Выбрать главу

– Jes, respondis Suzano: kaj mi respektis mian promeson. De unu jaro baldaŭ ŝia nomo ne estis elparolita en la kastelo.

– Tio kompreniĝas. Eble Valentino surprizis la sekreton de amrilatoj, kiujn via filino tiel zorge kaŝis al vi. En tiaj okazoj, nur ŝia nomo elparolita antaŭ ŝi ŝajnis al fraŭlino de Prelongo tiel minaca kiel Damoklesa glavo pendanta super ŝia kapo.

– Sed tiam rimarkigis Raŭlo, kiamaniere, laŭ via hipotezo, vi klarigas la ĉeeston de Valentino en la Kamuŝa domo, dum la tago de l’ elfalego?

– La tago de l’ elfalego, amiko mia, estas samtempe la tago en kiu naskiĝis Valento. Tion ne forgesu. En la fatala momento, sciante, ke ŝia amikino troviĝas sola en tiel teruraj cirkonstancoj, fraŭlino de Savinako sentis, ke ŝia malnova amikeco renaskiĝas pro tia malfeliĉeco. Ŝi alkuris al ŝia lito por tie morti, pereigita de sia sindonemo mem.

Sinjoro de Roŝbrulo silentis. La klarigo de li liverita estis tiel logika, tiel bone rilatis kun la terminoj de la letero kaj kun la realeco de l’ okazintaĵoj, ke devige grandega kredindeco estis donota al ĝi.

– Evidente, pensis Raŭlo, la vero kuŝas tie. Malgraŭ ŝi la markizino sin demandis, ĉu ne estas prava ŝia edzo.

– Kion vi opinias pri tio? sinjoro Benojto, ŝi diris al la maljuna pastro.

– Permesu, respondis sentence la paroĥestro, ke mi defendu la kulpigitinon. Ve! ŝi faris gravegajn pekojn. Sed neniam oni devas malesperi pri la dia kompatemo. Do ni ĉiuj, kiuj deziras nur la feliĉecon de la plorinda erarulino, plialtigu niajn animojn, pensante al Mario Magdaleno, al Mario-Egiptino, kiuj fariĝis grandaj sanktulinoj, estinte antaŭe grandaj pekulinoj. Ni esperu, ke sinjorino de Blasano ilin imitos.

– Nu, murmuris la grafo de Roŝbrulo, tiu bonega paroĥestro, por defendi siajn amikojn, uzas rimedon, kiu terure similas la pavimon de l’ urso.

Kiam la du vizitantoj estis elirintaj, la gepatroj de Matildo decidis, ke ili petos de sia filino plenan klarigon, ke ili ŝin devigos al la rakonto de la tuta veraĵo, kiam eĉ la kono de tiu veraĵo devus ilin mortigi pro honto kaj pro doloro.

Raŭlo sonorigis;.

– Petu de ŝia dukina Moŝto, ke ŝi bonvolu malsupreniri en la salonon, li diris al la lakeo.

Post dek minutoj, Matildo sin prezentis antaŭ siajn gepatrojn, kiujn la fatalo aliformigis en juĝistojn kaj eĉ en kulpigistojn.

– Mia filino, komencis Raŭlo severtone, Valentino kaj vi mem mensogis al ni; ŝi, skribante ke ŝi volas fariĝi monaĥino; vi, kredigante al ni religian enfermiĝon, kiu neniam estis komencita. Oni vin retrovas en la Kamuŝa domo. Neprotesteblaj pruvoj montras, ke dum la sama epoko Valentino same loĝis en tiu domo. Plie verŝajne infano en ĝi naskiĝis. Terura suspekto pezas sur vin: ĉiuj ŝajnoj vin kulpigas. Ili estis sufiĉe fortaj por kaŭzi la morton de via edzo. Nu, mi vin petegas hodiaŭ, je la nomo de Dio viva, je la nomo de Prelongoj niaj prapatroj, kiuj mortis por la reĝo kaj por Francujo, rompu la silenton en kiun vi vin enfermas, diru al ni la tutan veraĵon, kiam eĉ ĝi devus esti por ni mortiga malkovraĵo.

– Ĵus je la nomo de tiuj samaj Prelongoj miaj prapatroj mi estas devigata al la konservo de mia sekreto. Ofte vi rakontis, ke en nia familio tiu ĵuro neniam estis malrespektegita. Nu, tiun teruran frazon mi elparolis antaŭ la krucifikso. Mia patro, dum ses cent jaroj nia raso donis al la mondo ekzemplon de la fideleco kaj de la respekto al la promeso ĵurita. Ĉu vi volas, ke estu via filino, kiu unua malpurigu sian blazonon per perfido kaj per felonio? Raŭlo mirigita silentis momente. La markizino kortuŝita ne povis ne admiri la tonon plenan da nobleco, per kiu ŝia filino estis parolinta. Malgraŭ ŝi en ŝia animo renaskiĝis la espero.

