Post tiuj vortoj, Matildo ekpuŝis teruran ekkrion. Ŝi vidis sian patron, tiel amegatan de ŝi, kuŝantan sur la tero, banantan en sia sango, kun koro traborita: ŝi vidis sian patrinon, frenezigitan de la dolorego, trenantan en la malĝojego ekzistadon de nun sencelan; ŝi rememoris la rakontojn tiel ofte aŭditajn de ŝi en la buŝo de fraŭlino de Savinako, al kiu tia malfeliĉo alvenis. Pripensante al sia amikino, kiu kredeble estas nun malviva, ŝi enviis ŝian sorton, kaj ekkriis:
– Ĉar mi havas neniun rifuĝejon krom la morto, mia kara Gastono, mi iros vin retrovi.
– Jes, respondis ironie la filo Linŝardo, tiu rimedo estas la sola, kiu ebligus vian forkuron el mi. Vi povas elekti nur inter du okazontaĵoj, ĉu la memmortigon, ĉu la edziniĝon kun mi.
– Nu, mi pli amas morti ol aparteni al vi. Mi same ne diras vanan parolon.
– Mi ne dubas pri tio, sinjorino. Sed memoru, ke nur la espero fariĝi via edzo haltigas mian brakon levatan super la kapo de via patro, Se vi finus vian vivon, kiu do restus tie ĉi por lin protekti?
– Kion fari? sed kion fari? ĝemadis la malfeliĉa virino, premante siajn tempiojn inter la manoj, kvazaŭ ŝia kranio estus eksplodonta.
– Edziniĝi kun mi, sinjorino: tio estas via sola savilo. Li volis preni ŝian manon. Post tiu kontakto, la dukino rapide reeniris. Ŝajnis al ŝi, ke ŝin tuŝas io gluanta kaj malvarma, simila al rampaĵa haŭto.
– Nu, Matildo, daŭrigis Viktoro, estu prudenta. Jam per viaj malestimaĵoj vi kaŭzis la morton de via edzo: ĉu vi volas denove ŝargi vian konsciencon per la pereigo de via patro? Li fine prenis malgraŭ ŝi la manon de la dukino, kaj ĝin premis en la siaj. La juna virino ne eĉ sentis lin.
Rigida sur la muskoplena benko sur kiu ŝi sidas, kun okuloj direktitaj rekten antaŭ ŝi, ŝi ŝajnis aliformigita en aŭtomaton. Trompite de tiu sintenado, la komandanto akceptis kiel mutan jeson tion, kio estis nur pensforestado.
Pro tio la filo Linŝardo kredis, ke li povas daŭrigi per tono preskaŭ amema:
– Aŭskultu, mia kara Matildo: ĉar vi amegas la filon de Valentino, ĉu vi faros nenion por efektivigi lian feliĉon? Vi ne pripensis, ke lia estonteco estas nun tute plorinda. Liaj gepatroj mortis ambaŭ, ne lin rajtiginte. Do, dum sia tuta ekzistado, li estos kondamnita al la titolo de bastardo. Ĉiuj homoj, eĉ viaj gepatroj kredas, ke vi estas lia patrino. Akceptu kuraĝe la situacion tia, kia ĝi trudiĝas al vi. Via edziniĝo kun mi, reguligante la civilan staton de tiu infano, redonante al li la familion, kiun li perdis, faros lian feliĉon kaj samtempe la vian; ĉar ĝi ebligos vian rehonoriĝon. Post la fariĝoj okazintaj, unu nur viro estas nun edziĝebla kun vi: kaj tiu viro, vi tre bone scias, ke li estas mi.
Aŭdinte tiujn vortojn, la dukino ŝajnis vekiĝi. Sin turnante al sia malamiko, ŝi pafis al li rigardon tiel malamo plenan, ke la komandanto ektremis. Ĉiu alia, antaŭ tiu muta minaco, estus reenirinta malantaŭen. Sed viro tiel persistema kiel li ne forlasas facile sian akiraĵon. Cetere la afero estis nun tro antaŭenpuŝita, por ke estu ebla la haltigo de l’ entrepreno. Li do staris senmova kaj muta, dum la dukino diris per sentona voĉo.
– Mi vin malamegas per la tutaj fortoj de mia estaĵo. Vi estas por mi la malbonfaranta besto, kiun oni forĵetas malproksimen pro timo kaj pro naŭzo. Sed la fatalo pezas sur min. Por savi miajn amatojn, mi edziniĝos kun vi, ĉar la devo min instigas al tia malnoblegaĵo.
– Ha! Matildo, mi bone sciis ke ...
