Выбрать главу

Tiam penso penetris en lian cerbon kiel akra ferpinto. Kiam li estis samaĝa kiel Viktoro, se Suzano, kiun li amegis, kaj de kiu li estis amita, estis rifuzita al li de sia patro, kion li estus farinta? Pro tiu penso, li tremetis, sentante ke li estus provinta ĉiujn malprudentaĵojn prefere ol vidi sian amatinon en la brakoj de alia viro. Kiam oni glitas sur tia deklivo, oni iras rapide kaj malproksimen.

Sed pri unu punkto lia opinio tute diferencis la opinion de la komandanto: ĝi estas la motivo instiginta Matildon al la misterigo de ŝia amo kaj al la edziniĝo kun sinjoro de Blasano. Kie Viktoro vidis nur vantecan kontentiĝon, la markizo malkovris alian senton. Sciante ke ŝiaj gepatroj nepre volis kiel bofilon nur viron titolitan, ilia filino oferis sian amon al ilia malhumileco. Sed antaŭ kiam ŝi submetiĝos al tio, ŝi longatempe ŝanceliĝis: kaj tion pruvis ŝia malfervoro al la edziniĝo kun Gastono. Aliparte volante nek alporti la honton en sian novan familion, nek trompi sian edzon pri lia patreco, ŝi atendis por ĝin plenumi, ke la naskiĝo de Valento estu efektivigita.

Fine la markizo trovis, ke la situacio estas multe pli simpla ol ĝis nun ĝi aperis al li. Viktoro kaj Matildo sin amis reciproke. Ili sin amis tiel pasie, ke ili faris kulpon. Tiun kulpon ili deziris ripari per geedziĝo, kiun la morto de la duko igis ebla. Ĉiuj ambaŭ respondis pri la infano, al kiu ili donis la vivon, ne havante la rajton fari de li bastardon, kiam ili povis lin rajtigi. Kio pli saĝa? Pro kio li ŝanceliĝus?

– Nu, diris Raŭlo, al mi same la malhumileco farigis kulpon. Sed mi fariĝus krimulo, se tiu sama malhumileco malhelpus la riparon de miaj malpravaĵoj. Tiu ofero estos mia elpago. Mi tuj skribos al Viktoro, ke mi konsentas kaj akceptas lin kiel bofilon: kaj mia plendinda filino estos tre feliĉa.

Momente trankviligita de tiu decido, la markizo volis antaŭe konsiliĝi kun lia malnova amiko la grafo de Roŝbrulo, al kies saĝo li tute fidis. De la unuaj vortoj ĉi tiu lin tuj haltigis:

– Estas farota nur unu afero.

– Kia?

– Rapide geedzigi niajn geamantojn.

– Ha! amiko mia, kion dirus mia patro, se li vidus tian malnobeledzinigon.

– Mi ne scias tion, kion li dirus. Sed mi havas pri la honoreco ideojn tre firmajn. Kiu faris kulpon devas ĝin ripari. Vi konas la devizon de mia familio: Faru kion devas, alvenu kio povas. Pro tio, mi ne akceptas aliajn konsideraĵojn. Nun vi scias, ke mi havas manion: mi volus, ke oni revivigu la leĝojn pri la maĵorato. Laŭ mia opinio, tio estas la sola rimedo por restarigi la nobelaron, kaj malhelpi, ke la famaj nomoj falu en la forgeson. Vi havas en la kortego potencajn protektantojn; aliparte pro aliaj motivoj la komandanto konas en la registaro influhavajn amikojn. Mi estas certa, ke se vi ambaŭ kunigus viajn penadojn, tre facile vi agus sur la volecon iom ŝanceliĝantan de lia imperiestra Moŝto, kaj ricevus lian konsenton.

– Mi dankas vin, mia kara Arturo, pri la konsilo al mi donita de vi. Mi konfesas, ke tia estis mia opinio. Sed antaŭ kiam mi tiel agos, mi estas feliĉa ricevi la aprobon de viro tiel prudenta kiel vi.

Post silento:

– Ha! li ekkriis, per kia kulpo mi do ofendis la ĉielon, por ke ĝi min devigu al tia ekstrema rimedo!

– Nu, Raŭlo, ne tiel ĉagreniĝu, respondis lia malnova amiko premante liajn manojn. Je la diablo! ĉio estas aranĝebla. Tio estas malfeliĉaĵo, mi tion konsentas; sed ĝi ne estas neriparebla. Ne nur en via familio okazas tiaj okazintaĵoj. Mi povus citi multajn ekzemplojn similajn.

Post unu horo Raŭlo eliris kaj sin direktis al la saloneto de la markizino, por ŝin sciigi pri lia interparolado kun la grafo.

Nenion dirante, sinjorino de Prelongo aŭskultis la rakonton ĝis la fino. Sed poste ŝi ekkriis:

– Tiam vi favore akceptas la edziĝpeton de sinjoro Linŝardo?

– Ve! la fatalo estre komandas. Ni estas devigataj al la akcepto de tiu neeviteblaĵo.

– Nu, mi ne ĝin akceptas, respondis Suzano kolere. Mi esperas, ke vi sufiĉe ŝatas min, por fari nenion kontraŭ mia volo. Pro tio mi diras: neniam mi donos mian konsenton, neniam tiu malamegita edziniĝo plenumiĝos, tiel longe kiam la blazonŝildo de la Prelonga familio superos la landon iam regitan de viaj prapatroj.

Parolante la markizino laŭtigis la voĉon. La pordo de la saloneto restis malfermita. Josefino trairante la grandan salonon aŭdis tiun lastan frazon. Kvankam ŝi neniel konis la edziĝpeton oficiale prezentitan de Viktoro, tamen ŝia instinkto de ĵaluzema virino ŝin avertis, ke io estas komplotita. La vortoj elparolitaj de sinjorino de Prelongo fariĝis por ŝi luma fajrero. Grandega ĝojo plenigis ŝian koron. Malgraŭ ŝiaj penadoj, malgraŭ la malestimo nun sentata de ŝi al ŝia amanto, tamen la amo regis en ŝia koro de tempo tro longa, por ke ĝi ne estu lasinta en ĝi profundajn vundojn, kiujn nur la ideo de ebla konkurantino ankoraŭ sangadigis.

Tiufoje ŝi estis tre trankvila. Kiam eĉ la markizo konsentus, kiam eĉ la dukino ĝin dezirus, kaj tio ŝajnis al ŝi tute neebla, sinjorino de Prelongo ĝin sendiskuteble rifuzis. Nek ŝia edzo nek ŝia filino kuraĝus ŝin malobei. Pro tio, ĉar la deziro sciigi Viktoron venkis en ŝia koro ĉiun alian senton, ŝi rapidis al sia ĉambro por al li skribe konigi tiun novaĵon.

Por ke Viktoro ne estu avertita pri la frontŝanĝo okazinta en ŝia konduto kaj ŝiaj sentoj pri li, Josefino ĉiam daŭrigis sian korespondadon kun la komandanto. Sed ŝi nun konigis al li nur la negravajn aferojn, kiuj povis komprometi neniun, aŭ kontraŭe la gravegajn, kiujn devige la filo Linŝardo estis kononta per ĉiu ajn alia persono. Ŝi do unua sciigis lin pri la morto de la duko de Blasano, konvinkita ke troviĝas neniu maldiskreto en la konigo de fariĝo certigota la morgaŭan tagon de la publika voĉo. La junulino estis tiel feliĉa ke sia plumo kuradis sur la papero. Ŝi sciigis sian amanton, ke la hazardo al ŝi konigis la projekton de li karesitan pri nova edziĝo: ŝi lin petegis, ke li forlasu provon povantan nur lin ridindigi, kaj finis per tiuj vortoj:

– La markizino ĵuris, ke neniam vi edziĝos kun ŝia filino, tiel longe kiam la blazonŝildo estos enmetita en la cemento de la granda turo. De ses cent jaroj ĝi troviĝas en ĝi, mia plendinda amiko. Se por edziĝi vi devos atendi, ke ĝi estu falinta, kredeble vi restos fraŭlo ĝis la fino de via vivado.

Post du tagoj faktoro, portanta sur sia dorso grandegan pakaĵon, sin prezentis al la krado de la kastelo. Kredeble tiu viro havis okulojn malsanajn, ĉar ili estis kaŝitaj de unu el tiuj okulvitroj el kolorigita vitro nomitaj konserviloj.

– Fraŭlino Brantino, li petis de la pordisto per voĉo, kiu ŝajnis raŭkigita de la trouzo de alkoholaĵoj.

– Kion vi volas al ŝi?

– Doni tiun pakaĵon.

– Lasu ĝin. Oni al ŝi ĝin sendos.

– Nu, se estas trinkmono gajnota, mi preferus, ke ĝi estu de mi.

– Kia praktikema faktoro, ekkriis la pordisto ridante. Vi estas prava, bonulo mia; ĉar taŭgas ĉiuj profitoj, eĉ la malgrandaj.

Tiam montrante per la mano pordeton troviĝantan en la angulo de la korto:

– Vi uzos la servŝtuparon, li aldonis; vi supreniros ĝis la dua etaĝo, dekstra koridoro, numero 25.

– Tre bone; mi dankas vin. Sin direktante laŭ la montroj liveritaj de la pordisto, la nekonatulo, kiu ŝajnis kurbata sub la pezo de sia ŝarĝo, alvenis baldaŭ al la loko montrita. Li frapis.