Выбрать главу

– Kion faras al mi la opinio de indiferentuloj? ekkriis la juna virino per tono maldolĉa, dum tiuj, kiujn mi amas, ne fidas plu al mi. Mia vivo estas rompita por ĉiam. Akceptante tiun etulon, mia konscienco diras al mi, ke mi faras bonan agon. Jes, estas Dio mem, kiu ĝin metis sur mian vojon. Kiam ĉiuj homoj min forĵetos kiel malhonteman virinon, kiam mi vidos forfluginta la amikecon de ĉiuj, kiuj min ĉirkaŭas, li staros tie ĉi, la kompatinda senkulpuleto, por min devigi al la daŭrado de la vivo, por min ami, min subteni, kaj min konsoli.

– Maldankulino, murmuris sinjorino de Prelongo kun larmoj en la okuloj, vi forgesas vian patrinon.

– Estas vere, patrino; pardonu min. Kiam oni suferas, oni estas maljusta. Vi estas bona; mi tion scias. Sed vi estos devigita fari kiel la aliaj; kaj vi min suspektos.

– Neniam, Matildo; aŭdu min, neniam.

La saman tagon, la juna dukino aliris al sinjoro Benojto. Ŝi tre zorge ekzamenis la infanon forlasitan, rekonis ke li estas vere la filo de Valentino, dank’ al la ruĝa makulo troviĝanta malantaŭ lia dekstra orelo, kaj petis de la maljuna pastro, ke li bonvolu veni kun ŝi en la preĝejon por lin bapti. Kompreneble ŝi fariĝis lia baptopatrino, elektis kiel baptopatron la patron Rakenon, ĉar li hazarde troviĝis tie ĉi, kaj nomis Valento sian etan protektiton, memore de lia patrino. Poste ŝi revenis malgaja kaj sola al la kastelo; ĉar nek la markizo, nek la markizino volis rajtigi per sia ĉeesto filigon, kiun ili malaprobis.

– Ha! pensis la juna virino, en mia malfeliĉo mi devas opinii min feliĉeta, ĉar Gastono deziras, ke mi prizorgu pri tiu infano. Ŝajne mi lin obeas; kaj tio aranĝas ĉion.

Plendinda ĉarmuleto, ŝi aldonis, direktante al la filo de sia amikino rigardon plenan da ameco, ĉar via vera patrino malaperis, necese estas, ke vi retrovu alian. La malboneco kaj la malamo min elektis kiel anstataŭantinon. La ganton, kiun oni ĵetas al mi, mi akceptas sentime. Miaj kalumniantoj miros, vidante, ke mi ilin kontraŭbatalas kaj ne konfesas mian malvenkon.

Najbarino, kiu ĵus estis perdinta pro krupo infanon samaĝan ol Valenton, bonvolis fariĝi lia nutristino: kaj la kastelo de Prelongo havis novan loĝanton, la pli malgrandan, sed ne la malpli bruantan.

Tamen la timoj de la markizino rapide realiĝis. La tagon mem de la bapto, kiam oni vidis en la vilaĝo, ke la dukino de Blasano eliras el la preĝejo kun Jo sefino portanta la infanon, grupoj formiĝis sur la placo. Dum la anaro interparoladis, ĝi unue nur mokema iom post iom fariĝis malbonvola.

Super la konfuza zumado de apartaj babiladoj superis la akra voĉo de Blagardo, feliĉa ĉar li kolektis ĉirkaŭ si rondon da aŭdantoj.

– Nu, ĉu mi estis prava, antaŭ dekunu monatoj. Vi memoras, ke oni parolis pri historio de lupo.

– Kiam oni parolas pri lupo, interrompis sentence Grosklaŭdo, oni vidas ĝian ...

– Jes, ni konas la sekvon. He! he! ĉu vi kredas ke ŝi ĝin vidis, tiu hipokritulino?

– Kion do ŝi vidis?

– Sed la lupon, je Dio! respondis Blagardo, skuadita de grasa ridego.

Por reveni al sia kaleŝo, la dukino estis devigata trairi tiujn grupojn, kiuj foriĝis antaŭ ŝi, kvazaŭ ŝi estis frapita de komunikebla malsano. Iam Matildo estis malfiera kaj modesta; sed hodiaŭ, maltimema ĉar ŝi estas senkulpa, ŝi havis la mienon malhumilan kaj majestan de reĝino. Neridema, kun frunto altigita, ŝi pasis, sentante al ŝi direktataj tiujn kulpigantajn okulojn, divenante tiujn malbonajn parolojn, kiuj rekomencis pli akre kiam la kaleŝo estis elirinta.

– Ĉu tio ne estas hontinde? daŭrigis Blagardo. Ŝi havas ŝajnon de princino. Ŝi nin premegus, ne eĉ petante de ni senkulpigon. Tamen nenio rajtigas, ke ŝi sin montru tiel fiera. La duko ekvidas, ke lia ĉasta fianĉino tre bone sin senigas da li. Li ne estas kontenta, tiu viro; tio kompreniĝas: tiam li forlasas sian metion de edzo. Tuj la fraŭlino, libera kaj povante agi laŭ sia bonvolo, reprenas sian etulon. Ĉar ŝi ne povas konfesi, ke ŝi estas lia patrino, ŝi aliformiĝas en baptopatrinon por esti rajtigita, prizorgante pri li.

