Tamen nerevokebla ago estis plenumita. La duko de Blasano kaj Matildo de Prelongo, fariĝinte rajtaj geedzoj, troviĝis kunligitaj unu kun la alia per ligilo, kies rompo estis ebla nur de la morto.
Josefino ne estis tute resanigita pro siaj emocioj kaj dubis ankoraŭ antaŭ la realigo de la geedzigo. Tiel longe kiam oni restis en la ĉambro, ŝia korpremo daŭris. Nur kiam ŝi troviĝis ekstere ŝia brusto plivastiĝis, kaj ŝi povis spiri libere. Nu, tiufojon la afero estis vere finita, Matildo edzinigita, kaj Duponto respektinta la parolon donitan.
Tamen la ekskondamnito estis restinta en la vilaĝo. Sed por ke neniu, eĉ la ĉambristino, povu lin rekoni, li surmetis alian vestaron, kies lia grandega vojaĝkesto estis sufiĉege provizita. Dank’ al la senĉesa fluado de fremduloj, kiujn altiris al Prelongo la edziga ceremonio, li povis sin ŝovi en la preĝejon ne rimarkite, portante pakaĵon sufiĉe grandan, pli longan ol larĝan, kiun li kaŝis sub la faldoj de vasta surtuto.
En tiuj malgrandaj kamparaj paroĥoj, la diservo ne estas farebla tiel lukse kaj tiel ceremonie kiel en grandurba preĝejo. Vane la servistoj de la kastelo laboradis por ornami per floroj kaj tapetoj la humilan sanktejon: pro ilia neeklezia karaktero, pro ilia nescieco de liturgiaj aferoj, ili ne povis anstataŭi la mankantan preĝejoservistaron.
La sola oficisto estis la patro Rakeno, la komunuma kampogardisto, kiu plenumis samtempe la oficojn de sviso, de pedelo kaj de sonorilisto. Pro tio, dum la abato Benojto troviĝis malantaŭ la altaro, vestante la belegajn ornamaĵojn al li donitajn de la markizino pro tiu grava cirkonstanco; dum Rakeno en sia rimarkinda uniformo same nova atendis kun halebardo en sia pugno la alvenon de novaj geedzoj, Duponto povis sin ŝovi ne vidite ĝis la blazonhava apogseĝo rezervita al la duko de Blasano, kaj meti sur ĝin la pakaĵon, kiun li tenis sub sia brako.
– Uf! estas finite, li diris, rapide forkurante, kaj revenante al la grupoj de scivoluloj, por eniri en la preĝejon samtempe kun la anaro.
Dume la ĉarego haltis antaŭ la malnova preĝeja pordego datumanta de la krucaj militiroj. Matildo, sin apogante sur la brakon de sia patro, supreniris ĝiajn ŝtupojn iom malkuniĝantajn. Malantaŭ ŝi venis la duko de Blasano kun sinjorino de Prelongo, poste la patrino de l’ edziĝanto kun la grafo de Roŝbrulo, unu el atestantoj de la nova dukino, fine la restaĵo de l’ invititoj. Rakeno sonigis la arkaĵojn per maldelikata frapo de sia halebardo: kaj la sekvantaro antaŭeniris.
Alveninte al la loko al li rezervita en la ĥorejo, Gastono miris, vidante pakaĵon metitan sur la apogseĝon, sur kiun li estas sidiĝonta.
Li jam faris signon al Rakeno por ke li formetu tiun objekton ĉi tie lasitan kredeble senatente, kiam lia rigardo falis sur koverton fiksitan per du pingloj sur la tolaĵo envolvanta la pakaĵon: sur ĝi estis skribitaj tiuj vortoj:
Al lia duka Moŝto Gastono de Blasano,
Edziniĝa donaco de lia fianĉino.
Matildo, genufleksinte sur sia preĝoseĝo ŝajnis okupata de fervora preĝado. La duko ne volis malkvietigi sian junan edzinon el ŝia pia meditado. Li eligis la pinglojn, kiuj detenis la leteron. La tolaĵo ne estante plu streĉita falis, malkovrante belan sessemajnan infaneton, kiu ŝajnis profunde dormanta.
– Infano! li ekkriis, kion signifas tiu ŝercaĵo?
Pro tiu ekkrio, Matildo sin deturnis.
– Infano! ŝi diris siavice, kion ĝi faras ĉi tie?
– Mi vin pri tio demandas, sinjorino, respondis la duko per raŭka voĉo. Sed kredeble tiu letero min sciigos. Tamen la ĉeestantoj plej proksimaj, mirante pro la stranga sintenado de la geedziĝantoj rigardis al ili, kaj restis mutaj pro miro, vidante kuŝantan sur apogseĝo, tiun infaneton kiu malgraŭ la bruado de l’ anaro daŭrigis sian dormadon, kvazaŭ ĝi estus en sia lulilo.
Per febra mano Gastono disŝiris la koverton, eltiris leteron kaj ĝin tralegis per rapida rigardo.
– La krimulino! li ekkriis. Kaj batante la aeron per siaj ambaŭ manoj, li falis en la brakojn, kiujn lia fidela Laŭrento etendis por lin subteni.
Antaŭ kiam la ĉeestantoj estis revenintaj el sia mirego, la fortika servisto, montrante ke li kutimis tian laboron, forportis sian mastron kaj eliris el la preĝejo. Sin turnante al la unua kaleŝo troviĝanta antaŭ li, li en ĝin metis la dukon kaj ordonis al la veturigisto, ke li rekonduku ilin ambaŭ al la kastelo.
Dum tiu momento la abato Benojto, fininte sian pastran tualeton, eliris el la malantaŭaĵoj de l’ altaro. Sin turnante al Matildo:
– Sed kie do troviĝas la edziĝanto? li petis mirigita. Fraŭlino de Prelongo vidis kaj aŭdis nenion. Ŝia rigardo obstine fiksiĝis al la letero falinta teren, kiu enhavis la vorton de l’ enigmo. La junulino sentis tenton tiel nevenkeblan ke ŝi malleviĝis, prenis la paperfolion kaj legis siavice:
Sinjoro,
Se fraŭlino de Prelongo prokrastis de tago en tagon la daton de sia edziniĝo, la kaŭzo de tiu prokrasto estas jena: ŝi volis esti certa, ke ŝi povos doni heredanton al la antikva familio de Blasano.
Ĉar la eksperimentado plene sukcesis, ŝi senprokraste montras al vi la rezultaton, konvinkite ke vi tre ŝatos tiel delikatan ĝentilaĵon.
Tiu infano naskiĝis en la Kamuŝa domo, la kvaran de Junio.
Kiel vi vidas, la akcidento alveninta ĉe via fianĉino havis karakteron tute intiman. La oficiala rakonto, kiun oni plezure vastigis, celis nur unu celon: erarigi pri ĝia deveno.
Mi certigas, ke fraŭlino de Prelongo estas nekapabla pruvi la malon.
Se vi montras tiun leteron al sinjoro de Prelongo, li komprenos kial antaŭ naŭ monatoj la nenatura ruinaĵo estis lumigita kaj ornamita per floroj.
Fininte la legadon de tiu mordanta letero, Matildo ne estis pli sciigita ol antaŭe. La ideo ke oni povas ŝin kulpigi pro patrineco tiel malproksimiĝis el ŝia cerbo, ke ŝi ne ankoraŭ divenis kial tiu infaneto estis metita en tiun lokon. Nur unu vorto ŝin atentigis. Oni diris en la letero, ke tiu infano estis naskita en la Kamuŝa domo, la kvaran de Junio. Sed tiam ĝi estas la infano de Valentino. Ĉar dormante ĝi iom moviĝis flanken, la juna dukino ekkriis:
– La ruĝa makulo! La ruĝa makulo! Estas li! Li vivas! Sed ŝi estis interrompita de aro da homoj, kiuj rapidis al ŝi kaj ŝin forkondukis for de la preĝejo. Kvazaŭ en revo ŝi supreniris en kaleŝon: la objektoj aperis al ŝi nur tra nebulo. Ŝi troviĝis en sia ĉambro ne sciante kiamaniere. La abato Benojto levis la brakojn al la ĉielo, ĝemante:
– Kion tio signifas? Kion tio signifas? Ĉar ili estas nerevokeble geedzigitaj, kial ili rifuzas la edzigan benon? Kia skandalo! La multaj invititoj, forgesante en kiu loko ili troviĝas, kriadis kaj gestigadis laŭtege, kvazaŭ ili estus sur la strato.
– Kia nekredebla aventuro!
– Kredeble al fraŭlino de Prelongo apartenas tiu infano.
– Estas neeble.
– Oni devas tion konjekti, ĉar la duko svenis.
– Sed kion diris fraŭlino Matildo?
– Nenion.
– Vi eraras; ŝi parolis pri ruĝa makulo.
– Kie ŝi troviĝas?
– La ruĝa makulo? Mi ne scias.
– Ne; mi parolas pri la edziniĝanto.
– Oni ŝin forkondukis.
– Oni agis prudente.
– Kompreneble. Ĉar la duko estis elirinta, ŝi ne povis edziniĝi sola.
– Tamen ŝi tre bone sciis sin senigi da li, en aliaj cirkonstancoj.