– Certe, Matildo, respondis la markizo pli malsevere, tia sento vin honoras grande. Ne estas mi, kiu vin riproĉos pro tio. Sed vi ne bone komprenis la naturon kaj la valoron de tiu ĵuro, kiu ja transiĝis en nia familio kun la sango kaj kun la honoro. Dum la Mezepoko, kiam la Prelongaj sinjoregoj estis elirontaj al la milito, ili unue aŭdis la meson. Poste la familiestro kaj ĉiuj liaj filoj prezentis siajn dekstrajn manojn al la krucifikso, ĵurante sur la animojn de Prelongoj siaj prapatroj jam mortintaj por la reĝo kaj por Francujo, ke neniam ili sin liveros al la malamiko, ke neniam ili forkuros returnen. Mi devas aldoni, daŭrigis Raŭlo kun nuanco de malhumileco, ke troviĝas en la historio neniu ekzemplo de okazo, en kiu tiu ĵuro estis malrespektita eĉ unu fojon. Sed vi vidas, mia filino, ke tiu ĵuro estis nur juro militista: neniam iu virino ĝin elparolis Kvankam tiu formulo estas solena, tamen ĝi ne povas malliberigi vian respondon, ĉar ĝi ne estas uzebla de vi.

– Mia patro, kun via permeso, kaj ne forlasante la respekton al vi ŝuldotan de mi, mi ne kredas ke tiu respondo tre ĝuste tradukas vian veran penson. Mi estus treege mirigita, aŭdante en via buŝo tiun opinion, ke ekzistas multaj specoj da honoroj, kaj ke la ĵurrompo, kiu estas krimo ĉe la viro, montriĝas ĉe la virino kiel ago nur negrava.

Venkite de tiu neatendita reatako, la markizo silentis kaj sin senmovigis en siaj pripensoj.

Estis Suzano kiu daŭrigis:

– Dio mia, mia kara infanino, pli bone ol iu ajn ni komprenas, via patro kaj mi, la grandecon de via decido. Sed fine, vi povus diri al kiu vi faris tiun ĵuron.

– Ne. Tia konfeso ĝin perfidus.

– Ni havas la certecon, ke vi ne estas kulpa. Eble vi suferas pro la kulpo de alia virino. La ĉeesto de Valentino en la Kamuŝa domo estas stranga kaj neklarigebla. Kion ŝi faris en ĝi? Ĉar Matildo persiste silentis, la markizino daŭrigis:

– Post longa pripensado, eble mi ĉion klarigis. Via amikino amis sinjoron de Ruvezo: mi estas certa pri tio. Eble tiu amo, kiun ĝis nun mi kredis tute ĉasta, havis kontraŭe sekvojn, pri kiuj oni vin kulpigas hodiaŭ.

La dukino senmoviĝis en sia muteco, direktante siajn okulojn al unu el floroj de la tapiŝo.

– Matildo, pripensu al tio. Mi konsentas, ke vi promesis al Valentino la konservon de ŝia sekreto. Ĝis nun vi toleris ĉiujn turmentegojn de la kalumnio, preferante ne ŝin perfidi. Tio ne min mirigas, venante de koro tiel supera kiel la via. Sed vi aŭdis antaŭnelonge, ke la fiŝkaptisto, kiu trovis ŝian skatoleton, al vi certigis, nenion suspektante, ke ŝia morto estas hodiaŭ tre ebla, preskaŭ pruvita. Ĉu vi opinias, ke la pereiga akcidento, kiu mortigis vian amikinon, ne samtempe vin liberigis el via ĵuro? Tiam, pro kia motivo vi silentus?

– Nu, obstinema, ĉu vi paralos, fine? ekkriis la markizo per tondra voĉo.

– Mi diris: “Ne”. Neutile insisti. Raŭlo, kiun ekokupis la kolero, vidante tian inercian forton, leviĝis per unu saltego.

– Raŭlo, Raŭlo, ekkriis la markizino; kvietiĝu, amiko mia. Vi malindiĝas.

– Vi estas prava: danke. Sin turnante al sia filino:

– Ĉar vi kuraĝas vin ŝirmadi malantaŭ sanktega ĵuro por kaŝi vian konduton, sinjorino, iru; vi povas foriri. Forkonduku la dukinon, Suzano, forkonduku vian filinon: ĉar mi sentas teruran koleron funde de mi bolantan.

Pala, tremanta, apenaŭ sin subtenanta, Matildo estis rekondukita de sia patrino ĝis sia ĉambraro. Kiam ŝi troviĝis sola, la juna virino ekkriis, levante al la ĉielo malesperajn okulojn:

– Dio mia, kredeble la vivo kreskigis en mi potencegajn radikojn, ĉar mi ne mortas pro la ĉagrenoj min premegantaj.

La plendinda infanino kredis ke ĉiuj homaj doloroj estis konsumitaj de ŝi, kaj ŝi ne suspektis, ke ŝia vera turmentego apenaŭ komencas.

La ekzistado daŭrigis en la kastelo kun la malgaja unu toneco de antaŭaj tagoj. La dukino volis ricevi neniun, veturis kelkafoje kun sia patrino sed plej ofte sola; ĉar ŝi timis, ke en ŝia ĉeesto ŝi preterlasos komprometantajn frazojn. Ian matenon Josefino ricevis leteron, kies adreso estis skribita de nekonita mano. Ĝin malferminte la ĉambristino estis tre mirigita, vidante ke la koverto enhavas alian koverton kun tiu surskribo: