– Venu, li diris; necese estas, ke mi parolu kun vi.
– Lasu min trankvila; mi ne konas vin.
– Vi eraras.
Alproksimiĝante al ŝia orelo, la nekonatulo murmuris mallaŭte:
– Mi estas sendita de Viktoro. Josefino sentis sin paliĝanta. De kiam ŝi, forlasinte Parizon, estis reveninta Prelongon por flegi sian mastrinon, por la unua fojo ŝi aŭdis pri sia amanto. Tiu longa silento ŝin esperigis, ke la kapitano forlasis siajn projektojn.
La nekonatulo malfermis pordegon alirigantan en farmodoman korton plenan da kortbirdaro manĝetadanta en sterko. Antaŭirante la ĉambristinon, li al ŝi suprenrampigis ŝtupetaron kondukantan al fojnejo. Kiam ambaŭ sidis sur pajlofasko, la mistera persono ekkriis:
– Unue mi ekelmetos tiun maskon, kiu min varmigas. Rapidege li eligis sian ĉapelon, kaj kun ĝi la perukon, la okulvitrojn kaj la malveran barbon al ĝi alligitajn.
– Duponto! ekkriis Josefino mireganta.
– Jes, fraŭlino. Mi vidas, ke mia masko min aliformigas sufiĉe bone, ĉar vi mem ne min rekonis.
– Kion vi venas fari ĉi tien.
– Mi obeas la ordonojn de la kapitano.
– Mi tion suspektas. Sed kia estas via celo?
– Malhelpi la edziniĝon de fraŭlino de Prelongo. Pro tio, mi bezonas vian helpon. Mi do kuraĝis vin haltigi sur la strato, kaj vin suprenrampigi ĉi tien, por ke ni povu interparoli tute sendanĝere.
Josefino ne atentis la klarigojn de Duponto. Nur unu frazo sonis en ŝia orelo: “Malhelpi la edziniĝon de fraŭlino de Prelongo.” Ĉiam ŝi tion timis. Viktoro volis posedi la junan kastelmastrinon; pro tio li devis malhelpi ke ŝi apartenu al alia viro. Ha! li ne forgesis siajn malnovajn projektojn! Ĉu tia viro estis kapabla forlasi revon karesitan de longa tempo? Sed tiam, se Matildo edziniĝas kun li, estas Josefino mem kiu fariĝos la ofero. Li utiligis la amegon, kiun ŝi sentas al li por fari ŝin la sklavino de ĉiuj siaj projektoj, la kunkulpantino de ĉiuj siaj malnoblaĵoj. Kaj nun, ĉar li ne bezonas plu ŝin, li ŝin ĵetas en angulon, kiel malnovan ĉifonaĵon eluzitan, kiu ne estas plu utiligebla. Por dormadigi ŝiajn suspektojn, li parolis pri venĝo trafota, pri malnova konto reguligota. Sed, ne; tio ne okazos tiamaniere. Kion ŝi faros? Ŝi nescias; sed ŝi ne pereos ne kontraŭbatalinte. Instigite de sia amo, ŝi estas certa pri la venko. Se ŝi refalos rompita, ĉi tie troviĝas Violano kiu estos fidela, se iam la laŭdanumo ŝin perfidis.
Subite ŝi ektremetis, aŭdante Duponton kiu diris:
– Al kio do vi pripensas? Vi ŝajnas tute priokupata. Josefino komprenis, ke ŝi devas ruzi kaj ŝajne aprobi la projektojn de la kapitano, por ilin koni kaj sekve ilin kontraŭbatali pli sukceseble.
– Mi pensis al tio, kion vi rakontis, ŝi respondis. Vi diras ke vi bezonas min; sed pro tio necese estas, ke mi sciu ...
– Sed mi deziras vin instrui; eĉ mi supreniris ĉi tien nur pro tio.
Mallaŭte li rakontis laŭ la plej etaj detaloj la planon elpensitan de Viktoro, planon kiun li, Duponto, estis komisiita plenumi.
Ĉiu frazo elirinta el la buŝo de ŝia interparolanto enirigis tremeton en la vejnojn de la junulino.
– Mi ne vidas, ŝi diris, pro kio mi estus necesega.
– Certe la vorto necesega ne estas esprimo tute ĝusta: sed vi konsentos, ke vi povas tre utili al mi.
– Mi tion ne malkonsentas. Josefino silentis momente, kaj daŭrigis post unu minuto:
– Aŭskultu min, Duponto: vi estas plenumonta agon tute malnoblegan. Kredu min; ĝin forlasu.
Se la junulo ne estus estinta tiel priokupata, ŝi ne estus povinta deteni ridegon, vidante la miregantan mienon de l’ ekskondamnito aŭdinta tiujn vortojn.
– Ta, ta, ta, ta, ĉu vi freneziĝas, belulino mia? Sed ĝin forlasi estas samtempe forlasi la rekompenson promesitan de Viktoro. Eksciu do ke nun la administrado de mia posedaĵo al mi kaŭzas neniun zorgadon.
– Nu, amiko mia, ĉu por kelkaj ormoneroj vi riskos la juĝistaron, la malliberejon, pli eble?
– Etino mia, oni revenas de ĝi: mi tion tre bone scias. Cetere mi ne alvenis ĉi tien por aŭskulti moralaĵojn. Inter ni, karulino mia, tio ne taŭgas al vi, kredu min, sed tute ne. Se vi ne volas helpi al mi, Dio mia, mi min senigos da vi.
– Ĉu Viktoro mem al vi konsilis, ke vi vin turnu al mi?
– Ne; li eĉ rekomendis, ke mi neniel parolu al vi pri tio. Sed mi vidis vin aganta; mi scias ke vi estas tre lerta: tiam mi pensis, ke vi ne rifuzos vian helpon, ĉar vi tion faris alifoje.
– Ha! Viktoro volis, ke mi sciu nenion, murmuris la junulino. La fripono! Li min malfidis.
– Mi ne scias. Sed mi vidas, ke li estis prava. Certe sekvinte lian konsilon, mi estus pli bone inspirita.
Frapita de subita ideo, Josefino ekkriis:
– Kiom da mono li promesis?
Duponto ŝanceliĝis.
– Ha! vi povas diri tion al mi. Mi estas tro komprometita por vin perfidi. Vi tion tre bone scias.
– Tio estas vera. Por la tuta entrepreno, li donas du dek mil frankojn, dek mil antaŭe, kiujn mi jam enkasigis, kaj dek mil post la tuta plenumo: mi ilin ricevos morgaŭ vespere.
– Atendu min dum unu minuto. Lasinte sur lia pajlofasko la ekskondamniton miregitan, la ĉambristino malsupreniris la ŝtupetaron per tri saltoj, alkuris al la kastelo, supreniris al sia ĉambro, prenis la paperujeton al ŝi donitan de Matildo antaŭ ŝia supozita vojaĝo al la Ursulina monaĥinejo, kaj rapidege venis al Duponto, en la grenejon, en kiu ĉi tiu ŝin atendis. Alveninte, ŝi tiel sufokiĝis ke ŝi estis devigita kuŝiĝi sur la pajlon, kaj resti kuŝanta sur ĝi dum kelkaj minutoj, antaŭ kiam ŝi povos elparoli unu vorton.
Kiam fine ŝi denove spiris normale:
– Viktoro donas al vi dek mil frankojn por fari ion, ŝi diris. Mi deziras proponi al vi aferon. Mi donos la saman monsumon por ke vi faru nenion. Ŝajnas al mi, ke tio estas ankoraŭ pli facila: plie vi riskas nenion.
– Nu! Kion do vi kantas al mi? Ĉu vi parolas serioze? Linŝardo certigis, ke vi estas senmona, kaj ke tiu manko de posedaĵo vin devigis akcepti servistinan metion.
– Mi ne havas tempon por diskuti, Duponto. Prenu aŭ forĵetu; sed decidiĝu rapide. Viktoro ne suspektas, ke mi havas tiun monon. Ĝin akceptu kaj forkuru tuj. Kompreneble ne estas mi, kiu al li rakontos nian interparoladon. Kiam li vidos ke la afero malsukcesis, li vane koleros, li ne scios kiun kulpigi. Kredu min, mia kara Duponto, aldonis Josefino per karesanta voĉo, la kapitano, kvankam terura, estas tamen malpli timinda ol la juĝistaro.
La vorto juĝistaro estis vorto, kiun la ekskondamnito ne povis aŭdi sen impreso de timado. Tamen dubo restis ankoraŭ en lia spirito.
– Vi certigas, ke tiu paperujeto enhavas dek mil frankojn.
– Certiĝu mem. Vi vidas, ke mi fidas al vi.
Ŝi prezentis al li la marokenan ujeton.
Duponto ĝin malfermis, eligis la biletojn, ilin kalkulis, palpetis, trarigardis unu post la alia. Kiam li estis certa, ke la ĉambristino ne mensogas:
– Dirite, li ekkriis, prezentante la manon. Ĝin frapu.
– Ĉu vi juras, ke vi faros nenion por malhelpi la geedziĝon de la duko de Blasano kaj de Matildo de Prelongo?
– Mi ĵuras.
– Tre bone. Mi kredas vin. Mi eliras trankvila nun. Mia foresto estis longedaŭra; kaj ŝia fraŭlina Moŝto kredeble min petas al ĉiuj eĥoj.
La junulino revenis al la kastelo, malpeza, ridetanta, dirante ke nun, ĉar Matildo edziniĝas kun Gastono, la juna kastelmastrino estas neripareble perdita por Viktoro. Aliparte la kapitano, nesciante ke lia kuzino estis la ĉefa agantino de l’ ago detruinta ĉiujn liajn esperojn, ne povos ŝin riproĉi pro tio. Kaj nun ŝi estas certa, ke ŝi lin reakiros sen malfacileco.