Pri Valentino, kvankam ŝi same estis tre feliĉa, sentante sin baldaŭ liberigota, tamen tiun feliĉon venenigis la certeco, kiun ŝi nun havas pri la morto de Frederiko. Kiam Matildo ne troviĝis apud ŝi, ofte ŝi ploris dikajn larmojn, pripensante ke tiu etulo, kiun ŝi sentas en sia internaĵo tiel moviĝantan kaj tiel viveman, estos forlasita de sia naskiĝo, ĵetita en la nekonaton, kaj pasigos sian tutan vivadon, malbenante la gepatrojn, kiuj ĝin naskis. Sed ŝi konservis interne de si tiujn malĝojajn pensojn: Matildo ne estante patrino ne povis ŝin kompreni.
Tamen estus malfacile renkontebla sindonemo pli plena ol tiu de fraŭlino de Prelongo al ŝia malfeliĉa kunulino. Dum Valentino tordiĝis sur sia dolora lito, Matildo staris apud ŝi, viŝis per sia poŝtuko la ŝvitgutojn perliĝantajn sur la frunto de la juna virino, kaj ŝin kisante murmuris mallaŭte:
– Kuraĝu, mia plendinda amikino, kuraĝu: post unu momento ĉio estos finita.
Fine, la patrino Kamuŝo ekkriis:
– Ĝi estas knabo.
Por bone lin vidigi al la du amikinoj, ŝi altigis la novnaskiston, kiu kriegis per la tuta forto de siaj malgrandaj pulmoj.
– Ho! kiel li estas bela! ekkriis Valentino, instigita de patrina amo.
Fraŭlino de Prelongo ne same opiniis: kontraŭe ŝi grimacis pro tedo. Ĉar, por la unua fojo ŝi vidis infanon enirantan en la vivon, tiu etulo ruĝa, malpura, kun pirforma kapo, kun premegita nazo, kun buŝo fendita ĝis la oreloj, ŝajnis al ŝi monstro. Ŝi esperis ke, se iam ŝi naskos infanon, la ŝia estos pli bela ol tiu de Valentino.
– Vere, ŝi pensis, se, por trafi tian rezultaton, oni suferas tiom da moralaj kaj fizikaj doloroj, ne estas kompensaĵo.
Pro tio, ŝi estis samtempe mirigita kaj seniluziigita, aŭdante la akuŝistinon kiu diris:
– Certe li estas bela. Devus ellitiĝi tre frue tiu kiu volus renkonti knabon pli bone organizitan kaj pli firme konstruitan. Ho! li estas muskolhava kaj enspiras la vivon.
Lin vindante, la patrino Kamuŝo lin turnis kaj deturnis per lerta mano.
– Nu, ŝi diris; li havas signon malantaŭ la dekstra orelo. Jen estas marko, kiun oni ne forgesos noti sur lia priskribo, kiam li estos militisto.
Valentino sin klinis por ĝin ekzameni, kaj ruĝiĝis ĝis la oreloj. Ĝi estis frambkolora makulo, larĝa kiel lento. Fraŭlino de Savinako memoris, ke ŝi vidis ĉe Frederiko, sur la sama loko, unu makulon tute similan. Ŝi tion konfesis al Matildo, kiu sentis sin konfuzita, pripensante al la misteraĵoj de la naskeco.
Tiam la juna patrino. delikate rekuŝigita en puran liton, dankis Matildon pro ŝia sindonemo, kaj ŝin kisadis per ĉirkaŭpremo en kiun ŝi metis sian tutan animon; kaj fraŭlino de Prelongo reiris al sia ĉambro. Ĉio okazis tre bone; oni ne jam bezonis ŝin: ĉar ŝi sentis sin rompita de laceco, ŝi enlitiĝis kaj rapide ekdormis.
Dume Kamuŝo revenis en la manĝoĉambron, kurbiĝanta sub la pezo de grandega branĉaro.
– Per ĝi, li diris, vi povos sekigi viajn vestojn: kaj kiam vi estos englutinta varman trinkaĵon ... Nu, kie do li estas? murmuris la eksgardisto, ekvidante ke la nekonatulo ne tie ĉeestas.
Samtempe alvenis Virginio, portanta tason plenan da fumanta vino.
– Nu, kio li fariĝis? ŝi petis siavice.
– Ĉu mi scias? Mi kredis lin en la kuirejo kun vi.
– Ne; mi pensis ke li atendas min ĉi tie.
– Tio estas tre stranga, opiniis Kamuŝo. Ekstere la uragano plifortigis sian perforton. La blovegoj kaj la ventfrapadoj postvenis unu la alian seninterrompe. La blekegantaj ondegoj, enprofundiĝante en la kavernon, supre de kiu estis konstruita la domo, naskis senpaŭzan ronkadon, kiu supreniris el la teraj internaĵoj, malaŭdigante la parolojn de Kamuŝo kaj de lia edzino. Ili ambaŭ estis devigataj krii reciproke en siajn orelojn tion, kion ili volis diri.
