Выбрать главу

– Kial vi ploras tiel kortuŝe, diris amikeme la dukino. Neatendite surprizita, la ĉambristino respondis, ne sciante tion, kion ŝi diras:

– Mi, via Moŝto, por nenio.

– Ne mensogu. Oni ne ploras tiel forte kiel vi faras, ne havante gravan motivon Nu, vi min interesas. Se mi povus kvietigi vian ĉagrenon, mi tion farus tre plezure. Pripensante al siaj propraj malfeliĉoj, Matildo estis preparita pli ol iu ajn virino al la kompato al aliulaj suferoj. Tiu penso donis al ŝia voĉo dolĉecon tiel penetrantan, ke Josefino sentis sian koron subite kvietigita. Ŝi ekkriis meze de larmoj:

– Oni ekdiris, via Moŝto, ke vi edziniĝos kun la komandanto.

– Estas vere.

– Sed, via Moŝto, tio esta neebla.

– Kiel vi. mi tion kredis antaŭ kelkaj tagoj. Tamen vi vidas, ke ĉio estas okazebla.

– Ne, via Moŝto, ne; tio ne okazos. Antaŭ momento vi parolis al mi per tono tiel kompatema; mi sentas min tiel malkuraĝa, pripensante al la malbonaĵoj al vi faritaj de mi, ke mia sekreto min sufokas. Mi ĉion ekrakontos.

– Kiel, ekkriis la dukino miregante, vi do estis mia malamikino?

– Ho! tute nevole, via Moŝto, mi tion certigas. Sed fine se mi ne estus helpinta sinjoron Linŝardon en liaj krimaj entreprenoj, kredeble li ne sukcesus hodiaŭ. Mi ekperdos min, mi tion scias: sed almenaŭ vi estos sciigita pri la konduto de tiu malnoblulo. Vi povos eliri el liaj ungegoj.

Tiam Josefino konfesis la veron tutan, de la malamo de ŝi sentita al Viktoro en ŝia infanaĝo ĝis la falo de la blazonŝildo, falo okazinta dank’ al la maltima lerteco de la komandanto.

La monstra kombinaĵo de la junulo, en kiun fatale estis falonta la malfeliĉa Matildo, malvolviĝis ĝis siaj plej etaj detaloj antaŭ la dukino terurita.

– Knabino, diris ĉi tiu per tono severa, mi ĉiam estis bona al vi. Neniam mi estus kredinta, ke vi havas animon tiel nigran, ke vi perfidus miajn bonfaradojn per tiel krimaj farmanieroj. Tamen mi opinias, ke vi ne estas tiel difektita kiel via konduto tion supozigus. Via rakonto montras, ke vi estis superita de pasio ne rezonanta, de trudanta voleco kontraŭ kiu la via ne povis batali. La larmoj de vi verŝitaj, kiam vi metis Valenton en la konfesejon, la dek mil frankoj, kiujn vi senŝancele donis por malhelpi la entreprenon de via amanto, estas agoj, kiuj pruvas vian realan kaj naturan bonecon. Do anstataŭ vin forpeli, kiel mi unue intencis, mi pli amas vin konservi apud mi. La konfeso de vi farita estas garantiaĵo de via sincera pento. Post mia edziniĝo kun tiu viro, kredeble mi bezonos vin. Ĉar vi konas ĉiujn miajn sekretojn, mi ne estos devigata sciigi pri ili alian ĉambristinon, kiu eble min perfidus siavice.

– Nu, via Moŝto, ĉu estas eble, ke mia rakonto ne ŝanĝis vian decidon?

– Ve! vi nur certigis tion, kion mi jam suspektis. Bedaŭrinde tiu edziniĝo estas neevitebla. La vivon de miaj gepatroj minacas tiu monstro, nur mia unuiĝo kun li povos lin haltigi; do necesege estas, ke ĝi plenumiĝu. Sed ne timu; mi ne prenos vian amaton; ne taŭgos via ĵaluzeco; mi tion promesas al vi per solena ĵuro.

La dukino elparolis tiujn lastajn vortojn per tono plena da tiel sovaĝa energio, ke Josefino ektremis.

– Tiam, ŝi diris humile, via Moŝto pardonas.

– Jes, sed kondiĉe, ke vi servos min fidele.

– Viktoro min trompis malkuraĝe, via Moŝto, li montriĝis al mi tiel malnobla kiel al vi. Vi havas venĝon plenumotan, mi same. Ni unuigu niajn ambaŭ malamojn: kaj ni vidos, ĉu li estos plej forta en batalo kontraŭ du virinoj kunligitaj por lia pereo.

– Bone, Josefino; mi vidas, ke mi povas konfidi al vi. Nur, por sukcesi, necese estas, ke tiu viro ne suspektu la kunligon faritan inter ni. Pro tio ŝajne nenio estas ŝanĝota en viaj reciprokaj rilatoj.