– Ĉu ŝin vidante oni povis suspekti tion, diris unu el ĉeestantoj. Ŝi havis mienon tiel senkulpan, tiel simplaniman.

– Ho! malgrandulo mia, ĉiam mi malfidis al tiaj ŝajnoj, mi: kaj vi vidas ke mi estis prava.

Dum ok tagoj, la filigo de Valento fariĝis la sola temo de ĉiuj vilaĝaj interbabiladoj. Ĉiu estis tiel plene konvinkita, ke la dukino estas la vera patrino de l’ infano metita en la preĝejon, ke neniu voĉo laŭtiĝis por protesti.

Tamen Raŭlo, dezirante koni la veron per ĉiuj eblaj rimedoj, daŭrigis kaŝe sian informiĝon.

Antaŭ sia edzino, antaŭ ĉiuj aliaj apuduloj, li ŝajnis konvinkita, ke la anonima letero estas malnobla kalumnio; sed funde de sia animo li dubis. Unu matenon, li venigis Josefon.

– Kiam vi akompanis mian filinon, antaŭ ŝia edziniĝo, li diris, ĉu vi tute plenumis miajn ordonojn? Ĉu neniam vi lasis ŝin? Josefo komprenis kien la markizo volas alveni. Dank’ al sia lakea netrompebla flaro, li sentis ke lia juna mastrino ne ĉefas plu en la kastelo. Pro tio, li decidis, ke li sin turnos al la estro.

– Certe, via Moŝto, li respondis, escepte kiam ŝia fraŭlina Moŝto ordonis, ke mi ŝin atendu en Blazurbo, dum ŝi vizitis sola malsanulon en la apudaĵoj.

– Ha! fraŭlino de Prelongo malpermesis, ke vi ŝin sekvu.

– Jes, via Moŝto, ĉiudutage. Mi ne kredas, ke mi malbone agis, obeante.

– Ĉu mi riproĉas vin? respondis Raŭlo per malhumila tono. Mi ne vin kulpigas, kontraŭe. Se mia filino donis al vi tian ordonon, sendube por fari tion ŝi havis motivojn, kiujn mi aprobas. Vi povas eliri.

– Do, diris la malfeliĉa patro, kiam la lakeo estis elirinta, malgraŭ miaj penoj por trovi malkuniĝon, mi estas devigata konfesi, ke ĉio bedaŭrinde tro bone kuniĝas. Antaŭ dekdu monatoj, viro, kiun mi kredas esti la kapitano Linŝardo, estas trovita kuŝante en la ĝardeno, duone sufokita de Ŝafo. De kiu loko li venis? Evidente de la dometo, kies Matildo sola havas ŝlosilon; ĉar tiu ruinaĵo estis lumigita kaj ornamita per floroj. La aŭtoro de la letero tion aludas, laŭ terminoj tre precizaj; kaj mi estas devigata rekoni ke li estas senerare sciigita. De tiu momento, Matildo penas per ĉiuj eblaj rimedoj prokrasti sian edziniĝon, pretekstante la farton de la patrino de Gastono. Malbonaj pretekstoj, kiujn mi konsideris kiel kapricojn de infanino tro amata. Dum tiu tempo ŝi ĉiudutage rajdpromenadas al loko al kiu ŝi ne kunkondukas Josefon. Kiun ŝi iras viziti? Malsanulon, ŝi diras al sia lakeo; tio estas malvera, ĉar ŝia patrino lin estus koninta. Sekve tiu malsanulo povas esti nur ... amanto.

Elparolante tiun vorton, sinjoro de Prelongo sentis ke malvarma ŝvito fluas sur lia dorso. Tamen lia penso daŭrigis sian iradon. Subite, en dato koincidanta akurate kun la natura tempolimo, ŝia filino bezonas iri Parizon por fari religian enfermiĝon. Li permesas ŝian eliron. Post du tagoj, li retrovas, en la profundegaĵo en kiun malaperis la Kamuŝa domo, ŝin alkroĉitan sur la krutaĵo. Ŝi estis vundita tiel malfeliĉe ke, laŭ la rakonto, ŝia senkulpeco ne estus plu pruvebla. Plie ŝia nutristino estis malnova akuŝistino. Tiam alvenas tiu infano, kiun ŝi filigas por pli bone certigi ĉiujn suspektojn.

– Nu, murmuris la malfeliĉa patro, ŝi estas kulpa; ne estas ebla ia dubo. Nei pli longatempe estus nei la evidentecon.

Sed tiam kiu estis la deloganto? Tie ankoraŭ la ŝanceliĝo estas neebla. La kapitano, kiun per sia letero sinjoro de Prelongo vundis neripareble, volis sin venĝi. Li sin prezentis al ŝi kun la tuta allogo ĉirkaŭanta la junecon, la uniformon kaj militistan gloron tre maloftan ĉe viro tiel juna. La malfeliĉa infanino falis. Eble ŝi promesis la edziniĝon kaj poste reprenis sian promeson. Vidante tian perfidon, la kolero venkis ĉe Viktoro ĉiujn aliajn sentojn, kaj lin instigis al la plenumo de tiu malnobla ago, malinda de grandkora viro kaj precipe de oficiro.