana pro lacegeco.

Tiujn preparadojn fininte, Duponto kaj Josefino en barkiĝis. La ekskondamnito, estinte iam unu el fervoraj Buĝivalaj *  boatistoj sciis manovri ŝipeton. Li orientigis sian velon; kaj la barko, puŝita de l’ vento, rapide direktiĝis al la Kamuŝa domo.

*   Bougival  (elparolu Buĵival ) estas urbeto apud Parizo, ĉe la bordo de la rivero Seine, en kiu kunvenas boatemuloj.

Multaj fiŝkaptistaj velŝipetoj sulkadis la maron: dank’ al tio, ili transiris ne rimarkite. Plie Duponto estis zorge skrapinta la nomon de la barko kaj de ĝia kutima haveno, por malfaciligi la informiĝojn, se pli posttempe ili estus surprizitaj.

Alveninte al unu kilometro de la promontoro sur kiu estis konstruita la domo de l’ eksgardisto, Duponto alproksimiĝis al la marbordo, alligis sian barkon kaj atendis la nokton. Kiam la suno estis subirinta, li mallevis la velon kaj prenis la remilojn. Naĝante tre singardeme, li sin direktis inter la ŝtonegoj dissemitaj en la maro, kaj trafis sen okazintaĵoj la rodeton montritan de Viktoro. Tien alveninte, li estis treege mirigita, trovante antaŭ si pordegon larĝe malfermatan, kiu ebligis la aliron en kavernon, kies kapitano kredeble ne konis ekziston, ĉar li ne parolis pri ĝi.

Ĉar la maro estis alta, la barko facile penetris en ĝin. Sentante ke li estas ŝirmita for de ĉiuj maldiskretaj rigardoj, Duponto ekbruligis lanternon, kaj ne povis kaŝi sian ĝojon, vidante la eltrovon de li faritan.

– Ni estos en vera palaco, li diris al sia kunulino. Ni povos atendi tute senriske, ke la fariĝo estu plenumita. Almenaŭ ni estas certaj, ke ni ne dormos sub la ĉielaj steloj: tio ne estas malŝatinda.