– Ĉar vi tion deziras via Moŝto, mi daŭrigos mian vivmanieron kun Viktoro kiel antaŭe.

La preparoj de la geedziĝo estis tre ageme faritaj de la komandanto. Post du tagoj, oni devis subskribi la kontrakton. Pro tiu okazo Andreo havis kun sia unuanaskita filo longan interparoladon, kiu multege malĝojigis Ludovikon. Akompanite de siaj du filoj, sinjoro Linŝardo aliris al la notario, kaj diris:

– Mi intencas monigi la trionon de mia posedaĵo kaj ĝin doni tuje al la junaj geedzoj. Tamen mi ne volas, ke Viktoro estu konsiderita kiel ĝin alportanta al la komuneco: la vera alportantino estos Matildo de Prelongo mem. Mi deziras, ke la akto estu skribita laŭ tiu senco. Vane la komandanto penis kontraŭbatali tiajn proponojn, vane la markizo, kiun tia donaco vundis en lia indeco kaj en liaj sentoj pri justeco, volis ĝin rifuzi, Andreo montriĝis neŝancelebla.

– Via markiza Moŝto, li diris, tiel agante mi obeas konsiderojn al mi tute proprajn. Se tiujn kondiĉojn vi malakceptas, mi rifuzas mian konsenton al la edziĝo de mia filo.

Ludoviko konsultita respondis, ke lia patro estas prava kaj, ke li partoprenas lian vidmanieron. Do kvankam kolerante, la fianĉo de la dukino estis devigita sin klini antaŭ volo tiel klare esprimita.

– Ĉiuj staras do kontraŭ mi hodiaŭ, li diris. Jen estas mia patro kaj mia frato, kiuj interkonsentas por min enĉenigi. Neniam mi estus kredinta, ke ili min perfidos.

Kiam li anoncis al la urbodomo, ke ekzistas promeso de geedziĝo inter li kaj Matildo, la komandanto rekonis samtempe, ke la malgranda Valento devenas de liaj agoj. Li do petis, ke tiu infano estu rajtigita de la civila ago fariĝonta.

Fine en aŭtuna mateno pluvema kaj malgaja, kaleŝo eliris el la kastelo, veturiganta al la urbodomo la markizon, la markizinon kaj Matildon tute nigre vestitan. En la sama horo Linŝardoj siaflanke sin direktis al la sama konstruaĵo. Tie la du familioj renkontiĝis. Andreo estis kortuŝita, Matildo pala kiel malvivulino, senmova kaj malvarmega. La markizo maltrankvila respondis malprecize al la demandoj faritaj. Sinjorino de Prolongo ploregis, rigardadante sian filinon. Pri Viktoro, por la unua fojo en sia vivo, li tremadis.

La religia ceremonio estis plenumita fulmorapide: ĉar Matildo sendiskuteble postulis, ke la abato Benojto ĝin malpligrandigu ĝis la nur necesega formularo. Vane la paroĥestro levis siajn brakojn al la ĉielo, la juna virino al li respondis per tono ne toleranta la kontraŭparolon. Li estis devigita al la obeo.

Revenante Andreo diris al sia edzino:

– Kredeble vi estas kontenta. Viaj ambiciaj projektoj fine efektiviĝis.

Tiam Heleno respondis per malsonora voĉo:

– Ĉu vi volas koni mian opinion? Neniam oni devus realigi siajn revojn: almenaŭ oni estas subtenata de l’ espero.

ĈAPITRO DEKKVINA

La aliformigo de la Prelonga bieno en maĵoraton, la redono de riĉaĵoj iam ŝtelitaj de la patro Linŝardo, la heredaĵo de la duko de Blasano, faris Matildon unu el plej riĉaj heredantinoj de Francujo. La komandanto vivis meze de lukso preskaŭ reĝa, kaj povis efektivigi ĉiujn multekostajn fantaziaĵojn, kiuj naskiĝis en lia cerbo. Tamen li ne estis feliĉa: ĉar la falseco de lia situacio erarigis neniun. Por ĉiuj homoj eĉ por la servistaro li estis nur la edzo de la grafino. Ĉiu sciis, ke en la komunecon lia alporto estis nula, ĉar pro la sendiskutebla volo de Andreo la doto al li donita de lia patro estis rekonita en lia edziĝkontrakto kiel devenantaĵo de Matildo. La tuta mono elspezita de Viktoro por ĉevalkuradoj, kartludado, aĉetado de artistaĵoj, devenis do de la malavareco de lia edzino. Certe li havis propre sian komandantan soldon; sed por pagi lian luksan vivmanieron, la kelkaj miloj da frankoj de li enkasitaj estis konsiderotaj kiel tute senvalora kvanto.