Выбрать главу

– Panjo, kisu min; mi estas resanigita.

– Filino mia, mia adorata infanino, fine vi min rekonas: mi vin revidas, mi vin retrovas; estas vere mia kara Matildo, kiun mi premas en miaj brakoj, sur mian koron. Ho! kiel mi estas feliĉa! Ĉielreganto, estu benita; ĉar fine vi kompatis miajn larmojn, kaj vi redonis la sunan radion, kiu lumigas al mia vivo kaj ĝin varmigas.

Post tiu preĝo, la patrino, aliformigita de la feliĉeco, sidiĝis apud la liton de sia filino, prenis unu el ŝiaj manoj inter la siaj, kaj senmoviĝis en muta rigardado.

Kiam alvenis la markizino, Josefino senbrue eliris, kaj supreniris al sia ĉambro, por sciigi Viktoron pri la interparolado okazinta inter ŝi kaj ŝia juna mastrino.

Post kelkaj minutoj de reciprokaj karesoj.

– Panjo, komencis la junulino ...

– Ne parolu, karulino mia, ne lacigu vin. Lasu min vin rigardadi. Retrovi en viaj okuloj la esprimon de la penso kaj de la vivo al mi larĝe sufiĉas.

– Ne, panjo; necese estas, ke mi rakontu ĉion. Ekzistas aferoj, kiujn Josefino ne povis klarigi, ĉar ŝi ilin nescias. Kredeble vi estas mirigita, maltrankvila. Mi devas sciigojn.

– Ĉar vi tion absolute deziras, mi vin aŭskultas.

– Mi skribis al vi ke Valentino revenos; mi eraris. Ha! ŝi estas nun tre aliformigita. Kredeble neniam ni revidos ŝin.

Dirante tiujn vortojn, kiuj en ŝia buŝo havis teruran sencon kaŝitan, la junulino ne povis deteni siajn larmojn.

– Pro tio, ŝi aldonis rapide, mi ŝin forlasis multe pli frue al mi tion konjektis.

La ploregoj plioftiĝis tiel forte, ke la markizino respondis per tono neamikema:

– Mi ĉiam tion diris; sed vi ne volis min kredi. Valentino estas nur maldankulino kaj malhumilulino. Ŝi estas persono tute senigita da koro. Mi opinias, ke vi estas tute malprava, tiel ĉagreniĝante pro ŝi.

Tiuj maljustaj paroloj pligrandigis ankoraŭ la ĉagrenon de fraŭlino de Prelongo. Aŭdi ke ŝia amikino, kiun ŝi tiel amis, estas kalumniata tiel malafable, en momento kiam la maro rulas eble ŝian dispecigitan kadavron, kaj ne povi rajte ŝin defendi, estis por la amema koro de Matildo kruelega turmento. Sed tia estis la falseco de la situacio en kiu ambaŭ troviĝis, ke fraŭlino de Prelongo povis savi la honoron de Valentino nur lasante kulpigi ŝin antaŭ si, plie ŝin kulpigante mem. Pro tio, ŝi respondis nur per tiuj vortoj:

– Ĉu vi bonvolas min tre plezurigi, panjo?

– Certe, karulineto mia.

– Promesu ke neniam vi reparolos pri mia amikino, eĉ ke neniam ŝia nomo estos elparolita inter ni.

– Ho! tutkore. Kiam iu montriĝas malinda de la amikeco kiun mi al ĝi montris, mi penas forgesi eĉ ĝian memoron.

La markizino respektis sian promeson. De tiu tago oni ne parolis plu pri Valentino de Savinako, kvazaŭ ŝi neniam estus ekzistinta.

De l’ akcidento okazinta al lia fianĉino, sinjoro de Blasano, kiu pro diskreteco ne kuraĝis transiri la sojlon de ŝia ĉambro, sendis al ŝi ĉiutage belegan bukedon plej ofte faritan el blankaj tulipoj, el kamelioj kaj el Bengalaj rozoj; ĉar la dolorigita cerbo de la junulino ne toleris sen malsanigo la fortajn parfumojn de l’ heliotropo, de la jasmeno kaj de la gardenio.

La florojn ĉiam akompanis verketo ĝentile skribita ĉu proze ĉu verse. La ĉefa pensaĵo estis ĉiam sama: la espero ke fraŭlino de Prelongo baldaŭ resanigita fine rekompensos sian fianĉon, pro lia longa atendado, bonvolante akcepti la titolon de dukino. Kiam ŝi legis tiujn delikatajn kaj korektajn strofojn, Matildo ridetis pro plezuro. Ŝi diris ke, ĉar edziniĝo estas neeviteblaĵo, ŝi estas tre feliĉa, renkontinte viron kiel la dukon:

– Mi estas certa, ŝi pensis, ke lia supera ĝentileco trovos rimedon por afabligi la malagrablaĵojn, kiujn mi antaŭvidis en la rilatoj inter geedzoj.

Ian tagon, en sia poezia entuziasmo, Gastono volis priskribi la luksaĵojn kaj la belegaĵojn de la religia ceremonio. Dum longa tempo li serĉis rimon al la vorto cierge (kandelego). Tedita, ĉar li trovis nenion taŭgan, li fine uzis la vorton vierge (virga), ĉar la malriĉeco de la franca lingvo ne al li permesis alian rimvorton.

Tiu termino, tie metita iom kiel ŝtopilo, ruĝigis fraŭlinon de Prelongo. Ŝi sin demandis terure ĉu, de sia el falo, ŝi meritis ankoraŭ tiun epiteton. Ŝia kortuŝeco estis tia, ke ŝi volis konigi al sia patrino siajn dubojn pri tiu delikata punkto.

– Precipe, ŝi aldonis finante, mi volas ke Gastono bone sciu mian opinion pri tio: se ian tagon li devas montri la plej malgrandan malfidon, aŭ eĉ fari la plej malfortan aludon al tio kio okazis, neniam mi tion pardonos.

Tiu deklaracio treege impresis la markizinon. Ŝi sciis ke por multaj viroj tiu detalo estas gravega. Pro tio, ŝi tremante prenis aparte sinjorinon de Blasano, kaj al ŝi rakontis la interparoladon okazintan kun ŝia filino. Sed, dum la vespero mem, ŝi estis tute rekuraĝigita, ĉar la dukino al ŝi diris per gaja tono:

– Jen estas, sinjorino, tion kion respondis mia filo: “Mi konas fraŭlinon de Prelongo jam de kvar jaroj. Pli ol ĉiu ajn mi povis konstati la tre ŝatindajn kvalitojn de ŝia karaktero kaj de ŝia koro. Mi estus malnoblulo, se mi dubus eĉ unu momenton. La malfeliĉa infanino estas jam sufiĉe plendinda, estinte vundita en sia karno; kaj mi ne pligravigos la frapadojn de la Fatalo, vundante ŝin miavice en ŝia indeco kaj en ŝia hontemo.”

Ĉar Matildo estis tute resanigita, oni fine datumis la geedziĝon al la dekkvina de Julio: kaj ĉiu febre klopodis por esti preta en tiu dato.

Josefino ĉiam informis Viktoron pri tio, kio okazis en la kastelo: sed nun ŝin tedegis tiu malnobla metio. Ja ŝin teruris ŝia amanto; sen tio jam de longa tempo ŝi estus rompinta ĉiun korespondan rilaton kun li. Sed ŝi sciis, ke li estas kapabla de ĉiuj malbonaĵoj; kaj la lastaj fariĝoj al ŝi pruvis, ke la malvenko estas certa, kiam malfeliĉe oni provas kontraŭ li ian batalon.

Aliparte alia sento enirigis konsciencriproĉojn en la animon de la junulino, kiu restis kore honesta malgraŭ ŝiaj realaj kulpoj kaj ŝia kunkulpeco. Intime vivante kun Matildo, ŝi estis devigita admiri la belan karakteron de fraŭlino de Prelongo. Ŝi sentis sin malnoblega, parto prenante konspiron, kies ŝi ne konis naturon, sed kiu povis celi nur la pereon de ŝia juna mastrino. Pro tio, ŝi ĝoje vidis, ke alvenas la dato de ŝia edziniĝo kun la duko de Blasano. Ŝi komprenis ke Matildo, fariĝinte dukino, troviĝos ŝirmata for de Viktoraj entreprenoj.

Fine pli fortika sento aldoniĝis al la konfuzaj impresoj agitiĝantaj interne de ŝi, kaj eĉ ilin superis. Ŝi ne forgesis sian interparoladon kun la kapitano, dum la morgaŭa tago post sia memmortiga provo. Ŝi memoris, ke la junulo intencis edziĝi kun la filino de la markizo, por ke ŝi fariĝu por li ŝtuparo al plej altaj estontaĵoj. Sendube li al ŝi certigis ke, dank’ al ŝia kunkulpeco, ŝi fariĝos iam la Prelonga kastelmastrino. Sed Josefino estis konvinkata, ke li faris tiun promeson nur por varmigi ŝian entuziasmon, kaj kuraĝigi ŝian sindonemon al la plenumado de siaj projektoj.

Fine alvenis la dato, fiksita de fraŭlino de Prelongo mem. La morgaŭan tagon, ŝi aliros al la altaro, sub la blanka vualo de novaj edziniĝantoj, kronata de l’ oranĝa floro, simbolo de senkulpeco.

La kastelo estis plenega: oni ne sciis kien loki la invititojn. Ĉiuj familioj ĉeestintaj ĉe la bapto de Matildo denove kunvenis en Prelongon: eĉ kelkaj inter ili alkondukis kun si sian servistaron. Ĉar la loko mankis por la lakearo, la servistoj disiĝis en la tuta vilaĝo, kuŝiĝante ĉe la anoj kiuj havis liton disponeblan. Pro tio, la Prelongaj stratoj estis plenaj da multaj vizaĝoj fremdaj al la lando. Dum la tagmezo, Josefino transiris la placon, farante komision, kiam ŝi sentis, ke malforte tuŝas ŝian ŝultron viro tute nekonita de ŝi. Kun sia larĝa barbo, siaj bluaj okulvitroj, kaj sia longa surtuto, li havis malprecizan ŝajnon de germana profesoro.