Выбрать главу

Ĉiutage li faris en la kastelo duhoran viziton. Tuj kiam lia alveno estis signalita de la pordisto, sinjorino de Prelongo rapide supreniris al sia apartamento; kaj post kelkaj minutoj de seninteresa interparolado, Matildo ĉiam trovis tre taŭgan pretekston por eliri kaj ne reveni.

Pro tio la markizo tre mirigita ĉiam troviĝis sola kun la amindumanto.

– Sed, komandanto, li diris, mi petigos de la sinjorinoj, ke ili malsupreniru.

– Ne utile, via Moŝto: ne malhelpu ŝian dukinan Moŝton el ŝiaj okupadoj. Ni havos la tutan daŭradon de longa vivo por apudesti kune. Cetere ni nin konas reciproke sufiĉe intime.

La kruela tono per kiu la filo Linŝardo substrekis tiun lastan frazon doloris Raŭlon. Li penis forgesi la kulpon de sia filino, kaj tiu vorto al li ĝin memorigis maldolĉe. Sen tio li estus pasiginta en la intimeco de sia estonta bofilo horojn vere tre agrablajn. Nevole li sentis sin allogita de la parolo varma kaj vibranta de la junulo. Kiam ĉi tiu rakontis la militajn agojn en kiuj li partoprenis, la markizo forportita de l’ entuziasmo forgesis dum unu momento, ke lia kunparolanto estas la deloginto de Matildo, vidis antaŭ si nur la gloregan militiston, kaj ne povis kompreni, kial tiu sentima oficiro ne estas, ve! neriproĉinda.

– Ha! li ofte diris, Viktoro estis prava. Kian malspritaĵon mi faris, skribinte al li tiun malbenitan leteron. Sen ĝi, mia filino estus ankoraŭ ĉasta. Mi estas devigata konfesi, ke inter ĉiuj junuloj de mi konitaj, Linŝardo estas la sola, kiu vere realigas la gloran bofilon de mi revitan.

Pro tio, kaj volante korekti per siaj ĝentilaĵoj la sen entuziasmecon de Matildo kaj de la markizino, sinjoro de Prelongo sin montris tre afabla al la junulo, al kiu li preskaŭ pardonis.

Ja la komandanto bezonis kuraĝigon por antaŭiri pli malproksimen. En la momento kiam lia entrepreno trafis la celon, ĝi al li aperis laŭ vidiĝo tute alia. La posedo de Matildo, la titolo de Prelonga kastelmastro, kiuj ĝis nun estis por la ambiciemulo la nec plus ultra  de la revita idealo, perdis sian valoron, ĉar nun la batala febro ne lin subtenas.

Kiam Viktoro petis de siaj gepatroj, ĉu ili bonvolos doni sian konsenton, Andreo ŝanceliĝis momente. Ne estante instigita de tiu fiksa ideo, redoni al la markizo la monon jam ŝtelitan, kredeble li estus rifuzinta. Pri Heleno, ŝi estis dolore mirigita, ĉar ŝi ne trovis la ĝojon, kiun ŝi kredis esti sentonta, vidante la realigon de ŝiaj junaĝaj ĥimeraĵoj, ĉar ŝi ne divenis, ke la jaroj pasante sur ŝi malvarmigis la fervoron de ŝia natureco kaj la ardegon de ŝiaj pasioj.

Viro al kiu Viktoro tute fidis, kaj kies aprobon li multe ŝatis, estis lia frato Ludoviko. Kiel ĉiam, ĉi tiu troviĝis en sia laborejo, en kiu li pasigis sian vivon. Por lin renkonti, la komandanto estis devigita aliri al tiu ĉambro. Post la unuaj vortoj, Ludoviko sublevetis siajn ŝultrojn.

– Ĉar vi petas mian opinion, li diris, jen estas ĝi: mi kredis vin pli inteligenta. Ha! vi volas edziĝi kun nobelulino. Vi do ne komprenas, ke malgraŭ via neprotestebla merito, ŝi vin premegos ĉiumomente de la pezo de sia blazono sesfoje jarcenta. Mia plendinda frato, tio estas ŝarĝo tro peza por viaj ŝultroj: vi pli bone agus, ĝin forlasinte.

– Sed la aferoj estas jam puŝitaj tiel malproksimen.

– Ha! ekkriis la maljuna frato, decidu tion, kion vi volos. Mi diris mian pensmanieron, ĉar vi petis ĝin de mi. Sed nun mi silentas. En aferoj tiel delikataj estas ĉiam prudente neniam doni konsilojn.

Kaj ĉar, kiam Viktoro estis enirinta en lian laborejon, lin okupadis interesega eksperimento, la juna sciencisto revenis al siaj retortoj, kaj ne atentis la vizitanton, kvazaŭ li ne estus ĉeestanta.

Viktoro eliris malkontenta, kaj aliris al la kastelo por fari sian ĉiutagan viziton. Kelkaj personoj troviĝis en la salono. Ĉar la konveneco malhelpis, ke Matildo eliru ĵus en momento kiam alvenas ŝia fianĉo, la komandanto povis manovri sufiĉe lerte por apudesti la dukinon. Li treege ĝojis, retrovante junan virinon, amindan, gajan, parolantan al li nur per tono de bonsocieta ĝentileco.

– Bonege, li pensis. Ŝi afabliĝas, ĉar ŝi komprenas, ke por ŝi ĉio estas perdota kaj nenio gajnota en batalado kontraŭ mi.

Sed kiam la lasta vizitanto estis elirinta, tuj ŝanĝis la sintenado de la dukino. Ĉar ŝia fianĉo diris:

– Ni decidis, via patro kaj mi, ke nia geedziĝo fariĝos en Parizo.

– Vi estis malpravaj ambaŭ, tion decidinte, kaj antaŭe ne konsiliĝinte kun mi, ŝi respondis per tranĉanta tono: ĉar mi volas, ke ĝi fariĝu en Prelongo.

– Sed mia kara Matildo, vi ne pripensis al tio. Se ni volas, ke oni akceptu niajn invitojn, ni ne devas trudi al niaj invititoj longan vojaĝon. Detenite de siaj okupadoj, multaj ne povus veni.

– La ceremonio okazos ĉi tie: estos neniuj invitoj.

– Kiel? Vi volas ...

– La necesegon, viajn gepatrojn, la miajn, la kvar atestantojn.

– Viaj postuloj estas tute ne akcepteblaj: eĉ, senkulpigu min, mi ilin trovas jam ridindaj.

– Sinjoro, respondis Matildo sulkante la brovojn, mi petas de vi, ke vi ne min insultu. Mi postulas, ke la aferoj fariĝu tiamaniere. Se vi min malobeos pri tiu punkto, mi insultege vin malakceptos antaŭ atestantoj.

La komandanto konis la feran volecon de la juna virino. Li sciis, ke ŝi estos kapabla plenumi sian promeson. Pro tio li respondis per tono humila, sed kun kolerego en la koro:

– Vi estos obeita kaj kontenta; mi tion esperas. Antaŭ tiom da malvarmeco kaj tiom da energio, la filo Linŝardo sentis, ke kruelega kortuŝegeco premas lian bruston. Li balbutis:

– Ĉu vi ĉiam min malamos tiel profunde?

– Mi, respondis la dukino revenante al li, mi ne vin malamas.

– Ha! Matildo, ĉu mi povus esperi ke ...

– Sinjoro Linŝardo, vi estas inteligenta: do vi devas kompreni ke, por vin malami, mi estus devigata pensi al vi, sekve malsupreniri tro malsupren, treni mian penson en koton tro malpuran.

Ĉar Viktoro sufokita de kolero balbutis ian nekompreneblan respondon, ŝi aldonis, malfermante la pordon:

– La malkuraĝuloj ne meritas okupadi mian penson.

Tiuj kiujn mi malestimas, estas al mi kvazaŭ ili ne ekzistus.

Kaj ŝi paŝis antaŭ li, tiel fiera, tiel majesta, ke la komandanto superita de forto pli forta al sia voleco, respekte sin klinis.

Sed la pordo fermiĝante rompis la ensorĉon. Hontema pro tiu pruvo de malforteco, Viktoro stariĝis palega, kun sangoplenaj okuloj, kaj ekkriis, prezentante la pugnon al la loko, en kiu Matildo estis malaperinta:

– Ha! malhumila knabino, mi estas al vi kvazaŭ mi ne ekzistus. Tamen vi sciis per viaj malfeliĉaĵoj, ke mi okupas larĝan lokon en via vivo. Kaj nun vi kuraĝas min arogante kontraŭstari: tio estas tro maltimega. Kiam mi estos via edzo, mi scios vin kurbigi. Kaj se vi ne kurbiĝas, li aldonis kun terura gesto, malfeliĉo al vi! ĉar mi vin rompos!

Reenirinte en sian ĉambron, la dukino sin sentis lacega. La funebra komedio ludita de ŝi de kelka tempo, la arogantaj sed senutilaj riproĉegoj per kiuj ŝi skurĝis la viron, kun kiu ŝi estas edziniĝonta, ĉio tio iom post iom ŝin senvivigis. Ŝi serioze demandis sin, ĉu ŝia kuraĝo estos kapabla ŝin subteni ankoraŭ dum longa tempo. Ŝi estis plena da tiuj pensadoj, kiam ŝia atento estis altirita de ploregbruo eliranta el la apuda ĉambro. Tiu aliula doloro ŝin deturnis el ŝia propra ĉagreno. Mirante ke troviĝas en la kastelo alia persono ol ŝi, kiu havas motivojn por plori, ŝi malfermis la pordon kaj trovis Josefinon, kiu kun kapo en sia paŝtuko estis tiel forte skuata de ploregoj, ke ŝi nenion aŭdis.

La promeso de geedziĝo inter Viktoro kaj Matildo estis tiel bone kaŝita, ke ĝis nun neniu en la kastelo ĝin suspektis. Certe oni rimarkis la ĉiutagajn vizitojn de la filo Linŝardo: sed ĉar sinjoro de Prelongo ĉiam troviĝis sola por interparoli kun la komandanto, oni donis al tiuj vizitoj politikan karakteron. Josefino ne dubis pri la verŝajneco de tiu klarigo tre akceptebla. Subite la vero eksplodis plenlume, kiam ĉiu ebleco de kontraŭbatalo, malhelponta tiun kriman projekton, estis tro malfrua.