Выбрать главу

– Ni povas fari neniun konjekton akcepteblan, mia kara Suzano, respondis la markizo, tiel longe kiam ni ne scios en kiu loko troviĝas Valentino. Niaj rilatoj kun ŝi estas interrompitaj de unu jaro. Mi min informos pri tio. La morgaŭan tagon, sinjoro de Prelongo veturis Parizon, kaj sin prezentis al la Ursulina monaĥinejo.

– Ĉu vi bonvolus, li diris al la fratino pordistino, porti tiun vizitkarton al la Sinjorino Superulino, kaj peti de ŝi, ke ŝi konsentu al interparolado kun mi? La markizo estis enmetita en parolejon, kies vaksumita planko brilis kiel spegulo. La kvar nudaj muroj havis kiel ornamaĵon nur du malgrandajn religiajn desegnaĵojn. Supre de pordoj kaj de fenestroj legiĝis moralaj sentencoj eltiritaj el Sanktaj-Skribaĵoj. Dekdu pajloseĝoj, korekte liniigitaj je dek centimetroj for de la muro, staris ĉirkaŭ la ĉambro: antaŭ ĉiu seĝo kuŝis malgranda kvadrata tapiŝo el drapaj pecetoj.

Post duono da horo, fratino avertis la markizon, ke la Patrino Superulino bonvolas lin akcepti. Lin antaŭirante tra senfinaj koridoroj, ŝi lin enmetis en alian parolejon tiel nudan kiel la unuan.

Fine nur post kvarono da horo, sinjoro de Prelongo estis akceptita de la Ursulina Superulino.

– Mia Patrino, komencis Raŭlo, unue bonvolu min senkulpigi pri la libereco de mi prenita, ĉar mi petas de vi kelkajn minutojn de tempo tiel sankte utiligata. Sed pro motivoj tre gravaj mi bezonus kelkajn sciigojn, kiujn vi sola povas doni.

– Se tio, kion vi petas, ne kontraŭstaras la regularon, sinjoro, mi estas tute preta vin kontentigi.

– Ĉu mi estus maldiskreta, mia Patrino, petante ĉu fraŭlino de Savinako troviĝas ankoraŭ inter viaj novicinoj?

– Fraŭlino de Savinako! Sed ŝi mortis antaŭ unu jaro.

– Kredeble vi parolas pri fraŭlino Artemiso.

– Jes. Ŝi estis mia intima amikino.

– Mia Patrino, mi ne parolas pri ŝi, sed pri ŝia nevino Valentino, kiu faras hodiaŭ sian novicecon en via monaĥinejo.

– Vi certe eraras, sinjoro. Neniu el niaj fratinoj aŭ el niaj novicinoj tiel nomiĝas. Eĉ, de la morto de mia pia amikino, por la unua fojo mi aŭdas tiun nomon elparolitan antaŭ mi.

– Ho! mia Patrino, ĉu vi estas certa pri tio?

– Dio mia, sinjoro, respondis la Superulino iom ironie, kredeble mi konas almenaŭ per ilia nomo ĉiujn monaĥinojn komisiitajn al miaj zorgadoj.

– Estas vere, mia Patrino. Sed, ĉar mi estas tre mirigita, pardonu tiun nerespektan pripenson. Kiam mia filino, Matildo de Prelongo, venis antaŭ kelkaj monatoj, en vian monaĥinejon, por fari en ĝi religian enfermiĝon ...

– Via markiza Moŝto, estas same tiel por fraŭlino de Prelongo kiel por fraŭlino de Savinako. Nek nun nek alia el tiuj junulinoj transiris la sojlon de tiu monaĥinejo.

– Mia Patrino, mi nur deziris tion scii. Ĉar mi timus trouzi vian tiel grandvaloran tempon, mi petos de vi la permeson vin lasi: samtempe estu sufiĉe bona por akcepti miajn korajn dankojn.

La Superulino sin klinis: kaj Raŭlo estis rekondukita laŭ la sama ceremoniado ĝis la pordo al la strato.

Kiam la peza fermilo estis refalinta, la markizo sopiris mallaŭte:

– Matildo, mia filino, kiun mi tiel amis, min malinde trompis. Ĉar ŝi unufojon mensogis, nun mi ne povas kredi iun ajn el ŝiaj certigoj. Ha! kiam mi sciigos Suzanon pri tio, mi frapos sur ŝin teruran baton. Tamen necesege estas, ke ŝi konu tiel bone kiel mi tion, kio okazas.

Kiam Raŭlo reeniris Prelongon, sinjorino de Blasano estis enfermita en sia ĉambro, kiel ŝi tiel ofte kutimis fari de ŝia vidvineco. Nur troviĝis en la salono la markizino kaj la paroĥestro.

– Ha! sinjoro Benojto, vi estas tie ĉi, tre bone. Ĉu vi memoras pri la letero, kiun fraŭlino de Savinako skribis al ni post la morto de sia onklino?

– Jes. Ŝi diris, ke ŝi deziras fariĝi monaĥino.

– Nu, sinjoro paroĥestro, ĉio tio celis nur unu celon: nin erarigi.

