Выбрать главу

– Estas la Kamuŝa domo kiu, tiun nokton, elfalegis.

– Ho! gemizeruloj! li murmuris, sentante ke lia maljuna amikeco reaperas pro la malfeliĉo. Sed kie ili troviĝas?

– Oni ne scias, via Moŝto. Kredeble ili dronis.

En tiu momento unu el ĉeestantoj ekkriis:

– Rigardu malproksimen kadavron, kiun la maro rulas.

Tri maristoj rapidis al la sabla bordo per la porkaprina vojeto plej proksima. Enirinte en la akvon ĝis la genuoj, ili altiris al si viran korpon.

Ĝi estis Kamuŝo.

– Ne estas mirige se la malfeliĉulo dronis, diris voĉo. Kiam brako mankas, ne estas facila la naĝado.

– Sed lia edzino? ripetis la markizo.

– Lia edzino, ekkriis unu el maristoj, kiuj troviĝis sur la bordo, se vi deziras ŝin vidi, ŝi kuŝas tie.

– Ĉu malviva? demandis Raŭlo.

– Kredeble: oni mortus pro kontuzo malpli grava. Kvankam la malsupreniro estis malfacilaĵo por viro jam maljuneta, tamen sinjoro de Prelongo sekvis al la bordo ĉiujn ĉeestantojn. Sed antaŭ la vidaĵo prezentiĝanta, li nevole sentis sin tremetanta pro teruro. Inter du rifoj kuŝis la maljuna nutristino de lia filino, nur rekonebla per siaj vestoj. Ĉar ŝia kapo, premegita de pezega rokpeco eliĝinta el la krutaĵo estis aliformigita en duberuĝan molaĵon ne havantan homan formon.

– Gemalfeliĉuloj! murmuris Raŭlo, Dio akceptu iliajn animojn! Poste, sin turnante al la fiŝkaptistoj:

– Alportu tiujn du korpojn supren de la krutaĵo. Iu restu apud ili, kaj ilin gardu, ĝis kiam la administracia aŭtoritato estos sciigita. Al kiu apartenas la plej proksima domo?

– Al mi, respondis la maristo, kiu jam donis rifuĝejon al Duponto.

– Nu, amiko mia, diris Raŭlo, metante dudekfrankan moneron en lian manon; ĉar tiuj gemizeruloj ne havas plu sian hejmon, ĉu vi bonvolas prunti la vian?

– Tutkore, via Moŝto.

– Ĉu ne troviĝis en tiu domo alia homo ol Kamuŝo kaj lia edzino? daŭrigis sinjoro de Prelongo.

– Dio mia, via Moŝto, ĝis hieraŭ ni pensis, ke ili troviĝis solaj. Sed kredeble ni eraris: ĉar antaŭ momento oni savis junulinon, kiu ŝajnas grave vundita.

– Junulino! ekkriis Raŭlo, kiu, influita de neklarigebla antaŭsento, sentis tuj sian koron premita kiel en premilego.

– Cetere rigardu tien, ŝi alvenas. Ja la maristoj, konstruinte per remiloj, veltolaĵoj kaj litkovriloj specon de portilo, kuŝigis sur ĝin Matildon ĉiam svenantan. Farinte longan kurbiĝon por trovi vojon pli larĝan kaj pli oportunan, ili revenis al sia elira punkto, intencante sin direkti al Blazurbo.

– Ho! ŝi estas malfeliĉa infanino, komencis unu el ĉeestantoj.

– Silentu do, blovis alia en lian orelon.

– Kial?

– Ŝi estas lia filino, murmuris la unua, rekoninte fraŭlinon de Prelongo.

– Nu, ĉu vi estas certa pri tio? La afero ŝajnas tiel neverŝajna.

– Silentu, rediris la dua interparolanto.

Alproksimiĝante al Raŭlo:

– Ne restu tie ĉi, via Moŝto, li murmuris.

– Kial?

– Revenu al la kastelo.

– Sed kial do? Ĉu tiu junulino estas konita de mi?

– Ve! jes...

– Sed kion vi volas diri? Ĉar nun la portistoj troviĝis nur al kelkaj paŝoj, Raŭlo saltegis al ili. Rekoninte en tiu palega vizaĝo, tiun de sia ununura idino, li ekkriis per plendo similanta la blekadon de sovaĝbesto vundita:

– Mia filino! Matildo, malviva!

– Ne, sinjoro, rekuraĝigu vin, diris la kuracisto, ekvidinte per unu nur rigardo, ke fraŭlino de Prelongo ĉiam spiradas. Ŝi vivas, mi tion certigas.

Kaj, ŝin rapide aŭskultadinte:

– Mi eĉ kredas, li aldonis, ke ŝi havas neniun danĝeran vundon. Sed, ĉar mi povos certiĝi pri tio nur farinte gravan ekzamenon, petu ke tiuj bonuloj bonvolu ŝin realporti sur la portilo ĝis la kastelo. Tio estos pli bona ol la kaleŝo, pro la ekskuoj. Iu nin antaŭiros por delikate averti sinjorinon de Prelongo, kiun tro forta kortuŝeco eble malsanigus.

La markizo aprobis per skuo de kapo, ne havante forton elparoli unu vorton. Repreninte sian ŝarĝon, la portistoj antaŭiris. Raŭlo kaj la kuracisto marŝis apud la vunditino, dum la restaĵo de la aro sekvis.

Sur la dezerta ebenaĵo, senfruktigita de la mara vento, tiu aro da malgajaj homoj serpente longiĝis kiel funebra sekvantaro.

Preteririnte Blazurbon, tiuj kiuj alestis al tiu kortuŝanta vidaĵo ekvidis la kaleŝon de la markizo rapidege revenantan. Aŭdinte la malprecizajn klarigojn de la veturigisto, sinjorino de Prelongo malpacienciĝis. Manĝegite de maltrankvileco, pli amante scii tuj tion kio okazis, ŝi sentis ke ŝi ne havos kuraĝon atendi kviete en sia hejmo la realporton de sia filino sur portilo. Ĉar la veturilo troviĝis ankoraŭ jungata en la korto, ŝi eliris, antaŭsciiginte neniun, nek sinjorinon de Blasano nek la dukon, kaj ordonis, ke la veturigisto instigu la ĉevalojn kiel eble plej rapide.

Kiam ŝi renkontis la funebran sekvantaron, ŝi ne povis atendi la halton de la kaleŝo, sed malgraŭ sia maljunaĝo, ŝi eksaltis el la ĉarpordo, kaj troviĝis antaŭ Matildo ĉiam senmova.

– Fine, Raŭlo, klarigu al mi.

– Ve! amikino mia, mi ne estas pli informita ol vi. Oni trovis nian filinon alkroĉitan sur elstaraĵo de la krutaĵo, kaj tre malfacile oni ŝin eligis el tiu loko. Jen estas ĉio, kion mi konas: kaj inter la bonuloj nin ĉirkaŭantaj neniu donos al vi sciigojn pli detalitajn.

– Kial Josefino ne estas kun ŝi?

– Mi ne scias.

– Vi ŝin savos, doktoro, ĝemis la markizino, plektante siajn manojn: promesu ke vi ŝin savos.

– Mi penos per miaj tutaj fortoj, sinjorino; kaj mi esperas ke mi sukcesos: ĉar fraŭlino de Prelongo ŝajnas pli lacega ol danĝere vundita.

– Mi petas vin, Suzano, diris Raŭlo sin intermetante, resupreniru en kaleŝon: ĝis Prelongo la vojo estas ankoraŭ longa. Tute senutile vi konsumus viajn fortojn; kaj vi ilin bezonos por ŝin flegi, li aldonis malgaje.

La markizino obeis tiun amikan ordonon de sia edzo. Kaj kiam oni vidis tiun luksan kaleŝon, kiu paŝe sekvis la portilon, la iluzio estis tiel plena, ke la pasantoj senvestigis siajn kapojn, kredante ke tio estas enterigo.

Alveninte en la kastelon, Matildo estis alportita en sian ĉambron, kaj, post mil delikataj zorgoj, kuŝigita sur sian liton. Ŝi ne ankoraŭ rekonsciiĝis; sed ŝiaj vangoj de nove koloriĝis: oni sentis ke la vivo revenas. Fine ŝi sublevis siajn palpebrojn. Ŝia patrino, kiu kortuŝe observis ĉiujn ŝiajn ekmovojn, puŝis ĝojan krion. Sed ŝia feliĉo ne longatempe daŭris. Fraŭlino de Prelongo rulis ĉirkaŭ si sovaĝajn okulojn, kaj ŝajnis rekoni neniun. La frapado estis tro forta por la plendinda infanino; kaj ŝia cerbo martelumita de la terurego ne povis sendifekte kontraŭstari. La markizino falis sur genuoj, kaŝante sian kapon inter la manoj. Ŝi sentis sin ekokupata de vera teruro, vidante fiksita al ŝi tiun senvivan rigardon, kiun la animo ŝajnis forlasinta.

– Kuraĝu, sinjorino, diris la kuracisto. Tio estas nur nerva stato, kiu resaniĝos post kelkaj tagoj da absoluta ripozo. Permesu ke mi prizorgu pri aferoj pli urĝaj kaj ekzamenu la vundojn.

Helpite de la patrino de Matildo, la kuracisto konstatis, ke troviĝas nur simplaj kontuzoj. Neniu organo nesecega por la vivo estis tuŝita. Li do povis certigi, ke la malsano tre kontentige finos, kaj ke la resaniĝo estos certa post unu monato.

Tamen, resuprenirinte en sian veturilon, la honesta praktikisto ŝajnis maltrankvila.

– Feliĉe, li pensis, la duko de Blasano konas sian fianĉinon jam de longa tempo. En tiaj kondiĉoj la pruvoj moralaj sufiĉas: ĉar se li postulus la fiziologiajn pruvojn, la malfeliĉa infanino estus nun tute nekapabla ilin prezenti.