Выбрать главу

Ŝi konis al ŝi neniun malamikon, aŭ prefere ŝi antaŭ vidis unu, kiun ŝi sentis rampanta silente en la ombro, serĉanta nur okazon por rapidi al ŝi kaj ŝin sufoki per mortiga ĉirkaŭpremo. Li estis ĉi tiu, kiun ŝi vundis en lia amo, en lia malhumileco, kaj fine en lia karno mem; li estis Viktoro Linŝardo.

Sed, ĉar li troviĝis en Parizo, kiamaniere li povis agi de malproksime per tia precizeco? Kiamaniere li povis malkovri la loĝejon de Valentino, ekkapti la infanon, ĝin meti sur la apogseĝon de la duko, ne suspektite de iu? Devige li havis kunkulpanton; kaj eĉ tiu kunkulpanto loĝis en la kastelo. Sed kiu? La juna dukino intervidis, kiel en fulmofajro, la eblan perfidon de Josefino. Ŝi ŝin alvokis kaj diris senpere:

– Ĉu sinjoro Linŝardo loĝas ĉiam en Parizo?

– Mi kredas, via dukina Moŝto, respondis la ĉambristino tremanta kiel folio.

– Ha! vi ne estas certa.

– De kiam mi servas vian Moŝton, mi neniam rilatis kun miaj kuzoj.

– Eĉ per leteroj?

– Ili tro timus humiliĝon, korespondante kun malriĉulino kiel mi.

Tiuj lastaj vortoj estis elparolitaj per tono tiel malama, ke Matildo fariĝis certa, ke ne estas suspektinda ŝia ĉambristino. Ŝi ŝin forpermesis kaj daŭrigis siajn pensadojn. Ĉar la infano de Valentino estas savita, kredeble la samo okazis al lia patrino. Eble en tiu momento ŝia malfeliĉa amikino troviĝas en la povo de Viktoro, malliberigita, petanta helpadon, trovanta neniun por aŭskulti sian ĝemadon, por sin liberigi.

Instigite de tiu ideo ŝi leviĝis, intencante konigi al sia patro siajn suspektojn. Per la sama okazo ŝi sin rehonorigas, rakontante la veron. Sed tiam ŝi perfidos sian amikinon, ŝi malrespektos la ĵuron promesitan antaŭ la krucifikso, sur la animojn de Prelongoj. Ĉu ŝi estas rajtigita al tio? Ne evidente.

– En kia ajn cirkonstanco, ŝi diris. Certe se ŝi estus antaŭvidinta kiaj estus tiuj cirkonstancoj, eble ŝi estus rezervinta kelkajn esceptojn. Sed fine ŝia malprudento kaj ŝia nesingardemo ne estas motivoj sufiĉaj por ŝin malalligi el ŝia ĵuro.

La juna edzino pripensis al tio, kiam ŝi estis surprizita de la bruego okazinta en la korto pro la rapida eliro de invititoj.

Kiam ĉio fariĝis silenta en la antikva domego de Prelongoj, Matildo, kiu sufokiĝis, malsupreniris sola en la ĝardenon. En momento kiam ŝi pasis antaŭ la dometo de Ŝafo, la bona hundo el ĝi eliris. Tirante sian ĉenon, ĝi vane penis alproksimiĝi al sia mastrino, petante kareson. La dukino ĝin ekvidis. Alirinte al ĝi, ŝi ĝin malalkroĉis kaj, ĉiam tenante la ekstremaĵon de la ĉeno, sin direktis al benko.

Mirante, ĉar ĝi rimarkas malĝojecon sur vizaĝo sur kiu ĝis nun ĝi vidadis nur rideton, tiu fidela amiko en malgajaj tagoj ekmetis sian larĝan kapon sur la genuojn de la juna virino. Dum ŝi ludis senatente kun la longaj pendantaj oreloj. kiujn la hundo lasis tiri, montrante neniun signon de malpacienco, Matildo daŭrigis sian revadon, kiam ŝi sentis sur sia mano la impreson malsekan kaj varman de lango dolĉa, kiu ŝin lekadis. Tiam ŝi ne povis sin deteni. Ŝia koro tro plena subite eksplodis. Kun larmoplenaj okuloj ŝi prenis plenbrake la kolon de la Novterhundo, kaj dum ŝi kisadis ĝin pasie, ŝi ekkriis: – Ha! mia tro kompatema Ŝafo, dum vi lin tenis sub viaj dentegoj, kial do vi ne enpuŝis ilin pli profunden?

ĈAPITRO DEKDUA

Sveninte kaj falinte en la brakojn de Laŭrento, sinjoro de Blasano estis transportita de sia fidela servisto en sian ĉambron, kaj kuŝigita sur sian liton.

Tiu senmoveco daŭris jam de kelkaj horoj, kiam la markizo mem frapis sur la pordon de sia bofilo por ricevi sciigojn. Laŭrento anoncis, ke lia mastro troviĝas ĉiam en la sama stato.

– Ĉu mi povas lin vidi? petis Raŭlo.

La ĉambristo ŝanceliĝis momente.

– Eniru, via Moŝto. Sed li rekonas neniun kaj ne eĉ suspektas ke li ekzistas.

– Vi min mirigas strange. Vi ŝajnas paroli pri tiu kortuŝanta akcidento, kvazaŭ vi rakontus la plej sensignifan aferon.

– Multfojojn jam mi vidis lian dukan Moŝton en tiu stato. Ĉiam li tre bone eliris el ĝi. Pro tio mi havas neniun maltrankvilecon.

– Tamen necese estas, ke oni venigu la kuraciston.

– Kiel vi volas, via Moŝto; sed la vizito de la kuracisto estas tute senutila. Kiam estos fluinta la necesa tempo, lia duka Moŝto rekonsciiĝos tute nature sen ies helpo.

Malgraŭ tiuj konsolaj paroloj, la doktoro estis vokita. Raŭlo penetris malantaŭ li en la ĉambron de la malsanulo.

Gastono kuŝis sur sia lito, pala kiel kadavro, senmova, kvazaŭ reale frapita de la morto. Liaj okuloj estis fermitaj. Sed tre atentante, oni distingis la movadon de al- kaj eliro de la brusto sublevanta la littukon; kaj tio pruvis, ke la junulo ĉiam spiradas.

– Stranga okazo de katalepsio, murmuris la doktoro. Malmultaj kuraciloj estas eblaj. Penu, li diris al Laŭrento, enŝovi inter liaj dentoj kelkajn gutojn de tiu pocio.

La scienculo eliris, skribinte sur la angulo de la tablo recepton ian.

– Nu, murmuris malafable Laŭrento, kiam ĉiuj estis foririntaj, ĉu vi kredas ke mi komprometos la vivon de mia mastro, riskante sufokon? Kiel ili estas malspritaj ĉiuj tiuj kuracistoj! Li do ne vidis, ke lia duka Moŝto estas nekapabla engluti ion ajn. Mi sola konas tion, kio estas farebla en tiuj okazoj.

Kiam la farmacia boteleto alvenis, la ĉambristo zorge verŝis en tualetan sitelon la trionon de ĝia enhavo, por ke unu parto de la pocio ŝajnu trinkita, metis la restaĵon tre malkaŝe sur komodon, kaj, tion farinte, li sidiĝis en apogseĝon apud la lito, prenis ĵurnalon por doni al si sintenadon taŭgan kaj atendis.

Pri sinjorino de Blasano, ŝi estis tiel emociita de la fariĝo okazinta en la preĝejo, ke ŝi povis realiri al sia ĉambro nur tre malfacile: kaj, tien alveninte, ŝi tuj enlitiĝis. Ŝia vundo apenaŭ cikatriĝinta sin ankoraŭ tre doloris. Timante ke ŝia farto pligraviĝos pro tio, oni malkonfesis al ŝi la veron pri la farto de ŝia filo.

– La emocio, diris Laŭrento, naskis ĉe lia duka Moŝto svenon tute negravan. Tamen, pro la laceco devenanta de tiu sveno, estus malprudente ke li eliru el sia ĉambro.

La maljunulino, iĝinte egoista pro la grandaĝo, ne petis klarigojn pli detalitajn, kaj kontentiĝis, tedigante per siaj plendoj kaj senĉesaj postuladoj ĉiujn, kiuj ŝin ĉirkaŭas.

Dum tiuj fariĝoj okazis ĉe Prelongo, Viktoro alpaŝis laŭ longe kaj laŭlarĝe en sia lernoĉambro, kiel urso en kaĝo. Malpacienca, febra, ĉiumomente li rigardis la horon al la horloĝo.

– Jen estas la sesa, li diris, kaj Duponto ne alvenas. Tamen, ĉar la civila edzigo okazis je la deka, li povis uzi la vagonaron je la dekunua. Li devus esti ĉi tie. Nu, ĉu okaze la entrepreno estus malsukcesinta? Sed ne, tia konjekto estas neebla. Ĉio estis tro bone organizita. La nutristino forpermesita ne scias kien mi intencis konduki ŝian suĉinfanon. Hieraŭ, kiam li eliris kun la etulo, Duponto montris al mi ke okaze li scias varti novnaskiton. Mi estas certa, ke la knabeto neniel suferis. Sed eble okazis prokrasto, vagonaro jam elirinta. Ni atendu tiun, kiu alvenos je la oka.

Por pasigi la tempon, la kapitano ordonis al sia servsoldato ke li alportu lian vespermanĝon.

Je la duono de la naŭa, forta sonorila bruo eksaltigis la junulon. Duponto rapidis al la manĝoĉambro, kie Viktoro finis sian deserton.

– Ĉu malsukcesinta? demandis la kapitano.

– Kontraŭe, sukcesinta pli bone ol oni estus tion esperonta.

– Vere, tre vere? petis kortuŝe la filo Linŝardo.

– Kredu min, bonulo mia. Mi certigas, ke la afero estis lertege farita. Ĉu vi havas la dek mil frankojn?

– Ili kuŝas ĉi tie. Sed rakontu ĉion detale: mi volas koni ĉiujn fariĝojn eĉ la plej etajn.