– Silentu do; vi estas malkonvena.
– Kial atendi, ke la geedzigo estu plenumita. Nun ili estas kunligitaj unu kun la alia neripareble. Estus estinta pli kompateme antaŭsciigi la dukon tiun matenon, kiam li povis ankoraŭ sin elpreni.
– Mi konsentas kun vi. Tion mi komprenas neniel.
– Nu, kion ni faras ĉi tie? – Mi demandas vin pri tio.
– Mi opinias, ke nia konduto estas tre simpla: fermi niajn vojaĝkestojn kaj eliri anglamaniere.
– La konsilo estas bona; ni ĉiuj ĝin sekvos. Post kvin minutoj, la preĝejo estis tute malplena. Restis nur en la ĥorejo la paroĥestro, kiu sin senvestigis kaj la filo de Valentino, kiu daŭrigis sian nevekeblan dormadon.
– Fine, pensis la respektinda pastro, kial oni metis tiun infanon sur la apogseĝon de la duko de Blasano? Plendinda kerubo, li aldonis, kiel ĝi dormas. Oni estas prava dirante, ke la infana dormo estas la dormo de la senkulpeco. Sed kion mi faros de ĝi? Mi ne povas ĝin lasi tie ĉi; mi ne povas ĝin preni sur min. Fine mi vidos. Dio min inspiros.
Preninte la infanon, la bonega viro ĝin ŝirmis en faldo de sia pastra vesto, kaj ĝin portis al la pastrejo.
Tiu dormado, kiun la abato kredis kaŭzitan de la senkulpeco, devenis de kaŭzo tute alia. Timante ke la kriadoj de la novnaskito ĝenos sian laboron, Duponto, laŭ la konsiloj de la kapitano, enŝprucis sub ĝian haŭton malfortan kvanton da morfina solvaĵo. Tiam la estaĵeto, paralizita de la dormigilo, estis senmovigita per rigida dormego, el kiu ĝi devis vekiĝi nur post kelkaj horoj.
Tamen la nova dukino de Blasano, tenante ankoraŭ en sia krispiĝanta mano la leteron kolektitan piede de l’ apogseĝo, sin ĵetis sur kanapon senmova, senpensa. Ŝia blanka robo vastiĝis ĝis la mezo de la ĉambro; ŝia tula vualo ŝin envolvis per nubiĝanta amaso. Sub ŝia krono el oranĝaj floroj, la senmoveco de ŝia pala vizaĝo estis tia, ke ŝi similis mortintinon enmetitan en kapelon.
En la apuda ĉambro, Josefino profundkore ploris, kaj ne kuraĝis toleri la rigardojn de la juna kastelmastrino.
– Do, ŝi diris, jen estas la rezultato de miaj krimaj komplezoj. Mi kredis min tre lerta; mi oferis senŝancele la monsumon, kiun mia malfeliĉa mastrino donis por aĉeti mian silenton kaj savi sian amikinon. Jen estas tio, kion mi ricevis. Tiu malnoblega Duponto ne min trompis; estas vere. Li promesis ke li ne malhelpos la edzigon; kaj li ne ĝin malhelpis: li faris agon pli abomenindan. Ho! ne sufiĉos tuta vivado de sindonado por ripari la malbonon, kiun la pasio al mi farigis.
Bruo de sonorilo eksaltigis la ĉambristinon. Ŝi alkuris.
– Helpu min por la senvestigo, diris ŝia mastrino.
Sed en tiu momento la pordo malfermiĝis: sinjorino de Prelongo eniris.
– Ĉu vi povas klarigi, filino mia, la strangan komedion, kiu okazis?
– Mi absolute nenion komprenas.
– Sed tiu infano metita sur la apogseĝon de la duko? tiu letero?
– Tiu letero? respondis Matildo prezentante la paperfolion ĉifitan, kiun ŝi tenis ankoraŭ en sia mano, jen estas ĝi: ĝin legu. Se por vi ĝi havas sencon, estu sufiĉe bona por ĝin konigi.
– Kiel! se ĝi havas sencon! respondis la markizino leginte: sed vi do ne komprenis la abomenindan kalumnion, kiun ĝi enhavas. Oni tute simple vin kulpigas, ke vi estas la patrino de tiu infano.
– De l’ infano de ... La juna dukino ekdiris: “de l’ infano de Valentino”, sed ŝi haltis tempe. Instinkte ŝiaj okuloj direktiĝis al krucifikso el elefantosto iam aparteninta al fraŭlino de Savinako. La dukino memoris ke tiun krucifikson ŝi prenis ateste, ĵurante al sia amikino ke ŝi konservos ŝian sekreton. Denove oni frapis sur la pordon.
– Vidu, Josefino, kiu ĉi tie troviĝas.
– Lia markiza Moŝto petas de ŝia dukina Moŝto, ĉu ŝi bonvolas lin akcepti.
– Certe; mia patro povas eniri.
– Ha! vi troviĝas ĉi tie, Suzano, diris Raŭlo, penetrante en la ĉambron; tre bone. Mia infanino, li diris al Josefino, eliru.
Kiam la ĉambristino ne ĉeestis:
– Nu, ĉu vi konas la sekreton de la stranga konduto de Gastono?
– Legu tiun leteron, diris la markizino.
Per rapida rigardo sinjoro de Prelongo ĝin tralegis, kaj poste ĝin metis sur la tablon, levetante la ŝultrojn.
– Kiel, amiko mia, vi do ne komprenis la monstran kulpigon ...
– Pardonu min: sed tiu letero, kiun vi opinias malnoblega, aperas al mi nur ridinda.
– Kion vi volas diri, patro mia?
– Mi volas diri ... Aŭskultu, Matildo, reprenis la markizo sin interrompinte; mi bezonas havi kun via patrino delikatan interparoladon. Do, ne vin ofendu se mi ne kuraĝas libere paroli antaŭ vi. Suzano, ĉu vi volas esti sufiĉe bona por min realiri post momento en mian lernoĉambron.
– Mi do diris, reprenis sinjoro de Prelongo, kiam li troviĝis sola kun la markizino, ke se, anstataŭ kulpigi Matildon, ke ŝi estas la patrino de tiu infano, la aŭtoro de tiu anonima letero provis kredigi, per perfidaj supozoj, ke nia filino estis malprudenta kaj malhontema, tiaj konjektoj enhavus sekvojn multe pli gravajn, ĉar estus neeble ke ni ilin kontraŭbatalu per pruvo de mensogo.
– Kien vi volas alveni?
– Al tio. Estas senutile en tiu momento, ke Matildo faru apud la duko sia edzo ian provon de alproksimiĝo. La malfeliĉulo estis frapita en la koron per la legado de tiu letero. Ĉiuj niaj certigoj estus malpotencaj kaj ne lin konvinkus. Ni tuj aliros al Parizo. Ni petos de fama kuracisto, ke li bonvolu certigi la malverecon de la kalumnioj enhavitaj en tiu malnobla skribaĵo. Kiam la Scienco estos parolinta, la duko estos devigata akcepti la evidentecon.
Sinjorino de Prelongo mallevis la kapon.
– Dio mia, daŭrigis la markizo, mi tre bone komprenas, ke mia propono estas tedega kaj eĉ ofendema por la indeco de juna edzino. Sed pripensu, ke estas minacataj la honoro de Matildo kaj ŝia feliĉeco. Troviĝas en la vivo momentoj en kiuj oni devas sin altigi ĝis la alteco de fariĝoj.
– Ne estas via propono, kiu min ĉagrenas, respondis malĝoje Suzano: kontraŭe mi unua konsentas pri ĝia prudenteco.
– Tiam, kial vi ŝajnas ŝanceliĝi?
– Tial ke en sia falo sur la krutaĵo, Matildo estis vundita tiel malfeliĉe, ke la rezultato de tia ekzameno ŝin plenigus da honto. Anstataŭ detrui la suspektojn, ĝi kontraŭe ilin pli fortigus.
Aŭdante tiujn vortojn la markizo relevis la kapon kaj direktis al sia edzino demandantan rigardon. Li kredis, ke li malbone aŭdis. Sed, vidante la konfuzitan vizaĝon de Suzano, li ekkriis:
– Tio estas do vera? Sed tiam la enhavo de tiu malnoblega letero ne estas kalumnio sed nur malkuraĝaĵo.
– Ho! Raŭlo, vi suspektas vian filinon.
– Tamen evidenteco kuŝas funde de ĉi tio.
– Amiko mia, ekkriis la markizino per tono solena, kiam oni havas filinon kiel la vian, oni ĉiam devas dubi, eĉ antaŭ evidenteco.
Sinjorino de Prelongo estis interrompita per granda bruado supreniranta el la precipa korto. Ĝi konsistis el ĉevalaj huffrapadoj, kaleŝaj ruliĝadoj, veturigistaj inter kriadoj. Plie tra la koridoroj kaj la ŝtuparoj de la kastelo oni distingis senĉesan al- kaj eliron de kurantaj kaj klopodantaj homoj.
– Kio do okazas denove? Raŭlo deklinetigis la kurtenon kaj respondis maldolĉe:
– Estas niaj invititoj kiuj foriras, ne dirinte eĉ adiaŭ. Nu, li murmuris pripensinte dum kelkaj minutoj, post tio, kio okazis, mi opinias, ke ili ne povis agi pli delikate. En tiu momento, la komuneco de iliaj kondolencoj min dolorus.
Post unu duonhoro ĉiuj estis foririntaj; la korto senhomiĝis kaj sur la kastelon malplenan refalis malgaja silento.
Dum ŝi sin senigis da la virgulina vestaro, kiun, laŭ la kulpiganta letero, ŝi vestis senrajte, Matildo sin demandis de kie povis deveni tiu abomenaĵo, kiu krima mano ĝin skribis, kiu ĝin portis en la preĝejon.