Выбрать главу

– Nu, leginte la leteron, la duko svenis. Ha! maljunulo mia, mi bedaŭras, ke vi ne troviĝis ĉie tie. Vi diris, ke vi volis plenumi venĝon; mi certigas, ke vi estus estinta kontenta. La anaro kriegis, blekegis, agitadiĝis. Estis surdiganta tumultego.

– Kiel? La anaro? Ĉu do troviĝis tie tiom da homoj?

– Vi tre bone komprenas, ke por tia edziĝo la homamaso estis tre densa.

– Jes; sed la ĉambro estis tro malvasta por enhavi ilin ĉiujn.

– Mi ne scias tion, kion vi volas diri. Fine, kiam la paroĥestro venis ...

– La paroĥestro? Por fari kion li venis?

– Sed por ilin geedzigi, do.

– Kiel? Ilin geedzigi? Nu, mi supozas, ke ne estas en la preĝejon, ke vi metis la etulon.

– Ja vere en la preĝejon. Kien do mi devis lin meti?

– En la urbodomon, je Dio!

– Mi ne eniris en ĝin, eĉ unu minuton.

– Nu, nu, balbutis Viktoro timante la ekvidon de la vero, ni rezonu malmulte sed bone. De kie venis la duko kaj lia fianĉino, kiam ili trovis la leteron?

– De la urbodomo.

– Sed tiam ili estis jam geedzoj!

– Kredeble, respondis Duponto, kiu ne ŝanceliĝis. Aŭdante tiujn vortojn, la kapitano rapidege leviĝis. Saltegante al sia kunkulpanto, li premis lian gorĝon, dum tra liaj lipoj kuntiriĝantaj, tra liaj dentoj grincantaj, malfacile eliris la vorto:

– Sentaŭgulo!

– Finu do, vi min sufokas, stertoris la malfeliĉa Duponto. Nu, kion vi havas? Ĉu vi freneziĝas?

Poste, sin liberiginte sed tre malfacile el la fera mano, kiu lin premadis:

– Ĉar vi tiamaniere dankas tiujn, kiuj vin servas, mi forkuras. Donu mian monon.

– Vian monon! Rabisto, vi kuraĝas peti vian monon! Ne nur vi ne ĝin gajnis, sed plie per via malspriteco vi detruis ĉiujn miajn esperojn. Mi ne scias ĉu mi ne vin denuncos al la juĝistaro, petante ke ĝi vin resendu en la lokon el kiu vi revenas.

– Vi do tre deziras veni kun mi? petis Duponto per tono mokema.

– Kion vi diras? respondis Viktoro sulkante la brovojn.

– Dio mia, se tio vin tre plezurigas, mi ne volus vin ĉagreni. Fari vojaĝon pagitan de la Regno, kun kunulo tiel supera kiel vi, estus perspektivo, kiu tre plaĉus al mi.

– Kion signifas tiu ŝercaĵo?

– Tio signifas, maljunulo mia, ke vi diras sensencaĵojn, ne grandajn kiel vi, sed grandegajn kiel la Blanka Monto. Nu, ĉu vi kredas ke, se vi min denuncus, mi lasus senhaŭtigi min viva, ne kriegante? Senerariĝu, bon homo mia. Mi rakontus ĉion; mi liverus pruvojn: kaj tio ne estus malfacila. La juĝistaro tuj komprenus, ke mi estis nur la brako, sed vi la kapo. Via afero ne estus pura, kamarado mia, tion mi al vi certigas. Pro tio mi ne timas, ke vi faros tian mallertaĵon. Mi ĵuras, ke mi estas tre kvieta.

Viktoro malkontentege silentis. La ekskondamnito estis prava: li tenis lin en siaj ungegoj. Duponto daŭrigis:

– Aŭskultu, Linŝardo, se mi eraris, mi tion bedaŭras: sed pri tio vi sola estas kulpa. Vi devas kompreni, ke min indiferentigis meti la infanon ĉu en la urbodomon, ĉu en la preĝejon. Mi eĉ diros: ĝin meti en la urbodomon estus pli facile. Sed vi ne fidis al mi. Vi nur donis ordonojn, kies mi ne komprenis ĉiam motivojn kaj valoron. Vi diris: “Duponto, faru ĉi tion; Duponto, faru tion”. Mi obeis. Se mi estus koninta viajn verajn intencojn, mi estus servinta vin multe pli efikece, ĉar tiam mi laborus ne kiel maŝino, sed kiel inteligentulo. Mi komprenis, ke vi volis plenumi venĝon, naski skandalon. Pro tio, la loko plej taŭga estis sendiskuteble la preĝejo. Se vi estus dirinta la motivojn pro kiuj vi deziris malebligi la edzinigon de fraŭlino de Prelongo, mi estus aginta alimaniere.

La ekskondamnito povis longatempe daŭrigi sian monologon, la kapitano ne lin aŭskultis. De la unuaj vortoj, Viktoro komprenis, ke la sentaŭgulo estas tute prava. Li suferis, vidante ke li parolis ĉu tro ĉu ne sufiĉe: tro, ĉar li troviĝis en la povo de Duponto kun piedoj kaj pugnoj ligitaj; ne sufiĉe, ĉar estis lia neplena konfeso, kiu malsukcesigis la aferon.

Sed Duponto ĉiam parolis.

– Ni nin ekforlasos, Linŝardo. Vi estas malprava, min kolerigante. Vi povas nenion kontraŭ mi, ĉar perdi min estas samtempe perdi vin. Mi kontraŭe povas kaŭzi al vi multe da malfeliĉaĵoj. Oni renversas nur tion, kio staras alte. Mi baldaŭ lasos mian patrujon kaj ŝanĝos mian nomon. Vi ne povos agi sammaniere, ĉar tio disrompus vian profesion. Estu certa ke, per serio da anonimaj leteroj venintaj de diversaj lokoj, la tuta historio estos konita, sen danĝero por mi. Nu, maljunulo mia, bonan ekmovon! Tiun monon mi vere gajnis. Mi vin servis konscience. Se, en la fino mi faris eraron, la kulpo estas via, sed ne mia.

– Ni finu, respondis malafable la kapitano, kiu decidiĝis rapide. Mi pagos tamen viajn dek mil frankojn por min liberigi el vi. Sed vi foriros al Aŭstralio tuj.

– Certe, ĉar tio estas konsentita.

– Mi vin akompanos por esti certa, ke vi ne trompas min. Nur sur la ŝipo mi donos al vi la monsumon.

– Ĉu vi intencus enŝipigi min ne pagitan?

– Ĉu vi malfidas al mi?

– Mi resendas al vi la reciprokon.

– Ne diskutu. Ĉu vi konsentas?

Duponto pripensis: post silento:

– Ĉu la mono estas tie ĉi?

Viktoro montris paperujeton plenan da bankbiletoj. La okuloj de la malnoblulo lumis:

– Mi konsentas, li respondis. Dum la vespero mem, la du viroj veturis al Dover , transiris Anglujon plenvapore kaj haltis en Liverpool . Ŝipo marveturonta al Melbourne staris en la haveno. Viktoro pagis la prezon de la marveturado por sia amiko, lin akompanis sur la ferdekon kaj lin forlasis nur kiam la ŝraŭbego ekmoviĝis. Antaŭ kiam li malsupreniros en la barkon lin rekondukontan, la kapitano donis al la rabisto la prezon por la krimo, dezirante al li neniaman revidon. La ŝipo fendis la ondojn per sia ŝipnazo, forportante al la alia duonsfero la lertan Duponton ŝarĝitan de la dudek mil frankoj de la filo Linŝardo, pliigitaj de la dek mil frankoj de Josefino.

Kiam la kapitano revenis Parizon, agrabla surprizaĵo lin atendis. Sur lia skribotablo troviĝis ministra letero, sciigante lin, ke li estas nomita komandanto, kaj apartenas nun al la Pariza garnizono. Do la humilaĵoj, kiujn de ses monatoj li faris antaŭ la altrangaj personoj, lin pli utilis, ol la neprotesteblaj heroaĵoj ĉiutage plenumitaj de li en Alĝerio.

En la momento kiam Duponto forlasis Eŭropon, ne ĝin revidonte, la duko de Blasano vekiĝis el la longa letargia dormado, en kiun lin ĵetis la legado de l’ anonima letero.

Kun la vivo revenis la memoreco; kun la memoro de l’ estinteco renaskiĝis la profunda ĉagreno, kiun devige ĝi estis fortironta kun si.

– Kiel krima, pensis la junulo, estas ĉi tiu mizerulino, kiu tiel malnoblamaniere min perfidis, trouzante la blindecon, en kiun min ĵetis la tro granda amo al ŝi sentita de mi. Nun la okulmasko ŝiriĝas: mi ĉion komprenas. Kie mi vidis tro egan sentemon de delikateco, troviĝis nur plimultigo da singardaĵoj. Mi klarigas nun kial ŝi volis min forigi el siaj rajdpromenadoj; kial ŝi malpermesis, ke mi estu ĵaluzema, certigante, ke neniam mi devos dubi pri ŝia parolo, eĉ malgraŭ la ŝajnoj; kial ŝi tiel timis la unuan provon de l’ edziniĝo, dum la vespero de l’ edzinigo. Kaj nun mi estas edziĝinta, alligita al tiu anĝelfrunta monstro per nerompebla ligilo; ŝi estas rajtigita al la porto de mia nomo; nur la morto povas nin disigi. La morto, li aldonis, febre marŝante en sia ĉambro, jen estas mia sola savrimedo, jen la konsolonto, la liberigonto, la lasta rifuĝejo, la lasta espero.

Ve! vane la duko incitis sian koleron per la memoro de tiu abomeninda letero, li tiel amis tiun neamindan junu linon, ŝi tiel plene kaptadis lian tutan animon, ke malgraŭ liaj pensadoj, la malamo ne povis eniri en lian koron. Ŝia perfido estis evidenta, kaj skandala ŝia konduto; sed nevole li dubis. Ĉu tiom da malhontemo, tiom da hipokriteco estas eblaj kun okuloj tiel dolĉaj, kun frunto tiel ĉasta? Li povis fari nur unu aferon: forkuri, forkuri, ne revidinte tiun malrespektindan virinon, ne dirinte al ŝi adiaŭ. Ĉar se li vidus ŝiajn larmojn fluantajn, li sentas ke li ne havos plu la kuraĝon ŝin kulpigi, eĉ, li pensis ruĝiĝante, eble li havos la malkuraĝecon ŝin senkulpigi.