Выбрать главу

– Jen estas, via Moŝto, kiel la aferoj okazis. De tri tagoj ni troviĝis en la monaĥinejo, kiam ŝia fraŭlina Moŝto, pro motivoj tute nekonitaj de mi, diris antaŭhieraŭ: “Josefino, faru la pakaĵojn. Ni eliras.” Mi sciis ke la enfermiĝo estis daŭronta dum naŭ tagoj; pro tio, mi konfesas, ke mi sentis min iom mirigita. Sed mi devis nur obei, kaj tion mi faris. Ni supreniris en kaleŝon. Kiam ni alvenis al la stacidomo, la vagonaro, kiun ŝia Moŝto intencis uzi, jam estis elirinta de unu horo, ĉar oni liveris al ni montrojn malverajn: pro tio ni povis forlasi Parizon nur dum la tagmezo. Kiam vesperiĝis, ni troviĝis en la fakego rezervita por sinjorinoj solaj, kaj ni ambaŭ dormetis, kiam ŝia Moŝto subite vekiĝis, rigardis tra la fenestro kaj ekkriis:

– Sed ni estas alvenintaj, Josefino; rapidu. Ni saltis el la vagono, kaj la vagonaro eliris. Tiam ŝia Moŝto ekvidis sian eraron. Anstataŭ malsupreniri en Prelongo, ni malsupreniris en Blazurbo. La oficisto ne anoncis la staciojn: kaj, ĉar ĉiuj tiuj stacidomoj similiĝas, eraro estis ebla, precipe dum la nokto. Mi diris tiam:

– Kion ni faros, via Moŝto?

– Ĉu vi timas piedan iradon ĝis la maro?

– Ne; via Moŝto tion bone scias.

– Nu, ni iru al mia nutristino kaj petu ŝian gastigon. Mi pli amas pasigi la nokton en ŝia domo ol en vilaĝa hotelo.

Tuj dirite, tuj farite. Ge-Kamuŝoj nin akceptis brako malferme, tio estis antaŭvidebla. Ŝia Moŝto tre laca jam kuŝis en sia lito, kiam la patrino Kamuŝo diris:

– Mi kredas ke la ĝardena krado restis malfermita.

– Trankviliĝu, mi respondis, mi ĝin ekfermos.

En momento kiam mi transiris la korton, mi sentis ke la tero tremas sub miaj piedoj. Mi rapidis kiel frenezulino tra la kampoj, kaj mi vidis ke, post du paŝoj, kaviĝas profundega truo, en kiun la domo malaperis.

– Kial vi ne revenis tuj en la kastelon? demandis la markizino.

– Ha! via Moŝto, ĉu mi sciis tion, kion mi faris? Mi estis tiel terurita, ke dum la tuta nokto mi marŝis rekten antaŭ mi, nesciante kien mi iras. Kiam mateniĝis, mi alvenis al urbo, kies mi ne konas eĉ nomon, kaj mi supreniris en elirontan vagonaron. Mi havis nur unu ideon: forkuri, forkuri rapidege landon, kies tero ne estas firma, en kiu oni estas minacata de tuja enfaligo. Fine mi dormis dum kelkaj horoj en hotela ĉambro; kaj tiam, sed nur tiam, mi sentis, ke miaj ideoj iom post iom revenas. Tiam mi volis scii ĉu oni jam konas la katastrofon: pro tio, mi aĉetis ĵurnalon. Estas ĝi kiu al mi sciigis, ke ŝia fraŭlina Moŝto troviĝas danĝere vundita sed vivas ankoraŭ. Ĉar ŝi ne mortis, mia devo min alvokis al ŝi; kaj mi revenis.

– Nu, ekkriis la markizino, ĉu la presaro jam sin okupas pri tiu okazintaĵo?

– Mi konservis la ĵurnalon. Se via Moŝto deziras legi, jen estas ĝi.

– Mi dezirus scii, diris sinjorino de Prelongo, leginte la noton, per kia frenezo estas instigitaj tiuj ĵurnalistoj, por ke ili rakontu tiel maldiskrete la historiojn de aliaj homoj. Kvankam tie troviĝas nenio malhonora por ni, tamen mi estus pli aminta, ke tiu afero ne disvastiĝu.

Tiam ŝia rigardo falis sur Josefinon, ĝis nun ekzamenitan de ŝi nur neperfekte.

– Sed kiel vi estas pala, ŝi diris; vi ŝajnas malsana.

– Malsana! Ho! ne, via Moŝto, sed nur lacega. De du tagoj, mi ne englutis panpeceton: entute mi dormis nur tri horojn.

– Iru ripozi.

– Ĉu antaŭe mi ne povos vidi ŝian fraŭlinan Moŝton?

– Kiel vi volos, respondis malgaje sinjorino de Prelongo; sed ŝi ne vin rekonos. Ŝia animo forestas for de ŝia korpo.

Kaj la malfeliĉa patrino ekploregis. Tiu malespero profunde kortuŝis Josefinon. Ŝi diskrete eliris kaj supreniris al sia ĉambro.

Post ripoza nokto, ŝiaj fortoj estis tute restarigitaj. Ŝi do povis helpi sinjorinon de Prelongo por la observado de la malsanulino, kiu prezentis ĉiam neniun inteligentecan signon.

Fine, ian vesperon, dum Josefino troviĝis sola apud sia juna mastrino, Matildo malfermis okulojn tiufoje tre vivajn. Rekonante sian ĉambristinon, ŝi diris per malforta voĉo:

– Kio do okazis?

– Via Moŝto trankviliĝu, respondis Josefino; iom post iom mi al vi klarigos ĉion. Sed precipe diru nenion, parolu kun neniu, antaŭ kiam mi estos koniginta al vi tion, kion vi devos rakonti.

ĈAPITRO DEKUNUA

Sin klinante al la orelo de fraŭlino de Prelongo, ŝia ĉambristino ripetis la rakonton jam faritan de ŝi al la markizino. Ĉiumomente Matildo skuis la kapon jese kaj aprobe.

– Mi akceptas, ŝi diris, la historion elpensitan de vi. Mi vin gratulas: vi donis pruvon de supera inteligenteco. Ĉio estis antaŭvidita; kaj via klarigo antaŭrespondas ĉiujn demandojn.

– Ĉar mi ne konis viajn intencojn, via Moŝto, mi ĉiam timis, ke miaj elpensoj malutilus viajn projektojn. Bedaŭrinde vi ne opiniis, ke mi estas sufiĉe inda de via fido: sen tio, mi estus parolinta pli maltime.

– Vi estas prava, Josefino. Sed min ligas terura ĵuro. Antaŭ la krucifikso, mi ĵuris sur la animojn de Prelongoj mortintaj por la reĝo kaj por Francujo. En nia familio, tiu ĵuro estas sanktega: ne ekzistas ekzemplo, ke unu Prelongo ĝin malrespektis. Kiam mi devus suferi pro ĝi la plej grandajn malfeliĉaĵojn, kiam eĉ pro ĝi mi devus morti, neniam mi ĝin perfidos.

Parolante la malsanulino ekscitiĝis. Ŝi refalis sur la kapkusenon, lacega, sufokiĝanta. Josefino daŭrigis:

– Sed, via Moŝto, kial vi tiel kortuŝiĝas? Nenio vin devigas al la konigo de viaj sekretoj. Volu eĉ min senkulpigi pro la malkonveneco de mia pripenso.

Ĉio refalis en la silenton. Matildo iom ekdormetis. La unutona tik-tako de l’ horloĝo nur malkvietigis la trankvilecon iom pezetan de tiu malsanulina ĉambro.

Subite la junulino reparolis:

– Diru do, Josefino: ĉar vi devis reveni nur post naŭ tagoj, kial do vi troviĝas ĉi tie?

– Ha! via Moŝto, tuj kiam mi legis en la ĵurnalo la rakonton pri la katastrofo, mi kredis ke mia devo ...

– Kiel? Ĉu la ĵurnaloj jam parolis pri ĝi?

– Jes, via Moŝto: se tio vin interesas, mi konservis la numeron.

– Legu, legu, ekkriis Matildo. Kiam la ĉambristino estis leginta, fraŭlino de Prelongo sulkigis siajn brovojn, kaj faris la samajn rimarkojn ol sia patrino.

Poste ŝi petis:

– Ĉu oni trovis aliajn korpojn ol tiujn de Kamuŝo kaj de mia nutristino? Elparolante tiujn vortojn, Matildo havis larmojn en sia voĉo, ĉar ŝi pensis al la terura morto, kiu pereigis tiujn gemaljunulojn, kiujn ŝi amis tiel kore.

– Ne, via Moŝto, respondis Josefino; jam tio sufiĉas.

– Tio eĉ sufiĉegas, aldonis fraŭlino de Prelongo.

Post unu momento, ŝia ĉambristino aŭdis ŝin murmurantan:

– Tio estas tre stranga. Matildo pensis al sia amikino. Kio ŝi fariĝis? Se ŝi estas malviva, kial oni ne retrovis ŝian kadavron, samtempe kun la du aliaj? Oni havu neniun divenigaĵon pri la korpo de l’ infaneto, la junulino ne estis tre mirigita pro tio. En tia elfalego, estaĵeto tiel eta kiel novnaskito povas malaperi, lasinte neniun postsignon; sed Valentino ... Aliparte se fraŭlino de Savinako estis mirakle savita, kial ŝi per ia rimedo ne konigas sian ekziston? Fraŭlino de Prelongo laborigis sian kapon por trovi respondon al tiuj demandoj; sed, malgraŭ ŝiaj penadoj, la problemo restis nesolvebla. Ĉar ŝia dolorigita cerbo ne estis ankoraŭ tre fortika, tia laboro ŝin tiel lacigis, ke fine ŝiaj ideoj ekkonfuziĝis; kaj ŝi refalis en sian dormeton.

Sciigite de Josefino pri la vera spirita renaskiĝo de sia filino, la markizino rapide alkuris.

En la stato de duondormo en kiu troviĝis fraŭlino de Prelongo, ĉiuj eksteraj bruoj estis aŭdataj de ŝi. La pordo malfermiĝanta ŝin vekis. Ŝi prezentis siajn brakojn al sia ĝojega patrino, kaj ekkriis: