Выбрать главу

– Eniru, diris Josefino.

La faktoro turnis la butonon.

– Kion vi volas? petis la junulino.

– Doni al vi ĉi tion.

– Vi eraras. Mi atendas nenion. Ne respondinte la portisto eniris, fermis la pordon, kaj sin liberigis el sia kesto. Ĉar Josefino mirante malfermis la buŝon.

– Nu, silentu, diris tiu viro per voĉo subite ŝanĝita.

– Viktoro! ekkriis la ĉambristino supermezure mirigita.

– Jes, estas mi. Mi deziras interparoli kun vi. Ĉar mi timis, ke oni min rekonos, mi vestis por alveni ĝis vi tiun kostumon, kiu ŝanĝas mian ŝajnon.

– Kion vi deziras diri al mi? Ne respondinte la komandanto ŝin prenis en siajn brakojn, kaj ŝin kisante fervore:

– Ke mi ĉiam amas vin, li balbutis en ŝian orelon. La filo Linŝardo bone konis sian ensorĉantan potencon al sia amantino. Kontakte de tiu kisado, kiu al ŝi memorigis tiel ebriigajn feliĉojn, la junulino sin sentis senforta. Ŝiaj bonaj decidoj, ŝia deziro al batalo, ĉio vaporiĝis. Ŝi sin retrovis tia, kia ŝi ĉiam estis, tiel malsuperigita de li, tiel nuligita, ke la voleco de Viktoro ŝajnis al la junulino kvazaŭ anstataŭiginta la ŝian; kaj ŝi ruĝiĝis pro honto, pensante ke tiu viro ĉiam amata bezonis nur unu minuton por repreni siajn antaŭajn rajtojn. Denove ŝi estis submetita.

Altirinte Josefinon sur siajn genuojn, Viktoro diris inter du kisadoj:

– Ĉu la apartamento iam loĝita de fraŭlino de Savinako estas nun okupata?

– Ne, ĝi estas malplena. De la eliro de tiu junulino neniu loĝas en ĝi.

– Tre bone. Mi restos kaŝita en via ĉambro ĝis la nokto. Kiam ĉiuj dormos, vi min kondukos al ĝi. Ĉar mi ne konas tre precize la internon de la kastelo, mi timus vojerarojn.

– Kion vi volas fari?

– Vi ĝin vidos, ĉar vi ĉeestos kun mi.

Sonorilbruo interrompis la junulon.

– Estas ŝia dukina Moŝto, kiu min vokas, diris la ĉambristino.

– Iru, rapidu. Mi vin atendos ĉi tie. Se vi povos alporti al mi pecon da pano kaj ion ajn kun ĝi, vi min plezurigos: se ne, ne maltrankviliĝu, mi min senigos da ĝi.

Restinte sola Viktoro malplenigis la keston. Eltirinte el ĝi diversajn tualetajn objektojn ŝatatajn de junulinoj, li tute funde trovis tion, kion li serĉas, grandegan levilon nomitan princo de la pavimistoj, kaj aliajn ilojn.

Josefino revenis kurante, alportante al li manĝaĵojn.

– Rigardu, karulino, diris ŝia amanto, tion, kion mi alportis.

– Ho! kiel vi estas aminda, ekkriis la junulino, kiu ridetis pro plezuro vidante la belajn tualetornamaĵojn kuŝantajn sur la lito.

Ĉar ŝi ilin ekekzamenis:

– Reiru al via mastrino, diris la komandanto. Eble ŝi bezonos vin: kaj estas necese, ke ŝi ne sendu iun, por vin venigi. Ĝis la revido.

Kiam noktiĝis, Josefino revenis en sian ĉambron. Kiam ŝi estis certa, ke ĉiu dormas en la kastelo, ŝi kondukis sian amanton tra la ŝtuparoj kaj la koridoroj ĝis la ĉambro, iam loĝita de Valentino. Enhavante nur komunan meblaron por invititoj, tiu apartamento ne estis ŝlosita. Do la filo Linŝardo bezonis nur turni la butonon por eniri en ĝin. Poste alirinte en la tualetejon, li malfermis la fenestron. Mirante ŝia amantino rigardis, ne rimarkinte, ke tiu tualetejo faras sola la unuan etaĝon de la granda turo, kaj ke la familia blazonŝildo troviĝas tuje malsupre de la fenestro.

Sin klinante ĝis la zono ekster la fenestro, riskante falon en la malplenaĵon, Viktoro palpis per la mano kaj serĉis en kiu stato de konserveco aŭ de difekteco troviĝas la masonaĵo. Subite li haltigis ĝojan ekkrion. Ŝajnis al li, ke la ŝtono ŝanceliĝas. Li rekomencis sian provon, kaj konstatis, ke li ne eraris. Malrapide malalligita de sesjarcentaj veteratakoj, la granda ŝtonplato estis de finitive disigita de la skuadoj al ĝi truditaj de sinjoro de Ruvezo, kiam li uzis ĝin kiel skabelon por eniri ĉe Valentinon. Ĝi staris nur per sia propra pezo. Viktoro prenis sian levilon kaj enŝovis la pinton inter la blazonŝildo kaj la muro; poste, metinte piedon sur la fenestra apogilo, li pezis per siaj tutaj fortoj sur la alian ekstremaĵon. La peza ŝtono balanciĝis, kliniĝis malrapide al la malplenaĵo, turnis sur sin mem kaj estis rapidigita sur la teron, sur kiu ĝi rompiĝis kun malsonora bruo. Tion farinte la komandanto fermis la fenestron kaj diris trankvile al sia amantino:

– Estas finite: ni eliru.

– Sed kion do vi ĵetis ekster tiu fenestro? murmuris la junulino.

Ŝi aŭdis la bruon faritan de la ŝtono falanta; sed ĉar ŝi povis vidi nenion, ŝi neniel komprenis tion, kio okazis.

– Karulino mia, diris Viktoro ŝin kisante, mi nur ludis la rolon de Providenco. Nun, ni iru enlitiĝi.

La morgaŭan matenon, dum la sunleviĝo, la filo Linŝardo malsupreniris en la precipan korton. Dum lia amantino eniris en la kajuton de la pordisto por lin malatentigi, la komandanto sin ŝovis ekster la kastelo, ne ekvidite.

La markizino troviĝis ankoraŭ en sia tualetejo, en kiu ŝia ĉambristino ŝin kombis, kiam Raŭlo petis de ŝi ĉu ŝi bonvolas lin akcepti.

– Kion do vi havas, amiko mia? ŝi diris, rimarkante la priokupatan ŝajnon de sia edzo. Ĉu nova malfeliĉo nin minacas.

– La vorto “malfeliĉo” estas tro forta. Tamen en la nunaj cirkonstancoj, la akcidento okazinta dum tiu ĉi nokto fariĝas preskaŭ minacaĵo.

– Parolu do; vi min teruras.

– Vi certiĝis, ke vi ne konsentos la edziniĝon de nia filino kun la komandanto Linŝardo tiel longe kiam la familia blazonŝildo superos la landon.

– Certe; mi diris kaj mi ripetas: tiel longe kiam tiu blazonŝildo ...

– Neutile daŭrigi, mia plendinda amikino! La heraldika ŝtono de l’ antikva Vilhelmo estis renversita dum tiu ĉi nokto. Tiumatene la ĝardenistoj trovis sur la tero ĝin rompita laŭ dudek pecoj.

– La grandan ŝtonplaton kun tri leonoj pasantaj sur sinopla kampo?

– Jes.

– Tiun kiun li alportis el Palestino kaj enmetis sur la grandan turon! La markizo nur jesis per klino de l’ kapo.

– Estas neeble, ekkriis sinjorino de Prelongo. Ĝi staris senmova dum sescent jaroj; kiam Richelieu  eksplodigis la kastelon ĝi ne ŝanceliĝis; la Revolucio ĝin respektis; kaj vi volas ...

– Mi volas nenion, mi vidis kaj mi konstatis.

– Nu, mi same volas vidi; sen tio ĉiam mi kredos, ke vi eraris.

Ĵetinte rapide mantilion sur sian kapon, la markizino malsupreniris en la parkon, sekvita de Raŭlo.

Sed tie ŝi estis devigita akcepti la evidentecon. La pecoj de la granita ŝtonplato kuŝis sur la tero. Supre de la pordo, larĝa supraĵo glata kaj blanka montris la lokon en kiu ĝi troviĝis antaŭe.

Sinjorino de Prelongo ne povis deteni siajn larmojn. Ŝi rapide revenis hejmen ĝemante:

– Dio mia, Dio mia, vi volas nin humiligi: estu plenumita via volo.

Ĝis la vespero ŝi restis enfermita en sia ĉambraro, malpermesante la vizitantojn, ripetante por la centa fojo tiun ĉiaman demandon:

– Sed kiamaniere tio fariĝis? Se almenaŭ en tiu nokto estus okazinta fortega fulmotondro, tiu kastastrofo klariĝus per fulma frapego: sed neniam la atmosfero estis tiel kvieta.

Estis dimanĉo. Post la vespermanĝo la abato Benojto diris al la markizino:

– Mi kredas, sinjorino, ke nur tiuj, kiuj sin blindigas memvole, ne vidos en tiu okazintaĵo la manon de Dio. En sia senfina saĝeco, la Kreinto de ĉiuj aĵoj gefianĉigis Viktoron Linŝardon kaj vian filinon, de la eterneco. Jam unuan fojon vi rifuzas vian obeon al liaj ordonoj: li kruelege vin punis pro tio. Denove, por ne plenumi liajn postulojn, vi penas malliberigi per ĵuro vin kaj vian volon. Sed tiun ĵuron li ne akceptas. Li vin liberigas per miraklo ne klarigebla de la homa inteligenteco, sed kiu estas nur ludo por tiu, kiu povas ĉion. Vidante tiun ordonon konigitan per tiel klarega maniero, kion vi intencas fari?