Tondrobato haltigis lian pripenson. Tiu bato devis esti la lasta. La vento tuje ŝanĝiĝis kaj la ventego kvietiĝis, kvazaŭ, estante kontenta ĉar ĝi plenumis sian ruinigantan agon, ĝi opiniis nun senutila pli longan daŭrigon de sia kolerego.
La ĉielo puriĝis kaj la steloj reaperis nun post la alia. Restis nun, post la terura atako de ondoj, nur malforta agiteto tuŝetanta la piedon de la krutaĵo kaj ĝin karesanta de sia senĉesa al- kaj eliro ritmita kaj murmuranta.
– Nu, tio estas bona, opiniis Duponto. Sed se mi trovus lokon en kiu mi povus min sekigi kaj min varmigi, tio estus ankoraŭ pli bona. Kian klarigon prezenti? Ĉar mi ne kuraĝas rekomenci historion de ŝippereulo. Je Dio! kial do ne? ne min perfidos aliaj: en tiu horo, ilin tro okupas ilia interbabilado kun la fiŝoj.
Tiel monologante, li trafis fiŝkaptistan dometon, en kiu loĝis tuta familio. Li rakontis al tiuj bonuloj ke grandega ondego, balainte la ferdekon de la ŝipo sur kiu li troviĝis, lin ĵetis en la maron. Nur al mirakla hazardo li ŝuldis la vivon.
– Plie, aldonis la mastro, vi renkontis la fluon: tio pruvas ke vi estas lertega naĝisto.
– Jes, mi naĝas sufiĉe bone, respondis Duponfo, kiu ne volis sin komprometi.
Tiuj bonaj maristoj al li donis unu el siaj kostumoj, kiun li vestis kun granda plezuro. Poste englutinte brandan glaseton por varmigi sian internaĵon, li kuŝiĝis en angulo de la dometo, kaj ripozis ĝis la mateno.
Nenio sekiĝas pli malfacile ol la mara akvo. Do, ĉar liaj vestoj estis ankoraŭ tro malsekaj, Duponto petis de l’ edzino ĉu ŝi bonvolus vendi la vestaron de sia edzo. Por rekompensi tiun honestan familion, kiu lin tiel kore akceptis, li pagis la tutecon multe superpreze. Poste li eliris el la dometo, en kiu li pasigis la nokton, kaj sin direktis al la loko de la katastrofo. Ĉar li estis scivola vidi ĉu li ne kolektos iajn novaĵojn, kiujn la kapitano estus kontenta koni.
De malproksime li ekvidis grandan anaron. La omnibuso, kiu rilatigas ĉiujn fiŝkaptistajn vilaĝojn, staris senmova post kelkaj paŝoj.
Alproksimiĝinte al la grupo, li vidis homojn gestigantajn: baldaŭ, kiam li estis pli proksime, li aŭdis:
– Sed tamen oni ne povas lasi ŝin tiel.
– Estas terura tia situacio.
– Per ia ajn rimedo estas necesege ricevi helpadon.
– Nur ŝnurojn oni bezonas.
– Jes, sed rapidu. Por aliri al Blazurbo kaj reveni, necesaj estas tri kvaronoj da horo. Dum tiu tempo, la plendinda knabino dudekfoje riskas enĵetiĝon en la maron.
– Ho! ne estas danĝere; ŝi estas firme fiksita. Ĉar la roko ne cedis pro la falego, tio pruvas ke ĝi nerompeble staras.
– Sed oni bezonus veturilon.
– Ĉu la omnibuso ne tie ĉi troviĝas?
– Sed la deĵoro malpermesas. ... rimarkigis la veturigisto.
– La deĵoro! Oni sin senigos da ĝi. Tamen oni ne povas lasi virinon mortantan, kaj nenion fari por helpi al ŝi. Obeante la ordonon donitan de ĉiuj ĉeestantoj, la veturigisto resupreniris sur sian sidejon. Rapide tirita de la du ĉevaloj senpaŭze vipitaj, la peza veturilo eliris al la urbo.
Duponto alproksimiĝis kaj singardeme rigardis malsupren. De la mara ebenaĵo ĝis la tero sur kiu li paŝas, la nova krutaĵo rekte staris ĝis sesdek metroj da alteco. Meze de tiu nova muro, virino, kies noktovesto disŝirita vidigis la sangokovritan korpon, rajdis sur elstaraĵo eliranta kiel sprono el la kruta supraĵo. Ĝi estis restaĵo de antikvaj stalagmitoj dissemitaj tra la kaverno.
Post atenta ekzameno, Duponto fine rekonis la junu linon sekvitan de li, kiam ŝi veturis el la Blazurba stacio ĝis la domo Kamuŝa. Ĉar lia marista kostumo sufiĉe aliformigis lian ŝajnon, la ekskondamnito ne ŝanceliĝis kaj restis kun la aliaj scivoluloj por vidi kiamaniere tio finiĝos. Dum tiu tempo, sur sia roko, la malfeliĉa forlasitino, simila al ia antikva Andromedo, paralizita de teruro kaj de lacegeco, suferanta kruelegan doloron, kiun ne povis suspekti la ĉeestantoj, direktis al ili petegantajn okulojn, ne havante la forton sufiĉan por puŝi eĉ unu krion.
– Do, pensis Duponto, ni estas je la sepa matene; la elfalego okazis je la dekunua vespere: de ok horoj ŝi troviĝas sur tiu ĉi sido. Brrr!! nur pripensante al tio, mi sentas malvarmon trakurantan tra mia dorso.
Ja, ŝi estis Matildo. En momento de la marfrapego, kiu renversis la plafonon de la kaverno, la junulino dormis profunde. Ŝi vekiĝis nur sentante sin falantan en la malplenaĵon, meze de rokoj turniĝadantaj ĉirkaŭ ŝi kaj ŝin kontuzantaj pasante. Kun membroj etenditaj, kun penso forestanta, ŝi glitis sur la deklivo de la profundegaĵo, kiam perforta frapo ŝin haltigis subite. Instinkte ŝi alkroĉiĝis al la elstaraĵo de la ŝtonego kaj restis senmova, dum ĉiuspecaj ruboj, daŭriginte ĉirkaŭ ŝi sian pluvadon, englutiĝis funden de la maro kun bruo malsonora.
La densega senlumeco ŝin ĉirkaŭanta igis ankoraŭ pli terura la terurigecon de ŝia situacio. Sed ŝi pri tio neniel atentis. Ŝi toleris fatalon, kiun ŝi ne povis klarigi: tio ŝajnis al ŝi inkubsonĝo, kiu fariĝus realaĵo.
De kiom da horoj ŝi troviĝis tie? Tion ŝi ne eĉ suspektis. Per restaĵo de instinkta energio, en kiu ŝia voleco ne partoprenis, ŝi daŭrigis sian alkroĉiĝadon sur la roko, kaj penis al la konservado de sia ekvilibro, kiam la maten ruĝo ekkoloris de roza rebrilo la blankajn murojn de la nova duoncirko. Tiam nur ŝi komprenis. Ŝi pendis meze de la krutaĵo. Malsupre, la ŝaŭmanta maro; supre la blua ĉielo; inter tiuj du ekstremaĵoj, la kruta kaj blanka murego. Bruo de veturilo levigis al ŝi la okulojn: kapoj kliniĝis super ŝi, tre supre, tre malproksime, tiel malgrandaj kiel pupaj kapoj. Ŝi ĵetis al ili rigardon senvivan, sendeziran, ne konsciante tion kion ŝi faras, eĉ pensante nek alvoki, nek peti helpadon.
Tamen veturilo alvenis, alportante de Blazurbo ŝnuregojn kaj ŝtupetarojn. Aliparte fiŝkaptistoj avertitaj, flosinte siajn barkojn, plenvelare sin direktis al la rodeto obstrukcita de ruboj. Viro bonvola sindoneme riskis sian vivon por savi tiun de la junulino. Alliginte ĉirkaŭ sia zono kaj sub siaj subbrakoj firmajn ŝnurojn, li sin ŝovis laŭlonge de la muro, dum dek fortikaj brakoj lin malsuprenirigis malrapide. Alveninte apud la rokan elstaraĵon, sur kiu Matildo rajdas alkroĉiĝante, li kriis ke oni haltigu, ekkaptis la ekstremaĵon de ŝnurego, kiun oni ĵetis al li de supre, kaj ĝin volvis ĉirkaŭ la talio de la junulino. Sed kiam li volis ekpreni en siajn brakojn la malfeliĉan infaninon, kaj ŝin eligi el la roka sprono sur kiu ŝi rajdis, Matildo puŝis kriegon teruran, nehoman, veran blekegon. Ĉar la akra pinto de la stalagmito estis penetrinta en ŝian karnon: kaj ŝia savanto, por ŝin liberigi, estis devigata ĝin disŝiri profunde. La roko, sur kiu ŝi pasigis la tutan nokton. estis ruĝa de ŝia sango, kiam ŝi ĝin lasis.
Sed kiam la plendinda vunditino estis kuŝigita en la boaton, kiu ŝin atendis malsupre; kiam la maristoj malalligis la ŝnuron kiu pligrandigis la doloron de kontuzoj per la premado de siaj tuberoj; kiam fine ŝi sentis sin savita, la nenatura kuraĝo, kiu ŝin subtenis dum tiuj ok horoj da turmentegoj, subite forflugis; kaj la junulino svenis.
Dume, la markizo de Prelongo, avertita ke katastrofo okazis post kelkaj kilometroj de la kastelo, sur punkto de la bordo loĝita de Kamuŝo, tuj jungigis sian kaleŝon. Pri pensante ke kredeble troviĝos mizeruloj helpotaj kaj almozoj disdonotaj, li sin provizis de monsumo sufiĉe grava. Plie li petis la kuraciston, ke li bonvolu lin akompani: ĉar eble vunditoj bezonos liajn flegojn.
Li alvenis sur la lokon de la elfalego ĵus kiam la boato veturiganta Matildon postiris la promontoron, por albordiĝi en lokon de la bordo, kie la krutaĵo pli alirebla faciligos la transporton de la junulino. Antaŭ la markizo alvenanta, ĉiuj kapoj malkovriĝis malĝoje: peza silento lin akceptis.
– Nu, kio do okazas? li demandis, mirante pro la ŝajno kompatema de ĉeestantoj.