Ĉar via familio eble malfaciligus tiun edziniĝon, pro tio, per mia testamento mi zorgis, ke vi ne estu ĝenita de la malriĉeco. Mi volis, ke estu senhazardigita la estonteco de tiu infaneto, kiun mi ne povas malami, ĉar ĝi devenas de vi.
Mi estas sola de mia raso kaj havas kiel heredanton nur parencon tre malproksiman. Via konscienco povas do akcepti sentime tiun lastan ampruvon de tiu, kiu vin amegis kaj mortis pro tio.
GASTONO.
Leginte, la dukino de Blasano daŭrigis dum longa tempo la rigardadon al tiu paperfolio per okuloj, tra kiuj pasis kelkafoje frenezecaj konfuzaĵoj. Ili restis sekaj, ĉar ŝi konsumis ĉiujn siajn larmojn. Ŝi jam tiel suferis, ke ŝi ne sentis plu la doloron.
Furiozinte kontraŭ ŝi, la Fatalo similis tiujn Ruĝhaŭtulojn, kiuj, alliginte malliberulon sur la turmentegfoston, miras pro lia kuraĝo, ĉar ili ne rimarkas, ke ili turmentegas nur kadavron.
ĈAPITRO DEKTRIA
De la tago kiam Matildo ricevis la leteron de sia edzo, ŝi falis en profundan melankolion. Senĉese ŝi relegis tiujn frazojn tiel amemajn kaj tiel grandanimajn. Kiam ŝi pripensis ke, kvankam li estas certa pri ŝia kulpeco, tamen Gastono ne havis ian malaman eĉ riproĉan vorton, ŝi sentis, ke ŝia koro plivastiĝas pro admiro, kaj ŝiaj okuloj pleniĝis da larmoj. Tiam ŝi pensis:
– Ĉio estas finita; neniam mi lin revidos; li sin mortigis pro mi.
Kaj ŝi ekkriis, en ekmovo de kolerego, direktante nevole sian pugnon al la ĉielo:
– Sed mi estas do malbenita! Tamen mi faris neniun kulpon.
Ŝi kelkafoje sin enfermis en sia ĉambro dum la tuta tago, volante vidi neniun, parolante al neniu eĉ al Josefino.
Nur la malforta Valento estis sufiĉe potenca por naskigi kelkajn maloftajn ridetojn sur la senkoloraj lipoj de sia baptopatrino; sed ŝi baldaŭ refalis en tiun senfinan spiritan dormeton, el kiu nenio povis ŝin eltiri. La dukino de Blasano ne manĝis plu kaj dormis nur per dormigiloj. Kiam ŝi pasis, malgrasa, maldika en siaj funebraj vestoj, kiuj pli altigis ŝin, kaj kiuj faris ankoraŭ pli palega la palecon de ŝia vizaĝo, oni kredis vidi fantazian aperaĵon, superhoman estaĵon, elirintan el la tombo kaj baldaŭ en ĝin reirontan. Ve! la juna virino devis portadi la ŝarĝon de ĵuro, tro pezan por sia malforteco; kaj, ĉar ŝi ne povis ĝin elĵeti for de si, ŝi kuraĝege lasis sin premegitan de ĝi.
Vidante ke ŝia filino iom post iom senviviĝas, sinjorino de Prelongo elpensis ĉiutage iajn distraĵojn. Ŝi estus forte dezirinta alirigi la dukinon en Parizon, ŝin konduki en la societajn salonojn, ŝanĝi la direkton de ŝiaj pensadoj per la plezuraĵoj kaj per la festoj: sed pro ŝia novvidvineco Matildo devis resti en la kamparo. La juna virino sin sentis preskaŭ feliĉa, ke la societaj konvenecoj trudas al ŝi la solecon. Kvankam ŝi estis estinta la edzino de Gastono kiel eble plej malmulte, tamen ŝi grandigis la severecon de sia vidvineco ĝis la plej ekstremaj limoj.
La sola rimedo uzebla de sinjorino de Prelongo estis do la senĉesa faro de la disdono. Ŝi estis konvinkita, ke nenio pli malakrigas niajn dolorojn ol la konstanta vidaĵo de alihomaj suferoj, pro la komparo, kiu devige de ĝi naskiĝas.
Ian tagon la markizino ordonis, ke la veturigisto veturigu ĝis la markrutaĵoj. Ŝi eksciis ke borda fiŝkaptisto estis ĵetegita sur rifon, sur kiun lia barko rompiĝis. Se li mem ne estis mortigita, tio devenis de vera miraklo. Oni lin realportis hejmen tiel kontuzitan, ke la kuracisto timis, ke li restos kripla. Tie troviĝis malfeliĉaĵo helpota: sinjorino de Prelongo ne ŝanceliĝis.
Kiam ŝi eniris en la domon de la vundito, la unua objekto, kiu altiris ŝian rigardon estis skatolo el Koromandela lako admirinde konservita. Mirante, ĉar ŝi trovas aĵon tiel grandvaloran en la dometo de malriĉa fiŝkaptisto, ŝi jam ekpetis de li klarigojn pri la deveno de tiu multekosta mebleto, kiam ŝi ekkriis per miranta tono:
– Sed ĝi estas la skatoleto de Valentino! Mi memoras, ke ofte mi ĝin admiris en ŝia ĉambro.
Matildo silentis. Ŝi same rekonis la malgrandan ska tolon, en kiun fraŭlino de Savinako enfermis siajn familiajn memoraĵojn, inter kiuj troviĝis la Malajsa kriso. La dukino estis tre ĉagrena pri tiu okazintaĵo, kiu devige trudos al la pensoj de la markizino alian direkton.
– Ve! ŝi pensis, mi do suferis senutile. Tiu trovitaĵo ĉion perfidos.
– Nu, bonulo mia, daŭrigis sinjorino de Prelongo, kiamaniere tiu skatolo troviĝas en viaj manoj?
– Mi ĝin kolektis en mia reto antaŭ ok tagoj. Mi penis ĝin malfermi, sed mi ne sukcesis; ĉar la seruro estas sekrethava. Ĝin malfermante ne taŭgmaniere, mi timus ĝin difekti, ĉar tiu objekto estas grandvalora. Kiam mi estos resanigita, mi iros al la urbo kaj ĝin komisios al seruristo, kiu certe ĝin malfermos.
– Ne veturu: mi aĉetas tiun objekton laŭ la prezo, kiun vi petos.
– Ho! via markizina Moŝto, mi neniel estas kompetenta pri tio. Sed mi ne timas, ke vi trompos malriĉulon kiel min. Vi pagos la monsumon, kiun vi volas.
– Mi tre deziras posedi tiun skatoleton. Pro tio, mi ĝin pagos ne laŭ ĝia reala valoro, sed laŭ la granda valoro, kiun ĝi havas por mi.
Kaj ŝi donis al la fiŝkaptisto monsumon sufiĉan por pagi dek skatoletojn similajn. La malriĉulo ektremis pro ĝojo. Per la mono donita li povos aĉeti alian barkon, kaj rekomenci sian laboron, kiam li estos resanigita. Nu, eltirinte tiun objekton, li ne suspektis, ke li trovis riĉecon funde de l’ Oceano.
Post multaj dankoj:
– Strange, li diris. Mi neniam estus kredinta, ke Kamuŝo posedis aferon tiel multekostan.
– Kial vi kredas, ke ĝi devenas de lia domo?
– Unue, mi ĝin trovis kun aliaj ruboj devenantaj de tiu domo; poste ĝi troviĝis en la fluo, kiu eliras de la loko en kiu li loĝis.
– Tiam, kial lia korpo kaj tiu de lia edzino ne estis forportitaj?
– Mi komprenas nenion pri tio. Kredeble ili estis kaptitaj de kontraŭa fluo kaj elĵetitaj sur la sablobordon.
– Tiam, interrompis Matildo, kiu ĝis nun neniel partoprenis la interparoladon, ni supozu, ke alia persono estis ĵetita en la maron samtempe kun ili, oni rajte devas kredi, ke ĝi mortis, kvankam ĝia kadavro ne estis retrovita.
– Certe, via Moŝto. Se troviĝis kun ge-Kamuŝoj alia persono, de longa tempo ĝi estis manĝita de kraboj.
La dukino bezonis sian tutan kuraĝon por deteni siajn larmojn.
Dezirinte al la brava fiŝkaptisto rapidan resanigon, la du kastelmastrinoj resupreniris en kaleŝon, kunportante la skatoleton iam apartenintan al fraŭlino de Savinako.
– Patrino, petis Matildo iom kortuŝita, ĉu vi bonvolas, ke mi konservu tiun skatoleton, memore de mia amikino?
– Nur por vi mi ĝin aĉetis, infanino mia. Mi pensis, ke iam vi estus feliĉa, ĝin posedante. Do mi volis povi ĝin al vi redoni, kiam vi ĝin petos de mi.
– Ho! panjo, mi dankas vin.
Sinjorino de Prelongo sin demandis kial Valentino ne kunportis kun si tiun memoraĵon, kiun ŝajne ŝi tiel multe ŝatis. Iom post iom, kiel timis sinjorino de Blasano, ŝia penso rapide alpaŝis al la eltrovo de la vero. Ŝi miris, ke en cirkonstanco tiel neordinara Matildo estu silentinta, ne ŝajninte tre mirigita pri la eltrovo farita de la fiŝkaptisto. Plie la stranga rimarko de ŝia filino pri la ebleco de tria persono droninta dum la elfalego de la krutaĵo, la doloro, kiun ŝi ne povis kaŝi, aŭdante la respondon de la maljuna maristo, estis novaj faktoj pruvantaj la ĉeeston de Valentino en la domo Kamuŝa. Sed tiam kial tia mistero? Momente ŝi volis paroli pri tio kun sia filino: sed ŝi tiel bone sentis, ke Matildo sin gardas, kaj respondos nur tion, kion ŝi bonvolos respondi, ke ŝi pli amis antaŭe peti la opinion de Raŭlo.