Выбрать главу

– Iu, kiu min vidus, min kredus malkuraĝa. Tamen, mi prenas Dion ateste, la morto ne min timigas. Kontraŭe mi ĝin alvokas per miaj plej fervoraj deziroj. Ĉar ĝi estas la sola rimedo por malaperigi miajn turmentojn ĉu moralajn ĉu fizikajn.

La mano tenanta la revolveron daŭrigis sian agitadon, aŭtomate moviĝante kiel pendolo.

– Nu, li diris, ni finu tiun malgajan komedion. Ĵetinte en angulon sian senutilan armilon, la junulo malfermis ŝrankon, prenis boteleton duone plenan da orkolora fluidaĵo, verŝis la enhavon en glason, kaj ĝin unugorĝe englutis. Sed la lasta guto ne estis ankoraŭ alveninta en la stomakon, kiam la duko de Blasano mase falegis sur la tapiŝon de sia ĉambro, kvazaŭ fulmofrapite.

Kiam sinjoro de Prelongo alvenis en Touraine ’on, en la kastelon de Blasano, la patrindukino estis mortinta jam de kelkaj horoj.

Pri la korpo de Gastono, ĝi jam troviĝis en la ĉerko, kiun oni metis en la vestiblon aliformigitan en kandelegplenan kapelon.

– Ĉu oni estas certa, ke li sin memmortigis? petis la markizo.

– Absolute, respondis la kuracisto de la lando. La duko sin venenigis per prusika acido. La ĥemia analizo lasas neniun dubon pri tio.

– Plie, aldonis la notario, volu legi tiujn du dokumentojn. La unua estas testamento, kiun sinjoro de Blasano metis en mian oficejon, du tagojn antaŭe. Pri la alia, mi ĝin trovis en lia paperujeto. Vi rimarkos, leginte la daton ke ĝi estas skribita nur de dekvin tagoj. La strangaj rekomendoj, kiujn ĝi enhavas, pruvas evidentege, ke jam de kelka tempo la duko intencis fini sian vivon.

– Tio estas kurioza okazo de la malsano nomata: la monomanio de la memmortigo, diris la sanoficiro patose.

Raŭlo prenis la du paperfoliojn al li prezentitajn, kaj legis.

Tio estas mia testamento,

Mi donas testamente ĉiujn bienojn, meblojn kaj konstruaĵojn, kiujn mi posedos en la epoko de mia morto al sinjorino Matildo de Prelongo, dukino de Blasano, mia rajta edzino, por ke ŝi redonu tiun kapitalon al la infano, kiun ŝi filigis, kiam tiu infano estos atinginta sian plenaĝon.

Farita en la kastelo de Blasano, la dekkvaran de aŭgusto, mil ok cent kvindek-kvar.

GASTONO, duko de Blasano.

– Kia nobla koro, sopiris Raŭlo. Kia superega maniero venĝi insulton. Ha! kial mia filino lin tiel malŝatis? Pri la alia dokumento, la markizo estis devigita ĝin relegi dufoje, antaŭ kiam li estis plene konvinkita ke li ne sonĝas.

Jen estas ĝia enhavo.

Kastelo de Blasano,

10 julio 1854. Se mi mortus subite, mi deziras, ke mia korpo estu enĉerkigita tute vestita, kovrita de la vestoj, kiujn mi portos sur mi, en la momento de l’ akcidento. Oni ne forgesu aldoni al ili mian poŝhorloĝon kun ĝia ĉeneto kaj kun la brelokoj al ĝi alligitaj. Ili estas familiaj memoraĵoj, kiujn mi volas kunporti kun mi en la tombon. Poste oni min metos en la ĉerkon, kiun mi farigis: oni ĝin trovos en la ĉambreto apudiĝanta mian tualetejon. Mi rekomendas specialege ke oni envolvu min de neniu mortkitelo, tuko, drapo, aŭ kia ajn tolaĵo. Mi deziras ankaŭ, ke oni metu en mian ĉerkon nek aromaĵojn, nek iun ajn el tiuj ĥemiaj kunmetaĵoj, da kiuj oni plenigas la ĉerkojn por malfruigi la dismeton de korpoj.

Mi esperas, ke la ĉeestantoj bonvolos plenumi litere miajn lastajn voladojn.

Duko DE BLASANO.

– Strange! murmuris la markizo. Kial viro, tiel nepasia, tiel saĝa kiel Gastono, donis tian gravecon al la maniero per kiu oni agos pri lia malviva restaĵo. Fine la volo de mortintoj estas sanktega kaj respektota.

– Ĉu oni plenumis la rekomendojn enhavitajn en tiu miriganta skribaĵo? li diris sin turnante al Baptisto.

– Litere, via Moŝto. Ĉiu miris, sed neniu kuraĝis ilin malobei.

– Vi estis prava. Ĉu via bedaŭrita mastro ne lasis leteron por mia filino aŭ por mi?

– Mi ne scias, via Moŝto. Sur lia skribotablo troviĝis koverto sufiĉe dika, adresita al lia patrino, ŝia dukina Moŝto. Kredeble li al ŝi komisiis la plenumadon de siaj lastaj voladoj. Sed, ĉar sinjorino de Blasano subite malsanega mortis ne rekonsciiĝinte, la pakaĵo restis en ŝia ĉambro, kien mi ĝin alportis.

– Post la ceremonio, mi petos la magistratojn komisiitajn al tiuj aferoj, ke ili bonvolu malsigeligi tiun koverton en la ĉeesto de atestantoj. Ankoraŭ unu demandon: en kiu stato troviĝis la duko, kiam, matene, enirante en lian ĉambron, vi ekvidis ke li estas malviva.

– Lia duka Moŝto kuŝis sur la tapiŝo. Flanke de li vidiĝis revolvero tute ŝargita. Pli malproksime mi kolektis la pecojn de glaso, kiu falante rompiĝis. Ĝi enhavis ankoraŭ kelkajn gutojn da dubeflava fluidaĵo, kiun oni portis al la farmacisto por ilin analizi. Tio estas ĉio. Mi prenis mian plendindan mastron en miajn brakojn, kaj mi lin kuŝigis sur lian liton. Kiam mi estis certa, ke ĉiuj miaj flegoj estas senutilaj, mi decidis ke mi avertos la magistratojn de l’ apuda urbo.

– Danke. Tio estas ĉio, kion mi deziris scii. La korpo de la dukino estis metita, flanke de tiu de ŝia filo, en la saman vestiblon. Sama religia ceremonio estis farita por la duobla enterigo. Kiam la peza ŝtonplato kovranta la tombkavaĵojn de la Blasana familio fermiĝis super la du ĉerkoj, ĉiuj ĉeestantoj revenis malgaje al la kastelo, kie tagmanĝo ilin atendis.

La morgaŭan tagon, la prezidanto de la juĝistaro malfermis la koverton adresitan al la patrino de la duko. Ĝi enhavis nur du leterojn skribitajn, unu al la patrindukino mortinta, alian al Matildo. Sur la koverto de ĉi tiu legiĝis tiuj vortoj grandlitere skribitaj: TUTE PROPRA.

La prezidanto legis la unuan. Gastono petis pardonon de sinjorino de Blasano pro la ĉagreno, kiun li al ŝi kaŭzas. Li komisiis ŝin, ke ŝi bonvolu sendi al Matildo de Prelongo la duan letoron. Plie li petis sian patrinon ke ŝi prizorgu pri la plenumo de liaj lastaj voladoj enhavitaj en la testamento. Sed, kaj pro tio ĉiuj ĉeestantoj tre miris, li neniel aludis al la strangaj rekomendoj trovitaj en lia paperujeto.

– Sinjoro de Prelongo, diris la prezidanto, prezentante al la markizo la leteron adresitan al Matildo, ĉu vi bonvolos alporti mem tiun leteron al la adresatino.

– Vi povas fidi al mi, sinjoro.

– Mi ne bezonas rimarkigi la specialan montron skribitan sur tiu koverto.

Ofendita pro tiu averto, kiu supozigis ke sen ĝi li estus kapabla agi alimaniere, Raŭlo rigardadis la leĝiston per okulo aroganta, kaj nenion respondis.

La morgaŭan tagon, li revenis Prelongon, havante en sia poŝo la leteron skribitan de Gastono al Matildo, kaj kopion de la mortakto, kiun li prenis en la urbodomo.

– Mia filino, li diris al la dukino, vi estas vidvino. Jen letero, kiun via edzo skribis antaŭ sia morto.

Kaj doninte al la juna virino la koverton, la markizo eliris, dirinte nek konsolan frazon nek eĉ kompatan vorton.

Per mano tremanta, la malfeliĉulino disŝiris la koverton, kaj legis:

Mia kara Matildo,

La amo, kiun mi sentis al vi, estis tiel profunda, ke se, antaŭ nia geedziĝo, vi estus konfesinta vian kulpon, tamen mi estus vin pardoninta kaj edziĝinta kun vi. Ĉar mi volis, ke la dukino de Blasano povu ĉiam altigi la frunton, kaj ne ruĝiĝu pro sia estinteco, mi estus konsentinta rekoni min kiel la leĝan patron de l’ infano, kiun vi portis, kaj ĝin rajtigi. Sed vi ne fidis al mi; pro tio vi perdis la ununuran okazon de rehonorigo al vi prezentitan. Post la skandalo en la preĝejo, la honoro malpermesis, ke mi kunvivu kun vi. Ĉar mi ne povas vivi sen vi, mi pli amas fini mian vivon, kaj malaperigi la baron, kiu malhelpas vian feliĉecon.

Kiam la leĝa templimo estos trafinta, edziniĝu kun la viro, kiu vin patrinigis kaj rajtigu vian infanon.