Por doni al ŝia dukina Blasana Moŝto.
Ŝi aliris al la ĉambro de sia mastrino, kaj rakontis per kia maniero tiu letero troviĝas en ŝiaj manoj.
– Mi vidu, diris la juna virino. Mi estas tiel ĉirkaŭata de misteraĵoj, ke nun nenio min mirigas.
Ĝin malferminte, ŝi legis:
Sinjorino,
Viro tute sindonema al vi dezirus havi kun vi interparoladon, kies grandega estas graveco. Tiu viro vin atendos ĉiutage dum unu semajno, de la unua ĝis la sesa vespere, sur la vojkruciĝo de la Stelo, en la Folieraĵa arbaro. Li esperas, ke vi ne pentigos de lia zorgo tiun, kiu, penante nur vin utili, senŝancele subskribas:
Amiko de VALENTO.
– Kion tiu viro deziras de mi? murmuris Matildo. Ĉu li estas savonto? Ĉu malamiko? Ha! tia necerteco, estas tro granda. Kiaj ajn estu la konsekvencoj, mi iros hodiaŭ mem. Mi ne riskas plu mian famon. Pri mia vivo, ĝi estas nun tiel senvalora por mi! De ŝia edziniĝo, sinjorino de Blasano estis tute libera. Ŝi iris kien ŝi deziris iri; kaj neniu zorgis pri ŝiaj promenadoj. Ŝi do povis rajdi ĝis la Folieraĵaj arbaroj, ne rimarkite de iu.
Alveninte en la lokon montritan de la letero, ŝi haltigis sian ĉevalon, rigardis ĉirkaŭ si kaj vidis neniun. La kriadoj de babilemaj birdoj nur malkvietigis la silentadon de l’ altaj arbegaroj.
Subite viro vestita kiel hakisto eliris el la malantaŭo de arbo. Elpreninte sian ĉapelon, li diris per tono de supera ĝentileco:
– Mi dankas vin, sinjorino, ĉar vi venis. Mi vin atendis konfide, estante certa, ke mi incitis vian scivolon.
Aŭdante la sonon de tiu voĉo, Matildo ektremis:
– Sed, sinjoro, ŝi diris, ŝajnas al mi, ke mi jam vidis vin ie. Viktoro Linŝardo! ŝi ekkriis per tono de neesprimebla teruro.
– Jes, sinjorino, la nepo de l’ iama lakeo. Parolante la junulo prenis per la brido la ĉevalon de la dukino.
– Ĉar mi estas certa, ke vi estus malkonsentinta min akcepti en vian kastelon, se mi estus farinta peton pri tio laŭ regula maniero, mi estis devigita uzi tiun militan ruzon, pri kiu mi petegas de vi mian senkulpigon.
La komandanto parolis per ironia tono. Liaj gestoj prezentis tiun veluran dolĉecon de la kato ludanta kun la muso kiun ĝi baldaŭ ekmanĝos.
– Nu, sinjoro, kion vi petas.
– Unue ke vi malsupreniru. Tio estos pli oportuna por interparolado.
– Neniam, sinjoro.
Kaj la juna virino levis sian vipeton.
Ne timigite la filo Linŝardo eltiris el sia poŝo malgrandan revolveron, kaj enmetis la tubon en la orelon de la ĉevalo.
– Se vi min tuŝas, li diris trankviltone, mi rompas la kapon de via rajdito. Kaj tio estus bedaŭrinda, li aldonis ridetante, ĉar ĝi estas rashava besto, kiun neniu pli bone ol mi admiras kompetentule.
Vidinte ke ĉiu kontraŭbatalo estas neebla kontraŭ tia viro, la dukino submetiĝis kaj saltis teren. Viktoro prenis mem la bridon de ŝia ĉevalo kaj ĝin alligis al arbo. Poste montrinte al Matildo unu el muskoplenaj benkoj ĉi tie troviĝantaj:
– Sidiĝu, sinjorino, mi petas; kaj volu min aŭskulti. Venkita, ensorĉita de la ordonanta tono, kiun malbone kaŝis la ĝentileco de frazoj, sinjorino de Blasano obeis sen ia protesta gesto.
– Mi devas vin sciigi, daŭrigis Viktoro, ke, se dum nia interparolado, vi okaze kriadus, petus helpadon, nenio estus por mi pli agrabla. Se iu pasanto troviĝus en la apudaĵoj, li alkurus tuje, kaj vidus vin apud mi. Per tiu rimedo, vi metus en mian ludon atuton tute gravegan.
– Trankviliĝu; mi diros nenion. Mi vin aŭskultos ĝis la fino, ĉar mi ne povas agi alimaniere.
– Vi scias, sinjorino, ke mi vin amas multege. Mi kredas, ke mi jam provis pruvi tion al vi.
Aŭdante tiujn vortojn, la dukino ruĝiĝis pro indigno, pripensante, ke ŝia interparolanto jam vidis ŝin tute malvestitan.
Sed ŝi nenion respondis.
– Pro tio, daŭrigis la junulo ridetante, ĉar vi estas vidvino, mi petas de vi vian manon.
– Sinjoro, ekkriis la dukino malhumiltone, en nia societo oni ne akceptas la malnobeledziniĝojn. Mi bonvolas vin aŭskulti. Sed almenaŭ parolu serioze.
– Ĉu mi similas petolanton? demandis la komandanto per glacia tono. Cetere min indiferentigas viaj fieregaj rimarkoj: ĉar mi estas certa ke, kiam ni disiĝos, vi estos konsentinta mian peton.
– Neniam, neniam! Vi bone scias, ke mi vin malestimas, ke mi vin malamas. Mi havas la certecon, ke ĉiuj miaj malfeliĉaĵoj devenas de vi, de vi kiu estas krimulo kaj malnoblegulo. Kaj vi kuraĝas peti mian konsenton por la plej malamegita inter la unuiĝoj. Ne, milfoje ne. Ha! mi preferus la morton.
– Vi ne mortos, sinjorino, kaj vi konsentos. Dum la pasinta tempo sinjoro de Prelongo al mi rifuzis vian manon; sed mi ĵuris, ke vi apartenos al mi. Mi estas simila al vi, sinjorino; mi scias plenumi miajn ĵurojn. Unuafoje mi faris provon, kiu malsukcesis: nur la hazardo malhelpis ĝian efektivigon. Estas perulo pagita de mi, kiu formetis la infanon de Valentino, kaj ĝin lokis sur la apogseĝon de la duko. Mi volis neebligi vian edziniĝon. Mia kunkulpanto malbone plenumis miajn ordonojn. Anstataŭ iri al la urbodomo, li iris en la preĝejon. Cetere tio ne estis grava; la entrepreno tamen sukcesis, ĉar ĝi vin vidvinigis. Tio estis do nur prokrasto. Sed mi scias, kiel kore vi amas tiun infanon. Dank’ al strangeco tre mallogika sekve tre virina, tiu estaĵeto, kiun vi devus malamegi, fariĝis kontraŭe la objekto de ĉiuj viaj amsentoj. Nu, tiu infano estas mia. Kiam mi volos lin repreni, vi estos devigita obei al la leĝo.
– Kiel? Vi diras, ke tiu infano al vi apartenas. Tia certigo estas vere tro maltimega.
– Li estis formetita laŭ miaj ordonoj, transportita Parizon kaj enmetita en konfesejon de Saint-Germain-des-Prés , kie mi ŝajnigis lin trovi kvazaŭ hazarde. Tiam mi lin prezentis en la urbodomon de la sesa kvartalo, sciigante, ke mi prenas sur min lian edukadon. La sviso kaj la pedelo de la preĝejo min apudestis kiel atestantoj: kun mi ili subskribis tiun deklaracion. Estu certa, ke la akto estas tute regula.
– Sed tio estas abomeninda! Vi montriĝas ankoraŭ pli malkuraĝa, pli malestiminda ol mi kredis.
– lru sinjorino, iru; ne ĝenu vin. Mi jam diris: viaj insultoj min indiferentigas. Por ke vi malkonsentu la redonon de tiu infano, vi devos liveri motivojn. Kiajn? Ke vi estas lia patrino? Tion mi tutkore deziras; sed vi ne ĝin faros. Ke li estas la filo de Valentino? Vi estas malliberigita de via ĵuro. Kiam eĉ vi konsentus ĝin perfidi, vi estus devigata liveri pruvojn; kaj tiujn pruvojn via amikino kun si forportis en la marondojn.
La dukino de Blasano direktis al la komandanto okulojn senrigardajn. Ŝi sentis sin tiel premegita de lia potenco, ke ŝi sin demandis, ĉu la kontraŭbatalo estas ankoraŭ ebla.
– Tio ne estas ĉio, daŭrigis la junulo per voĉo tranĉanta. Via patro min mortige ofendis; kaj mi forgesas nenion: la vundo estas ankoraŭ tiel sangada kiel ĝi estis en la unua tago. Se ĝis nun mi prokrastis mian venĝon, mi tion faris nur, ĉar mi indulgis la patron de mia estonta edzino. Sed aŭskultu min tre atente, sinjorino, kaj sciu, ke neniam mi diras vanajn parolojn. Se ian tagon, malgraŭ la ĵurita promeso, vi rakontos al sinjoro de Prelongo kiamaniere la aferoj vere okazis en la Kamuŝa domo, tiun saman tagon, mi al li konigos plendetale kiamaniere la aferoj vere okazis en via ĉambro, dum fama nokto, kiun kredeble vi ne forgesis. Laŭ via opinio, kio fariĝos? La markizo sentos ekbolanta sian nobelulan sangon, pri pensante, ke ia malnobelulo, ke la nepo de lia iama la keo kuraĝis atenci per mano malrespektega la nepinon de antikvaj Prelongoj. Antaŭ atestantoj li min survangofrapos per sia ganto kaj per sia malestimo. Tiun insulton mi ne toleros. Insultite, mi elektos mem la duelarmilojn, kaj mi prenos la spadon per kiu mi estas lertega. Se vi dubas, demandu pri tio, inter ĉiuj miaj kolegoj, tiun kiun vi volos: vi aŭdos lian respondon. Sur la duelkampo, kontraŭ kontraŭulo tiel lerta kiel mi, via patro estas mortonto. Kaj, ĉar mi estos pagigonta ne nur liajn insultojn sed samtempe la viajn, estu certa, ke mi ne lin indulgos.