Subite la frunto de la markizo malsulkiĝis. Ĝoja fajrero momente lumigis al la malgajeco de lia vizaĝo. Dubo naskiĝis.
– Morgaŭ, li pensis, mi estos sciigita.
La morgaŭan tagon, pretekstante negravaĵon, Raŭlo veturis Parizon, kaj sin direktis al la loĝejo de fama akuŝisto.
– Doktoro, li diris, la temo pri kiu mi volus vin demandi estas nur teoria. Mi do petas de vi, ke vi ne estu tro mirigita pro la strangeco de miaj demandoj.
La ĥirurgiisto sin klinis.
– Ĉu virino povas rajdi ĝis la lastaj tagoj de sia gravedeco, kaj tamen ne fariĝi malsana pro tio?
– Tia gimnastiko estus certe tute malprudenta kaj tre danĝera; sed science la afero ne estas neebla.
– Ha! respondis Raŭlo, per ĉagrenega tono. Nun, duan demandon. Ĉu en la Scienco troviĝas okazoj en kiuj gravedeco estis tiel perfekte kaŝita, ke neniu povis ĝin suspekti?
– Tio estas escepta: tamen mi konas kelkajn ekzemplojn. Antaŭnelonge eĉ mi estis vokita por kuraci junan virinon, kiu tute nesciis, ke ŝi troviĝas en tiu stato. Nenio estis preparita por akcepti la novnaskiton. Ĉar la persono pri kiu mi parolas estas rajta edzino tre honesta, jam patrino de unu knabo kaj de unu knabino, ŝi havis neniun profiton en trompo al siaj familianoj. Estas ŝi mem kiu estis trompita.
– Mi dankas vin, doktoro.
– Jen estas ankoraŭ dramo, kin okazas en familio, murmuris la kuracisto, kiam Raŭlo estis elirinta.
Tiufoje la markizo ne dubis plu. Momente li timis erarigon. Sed la respondoj senprofitaj kaj sciencaj de tiu ĥirurgiisto, kiu ne konas lin, certigis liajn timadojn.
Pro tio, kiam dum la vespero li konigis al la markizino la rezultatojn pri la informiĝo de li provita, kaj la certigon bedaŭrinde akiritan de li, li sentis sin miregegita per tiu ekkrio de espero kaj de fido, kiun ekpuŝis la patrino de Matildo.
– Raŭlo, ŝi diris, mi tiel fidas al la honesteco de mia filino, ke kiam eĉ ŝi konfesus, mi ne kredus ŝin.
Unu monato jam fluis de kiam fraŭlino de Prelongo fariĝis dukino de Blasano. La patrino de Gastono foriris.
La komuna vivo rekomencis kiel antaŭe. Sed tiu paco kiu ŝajne regis en la kastelo estis malsincera. La markizo, certa pri la malhonoro de Matildo, montriĝis pri ŝi treege malvarma. La markizino multe suferis pri tiu malkonsento; sed ŝi ne povis riproĉi sian edzon. Ŝi tro bone komprenis kiel estis potencaj la fundamentoj sur kiujn Raŭlo apogis siajn kulpigojn. Kvankam ŝi tute malkonsentis kun li, ŝi estis devigata konfesi, ke ŝia kredo ripozas sur nenia decida pruvo, kaj estas subtenita nur de tiu nelogika antaŭsento, kiu direktas la korojn de patrinoj. Pri la dukino, ŝi ŝajnis trairi la vivon kiel dormpromenantino kiu rondiras profundegaĵon, ne ĝin vidante. Ferminte obstine siajn okulojn kaj siajn orelojn, ŝi vidis, ŝi aŭdis nenion, kaj havis nur unu celon, la vartojn donotajn al sia filiga infano.
La malgranda Valento kreskis mire, fariĝante grasa kaj muskolhava.
Sola en tiu malgaja domo, li ridetis al la vivo. Kelkafoje Matildo lin prenis sur siajn genuojn, lin longatempe rigardadis serĉante, ĉu ŝi ne eltrovos similecon kun fraŭlino de Savinako. Sed sur la movemaj trajtoj de la knabeto, tiu impreso daŭris nur kiel fajrero. Kelkafoje sinjorino de Blasano eksaltis. Per gesto, per rideto, la filo de Valentino tiel precize rememoris al ŝi ŝian amikinon, ke ŝi kredis ŝin revidi tia, kia ŝi iam ŝin konis. Post unu sekundo, ŝi retrovis nur tiun ĉarman komunecon specialan al la junaj infanetoj.
– Tamen, ŝi diris, se post kelkaj jaroj li similas sian patrinon, devige ĉiuj, kiuj min ĉirkaŭas, rekonos la malverecon de siaj kulpigoj. Tie kuŝas la savado; de tie devenos mia rehonorigo.
