– Mama! mama!
– Jes, karuleto mia, mi estas via patrino, ŝi ekkriis, lin prenante en siajn brakojn. Tiu krimulo estas prava. Kun li sola mi povas edziniĝi; ĉar al li sola povas profiti la kredigo, ke li estas via patro. Plendinda senkulpulo! ŝi murmuris, oni devas konfesi, ke la malbonulo estas tre forta, ĉar li faris de vi sian kunkulpanton.
Post ok tagoj, la tuta Prelonga familio finis la tagmanĝon, kiam servisto eniris, kaj donis al la markizo leteron urĝan. Post la foriro de la lakeo, la markizo rompis la sigelon. Ĝin traleginte per rapida rigardo:
– Nu, li ekkriis, tio estas tro maltima.
– Kio do okazas, petis Suzano.
– Estas la komandanto Linŝardo, kiu petas de mi interparoladon. Li insistas. Ŝajnas eĉ ke la tono de lia letero estas preskaŭ minaca. Kion li volas rakonti? li aldonis, rigardante sian filinon, kiu mallevis la okulojn.
– La sciigo de tio dependas nur de via volo, patro mia. Akceptu tiun viron.
– Ha! ne. Eĉ mi lin malpermesos per terminoj tiaj, ke li ne deziros rekomenci.
– Mi vin petegas; ne tion faru.
– Kial? Ĉu vi kredas, ke tiu sinjoro min timigas? Pripensante al la konsekvencoj, kiujn eble naskus dua insulto, la dukino tremis.
– Mi malbone esprimis mian penson, ŝi balbutis. Mi nur volis diri, ke la interparoladon de vi malakceptitan hodiaŭ eble vi estos devigata doni post kelkaj tagoj.
Tiam vi ŝajnos repreni vian decidon: kaj tio estas ĉiam humiliga.
Sinjoro de Prelongo ŝanceliĝis momente. Sin turnante al la markizino.
– Kaj vi, mia kara Suzano, kion vi opinias pri tio?
– Mi iom konsentas kun Matildo, amiko mia. Vi devas lin akcepti. Eble li konas aferojn, kiujn ni ne scias; eble li alportas iom da lumo en la senlumecon, en kiun ni baraktas. Estas li, kiun vi kredis rekoni, ian nokton, duonsufokitan en la parko. En tiaj okazoj lin malpermesi estus, laŭ mia opinio, grava malprudentaĵo.
– Eble vi estas pravaj ambaŭ, murmuris la markizo, kiu ordonis, ke oni enirigu la komandanton en la bibliotekon.
Enirante en tiun ĉambron, Viktoro ne povis deteni malhumilecan ekmovon. Dum la pasinta tempo, kiam li venis en la kastelon, ĉu petonte de la markizo lian protekton, ĉu dankonte lin pro ĝi, en tiu loko lin oni akceptis. La teruran batalon komencitan de lia infanaĝo fine estis gajninta la malnobelulo. Baldaŭ li ordonos kiel estro en tiu domego, en kiun ĝis nun li estis enirinta nur kiel peteganto.
Pro la cirkonstanco la junulo estis vestinta sian plej belan uniformon. Starante antaŭ fenestro rigardanta la parkon, li atendis.
Sed li tremetis aŭdante la markizon, kiu penetrinte silente en la lernoĉambron diris:
– Vi petis de mi interparoladon, sinjoro. Mi vin aŭskultas.
Sinjoro de Prelongo ne sidiĝis, volante komprenigi al la filo Linŝardo, ke laŭ lia espero lia vizito ne estos longedaŭra. Viktoro ne ŝajnis rimarki la malvarmecon de tiu akcepto.
– Via markiza Moŝto, li diris, mi venas petonte de vi konsilon.
– De mi, sinjoro?
– Jes, de vi mem. Antaŭ du jaroj, mi skribis al sinjorego respektplenan leteron, en kiu mi petis de li la manon de lia filino. Tiu sinjorego respondis, ke li ne povas akcepti kiel bofilon la nepon de sia iama lakeo.
– Poste, sinjoro.
– La patro de la junulino, kun kiu mi deziris edziĝi, faris tre gravan malprudentaĵon, sendante sian respondon kaj antaŭe ne demandinte sian filinon. Eble li estus aginta tute alimaniere, sciante ke tiu amo estis reciproka.
– Vi mensogas, sinjoro.
– Demandu ŝian dukinan Moŝton, respondis Viktoro ne ŝancelite: mi estas certa, ke ŝi ne min kontraŭdiros.
Post tiuj vortoj elparolitaj de mordanta voĉo, sinjoro de Prelongo duonsvenis. Sin alkroĉinte sur la kurtenojn, por eviti falon, li havis nur la tempon sidiĝi en la apogseĝon al li prezentitan de la komandanto.
– Ĉu vi deziras, ke mi voku serviston? demandis ĉi tiu.
– Neutile; la blindigo ĉesis. Daŭrigu, ĝemis Raŭlo per raŭka voĉo.
