Выбрать главу

Dum tiuj fariĝoj okazis en Prelongo, Josefino atendis trankvile en Parizo. ke la semajno estu tute fluinta, dezirante funde de sia koro ke la lasta tago neniam alvenu. Forlasinte la Kamuŝan domon, ŝi kuris senhalte ĝis la Blazurba stacio. Kaŝante sian vizaĝon sub densa vualo, kaj la novnaskiton sub larĝa vojaĝa mantelo, ŝi alvenis ĝustatempe por uzi la lastan vagonaron direktiĝantan al Parizo. La fakego en kiun ŝi supreniris estis malplena. Ne bezonante plu trompi iun pri la naturo de la stranga pakaĵo, kiun ŝi portas, ŝi sin liberigis el sia mantelo kaj kuŝigis la infanon sur la kanapon. En stacidomo en kiu troviĝis manĝejo, ŝi aĉetis glason, kulereton, boteleton de oranĝflora akvo, sukeron kaj litron malplenan, kiun ŝi plenigis da akvo per la fontano de la stacidomo.

Certa nun, ke ŝi povos kvietigi la ĝemadojn de l’ etulo, kies stomako kriadis pro malsato, ŝi resupreniris tute gaja en sian vagonon. Josefino sin okupis pri tiuj preparaĵoj tre nature, instigata de tiu patrina instinkto kiu dormetas funde de koro de ĉiuj virinoj, eĉ de tiuj, kiuj neniam estis patrinoj. Kiam, dum la mateno, ŝi alvenis Parizon, la filo de Valentino, supersatigita de sukerakvo, dormis en ŝiaj brakoj tiun profundan infanan dormon, kiun nenio povas veki.

Ŝi sonorigis ĉe la pordo de l’ kapitano; kaj li mem ĝin malfermis; ĉar la antaŭtagon li donis al Belardo tritagan permeson, ne volante, ke okulo maldiskreta direktiĝu al liaj agoj.

– Nu, Viktoro, ŝi diris, jen estas la etulo.

– Ĉu vi sukcesis? ekkriis la junulo, kies okulo estis sulkata de flavaj rebriloj.

– Sendube, ĉar jen estas li.

– Tre bone: venu kun mi.

– Kion vi intencas fari al tiu infano, murmuris Josefino terurita: mi esperas, ke vi ne lin doloros.

Jam la kapitano estis malferminta la pordon.

– Nu, rapidu, li diris al sia amantino. Se vi volas ke li vivu, ni devos senprokraste lin provizi de nutristino.

Kiam li troviĝis sur la strato, li sin direktis al la preĝejo Saint-Germain-des-Prés  (Sankta-Germano-de-Herbejoj).

– Vi eniros per tiu pordo, li diris al Josefino: dum tiu tempo mi trapaŝos per alia. Ĉar estas ankoraŭ tre frue, troviĝas en la preĝejo malmulte da preĝantoj. Tamen vi tre atentos, ke neniu vin vidu; kaj kiam vi estos certa pri tio, vi tute simple metos la etulon en konfesejon.

– Poste?

– Poste vi rapide forkuros kaj min atendos hejme.

– Sed la infano?

– Ne maltrankviliĝu; tio min koncernas.

La granda preĝejo estis malluma, preskaŭ malplena. Nur unu pastro diris sian meson en flanka kapelo. Ĝin aŭskultis kelkaj servistoj, kiuj, ellitiĝinte antaŭ la matenruĝo, ĉeestis ĉe ĝi, ne sciiginte pri tio siajn gemastrojn. Josefino tre facile trovis en kapelo tute senhoma la malluman angulon deziratan de ŝi. Turninte la kapon dekstren kaj maldekstren, kaj sentinte sin observita nur de la kapitano, ŝi rapide metis la infanon sur la plankon, kaj forkuris, ne rigardante malantaŭ si. Sed, malgraŭ ŝi, ŝia koro, kiu ne estis difektita, saltegis en ŝia brusto, kaj kun larmoplenaj okuloj ŝi eliris el Saint-Germain-des-Prés .

Tamen Viktoro promenadis tie ĉi kaj tie en la preĝejo, legante la nomojn surskribitajn sur la konfesejoj. Vidinte ke tiu, kiu troviĝas en la kapelo, en kiun estis metita la infano, apartenas al vikario nomita Frikarto, li alpaŝis al la pedelo.

– Ĉu la sinjoro abato Frikarto estas en sia konfesejo? li petis ĝentile.

– Mi ne kredas, sinjoro; sed vi povas certiĝi mem pri tio.

– Ĉu vi povus min konduki? Mi ne konas la preĝejon.

– Nu, ĝi troviĝas tie, respondis la oficisto kun montra gesto malpacienca.

– Danke, sinjoro. Post unu sekundo, li revenis al la pedelo, al kiu li diris per mirigita tono:

– Sinjoro, mi kredas, ke troviĝas en la kapelo infano forlasita.

– Ĉielo! Kion ni faros de ĝi?

– Ĉar Dio metis tiun infanon sur mian vojon, diris solene la kapitano, mi volas obei tion, kion mi konsideras kiel ordonon de la Superulo. Min ĝin prenas sub mia protekto. Ĉu vi povas doni al mi duonon da horo kaj peti de unu el viaj kolegoj, ke li bonvolu min kuniri por min apudesti kiel atestanto? Parolante, la junulo metis dudekfrankan moneron en la manon de la pedelo.

– Tute plezure, respondis la oficisto. Kiam oni proponas al mi bonan agon farotan, ĉiam oni min trovas preta. Mi petos de la sviso, ke li venu: kaj kredeble li ne rifuzos.

La sviso, ricevinte alian samvaloran moneron, konsentis. La tri viroj sin direktis al la urbodomo de la sesa kvartalo. Tie la du oficistoj de la preĝejo certigis, ke tiu infano estis trovita en unu el kapeloj de Saint-Germaindes-Prés . La kapitano faris sian deklaracion, ripetante la frazon jam diritan al la pedelo kaj al la sviso.

Do la akto konstatanta la naskiĝon de l’ infano, kiun naskis Frederiko de Ruvezo kaj Valentino de Savinako, estis enskribita en la urbodomo de la sesa kvartalo sub tiu titolo bedaŭrinde tro ofta: nekonitaj gepatroj.

Provizita de tiu necesega papero, Viktoro sin direktis al oficejo por nutristinoj, elektis hazarde unu el tiuj inoj, kaj ŝin tuje dungis.

Tuj kiam tiu virino estis prezentinta sian mamon al la infano malsata, ĉi tiu rapidis al ĝi, kaj ĝin avide suĉadis. Kiam la kapitano revenis hejmen, li trovis Josefinon lin atendantan.

– Kion vi faris de l’ infano? ŝi petis.

– Mi lin konfidis al nutristino.

– Ĉu vi ne mensogas?

– Pro kio mi mensogus? Se mi lin ŝteligis, mi tion faris nur ĉar mi bezonas, ke li vivu por utili miajn projektojn.

– Sed kiaj do estas tiuj projektoj?

– Vi ilin konos, kiam estos alveninta la momento.

Sed, dum la vespero, Viktoro ricevis viziton kiu fortege lin ŝancelis kaj momente lin dubigis pri la ebleco de la venĝo de li preparita.

Duponto, nerekonebla sub siaj maristaj vestoj, falis kiel bombo en lian fumejon, kaj rakontis senpaŭze la katastrofon ĉe kiu li ĉeestis.

Vidinte ke la markizo rekonas sian propran filinon en tiu plendinda infanino tiel malfacile eltirita el la morto, Duponto komprenis, ke nun la afero la plej urĝa estas sciigi lian mastron pri tiuj okazintaĵoj. Pro tio, li rapide alkuris al la stacidomo kaj supreniris en la unuan vagonaron veturantan al Parizo.

– Do, diris la kapitano, fraŭlino de Prelongo estas savita.

– Jes; sed mi kredas ke ŝi fartas malbonege.

– Kaj ge-Kamuŝoj?

– Ambaŭ malvivaj. Oni retrovis iliajn kadavrojn.

– Kaj tiun de Valentino?

– La maro ne ankoraŭ ĝin redonis. Je Dio! Ĉu ŝi ne estus tiu blankaĵo, kiun mi vidis funde de la barko, ekkriis la ekskondamnito, frapita de subita ideo.

Kaj li rakontis al la filo Linŝardo la fantazian aperaĵon, kiun li kredis ekvidi en la rebrilo de fulmofajro.

– Iluzio, karulo mia, nur iluzio, ekkriis la kapitano kun kompata rideto. Vi mem estis freneziĝinta: kaj via malsana cerbo al vi montris fantomon.

– Estas eble, respondis Duponto, ĉar la impreso estis tiel rapida, ke mi povas nenion certigi.

– Aŭskultu, Josefino, diris Viktoro, sin turnante al sia amantino, vi ree eliros tuj.

– Jam, sopiris Josefino: mi kredis ke mi restos ok tagojn kun vi.

– Mi same: sed vi vidas ke neatenditaj cirkonstancoj devigas min al la tutplena ŝanĝo de mia taktiko. Estas necesege ke fraŭlino de Prelongo vin trovu apud sia lito kiel eble plej rapide. Vi bezonos interparoladi kune por klarigi al ŝiaj gepatroj ŝian ĉeeston ĉe la Kamuŝa domo kaj vian foreston dum la momento de l’ elfalego. Necese estas, ke vi konservu la konfidon de via juna mastrino: ŝi gratulos vin, ĉar vi revenis en okazo tiel malfacila por ŝi.

– Sed ŝi petos kiamaniere mi estis sciigita: ĉar mi povos prezenti al ŝi neniun taŭgan klarigon, ŝi min suspektos de spionado. Malbona rimedo, karulo mia, por altiri al si la konfidon.