Subite terura novaĵo alvenis al la kastelo. Sinjoro de Blasano estis trovita malviva sur la tapiŝo de sia ĉambro. Ĉiuj ŝajnoj kredigis al memmortigo. La servisto, kiu anstataŭis Laŭrenton alirintan al la lito de sia mortanta patrino, vane provis revivigi la dukon. La kuracisto tuj alvokita nur povis konstati la morton. La telegramo aldonis ke la patrindukino, sciigita tro maldelikate de mallerta amiko, estis tiel forte frapita de tiu neatendita batego, ke ŝi estas malsanega. Oni eĉ malesperas pri ŝia resaniĝo.
Kiam li revenis al la Blasana kastelo, la duko havis nur unu ideon: sin liberigi el ekzistado, kiu pezas sur lin, forkuri al tiu rifuĝejo en kiu oni ne suferas plu. Sed tiu pereiga projekto estis neefektivigebla tiel longe kiam Laŭ rento tie troviĝos. Ĉar tiu fidela servisto ne lin forlasis eĉ unu sekundon, lia ĉeesto neebligis la plenumadon de tiu deziro. Tial ke la duko ne povis lin forigi kaj samtempe ne naski suspektojn, li atendis ke okazo prezentiĝu.
Gastono neniam portis sian barbon. Ian matenon dum lia ĉambristo lin razis, la duko kredis rimarki ke la vizaĝo de Laŭrento ŝajnas pli malgaja ol kutime.
– Kion do vi havas, bonulo mia, kun via enteriga vizaĝo?
– Ho! via Moŝto, mi estas tre malfeliĉa.
– Kial?
– Mi ĵus ricevis leteron, kiu sciigas min, ke mia patrino estas tre malsana.
– Plendinda fraŭlo! Kial vi ne jam eliris?
– Via Moŝto bone scias, ke mi ne povas lin forlasi.
– Ho! por kelkaj tagoj! Cetere en tiu momento mi fartas sufiĉe bone.
– Se dum mia foresto akcidento ia alvenus al via Moŝto, neniam mi senkulpigus min pro tio.
– Vi trograndigas la gravecon de mia stato. Kiam mi havis fortegan krizon, kelkafoje tri monatoj pasas antaŭ kiam la venonta min doloras; kaj la lasta okazis antaŭnelonge.
– Mi tion scias, via Moŝto; sed mi timas.
– Vi estas tiel sindonema al mi, ke mi agus egoisme, trouzante vian amikecon. Mi ne konsentas pri tio. Vi tuj eliros. Baptisto vin anstataŭos.
– Tamen, via Moŝto.
– Sufiĉe, Laŭrento; mi parolis. Dum la tagmezo mem, la bonega servisto supreniris en vagonon, kaj sinjoro de Blasano ekkriis:
– Fine mi havos kelkajn horojn da libereco. Dum la vespero, dirinte al sia patrino adiaŭon pli amplenan ol kutime, la duko eniris en sian ĉambron.
– Baptisto, li diris al sia nova ĉambristo, vi povas enlitiĝi. Se mi bezonos vin, mi vin alvokos.
Restinte sola, Gastono sidiĝis antaŭ sian skribotablon, skribis du leterojn, unu al sia patrino, unu al Matildo, ilin sigelis kaj poste ilin enfermis en komunan koverton, kun tiu surskribo.
Donota post mia morto al mia patrino, ŝia patrindukina Blasana Moŝto.
Tion farinte, li sin direktis al ĉifonujo, lokita inter du fenestroj, kaj eligis el ĝi beletan revolveron ornamitan de elefantosta prenilo arĝente gravurita. Certiĝinte ke la armilo estas ŝargita, li apogis sur sian tempion la ekstremaĵon de la tubo.
Sed premonte la ĉanon liaj fingroj estis agititaj de tremado tiel konvulsia, ke la junulo estis devigata halti.
– Ho! li ekkriis, malbenita korpaĉo, kiu ne volas obei mian volecon! Kiam do tiuj mizeraj nervoj kvietiĝos? Li metis la revolveron sur la tablon. Post kvin minutoj li ĝin reprenis, penante rekomenci sian mortigan agon. Sed tuj kiam Gastono sentis sur sia haŭto la malvarmecon de la metalo, tuj la tremado renaskiĝis pli forta ol antaŭe. Ĝi estis la instinkto al la konservado kiu reaperis kaj kontraŭbatalis la voladon de la juna duko.
– Se mi premus la ĉanon en la stato en kiu mi troviĝas, li pensis, mi maltrafus min. La bruo de l’ eksplodo alkurigus Baptiston. Por ke mi ne rekomencu, mia terurita patrino min gardigus, kiel ŝi jam faris, ĉiufoje kiam mi provis min liberigi el la ŝarĝego de tiu malaminda vivo.
Sinjoro de Blasano sin ĵetis sur sian liton. Kiam la nerva agitado estis tute kvietigita:
– Mi kredas, li diris, ke nun mi povos. Sed la fenomeno rekomencis laŭ perforto ĝis nun ne sentita de li. Ĉagrena, ĉar li ne povis ĉefi la movadojn de sia muskola maŝino, Gastono ekkriis en kolerega ekmovo: