Выбрать главу

Pri la dek mil frankoj, ŝi eĉ ne pripensis al tiu monsumo. Neniam ŝi konsideris sin kiel veran posedantinon de tiu malgranda kapitalo. Ĉar ĝis nun ŝi ne havis tempon konstrui sur tiun havaĵon ian revon pri la estonteco, la biletoj enhavitaj en la paperujeto ŝajnis al ŝi senvaloraj paperaĵoj, kiuj eliris sammaniere kiel ili estis alirintaj.

Restinte sola, Duponto zorgege enfermis la paperujeton en la flankan poŝon de sia surtuto, kaj murmuris, malsuprenirante sur sia ŝtupetaro.

– Mi promesis; mi respektos mian promeson. Tamen ŝajnas al mi ke per iom da lerteco kaj multe da sentimeco, mi povus ankoraŭ pagigi al mi la dek mil frankojn rezervitajn por mi de Viktoro. Tio farus tridek mil frankojn. Nu, nu, la homaj pasioj estas nekonsumebla monminejo, kiam oni scias ilin ekspluati. Mi povas diri kiel tiu antikvulo: “Mi ne perdis mian tagon.”

Dum tiu tempo, Matildo senpacienciĝis, ĉar ŝia ĉambristino ne revenas. Dum ŝi rigardadis la horloĝon, ŝi aŭskultis kompleze la ĝentilaĵojn, kiujn Gastono al ŝi rakontis konvinke.

– Fine, mia kara Matildo, morgaŭ vi estos dukino de Blasano. Tiu titolo al vi apartenos, tuj kiam vi estos malsuprenirinta la ununuran ŝtupon de l’ urbodomo.

– Ho! amiko mia, respondis lia fianĉino per tono afable riproĉanta, mi ne komprenas ke viro tiel inteligenta kiel vi donas la plej etan gravecon al tiu vana formulo, kiun oni nomas la civila edzigo.

Timinte, ke li ĉagrenis fraŭlinon de Prelongo, la duko silentis. Estis Raŭlo kiu, vidinte la embarason de sia bofilo, respondis:

– Sed, mia infanino, tio kion vi nomas vana formulo estas reale la edzigo laŭ ĝia tuteco. Tio estas tiel vera, li aldonis ridetante, ke se, post via eliro el la urbodomo, Gastono montriĝus tiel maldelikatema, ke li postulus, ke vi tuje lin akompanu al lia hejmo, li havus la rajton por si. Via devo estus lin obei.

– Mi esperas ke vi ne lasus min forprenita, ne provinte ion por min defendi.

– Nu, vi eraras, filino mia; mi estus devigata lasi vian edzon trankvila, kaj fari nenion, kiu povus lin malhelpi.

– Tio ne estas ebla. Ambaŭ vi mokas min pri mia nescieco kaj mia kredemo.

Aŭdinte la parolojn de sia bopatro, Gastono, kiun tia disputado treege amuzis, ne povis deteni rideton.

– Kaj eĉ, daŭrigis la markizo, ĝojante pro la mirego de sia filino, se, tre nekredeble, vi estus malobeema, la duko de Blasano, via rajta edzo, estus rajtigita alvokante la ĝendarmaron kiu troviĝus devigata helpi al li.

– Sed estas abomeninda tio, kion vi rakontas ekkriis la junulino kortuŝita nevole. Ĉu povas ekzisti leĝoj tiel senigitaj da konveneco kaj da moraleco?

– Timu nenion, kara amatino, respondis la duko ridetante; se tiuj leĝoj vin tedas, estas rimedo tre simpla por ke ili ne ĝenu vin: agi tiel, kiel se ili ne ekzistas. Mi volas vin havi nur de vi mem kaj neniel de ĝendarma mano. En tiu momento, Josefino revenis, sentante siajn orelojn ankoraŭ zumantajn pro ŝia interparolado kun Duponto.

– Nu, jen estas vi, fine, diris Matildo kolereta, kial vi restis forestanta dum tempo tiel longa? Tiam, sin turnante al sia patro kaj al sia fianĉo:

– Mi petas de vi pardonon, ĉar mi vin forlasas: sed necese estas, ke mi havu pro mia tualeto longan interparoladon kun mia ĉambristino. Malkleruloj kiel vi ne povas partopreni tiel gravajn konsiliĝojn.

Salutinte per rideto tiujn du virojn, kies ŝi estis tuta ĝojo, ŝi forflugis malpeze sekvita de Josefino.

La morgaŭan tagon, de la matenruĝo, ĉio festiĝis en la kastelo, la vilaĝo kaj la Prelongaj ĉirkaŭaĵoj. Same kiel por la bapto de Matildo, floraj girlandoj ornamis la stratojn. La knabaro pafis petardojn. Ŝajne oni estis reveninta al dudek jaroj malantaŭen. Nur la iamaj buboj, fariĝinte seriozaj familipatroj, rigardis siajn infanojn, kiuj daŭrigis la tradicion kaj rekomencis post ili la samajn saltegojn kaj la samajn amuzaĵojn.

