Viktoro pripensis dum kelkaj minutoj.
– Vi estas prava, li diris. Pro tio, vi pasigos la nokton tie ĉi, kaj eliros nun morgaŭ matene.
– Ho, dum la semajno ne estos fluinta, la situacio ĉiam restos sama.
– Ne; ĉar de nun ĝis morgaŭ mi elpensos ion. La kapitano prenis paperfolion, skribis sur ĝi dekduon da linioj, kaj ĝin faldinte, ĝin metis en sian paperujeton. Preninte sian ĉapelon, li ekleviĝis.
– Ĉu vi eliras? diris samtempe Josefino kaj Duponto.
– Jes; mi estos forestanta dum unu horo apenaŭ. Atendu min.
Kiam li troviĝis sur la strato, li sin direktis al la oficejoj de la ĵurnalo Figaro . Transirinte la sojlon:
– Ĉu sinjoro Kroziero estas ankoraŭ en la ĵurnalejo? li petis de oficisto.
– Jes, sinjoro, kredeble li ĉeestas ĉe la redakciejo.
– Ĉu vi bonvolas doni al li mian vizitkarton? Sub sia nomo, la kapitano krajonis:
– Por gravega komunikaĵo. Post kvarono da horo, la servisto revenis kaj diris respekte al la filo Linŝardo:
– Se vi bonvolas eniri, sinjoro, vi estas atendata. Kiel Duponto, Kroziero estis malnova licea kolego. Sed male de l’ ekskondamnito, li sukcesis, kaj sekvis en la ĵurnalismo vojon brilan kaj rapidan. La kapitano tre bone sciis ke lian amikon sieĝadas ĉiuspecaj petadoj. Do, se, por ricevi tion, kion li intencis peti, li estus prezentonta nur la maljuniĝintan memoron de ilia iama kolegeco, tre kredeble la rekomendaĵo ne sufiĉus. Sed Viktoro havis pli bonajn sukcesilojn. La frato de Kroziero, malprudenta junulo, fariĝis militisto incitite de senpripensa ekmovo, kaj estis ankoraŭ nur suboficiro. Ĉar li troviĝis en la skadro ĉefita de la filo Linŝardo, la protekto de lia superulo lin forte utilis por gajni la epoleton. Pro tio, la kapitano esperis ke, dank’ al la fervorega amo de la maljuna frato al la juna, li povus ĉerpi en tiu sento la ilon necesan al la sukceso de siaj projektoj.
– Kiel, mia kara amiko, diris la ĵurnalisto, ĉu estas vi? Sed eniru do: kia estas la kaŭzo de via agrabla vizito?
– Ĉu de longa tempo vi ricevis sciigojn pri via frato?
– Tiumatene, karulo mia, tiumatene.
– Ĉu ili estas bonaj?
– Bonegaj.
– Nu, tio min tre kontentigas. Brava junulo, via frato; eble iom maltimema: sed en la armeo tio estas kvalito. Ha! mi opinias, ke li rapide altgradiĝus, se li estus sufiĉe protektita.
– Sed vi, mia kara amiko, vi kiu havas tiom da amikoj inter la superuloj, ĉu vi ne povus iom lin helpi?
– Mi ne atendis vian peton por agi. Ĵus tiumatene mi parolis pri li kun supera oficiro.
– Ĉu vere vi faris tion? Ho! tio estas tre amikema. Neniam vi scios kian dankemon mi sentas al vi.
– Nu, tio estas negravaĵo: ni ne parolu pri tio, Via frato min interesas; kaj, zorgante pri li, mi faras nur mian devon. Mi venis al vi.
– Ja, vi estas prava: ne por paroli pri Eduardo vi troviĝas en la ĵurnalejo.
Viktoro eligis el sia paperujeto la verketon de li skribitan hejme, antaŭ duono da horo ...
– Ĉu vi povus, karulo mia, presigi tiun noton?
– Tre facile, respondis Kroziero leginte; ĉar mi supozas, ke vi garantias la realecon de l’ okazintaĵo.
– Tute. Mi eksciis tuj tiun novaĵon de vidinta ĉeestinto. Neeble estos kulpigi la ĵurnalon pro mensogo.
– Tre bone. Tiam ni ĝin presigos tuj kiam ni havos lokon.
– Mia kara Kroziero, diris Viktoro, rigardante sian amikon en la blankaĵon de liaj okuloj, pro motivoj gravaj kaj propraj, mi dezirus, ke tiu novaĵo estu presita en la morgaŭan numeron.
– Diablo! Sed la komposto de la folio estas tute finita.
– Ĉu la presado komencis?
– Ne ankoraŭ.
– Nu, ĉu estus neeble eligi unu artikolon malmulte interesan, kaj ĝin anstataŭigi per la mia.
– Dio mia, la afero estas ebla. Atendu iom; mi min ekinformos.
Post kelkaj momentoj Kroziero revenis.
– Mi diris unu vorton pri tio al la direktoro: ĉar la sciigo estas interesa kaj nekonita, li konsentas: ĉar ni deziras konigi la novaĵojn pli frue al la aliaj ĵurnaloj. Vi ricevos ekzempleron morgaŭ matene.
– Danke, danke, diris la kapitano. Estu certa ke baldaŭ via frato estos nomita sub-leŭtenanto.
– Mi fidas al vi kaj al via malnova amikeco, respondis la ĵurnalisto, premante lian manon.
La morgaŭan matenon, Josefino apenaŭ vekiĝis kaj havis okulojn ankoraŭ dormoplenajn, kiam Viktoro, disŝirinte la banderolon de Figaro antaŭ momento ricevita, legis laŭte artikolon tiel titolitan:
De nia speciala korespondanto.
ELFALEGO DE KRUTAĴO.
Terura katastrofo ekĵetis la konsternon en la loĝantaron de normandaj marbordoj. Dum la lasta ventego, apud Blazurbo, tuta krutaĵo ekfalegis, fortirante en sia falo domon, en kiu loĝis, kun sia edzino, malnova ĉasgardisto de la markizo de Prelongo. Tiumatene la maro realportis sur la sablon iliajn dispecigitajn kadavrojn. Ploriga detalo: la propra filino de la markizo, kiu, – dank’ al neklarigebla fatalo, pasigis la nokton en tiu domo izolita, estis retrovita, dum la matenruĝo, al kroĉita sur roka elstaraĵo kaj bananta en sia sango. Ŝiaj vundoj estas tre gravaj: oni timas ke la malsanulino ne resaniĝos. La malespero de gepatroj estas tute kortuŝanta.
– Nun, karulino mia, ĉu vi komprenas? daŭrigis la kapitano: kiam la bela Matildo petos de vi klarigojn, vi montros la artikolon. Vi zorge aldonos ke, ĝin leginte, vi tuj revenis por helpi al ŝi. Tiam anstataŭ riproĉo, ŝi dankecon al vi ŝuldos.
Josefino neniel respondis, kaj nur levis la okulojn al la ĉielo, kunplektante la manojn. Ĉu estis ebla kontraŭbatalo kontraŭ viro kiel Viktoro, kiu sukcese ludis kun malfacilaĵoj ŝajne plej nevenkeblaj.
– Nun, daŭrigis la kapitano, ĉio estas antaŭvidota. Eble fraŭlino de Prelongo ne ankoraŭ parolis: eble, kiam vi alvenos en la kastelon, oni vin unue demandos. En tiu okazo, jen estas tio, kion vi rakontos.
Kaj, farinte al la junulino tre klare kaj tre precize ŝian lecionon, la filo Linŝardo elirigis sian amantinon: kaj la malfeliĉa knabino refaris malgaje la vojaĝon al Prelongo.
Viktoro ĝuste divenis, konjektante ke Matildo ne ankoraŭ parolis. De kiam ŝi estis alportita en sian ĉambron, la plendinda junulino ne eliris el la senmoviga rigidigo, en kiun ŝin ĵetis la cerba frapado. Ŝiaj gepatroj malesperis, kredante, ke tio estas simptomoj de frenezeco. La doktoro ilin rekuraĝigis kiel eble plej bone; sed li mem ne estis tute konvinkita. Pri la vundoj eksteraj, ĉar ili tuŝetis nur la haŭton, dank’ al konvenaj bandaĝoj ili rapide cikatriĝis.
La markizino sidis apud la lito de sia filino, kiam ŝia ĉambristino alkuris sufokiĝante.
– Via Mosto, ŝi diris, via Moŝto; jen Josefino kiu alvenas.
Ja, ŝi estis la kuzino de Viktoro, kiu revenis el Parizo. De kiam ŝi estis elirinta el Prelongo kun sia juna mastrino, ŝi vivis ekzistadon tute neordinaran, kuŝante nokte sur la matraco de la barko, sur la kanapo de l’ vagonoj, aŭ en la loĝejo de sia amanto, kaj tio ne multe ŝin ripozigis. Pro tio, kiam ŝi alvenis en la kastelon, ŝiaj bistraj okulejoj, ŝiaj kuntiritaj trajtoj, kaj ŝia paliĝanta vizaĝo montris sufiĉe la pruvon de ŝia lacegeco.
Ŝin vidante, la markizino sentis impreson de mirego.
– Fine, ŝi diris severtone, mi esperas ke vi klarigos ...
– Sed ŝia fraŭlina kredeble ĉion rakontis al via markizina Moŝto.
– Mia filino estas nun tute nekapabla elparoli eĉ unu vorton.
– Mi ĵuras al via Moŝto, ke mi tute nesciis tion.
– Fine, kion tio signifas? Mi kredis ke vi troviĝis en Parizo kun via mastrino. Subite oni trovas mian malfeliĉan infaninon alkroĉitan sur Blazurba krutaĵo: kaj ŝia ĉambristino reaperas nur post du tagoj.