– Ha! li ekkriis, kaŝante sian kapon inter la manoj, ĉu ŝi estas la vera kulpulino? Ĉu ne estas mi kontraŭe, kiu devus petegi de ŝi pardonon? Ŝi vivis feliĉa, ridetante al la vivo, vokante la amon. Mi prezentas min al ŝi, aŭ prefere mi prezentas al ŝiaj gepatroj vanan titolon kaj riĉaĵojn senutilajn; sed samtempe mi zorge malkonfesas tiun malsanon, kiu ruinigas mian farton, kaj kiu devis forpeli de mi ĉiun esperon al edzebleco, se mi estus honesta viro. La malhumileco de la markizino min akceptas, sed la koro de ŝia filino min rifuzas: kaj mi estas devigata konfesi ke Matildo neniam estis trompema. Instigata sendube de antaŭsento, kiu devis malfermi miajn okulojn, neniam ŝi donis al mi signojn de ameco, kiun sentaŭgulo kiel mi ne povas inspiri. Ha! tiu puno estas kruelega, sed meritita. Ĉar mi taŭgas por nenio, restas al mi nur unu rimedo: malaperi kaj ripari kiel eble plej plene la malfeliĉaĵojn, kies mi estas precipa aganto.
– Laŭrento, li ekkriis, preparu la vojaĝkestojn. Ni eliras tuj.
– Ĉu vi ne revidos ŝian dukinan Moŝton?
– Pri kia dukino vi parolas? petis Gastono kolertone.
– Sed pri ... sinjorino via patrino, respondis Laŭrento iom ŝanceliĝante.
– Mi prezentos al ŝi miajn respektaĵojn, kaj informiĝos pri ŝia farto. Sed nek ŝi nek iu ajn devas koni mian decidon.
– Tre bone, via Moŝto. Post unu horo ĉio estos preta. Farinte al sia patrino viziton seninteresan kaj nur ĝentilecan, Gastono eliris. Vane sinjorino de Blasano petis de li la veron; ŝiaj demandoj restis senrespondaj. Ŝia filo sin enfermis en kelkajn neprecizajn frazojn.
– Oni trograndigis la gravecon de l’ okazintaĵo: post kelke da tempo, ĉio klariĝos.
Kaj li foriris kun sia fidela Laŭrento, ne dirinte adiaŭ al iu ajn inter la kastelloĝantoj.
Eksciinte ke lia bofilo pli bone fartas, ĉar lin vidis kelkaj servistoj, la markizo iris post du horoj al la ĉambraro de sinjoro de Blasano. Li deziris havi kun li gravan interparoladon por koni liajn intencojn. Ĉar neniu respondis, li pensis ke Gastono promenadas por iom spiradi la puran aeron de la kamparo, kaj reaperos por la vespermanĝo.
– Kiam lia duka Moŝto revenos, li diris al la pordisto, petu de li, ke li bonvolu eniri en mian apartamenton, antaŭ kiam li sin direktos al la sia.
Sed vespere, oni havis neniun sciigon pri sinjoro de Blasano aŭ pri lia ĉambristo. Nur la morgaŭan matenon, ekzamenante la leteraron, sinjoro de Prelongo trovis leteron skribitan de la mano de lia bofilo, adresitan al Matildo, kaj portantan tiun surskribon:
Al ŝia dukina Moŝto de Blasano.
– Nu, filino mia, li diris, prezentante al ŝi la koverton, jen estas letero de via edzo. Ĉar la cirkonstancoj estas gravegaj, mi ne kredas min tro maldiskreta, petante de vi, ke vi ĝin legu laŭte antaŭ mi.
Kun larmoplenaj okuloj, Matildo disŝiris la koverton per mano tremanta, kaj legis:
Sinjorino.
La sola afero farota de ĝentilhomo, en la situacio en kiun vi min metis, estas la evito de ĉiu skandalo difektonta lian nomon.
Mi esperas ke vi bonvolos imiti mian sintenadon, kaj ke vi ŝirmos kontraŭ ĉia malpurigo blazonon iam gloran, kiu estas nun la via.
Mia farto jam tre malforta estis tre ŝancelita de la terura bato, kiu min frapis. Mi sentas, ke la ligilo nur leĝa, kiu nin unuigas, estos baldaŭ rompita.
Pro tio mi al vi permesas, kaj eĉ mi petas de vi, ke vi prizorgu pri tiu infano, senkulpa konsekvenco de la kulpo farita.
Baldaŭ vi povos ĝin rajtigi, edziniĝinte kun ĝia patro.
Ĉar ni ne nin revidos, mi profitas tiun cirkonstancon, por sendi al vi eternan adiaŭon.
BLASANO.
La juna virino povis tre malfacile daŭrigi ĝis la fino la legadon de tiu malvarmega letero, en kiu sentiĝis nerevokebla decido.
– Ha! ekkriis la markizo, li ankaŭ kredas al la kulpo farita. Tiu vorto en ĝi troviĝas tutlitere skribita. Kion vi faros por lin senerarigi? Kion vi respondos, filino mia? Falinte sur apogseĝon, kun kapo inter siaj manoj, Matildo ploregis.
– Ĉu vi min aŭdis? Se vi ne estas kulpa, tamen vi ne povas lasi vian honoron minacatan de tia dubo.
– Ĉu mi povas respondi ion ajn? Mi estas envolvata en reto de ŝajnaj pruvoj, kies rompo ne estas farebla de mi. Mi diras nur unu vorton: mi estas senkulpa. Tiu ano nima letero estas malnoblega kalumnio. Pli malfrue ia vero eksplodos. Tiuj, kiuj min kulpigas hodiaŭ, kaj vi mem inter la unuaj, mia patro, hontos pro siaj maljustaj suspektoj. Kiam sonoros la horo de la rehonoriĝo, la malluma mistero, kiu noktigas mian vivon, fariĝos propramove luma, kaj pro tio mi ne bezonos elparoli eĉ unu vorton.
Kaj sin enferminte en sovaĝan silenton, Matildo ne respondis plu al la petantaj demandoj de la markizo.
– Nu, li diris, mi vidas, ke mi ricevos nenion. Ni esperu, ke via patrino estos pli feliĉa aŭ pli lerta.
Apenaŭ sinjoro de Prelongo fermis la pordon malantaŭ si, tuj la juna dukino sin ĵetis sur sian preĝoseĝon, antaŭ la elefantosta krucifikso al ŝi donita de Valentino.
– Dio mia, ŝi ekkriis, tordante siajn brakojn, kion fari? kion diri? inspiru min, Sinjorego. Se Valentino estas malviva, ĉu ŝia morto ne min liberigas el mia ĵuro? Mia malfeliĉa amikino cedis al la ebrieco de l’ amo: mi ne volas ŝin juĝi; sed fine ĉu estas mi, kiu devas toleri la sekvojn de ŝiaj agoj? Kaj Gastono, tiu amema kaj delikatema amiko, kiu estas mortanta pro ĉagreno, ĉu mi ne povas redoni al li la feliĉecon, dirante: “La ŝajnoj staras kontraŭ mi; sed jen estas la vero.” Dum kelkaj minutoj Matildo restis senmova, kaŝante en siaj manoj sian vizaĝon kovritan de larmoj.
– Sed se mia edzo ne min kredas? ŝi ĝemis releviĝante; ĉar Valentino forportis kun si ĉiujn pruvojn. Tiam mi estos farinta senutilan ĵurrompon, kiu venenigos la restaĵon de mia vivo. Ne, ne; io diras al mi ke mia amikino ne estas malviva. Ni nin revidos, pri tio mi estas certa. Mi konas ŝian koron: ŝi ne ŝanceliĝos kaj sin malsavos, por min savi. Tiam mi estos rehonorigita, ne ŝin perfidinte. Dio mia, ŝi aldonis kun religia fervoro, pardonu min, ĉar mi unu minuton ŝanceliĝis inter mia feliĉeco kaj mia devo. Vi min subtenis en momento kiam mi estis ekfalonta. Danke, danke, ĉar vi ne min forlasis. Nun mi estas forta; mi respektos mian ĵuron, mi ne parolos.
En tiu momento, la markizino eniris en la ĉambron de sia filino:
– Via patro, ŝi diris, sciigas min ke Gastono al vi skribis, antaŭ kiam li eliris el la kastelo. Plie, instigite de stranga kaj nekomprenebla sento, li deziras ke vi prizorgu pri tiu malbenita infano, kiu kaŭzis ĉiujn niajn malfeliĉaĵojn. Kion vi intencas fari?
– Obei liajn konsilojn, kiujn mi konsideras kiel ordonojn.
– Vi ne parolas serioze.
– Patrino mia, kiel ĉiujn aliajn Gastonon erarigas la ŝajnoj. Sed lia letero estas ĝentilhoma kaj nobla kiel lia karaktero. En tiu sola cirkonstanco, li estas direktonta mian konduton: nu, mi volas agi kiel obeema edzino, kaj al li montri, ke por mi liaj paroloj eĉ la plej malgravaj enhavas ĉiuj grandan gravecon.
– Vi komprometos vin senutile. Vidante, ke vi prizorgas pri tiu infano, tiuj, kiuj dubas ankoraŭ fariĝos konvinkitaj.