– Antaŭ ĝoji, sinjoro Linŝardo, lasu min fini. Mi portos vian nomon, kaj mi vivos en loĝejo sidanta sub la sama tegmento ol la via. Sed al tiu limo haltos la ofero, kiun terurega situacio min devigas fari. Pri la restaĵo, aŭskultu min: se vi konservas la esperon, ke mi fariĝos reale via vera edzino, vi pli bone agus foririnte for de mi, ĉar vi karesas revon, kiu neniam efektiviĝos, neniam. Mi ĵuras, ke neniam mi apartenos al vi.
– Dio mia, sinjorino, respondis Viktoro ridetante per bonhoma mieno, kial diskuti pri tiaj negravaĵoj? Estas evidente ke, kiam ni estos geedzoj, vi apartenos al mi. En la geedziĝo la perforto ne ekzistas.
– Ĝi ne ekzistos, ĉar mi tre bone scios ĝin malebligi. Cetere tio ne estos la unua fojo.
Pro tiu mordanta aludo, Viktoro fermegis siajn pugnojn. Lia vizaĝo kuntirita de kolerego fariĝis malbelega. Sed Matildo ne povis ĝin ekvidi. Estante jam levita, ŝi sin direktis al la arbo, al kiu estis alligita ŝia ĉevalo.
– Nun, sinjoro, ŝi diris, mi konjektas, ke vi diris ĉion, kaj ke vi liberigos min.
Per penego de sia voleco la komandanto devigis siajn trajtojn repreni ilian kutiman ŝajnon. Do li respondis kviete:
– Certe, sinjorino. Permesu, ke mi helpu vin al la sidiĝo sur la selon.
Sed kiam Matildo estis suprenirinta sur sian ĉevalon, la filo Linŝardo daŭrigis ankoraŭ, tenante per la brido la rajditon kaj dirante al la juna virino:
– Post kelkaj tagoj, la dek leĝaj monatoj estos fluintaj.
Mi havos la honoron peti vian manon de sinjoro de Prelongo. Necesege estas, ke li ĝin donu. Vi komprenis: estas necesege. Pro tio, nur unu afero estas farebla de vi: neniam vi kontraŭdiros min, kion ajn mi povus rakonti.
– Mi ne kontraŭdiros vin, sed lasu min eliri.
– Memoru, ke ni devas esti tute konsentantaj, se vi volas konservi vian filigan infanon kaj la vivon de via patro.
– Mi memoros. Sed lasu mian ĉevalon. Ĉar la komandanto obstine mantenis la noblan beston, kiu piedfrapadis pro malpacienco, la dukino spronpikis la flankon de sia rajdito. La besto stariĝis. Neatendite surprizita, Viktoro delasis la bridon. La ĉevalo sublevita de lertega mano faris grandegan saltegon, dum la vipeto de la dukino, svingite de kolera brako, tranĉis siblante la aeron kaj falegis sur la vizaĝon de la junulo, kiun ĝi markis per ruĝa linio. La komandanto puŝis doloregan ekkrion kaj prenis sian revolveron. Sed sinjorino de Blasano troviĝis jam tro malproksime. La filo Linŝardo povis nur ĝin observi okule, dum ŝia ĉevalo galopegante ŝin alkondukis fulmorapide al la kastelo.
– Nu, li diris, viŝante per sia poŝtuko sian frunton sangadantan, jen estas gefianĉiĝoj, kies elmontroj havas karakteron nekomunan. Sed pacience: tio pagiĝos kun la restaĵo.
Malvarmetigante la varmegan frunton de Matildo, la rapideco de la kurado redonis al ŝia spirito klarecon, kiu ebligis la pripenson.
Ĉio estis finita kaj ŝia vivo rompita por ĉiam. La fera prenilego ŝin kaptinta pli kuntiriĝis ĉiutage: ĝi haltos nur kiam ŝi estos tuta elpremegita de ĝi. Ha! ŝia ĵuro, kiun si timis malrespekti; ŝia sekreto, kiun ŝi preskaŭ preterlasis pro la sagaceco de ŝia patrino; nun ŝia konscienco povas esti trankvila; ĝi ne timu: ŝi ne perfidos la unuan, ne konigos la duan. Nun, ne nur ŝia konsciencdelikateco estas minacata, sed la vivo de ŝia patro, de ŝia patrino, de Valento, de la solaj estaĵoj, kiujn ŝi amas.
Ŝi ripetis tiujn frazojn, per kiuj Viktoro ŝin petegis, ke ŝi rajtigu per sia edziniĝo la infanon de ŝia amikino. Retrovinte en la buŝo de la viro malamegata la samajn esprimojn ol en la du leteroj de la duko sia edzo, ŝi devige miris pro la koincido.
Kiam ŝi alvenis, la unua vizaĝo kiun ŝi renkontis, estis tiu de ŝia malgranda protektito. La infano alkuris al ŝi, ŝanceliĝante, prezentante siajn malfortajn brakojn, kaj balbutante tiun ĉarman vorton, kiu vibrigas la koron de patrinoj: