La maro rapide malaltiĝis. Post duono da horo, la boato pli kaj pli kliniĝis, kaj fine flanken kuŝiĝis sur kuŝujon el maldika sablo. Duponto ĝin fortike alligis al unu el kolonoj kiuj subportis la arkaĵon. Poste eltirinte el sako la nutraĵojn difinitajn al la vespermanĝo, li etendis sur lokon sekan la matracon de Josefino, deziris al la junulino bonan nokton, kaj eliris el la groto.
Supren rampinte ĝis la supro de la krutaĵo, li vagis ĉirkaŭ la domo.
Ĉio silentis. Pordo kaj fenestroj estis fermataj: neniu lumo filtris tra la fendoj.
– Bone, li diris; mi povas dormi trankvile. La afero ne okazos dum tiu nokto.
Reenirinte en la kavernon, li kuŝiĝis senpere sur la sablon, envolviĝis en mantelo kaj rapide ekdormis.
Kiam mateniĝis, li estis vekita de mallaŭta ronkado, dum impreso de malseka varmo lin frostigis ĝis ostoj. Estis la maralfluo, kiu denove penetris en la groton. Li rapide vekis Josefinon, kiu nenion sentis, ĉar ŝia matraco, kuŝanta sur loko pli alta, ne estis ankoraŭ atingita de la ondo. Senprokraste ili trafis la boaton. Post duono da horo, la barko sublevita de l’ akvo, kies nivelo plialtiĝis, denove flosiĝis inter la kvar centraj kolonoj, inter kiuj ĝi ŝajnis enniĉita.
La tago pasis, kaj la nokto revenis sen okazintaĵo. Singarde Duponto konsilis al la junulino, ke ŝi loku sian matracon funde de la barko kaj sur ĝin kuŝiĝu. Cetere li same dormis en la boato. Nun, la maralfluo alvenu, ili ne timis ian danĝeron.
La morgaŭan vesperon, Duponto vagis ĉirkaŭ la domo, kiam li aŭdis kortuŝantajn kriadojn, kiuj eliris el unuaetaĝa ĉambro. Male de la hieraŭaj kaj antaŭhieraŭaj kutimoj, la domo estis ĉie lumigata. La plendoj ĉesis momente, kaj rekomencis pli akraj, pli koleraj ol antaŭe. Tra la kurtenoj de la fenestroj, kies ne estis fermitaj kovriloj, lumoj pasis rapidaj kaj kvazaŭ frenezaj.
Instruite de Duponto pri la rolo ludota de ŝi, Josefino estis preta. De tempo al tempo ŝia kunulo maĉadis inter siaj dentoj:
– Bone, bonege. Nia juna sinjorino krias kaj kriadas. Nun la afero ne malfruiĝos.
Subite kriego longa, ŝiranta, terura, enhavanta la tutan sumon da doloroj, kiujn homa estaĵo povas suferi sen morto, interrompis la ekskondamniton. Poste ĉio silentis: kaj alia krio malforta sed samtempe akrega, tute malsimilanta la unuan, anoncis al la ĉeestantoj, ke nova homo komencis sian vivadon.
Jam de du horoj, la vetero, kiu ĝis nun estis belega, subite kaj minace ŝanĝiĝis, kiel tio ofte okazas dum la solsticaj epokoj. La vento blovis perforte, alportante de la fundo de l’ horizonto ĉifonaĵojn de nuboj, kiuj rapide forkuris, puŝitaj de la ventego. La maro estis agitata de maltrankviliga movado.
– Kia malbonega vetero, murmuris Duponto. Se tio daŭrigas, neniam, post la plenumo de l’ afero, ni povos eliri per la boato.
Li atendis ankoraŭ dum duono da horo. Sed anstataŭ kvietiĝi, la agitado de ondoj aliformiĝis en veran renversegon.
– Aŭskultu, li diris al Josefino; la maro estas tro kolerega. Vi kurados senhalte ĝis la Blazurba stacidomo. Vi revenos Parizon, zorge kaŝante vian pakaĵon kaj vualante vian vizaĝon, kvankam nokte neniu kredeble vin rekonos. La momento alvenis. Atentu.
Senŝancele Duponto sin subakvigis tute vestita en la maron. Li el ĝi eliris trempita ĝis la haŭto, alkondukis al sia vizaĝo siajn harojn malsekajn, por ke ili fariĝu masko, kaj akompanata de Josefino, rapide suprenrampis, la deklivon de da krutaĵo. La junulino sin kaŝis en ombro de la domo, apud fenestro, dum ŝia kunkulpanto frapis maldelikate sur la pordon.
– Kiu estas tie? demandis la voĉo de Kamuŝo.
– Ŝippereulo kiu petas rifuĝejon. Malfermu; mi estas mortonta.
Ŝippereulo! Ĉu ekzistas en la tuta mondo malhumana homo, kiu respondus:
– Pasu sur la vojo; mi ne vin konas.
Do la eksgardisto ne ŝanceliĝis eĉ unu sekundon. Li larĝe malfermis la pordon. Vidante tiun viron, kies vestoj disfluantaj certigis malmensogecon, li diris tiun simplan vorton:
– Eniru, mia malfeliĉa amiko. En la superaj ĉambroj, ĉiuj ripozis. Valentino, senmovigite de lacegeco ĝuadis, kiel neesprimeblan feliĉon, la ĉeson de siaj doloroj. Matildo reenirinte en sian ĉambron dormis pugnoferme. Pri la akuŝistino, ĵetinte al la patrino kaj al la infano rapidan rigardon, kaj kontenta pri tiu ekzameno, ŝi malsupreniris, alvokita de sia edzo kiu kriadis:
– Virginio, jen estas ŝippereulo. Donu al li tason da varmigita vino kaj vestojn sekajn. Dum tiu tempo, mi iros en la lignejon, kaj realportos branĉaron.
La patrino Kamuŝo aliris al la kuirejo, dum la eksgardisto malfermis la pordon kondukantan al la ĝardeno. Senprokraste Duponto eligis siajn ŝuojn, saltegis kiel tigro ĝis la ĉambro de Valentino kaj formetis el ĝia lulilo la dormantan infanon. Poste li malsupreniris al la manĝoĉambro, malfermis la fenestron, enŝovigis sian ŝarĝon en la brakojn de Josefino kaj saltis mem sur la teron. La junulino kaptis la novnaskiton, kiu daŭrigis sian dormadon. Ĝin portante delikate por ke ĝi ne vekiĝu, ŝi rapidis al Blazurbo kaj baldaŭ malaperis en la noktaĵon.
ĈAPITRO DEKA
Apenaŭ alveninte ĉe Kamuŝon, Matildo rapidis al la ĉambro de Valentino. Feliĉa, ĉar ŝia amikino fartas kiel eble plej sane, ŝi konigis priokupadon, kiu ŝin ĉagrenas de post ŝia eliro el Prelongo.
– Min kisante, kiam li diris al mi adiaŭ, mia patro tre insiste petis, ke mi al li skribu. Kion fari, ĉar mi troviĝas ĉi tie? Ne ricevinte sciigojn pri mi, li informiĝos al la Superulino de Ursulinoj, kiu povos doni neniun klarigon.
– Ja, respondis Valentino, la afero estas embarasanta. Mi vidas nur unu rimedon, mia kara amikino: revenu Prelongon, kaj diru ke, ne min trovinte, vi forlasas vian projekton de enfermiĝo.
– Ve! mi estos devigata tion konsenti, se ekzistas neniu espero venki tiun malfacilaĵon. Sed antaŭe mi volus konsiliĝi kun mia nutristino.
La patrino Kamuŝo, sciigita pri la situacio, iom mokete ridetis:
– Infanino mia, ŝi diris, vi embarasiĝas pro negravaĵoj. Feliĉe mi troviĝas apud vi. Skribu vian leteron, kvazaŭ vi estus reale ĉe Ursulinoj: sinjorino via patrino ĝin ricevos senpere de Parizo.
– Sed per kia rimedo? Ĉu vi speciale faros la vojaĝon?
– Ho! ne. Mi tute simple skribos al akuŝistino kiun mi konis dum la pasinta tempo, kaj mi rakontos al ŝi ian historion. Vi metos vian leteron sigelitan, stampitan, kun la adreso al viaj gepatroj, en la koverton en kiun mi metos la mian; kaj mia amikino ĝin ĵetos en la skatolon de la poŝtoficejo, kiu troviĝas apud la monaĥinejo.
– Bonega ideo! Ĉu estas vi, kiu tion elpensis?
– Dio mia! ne, respondis modeste la patrino Kamuŝo; mi ne havas sufiĉe da imago. Sed tio estas rimedo ĉiutage uzata. Mi nur imitas tion, kion mi vidis multfoje faritan ĉirkaŭ mi.
Fraŭlino de Prelongo skribis al sia patrino, ke ŝiaj antaŭvidoj ne ŝin erarigis. Ŝi trovis Valentinon farantan sian novicecon ĉe Ursulinoj; sed ĉiuj monaĥinoj kaj precipe la Superulino estas konvinkitaj, ke ŝi ne havas la inklinon. Ŝi cedis al premado; sed ŝi decidis, ke ŝi baldaŭ eliros el tiu monaĥinejo, en kiun ŝi eniris devigite kaj tute nevole. Matildo aldonis, ke ŝi ne povas rakonti en letero ĉion, kion ŝia amikino al ŝi konfidis: sed ŝi estis prava, nesuspektinte ŝiajn korsentojn.
– Kredeble estos Valentino mem, diris la junulino finante, kiu konigos sian historion, kiam ŝi revenos Prelongon por ĉeesti ĉe mia edziniĝo.
Tiu letero, sendita al Parizo, kaj resendita el Parizo al la kastelo, multe ĝojigis la markizinon. Ĉar ĉiam doloras la malestimo kaj la malbeno al tiuj, kiujn oni multe amis. Pri Matildo, ŝi estis tre feliĉa; ĉar ŝi antaŭvidis la finon de suferoj kaj la revenon al Prelongo, konvinkata ke neniu suspektis la sennombrajn kortuŝecojn sentitajn de ili ambaŭ, dum tiuj ses longaj monatoj.