– Via markiza Moŝto, mi atendas vian respondon. Penege Raŭlo murmuretis:
– Mi volas unue certiĝi, ĉu vi ne mensogas.
La komandanto aŭdigis malbonan ridon.
– Konsiliĝu kun via filino, mia kara sinjoro, kaj ŝin demandu. Mi timas nenian proteston.
Sinjoro de Prelongo sin levis, montrante, ke la interparolado estas finita. Viktoro sin klinis, kaj per voĉo akra, kun minaca fajrero en la rigardo:
– Via markiza Moŝto, li diris, mi havas la honoron peti de vi la manon de sinjorino via filino, ŝia dukina Blasana Moŝto.
ĈAPITRO DEKKVARA
Apenaŭ la komandanto eliris, iu frapis sur la pordon de la lernoĉambro, en kiu la markizo ankoraŭ troviĝis. Ĝi estis sinjorino de Prelongo.
– Mi vidis sinjoron Linŝardon elirantan, ŝi diris; do mi sciis, ke vi estas sola. Kion li volis?
– Li volis. Ha! Suzano, nia malfeliĉo estas supermezura. Nia filino estas la amantino de tiu viro kaj la patrino de Valento.
– Tio estas neebla.
– Tio estas vera, bedaŭrinde. La rakonto farita de li nepre rilatas kun la realaĵoj. Ĉiuj miaj suspektoj estas nun tro verigitaj. Cetere li proponas por ripari siajn kulpojn, la edziĝon kun la patrino kaj la rajtigon de l’ infano.
– La krimulo! ekkriis la markizino furioza. Jen estas do, kien celis ĉiuj liaj kaŝitaj intrigoj. Mi esperas, ke vi rifuzis per tono tute senesperiga.
– Ne. Unuan fojon jam ni malakceptis lian peton, ne konsiliĝinte kun Matildo. Niaj tutaj malfeliĉaĵoj devenas de tio.
– Sed mi ne bezonas la opinion de mia filino por kontraŭstari tian edziniĝon. La heredantino de Prelonga markizo, hodiaŭ dukino de Blasano, fariĝus sinjorino Linŝardo. Nu, amiko mia, ĉu vi pripensis al tio?
– Mi ne bezonas pripensadon. Estas nia filino, kiun tio koncernas; estas ŝi, kiu devas decidi. Ĉu ŝi troviĝas en la kastelo?
– Jes, mi kredas.
– Mi ŝin venigos. Post kvarono da horo, kiam la juna virino estis realirinta siajn gepatrojn en la biblioteko:
– Mia filino, diris sinjoro de Prelongo, tiel kiel vi deziris, mi akceptis la komandanton Linŝardon. Mi devas al vi konigi la interparoladon okazintan inter ni.
– Neutile, mia patro. Mi ĝin divenas, aŭ prefere antaŭsentas.
– Laŭ lia diro, li certigas ke vi estis lia amantino.
– Mi tion suspektis.
– Li certigas, ke Valento estas lia filo kaj la via.
– Mi tion atendis.
– Fine li proponas la edziĝon kun vi.
– Tio estis neevitebla.
Matildo ŝajnis tiel sufokiĝanta, ke ŝi apenaŭ povis paroli. Nur siblante tiuj mallongaj frazoj eliris el ŝiaj lipoj. La markizo daŭrigis per tono severa:
– Kion vi respondos por vin senkulpigi?
– Nenion.
– Tiam mi devas kredi tion, kion diris tiu viro?
– Vi devas kredi.
– Li petis vian manon.
– Vi devas ĝin doni.
– Kiam li revenos, kion mi respondos?
– Ke vi akceptas kaj, ke mi konsentas.
La markizino supermezure miregigita rigardis alterne sian edzon kaj sian filinon. Raŭlo estis palega. Kolerego malfacile moderigita kuntiris liajn lipojn. Pri Matildo ŝi staris, forte apogante sin sur la dorsapogilon de apogseĝo, sur kiu ŝi alkroĉiĝis por ne fali. En ŝiaj okuloj pasis brunruĝaj lumetoj. Ŝia vizaĝo kuntirita de dolorego memorigis tiujn inferanajn maskojn desegnitajn en la miniaturoj de antikvaj preĝolibroj.
Sinjorino de Prelongo sin intermetis, timante malfeliĉaĵon:
– Matildo, reeniru en vian ĉambron. Vi estas tute freneza.
La juna virino eliris, sin alkroĉante sur la muroj. La markizo kaŝis sian kapon en la manojn, kaj meze de kortuŝeganta plorego, ekpuŝis tiun malesperan ekkrion:
– Ha! mi dubis ankoraŭ!
– Neniam mi dubis, respondis Suzano per tono solena. Sed nun mi estas certa pri la senkulpeco de nia filino.
Miregite de tiu certigo, sinjoro de Prelongo levis la kapon.
– Kiel? mia malfeliĉa amikino, vi do ne aŭdis?
– Kontraŭe, mi ĉion aŭdis; kaj estas pro tio, ke mi certigas.
– Sed ŝi konfesis.
– Se vi nomas tion konfeso.
– Sed ŝi ne sin defendis.
– Kion tio pruvas?
– Ke ŝi estas kulpa, ve! kaj ke tiu viro diras veraĵojn. Nu, Suzano, via amo al Matildo vin blindigas. Kiam la evidenteco stariĝas, vi vole fermas la okulojn por ne ĝin vidi. Ĉar junulino estis edukita sankte, laŭ principoj de la plej severa moraleco, vi kredas, ke tio sufiĉas, kaj igas neebla ian ajn kulpon. Tamen vi bone scias, ke vi ne estas prava. Ŝi ne estas la unua, eĉ en nia societo, kiun la pasio erarigis ĝis la tuta forgeso de ŝia indeco kaj de ŝiaj devoj.
– Mi ne estas tiel malhumila, ke mi kredas mian filinon neerarema. Sed se ŝi amus tiun viron, tute alia estus ŝia sintenado. En tiu afero vi agas laŭ logika rezono; de forpreno en forprenon vi alvenas al la konkludo. Informanta juĝisto ne procedus alimaniere. Mi juĝas per mia patrina koro; kaj mi sentas, mi certigas, mi ĵuras, ke ne nur Matildo ne estas kulpulino, sed kontraŭe, ke ŝi estas suferantino, mi eĉ diros oferitino.
– Ha! se vi dirus la veron!
– Memoru, Raŭlo, kiel forte tiu Viktoro ĉiam estis antipatia al mi. Dum la pasinta tempo, kiam vi lin admiris multege, pli ol unu fojon ni ambaŭ malkonsentis pri tiu malŝatinda persono. Antaŭsento min avertis, ke tiu estaĵo estos al ni pereiga. Vi min mokis: tamen vi vidas, ke bedaŭrinde tiu antaŭsento ne min trompis.
Restinte sola, sinjoro de Prelongo kontraŭbatalis kontraŭ la ĉagreno lin ekkaptinta. Ĉar la situacio estis malespera, li devis ĝin studi per firma koro. La paroloj de la markizino ne lin konvinkis; ĉar en ĉiuj aferoj la virinoj intermetas la senton: sed ĉu la sento valoras kontraŭ la fariĝoj? La komandanto certigis, ke Matildo reciprokis lian amon, kaj estis bonvole delogita de li. Aŭdinte tiun teruran kulpigon, la dukino ne protestis. Kiam li parolis pri edziniĝo, ŝi ĝin konsentis ne ŝanceliĝante. Do la krimulo estis deloginta lian filinon. La pruvo estis farita.
Alveninte al tiu punkto de siaj pripensadoj, Raŭlo ektremetis. Li memoris la parolojn de la komandanto. La du gejunuloj sin amis reciproke, dezirante la geedziĝon. Ĝis tiu momento, ĉasta estis ilia amo. Nur post la aroganta respondo farita al la Viktora edziĝpeto, la rajta unuiĝo fariĝinte neebla estis anstataŭita de kulpa kuniĝo. Sed tiam la filo Linŝardo ne estis sole kulpigota. La markizo sentis, ke terura respondeco pezas sur lin. Ĉu li estis rajtigita al la elĵeto de viro amita de lia filino, ne konsiliĝinte kun ŝi, ne eĉ ŝin avertinte. Sinjoro de Prelongo sin kulpigis, ke li agis per nepardonebla malprudento. La kolera ekmovo, kiun li malprave obeis, estis la kaŭzo de ĉiuj iliaj malfeliĉaĵoj.
– Mi cedis al la markizino, li pensis, mi skribis, diktite de si. Jen estas en kiun senelirejon tiu letero nin ĉiujn kondukis.
Nesenteble lia granda antaŭa kolerego iom post iom malplifortiĝis. Ĉar li rekonis, ke li estis senvola kunkulpanto en la kulpo farita, tiu kulpo ŝajnis al li malpli neriparebla. Li memoris la malnovan amikecon de li sentitan al Viktoro, kaj sen malfacileco li konsentis ke, dum la pasinta tempo, la junulo ĝin tute meritis. Se la komandanto estus havinta antaŭ sia nomo ian nobelan titolon, neniam Raŭlo estus revinta alian bofilon ol lin. La fantomoj de militista gloro, kiuj lin persekutis dum lia junaĝo, sur la ekzila lando, are revenis. Komparante sinjoron de Blasano kun la filo Linŝardo, li ne povis ne rimarki, ke la unua ne sciis konservi la virinon, kiun oni metis en liajn brakojn, dum la dua venke almilitis la inon al li disputitan.