– Mi ne vin komprenas.

– Vi tuj komprenos.

La markizo rakontis al Suzano kaj al la abato sian interparoladon kun la Ursulina Superulino.

En tiu momento, la grafo de Roŝbrulo penetris en la salonon.

– Ĉu mi estas maldiskreta? li petis.

– Neniel, mia kara Arturo; kontraŭe vi estas tre bone akceptita. Mi eĉ intencis iri al vi morgaŭ, petonte de vi konsilojn.

– Pro kio?

Kiam Raŭlo sciigis sian amikon pri la fariĝoj:

– Ĉu vi konservis tiun leteron? petis ĉi tiu.

– Jes, mi ĝin tuj alportos al vi. Sinjoro de Roŝbrulo ĝin tralegis rapide.

– Vi konas kredeble, li daŭrigis, la malbonajn famojn, kiuj vastiĝas en tiu momento pri Matildo.

– Ve! ilin ni tro konas.

– Nu, kaj mi sentas, tion konfesante, veran ĉagrenon, mi trovas, ke tiu letero ilin plene certigas. Nur hodiaŭ post la fariĝoj plenumitaj, estas permesate kompreni ĝian veran sencon.

– Parolu pli klare.

– Permesu ke mi ĝin relegu laŭte, por pesi pli bone ĉiujn ĝiajn terminojn.

Sinjorino,

Hodiaŭ ĉar mi troviĝas senfamilia, plenaĝa, sekve sola ĉefantino de miaj agoj, mi decidas, ke mi dediĉos min al Dio, kaj eniros en monaĥinejon. Sed mi ne volis tion fari, ne vin dankinte antaŭe pro la afabla gastigo, kiun de kvar jaroj vi al mi donis. Antaŭ kiam mi estos malviva por la mondo, mi volis diri al vi eternan adiaŭon.

Volu prezenti al sinjoro de Prelongo tiun lastan montron de mia respektplena dankemo. Pri vi, sinjorino, kredu ĉiam al la filina ameco de la malnova amikino de via filino.

VALENTINO DE SAVINAKO.

Postskribo. Estu sufiĉe bona por peti de fraŭlino de Prelongo, ke ŝi bonvolu enpakigi ĉiujn objektojn al mi apartenantajn, kiujn mi lasis en la kastelo. Ilin ŝi al mi sendos en la pakaĵejon de la Sankta-Lazara stacidomo. Tio estas la lasta komplezo, kiun mi kuraĝas peti de vi. De nun mi vin dankas.

– Antaŭ unu momento, daŭrigis la grafo, vi diris, ke neniam fraŭlino de Savinako eniris ĉe Ursulinojn. Kial ŝi faris tiun mensogon? Evidente por rompi ĉiun rilaton kun vi. Ŝi tion diras tre klare: eternan adiaŭon, la lasta komplezo . Kial tiun rompon, post la bonfaradoj, da kiuj vi ŝin plenigis? Mi vidas nur unu klarigon ebla. Ŝi rimarkis la malvirtan konduton de ŝia amikino, kaj ŝia honesteco ne ĝin aprobis. Pro tio, ŝi volis ĉesigi ĉiun rilaton kun junulino, kiun ŝi ne povis estimi. Sed ne volante ŝin perfidi kaj alporti konfuzaĵojn en domon, en kiun oni ŝin akceptis brakomalferme, ŝi bezonis pretekston. Ŝi trovis nur unu: ŝajni eniron en monaĥinejon. Per tiu rimedo ŝi evitis la riproĉon pri maldankeco. Vi povas vidi ke, malgraŭ ŝiaj penadoj por resti seka kaj malvarma, ŝia letero tamen superfluas de dankeco. Ŝi montras al gesinjoroj de Prelongo la plej ŝatindan ĝentilecon: nur Matildo estas malŝatita. Rimarku tiujn vortojn: la malnova amikino de via filino ; sur la sekvanta linio: fraŭlino de Prelongo . Tiuj junulinoj kutimis sin nomi reciproke per sia baptonomo: kial ŝi ne ĝin uzis en tiu loko? Kredeble malgraŭvole fraŭlino de Savinako tie ĉi divenigas iom da sia malestimo, montrante, ke de tiu momento ŝi intencas konsideri sian amikinon kvazaŭ fremdulinon.

Dum sinjoro de Roŝbrulo parolis, la gemarkizoj mallevis la kapon, mirigite kaj samtempe turmentite pro la ŝajneco de la klarigo liverita de la grafo.

– Vi tre mirigas min, sinjoro de Roŝbrulo, interrompis la paroĥestro. Mi troviĝis tie, kiam fraŭlino de Prelongo vidis tiun leteron: kaj mi memoras ke, ĝin leginte, ŝi montris malmulte da miro.

– Je Dio! antaŭ kiam ŝi ĝin legos, jam ŝi suspektis ĝian enhavon. Plie, sinjorino, daŭrigis la grafo sin turnante al la markizino, ĉu, laŭ la rakonto de vi farita al mi, Matildo ne petegis, ke neniam vi parolos al ŝi pri fraŭlino de Savinako?