Выбрать главу

– Ĉu mi scias, sinjoro paroĥestro? Vi bone vidas, ke mi perdis mian tutan penspovon. Ve! tiu akcidento tiel similas miraklon, ke mi preskaŭ partoprenas vian opinion. Kion fari? Kion fari? Inspiru min, Dio mia.

– Malprudente vi demandas Dion, sinjorino: ĉar lia respondo estos kredeble nova malfeliĉaĵo vin punanta pro via ŝanceliĝo.

– Patrino mia, sopiris Matildo, kiu ĝis nun silentis, mi vin petegas; donu al mi vian konsenton.

– Sed vi ne amas tiun viron; vi eĉ lin malamas, mi estas certa pri tio.

– Akceptu tiun edziniĝon: ĝi estas necesega, mi tion certigas.

– Tiam bonvole vi fariĝus sinjorino Linŝardo?

– Dank’ al la artifiko de maĵorato  la nobela malhumileco estas savita. Kiam eĉ la aferoj ne tiel aranĝiĝus, estus tamen necesa tia akcepto.

– Kiam mi pensas, ke miaj genepoj estos la gefiloj de tiu krimulo, mi sentas min tremetanta pro honto kaj pro naŭzo.

– Ho! pri tio, patrino mia, ekkriis la dukino sin starigante, trankviliĝu tute. Kun mi la Prelonga familio estingiĝos: mi estos la lasta idino de mia raso.

– Vi parolas kiel infanino. Kiam tiu viro estos via edzo ...

– Sed, via dukina Moŝto, peze rimarkigis la paroĥestro, vi ŝajnas forgesi Valenton.

– Vi estas prava, respondis la juna virino ekploregante. Ha! ŝi ekkriis, sin turnante al sia patrino, neniam vi scios kiel kruele vi min turmentegas en tiu momento. Mi vin petegas, konsentu mian peton, aldonante neniun pripenson. Ne eligu la malfortan kuraĝon restantan ankoraŭ en mi; ĉar ĝin baldaŭ mi multe bezonos.

Sinjorino de Prelongo direktis al Matildo profundan rigardon. Sentante ke ŝia filino obeas instigon tiel potencan, ke rifuzo devenanta de ŝi eble naskus neripareblajn malfeliĉegojn, ŝi respondis per tono solena:

– Mi nescias la motivojn al kiuj vi obeas kaj kiuj diktas viajn parolojn; sed devige ili estas potencegaj. Ĉar la ĉielo elpruvis per neprotestebla signo, ke ĝi decidis la ruinon de la Prelonga familia, mia filino, mi konsentas vian peton, mi akceptas vian edziniĝon kun Viktoro Linŝardo.

– Danke, danke, respondis la juna virino, sin levante kaj alirante al sia patrino. Nun promesu, ke mi konservos ĉiam vian amon kaj precipe vian estimon.

– Ho! mia plendinda infanino, ekkriis la markizino, altirante sian filinon en siajn brakojn, kaj ŝin kovrante per kisadoj; pli ol estimon, pli ol admiron mi sentas al vi; ĝi estas vera respektego. Ĉar vi oferas al devo konita nur de vi vian junecon kaj vian estontecon; kaj similante la kristanajn suferantinojn, vi alpaŝas ne paliĝante al la turmentego, kiu vin atendas.

– Sed kian heroaĵon faras do ŝia dukina Moŝto? petis la paroĥestro.

– Mi ne konas ĝin, respondis sinjorino de Prelongo malpacience. Sed mi estas certa, ke troviĝas en la ĉielo multaj sanktulinoj oficiale sanktigitaj, kiuj ne montris tian grandkorecon kaj tian firmecon.

La abato skuetis la kapon, kiel homo ne konvinkita. Pri Raŭlo, de la komenco de l’ interparolado, li eliris, ne volante, ke per sia ĉeesto li ŝajnigu influi la decidon de la markizino.

La morgaŭan tagon sinjoro de Prelongo skribis al la komandanto Linŝardo, ke li konsentas teorie al la akcepto de li kiel bofilo: sed la oficiala anonco ne okazos tiel longe kiam la permeso por starigi en maĵoraton  la Prelongan bienon ne estos donita. La konsekvencoj de tia akto estos la transigo al Matildo de la kastelo kun ĝiaj ĉirkaŭaĵoj kaj samtempe de la hereda nobela titolo, kiu fariĝos transigebla al la infano, kiun tiu edziniĝo rajtigos kaj al ĉiuj aliaj idoj, kiujn ŝi eble naskos poste.

Kiam Viktoro finis la legadon de tiu letero:

– Nu, estas finite, li pensis triumfanta.

Sed kvankam li estas sola, neniu muskolo de lia vizaĝo tremetis, tiele li kutimis komandi la esprimadon de sia fizionomio.

Tuj li ekklopodis. Ĉiuj liaj influhavaj amikoj estis petitaj, por ke ili agu sur la bonvolon de la reganto. Aliparte Raŭlo ne restis neagema. Tiradite de ambaŭ flankoj, havante cetere neniun gravan motivon por rifuzi, la imperiestro konsentis tion, kion oni petis de li.

Akto estis skribita laŭ la leĝaj formoj: kaj la filino de la markizo fariĝis grafino de Prelongo.

De kiam Raŭlo sin okupis de tiuj leĝaj detalaĵoj, plena ŝanĝo fariĝis ĉe li. Iom post iom li kutimis al la ideo de tiu edzinigo; kaj kiam alvenis la konsento de Napoleono III a , li ne povis deteni kontentan ekmovon.

La edzinigo de Matildo kun la duko de Blasano malaperigis la gloran nomon de Prelongoj. Sed dank’ al la memmortigo de Gastono, dank’ al la projektoj de Viktoro, ĝi estis elterigita, kaj reaperis en la nobelaron pli viva ol jam, kun espero de senfina daŭrado.

Pro tio, li penis kontraŭbatali la malĝojecon pli kaj pli kreskantan de la markizino.

– Dio mia, li diris ofte, nia malfeliĉa filino faris kulpon: neniu pli ol mi suferis pro tio. Sed ĉar la malbono estas nekuracebla, ĉu ni ne devas senti nin feliĉaj, ke en nia malfeliĉeco ni havas tiun dolĉigaĵon, kiu ebligas la konservon de nomo, kies porto vin antaŭe tiel fierigis.

– Por mi tiu nomo estis detruita samtempe kiam rompiĝis la blazonŝildo ĝin reprezentanta. Mi pli amus, ke ĝi estu estingita por ĉiam ol portita de krimulo, kiu sin ornamos per ĝi, same kiel faras sovaĝulo per la akiraĵo de sia malamiko.

– Sed sinjoro Linŝardo estas neniel rajtigita al la porto de tiu nomo.

– Ne timu; li scios sin rajtigi mem.

Post plenumo de formulaĵoj, la komandanto estis permesita de la markizo sin prezenti en la kastelon. Sed tie kruela surprizo atendis la junulon:

– Tiel longe kiam ni ne estos geedzoj, diris lia fianĉino, indulgu min, mi vin petas, kaj ne min turmentu per via ĉeesto.

– Sed, mia kara Matildo ...

– Sufiĉas, sinjoro, respondis komandtone la dukino. Ĉar mi estas kondamnota dum mia tuta vivado al via apudesto, almenaŭ lasu min ĝui pace la lastajn tagojn de libereco al mi restantajn.

– Tamen sinjoro via patro ...

– Mia patro agas tiel konvene kiel li opinias fari. Venu tien, se vi deziras; mi ne povas vin malhelpi. Ĉiuj homoj kredos, ke mi estas la celo de viaj vizitoj. Dum tiu tempo mi restos enfermata en mia ĉambraro.

– Ĉu vi kredas, sinjorino, diris kolere la filo Linŝardo, ke la aferoj okazos tiamaniere?

– Nu, ĉu vi minacus min, sinjoro? Vi ne scias kiel vi estas ridinda. Ĉar mi konsentas la edziniĝon kun vi, vi ne povas plu formeti Valenton. Ne estas en la antaŭtago de via edziĝo, ke vi duelbatalos kontraŭ via bopatro. Do vi tre bone vidas, ke nun vi ne estas plu timinda. Per la ofero de mia vivo kaj de mia famo mi aĉetis la rajton vin malestimi kaj kraĉi tiun malestimon al via vizaĝo. Kaj tiun rajton mi ĵuras, ke mi uzados.

La komandanto rulis furiozajn okulojn. Liaj krispiĝantaj pugnoj martelumis tableton, kvazaŭ li volus ĝin rompi.

– Cetere, daŭrigis Matildo, se tiu antaŭvido vin timigas, vi havas ankoraŭ tempon por eliri. Estu certa, ke mi ne vin detenos.

De la momento kiam la juna virino konsentis la edziniĝon, ĉio kio faris la forton de Viktoro subite rompiĝis. La filo Linŝardo tion sentis tre bone. Trafinte sian celon, li ekvidis ke la plej granda malfacilaĵo ne estis ankoraŭ venkita. Anstataŭ la junulino, kiun li kredis nuligita, premegita de la sinsekvaj batadoj per kiuj li ŝin subpremis, li trovis kontraŭ si virinon fieregan, ordonantan, armitan de volego ne kurbiĝanta. Ŝi restis ĉiam tiu ino, kiun antaŭ du jaroj li ne povis ekkapti, kiu lin blindigis kaj persekutis de insultaj paroloj. Sed pacience: post kelkaj tagoj la leĝo donos al li absolutajn rajtojn: kaj li same scios ilin uzadi.

Ĵetinte sur sian fianĉinon rigardon ŝarĝitan de malamo kaj samtempe de pasio, li eliris ne aldoninte unu vorton.