Ŝajne nenio estis ŝanĝita. Ĉiu estis ĝoja de sincera ĝojo, ĉiu, krom Heleno. Kiel iam, ŝi mordetis siajn pugnojn, kaj murmuris kolere:

– Ho! mia bela revo, kien ĝi forflugis? Tiufoje ĉio estas finita. La filino de la markizo baldaŭ fariĝos dukino de Blasano. Ha! tiuj Prelongoj! Ili alpaŝis malrapide al la celo, kiun ili volis atingi, kaj ili ĝin trafis. Vane ni penis bari al ili la vojon, nin kuŝigante laŭlarĝe: ili nin premegis, ne eĉ rimarkante ke ili pasas sur nia korpo. Kaj, lastan mokon de la sorto! Andreo estos devigata fari la edzigon: estas la filo de l’ iama lakeo, kiu rajtigos ilian triumfon kaj ebligos ilian feliĉon.

Ja, dum la lastaj balotoj de la urba konsilantaro, Linŝardo estis nomita urbestro de Prelongo per la tuteco de voĉdonoj. Do estis li kiu, je la nomo de la leĝo, kunligos la junajn geedzojn per nerompeblaj ligiloj.

La urbodoma ĉambro malgranda, iom fumokolora, estis ornamita pro la cirkonstancoj laŭ lukso neniam konita de ĝi. De du tagoj laboristoj klopodis, maskante per riĉaj tapetoj la nudecon de muroj. Du vicoj da kestoj, plenaj da alilandaj arboj liveritaj de l’ oranĝejo, faris antaŭ la pordo parfuman aleon, kiun devis trairi la sekvantaro.

Fine la antikva ceremonia ĉarego, montranta sur siaj kartuŝoj la blazonon de Prelongoj, transiris la grandan kradon de la kastelo, sekvita de aro da blazonhavaj kaleŝoj, en kiuj amasiĝis la invititoj. La sekvantaro haltis antaŭ la urba dometo. El la ĉaro malsupreniris Matildo brilega pro beleco sub sia virgulina tualeto, sinjorino de Blasano, la markizino kaj Raŭlo. En la kaleŝo postiranta troviĝis la duko de Blasano kaj la kvar atestantoj. Nur eniris tiuj naŭ personoj: la sola Josefino ilin akompanis por subporti la trenaĵon de l’ edziniĝanto. Same kiel en multaj vilaĝaj urbodomoj, la ĉambro estis tro mallarĝa por akcepti tiom da homoj. Aliparte tiuj reprezentantoj de antikvaj tradicioj afekte konsideris la civilan edzigon nur kiel senvaloran formulon: pro tio ili pli amis atendi ekstere kaj eĉ ne volis malsupreniri el la kaleŝoj.

Malantaŭ la tablo, kiu lin disigis el la publiko, staris Andreo zonita de la urba skarpo. Li ankaŭ estis malgaja. Tiu espero de li karesita dum tiom da jaroj, tio estas la redono al sinjoro de Prelongo de la mono iam ŝtelita de lia patro, tiu revo de honesta viro hodiaŭ vaporiĝis.

Kiam li troviĝis antaŭ la markizo, antaŭ la viro kiu lin insultis per la aroganta letero sendita al lia filo, li ne povis deteni malaman fajreron, kiu brilis en liaj okuloj. La ceremonio komencis. Ĉiuj rigardoj direktiĝis al la vizaĝo de la sinjoro urbestro, kiu legis per neridema voĉo la leĝajn artikolojn pri la rajtoj kaj la devoj de estontaj geedzoj. Sola Josefino turnis la kapon ĉu dekstren ĉu maldekstren, tremetante pro ĉiu brueto. Subite la pordo malfermiĝis. La ĉambristino sentis mortigan malvarmon trakurantan tra ŝiaj ostoj. Ĉu estis Duponto, kiu sin intermetis en la ceremonion por neebligi ĝian finiĝon? Ne; ŝi eraris. Estis nur la registristo kiu revenis, alportante paperfolion necesegan forgesitan en la aktaro. Momente ŝi vidis Linŝardon sin klinantan al li kaj al li parolantan mallaŭte.

Kion li povis diri? Kredeble la afero ne estis grava; ĉar post tiu mallonga interrompo, kiun la ĉeestantoj apenaŭ rimarkis, la sinjoro urbestro daŭrigis. Dio mia! Kiel li estas malrapida, legante la paperon kiun li tenas en sia mano. Kial prokrasti la plenumon de l’ edzigo per tiu legado de malklaraj tekstoj, en kiuj Josefino nenion komprenis, kaj kiujn la interesatoj mem ŝajnis aŭskulti nur per ĝentila indiferenteco. Denove la pordo malfermiĝis; la ĉambristino sentis ke zumadas ŝiaj oreloj: la muroj de la ĉambro turniĝis ĉirkaŭ ŝi. Ŝi estis rekoninta la kunkulpanton de Viktoro. Sed tiufoje ŝi denove eraris. Estis nur unu el honoraj fraŭloj, kiu staris sur la sojlo por prezenti la manon al la sinjorinoj, kiam ili resupreniros en la kaleŝojn.

Reale la ceremonio estis plenumita tiel rapidege ke fremdulo ne konante la francajn kutimojn neniel estus suspektinta la gravecon de l’ ago farita. Kiam per voĉo iom tremanta Andreo elparolis la sakramentajn vortojn: “Je la nomo de la leĝo vi estas kunligitaj,”  ĉiu leviĝis kaj rapidis al la pordo.