– Kia timeginda ventego, murmuris la eksgardisto. Mi kredas, ke neniam mi vidis tian renverson de ondoj.
– Nu, diris Virginio; nun, ĉar mi scias, ke nia domo estas konstruita ĵus supre de la kaverno, mi ne estas kvieta, se ĝi elfalus.
– Ho! ne estas eble. Fraŭlino Valentino diris antaŭnelonge, ke tiu groto ekzistas de multaj miloj da jaroj. Ne timu, edzino mia; ĝi daŭros pli longatempe ol ni.
– Ni esperu; sed tamen mi treege timas. Estos multaj la ŝippereoj pro tia vetero. Cetere tiu ŝippereulo tion pruvas.
– Sed ni interbabiladas; kaj ni ne scias kien li sin kaŝis.
– Tamen ĉu li estas vera ŝippereulo, ekkriis la patrino Kamuŝo, ekokupita de suspekto, vidante ke la fenestro de la manĝoĉambro estas duonmalfermita.
La eksgardisto havis la saman ideon. Ambaŭ rapide supreniris al la ĉambro de Valentino, kaj restis mutaj pro mirego antaŭ la lulilo malplena.
Kamuŝo ekmalfermis la buŝon por krii; lia edzino ĝin ŝtopis per sia mano.
– Silentu, ŝi diris: tia ekskuego ŝin mortigus. Unue mi antaŭsciigos pri tio fraŭlinon de Prelongo, por ke ŝi preparu sian amikinon. Pri vi, iru eksteren, kaj esploru la ĉirkaŭaĵojn. Tiu malbenita ŝtelisto kredeble ne estas ankoraŭ tre malproksima.
En tiu momento, nova amaso da ondoj frapegis la krutaĵon kaj englutiĝis en la kavernon per tia perforto, ke la domo ŝanceliĝis. Kamuŝo estis devigita alkroĉiĝi sur meblon, por ke la tertremo ne lin ĵetu sur la kahelaron. Valentino senpere vekita ekpetis klarigojn pri la okazantaĵo, kiam ŝi sentis sian liton balanciĝantan kaj flanken kliniĝantan. Subite la planko malfermiĝis, aperigante profundan truon. De la fundo de l’ abismo suprenblovis terura vento, kiu estingis ĉiujn lumojn; kaj la domo fendiĝis el supro malsupren. Dum la muroj dispecigitaj elartikiĝis dekstren kaj maldekstren, ĉio kion ili enhavis, mebloj kaj homoj, unumase elfalegis en la malfermitan profundegaĵon. Grandega ondo sur kies dorso naĝis la Duponta barko, meze de ĉiuspecaj flosaĵoj, elfinis la ruinigantan laboron de l’ ondoj: kaj kiam la marelfluo ĝin realportis al la maralto, la loko en kiu, antaŭ kelkaj sekundoj, staris la Kamuŝa domo, aliformiĝis en grandegan sentegmentan duoncirkon, kun flankoj krutegaj, funden de kiu Oceano kolerege englutiĝis.
Frapegitaj de l’ ondegaro, la kalkaj kolonoj, subportantaj la kavernan arkaĵon, cedis unu post la alia. Post la rompo de la lasta, la tero, sur kiu staris la domo, estante subtenita de nenio, ekfalegis en ondojn, kun ĉio, kion ĝi subportis.
Duponto, kiu forkuris al Blazurbo, estis renversita de la perforta tremego. Releviĝinte, li unue restis mireganta per tiu vidŝanĝo similanta teatran artifikaĵon. Li komprenis la naturon de la dramo okazanta apud kelkaj metroj de li, kaj sentis retroaktivan tremeton, kiu lin frostigis ĝis koro, pripensante la danĝeron kiun, pro unu minuto de prokrasto, li estus riskinta.
– Nu, li diris, mi estis tre bone inspirita, saltante tra la fenestro. Unu momento da ŝanceliĝo min pereigis. Mi tre dezirus scii tion, kion la kapitano pensos pri tio; ĉar tiu ruiniĝo ne partoprenis lian programon. La du inoj kaj la du gemaljunuloj nun englutadas teruran trinkaĵon en la tasego: sola la etulo estas savita, kaj dank’ al mi. Nu, neniam mi estus suspektinta, ke mi faris bonan agon.
Subite fulmofajro zigzaganta, longega, blindiganta, disŝiris la nubon, lumigante kiel plentage al la maro kaj al la krutaĵo. Duponto, kiu rigardis al la maralto, kredis vidi, kiel en apoteoza rebrilo, barkon rapidege forkurantan. Funde aperis blankaĵo kuŝanta, kaj senmova.
La senlumaĵoj jam refalis pli nigraj pli premegantaj ol antaŭe; kaj la ekskondamnito murmuris:
– Strange: ŝajnas ke mi rekonis mian boaton. Sed mi donus tutkore rekompenson al tiu, kiu al mi konigus la naturon de la blankaĵo troviĝinta en ĝi.