– Neebliginte la geedziĝon, daŭrigis Viktoro, tiu letero naskis konsekvencojn facile antaŭvideblajn. Ĝis nun nia reciproka amo estis tiel pura tiel ideala kiel la amo de Paŭlo kaj de Virginio. Sed ian vesperon la pasio venkis la volon, kaj ni eliris el la poezio por eniri en la realaĵon. La fariĝo okazis en dometo izolita, ormamita de floroj pro la cirkonstanco. Sed kiam mi eliris el la brakoj de mia amikino, la idilio aliformiĝis en tragedion. Kruelega besto sin ĵetis sur min, kaj min duonsufokis. Se mi estas ankoraŭ viva, mi tion devas iom al la hazardo, sed multe al mia maltimo. Volu rigardi la cikatrojn de mia kolo.
La markizo puŝis ĝemadon. Li memoris, ke ĵus en tiu loko estis vundita la nekonatulo trovita en la parko.
– Niaj amaĵoj, reparolis la komandanto, daŭris dum kelkaj monatoj. Ĉar estis tre nesingarda la daŭrigo de niaj kuniĝoj en la dometo, kiu estis la unua rifuĝejo de niaj unuaj kisadoj, ni aĉetis la kunkulpecon de malnova ĉasgardisto iam forpelita de la patro de mia amantino. Trifoje en la semajno, mi iris ĉe tiun viron; ŝi tien min retrovis. De tago al tago mia amo pligrandiĝis. Ĉar ilia unua kuniĝo ne estis senfrukta; kaj mi havis la certecon, ke baldaŭ mi fariĝos patro.
Viktoro haltis momente por juĝi la efekton faritan; kaj tio, kion li vidis lin multege kontentigis. La ŝajno de la markizo estis vere plendeginda. Larĝaj ŝvitgutoj perliĝis el liaj tempioj. Liajn manojn agitadis senĉesa tremado. Kiam la junulo ĵetis sian lastan frazon per vibranta voĉo, sinjoro de Prelongo respondis nur per mallaŭta plorego.
– Mi estas devigata konfesi, daŭrigis la filo Linŝardo, ke ekzistis oficiala fianĉo, kiun oni montris al la naiveguloj. Sed mia amatino certigis, ke li ne estas danĝera, ke pro li ne taŭgus ia ĵaluzeco. Mi konfesas, ke ŝia konduto estis tre trankviliga. Uzante kiel pretekston akcidenton okazintan al ŝia estonta bopatrino, mia amantino prokrastis de tago al tago la geedziĝon, esperante malkuraĝigi tiun sinjoron, kaj lin devigi al la eliro. Sed li alkroĉiĝis obstine, kaj malgraŭ ĉio restis sur la batalkampo, pacience atendante la favoran okazon. Li estis prava; ĉar la venko fina ĉiam apartenas al persistemuloj. En la nokto, en kiu mia filo naskiĝis, la domo elfalegis. Mi havis nur la tempon forporti la novnaskiton, kiun mi savis el morto certa. Nur per miraklo lia patrino ne pereis en la katastrofo. Dum unu monato ŝi ŝanceliĝis inter la vivo kaj la morto. Mi troviĝis en Parizo, atendante ke ŝi resaniĝu, antaŭ kiam mi petos ŝian manon, kiam mi eksciis, ke ŝi estis edziniĝonta kun tiu viro, kiun mi ne konsideris kiel timindaĵon. Via markiza Moŝto, estas ĝusta la proverbo, kiu diras: “Ĉiam la forestantoj estas malpravaj”. Ne vidante min, mia amantino min forgesis. La alia viro, kiun ŝi renkontis ĉiutage, briligis antaŭ ŝiaj okuloj la blindigantan mirindaĵon de titolo multfoje jarcenta. La kasta malhumileco, kiun la amo momente si lentigis, se ne tute mutigis, denove laŭtiĝis. Vidante tiun malrespekton al la ĵurita promeso, mi ne ŝanceliĝis. Mi ne volis ke tia krimo efektiviĝu. La fianĉo trompita estis avertota, ke lia estonta edzino apartenas al alia viro, kaj la kulpa patrino devigota al la repreno de l’ infano, el kiu ŝi volis sin liberigi. Bedaŭrinde, mi malbone informita povis min intermeti nur tro malfrue.
Viktoro paŭzis, por ke sinjoro de Prelongo havu la tempon enŝovi ian pripenson. Sed Raŭlo ne moviĝis. La komandanto daŭrigis.
– Se la perulo komisiita de mi al la plenumado de miaj ordonoj estus kompreninta ilin pli bone, granda malfeliĉaĵo estis evitita. Eksciinte la veron, la edzo de mia amantino sin mortigis pro malespero. Li estis bonulo, kaj ne meritis tian finon. Nu, via markiza Moŝto, jen estas al kio mi volis alveni, jen estas la naturo de la konsilo, kiun mi petas de vi. La patrino de mia filo estas vidvino. Malgraŭ ŝia malfideleco, mi ŝin amas ankoraŭ tiel kore kiel en la unuaj tagoj. Pri tiu infano, la animo de mia animo, la karno de mia karno, mi lin amegas per la tutaj fortoj de mia vivo. Pro tio, mi demandas min, ĉu ekzistas en la mondo barilo sufiĉe alta, kiu malebligas, ke mi alligu mian ekzistadon al la ekzistado de tiuj du amegitai estaĵoj? Respondu: kion mi devos fari? Kion vi farus en mia loko? Peza silento sekvis la parolojn de la filo Linŝardo. Sinjoro de Prelongo daŭrigis sian rigardadon rekten antaŭ si, ne ŝajninte aŭdi la demandon faritan de la komandanto. Post dek minutoj, Viktoro malpacienca ekkriis: