Выбрать главу

Tia situacio pezis sur lin. Ofte li pensis maldolĉe:

– Ludoviko estis prava; mi sekvis malveran vojon. Ne estis bezone amasigi tiom da krimoj unuj sur la aliajn por alveni al tia rezultato.

Ja portante la titolon kaj posedante la riĉaĵaron Matildo estis ĉio, Viktoro nenio. Sen la konsento de la grafino neniu ago estis plenumebla en la administrado de tiu vastega posedaĵo. La gemarkizoj mem provizitaj de dumviva rento estis nur la gegastoj de sia filino. Certe ili loĝis ankoraŭ en la kastelo, en sia iama apartamento; sed tio okazis nur ĉar la grafino de Prolongo postulis, ke ŝajne nenio estu ŝanĝita. Ŝi donis al sia patro ĝeneralan rajtigon. Do Raŭlo daŭrigis kiel en la pasinta tempo sian metion de kampara nobelulo, ne tro rimarkante, ke li estas nur la registo de bieno, kies li estis posedanto.

Tio precipe kolerigis la filon Linŝardon. Li troviĝis en la antikva domego de Prelongoj kiel uzurpulo, kiel sen utila meblo, havante neniun motivon por esti. Li esperis, ke rebrilo de tiu nobela titolo ŝprucos sur lin; ke li estos konsiderita de la landanoj kiel la vera kastelmastro. Kvankam ne estante rajtigita al la porto de tiu nomo li farigis novajn vizitkartojn:

VIKTORO LINŜARDO

Grafo de Prelongo

Sed iaj personoj, al kiuj li ilin sendis, ilin resendis kun tiuj vortoj;

– Nekonita en la Gotha almanako.

Viktoro silente englutis tiun kruelan insultegon. Feliĉe lia komandanta rango iom savis la situacion. Sen ĝi, kiam li akompanis Matildon en siaj vizitoj al la najbaraj nobeluloj, li estus havinta la humilaĵon aŭdi lakeon anoncantan per sonora voĉo:

– Ŝia grafina Prelonga Moŝto kaj sinjoro Linŝardo.

Sed se Viktoro ne realigis sian ambician revon, kiel pli dolora estis por Heleno la elreviĝo. Iam, kiam dum multaj horoj ŝi direktis siajn okulojn al la kastelo, esperante, ke se en la estonta tempo ŝia filo edziĝos kun la heredantino de tiu belega bieno, estos ŝi, kiu en ĝi ĉefos estrine, ŝi ne divenis tion, kion al ŝi rezervas la estonteco. Hodiaŭ kiam ŝi vizitis la komandanton, ŝi estis akceptita per tiu protekta bonvoleco, ĵetita kiel almozo al humiluloj. Se ŝi kuraĝis ian pripenson, la servistoj respondis malafable:

– Ŝia grafina Moŝto ne donis ordonojn pri tio. Ŝia aŭtoritato en la kastelo estis tiel nula kiel antaŭe. Kolerega pri tiu bankroto de la fatalo, kiu ruinigis ŝiajn plej karajn esperojn, nun sinjorino Linŝardo metis intertempojn pli kaj pli longedaŭrajn inter siaj vizitoj al la sinjorega domego.

Tiu situacio netolerebla por la edzo de Matildo ne povis longatempe daŭri. Tiel longe kiam la grafino ne estos doninta al li la tutecon aŭ almenaŭ grandan parton de siaj posedaĵoj, li komprenis, ke li estos ĉiam konsiderata kiel senvaloraĵo.

Du farmanieroj prezentiĝis al li, la perforto aŭ la konvinko. Li tiel uzis kaj eĉ trouzis la unuan rimedon, ke nun ĝi lin kore tedegis. Aliparte la konsekvencoj ricevitaj enhavis rezultatojn neniel kuraĝigajn. Do restis la konvinko apogiganta sur amon. Ha! ĉi tiu rimedo estis tute alloga, tiel pli alloga, ke la senĉesa apudesto de la juna virino apud li vekis lian malnovan pasion.

Nun ĉar la leĝo donas al li nediskuteblajn rajtojn, li tre intencis ilin valorigi. Sed li sciis, ke la entrepreno estas multe ŝancebla; multfoje jam li povis konstati la vivegan malamon al li sentatan de Matildo; kaj li ne povis ne tre meti, memorante la ĵuron de ŝi faritan, ke li ĉiam estos al ŝi nur fremdulo. Sed li opiniis, ke nenio kontraŭstaras senŝancele la tempon kaj la persiston. La komandanto esperis, ke per sennombraj ammontroj, per senĉesaj ĝentilaĵoj, li forgesigos al la grafino la maldelikatajn kaj eĉ sovaĝajn rimedojn uzitajn de li, per kiuj li sin devigis kunligi sian estontecon kun la sia. Li apogis sian deziron sur unu bonegan rezonon:

– La amo senkulpigas ĉion. La krimojn, kiujn ŝi farigas, vin ne pardonas facile, kiam ŝi estas la kaŭzo kaj la motivo de tiuj malbonaĵoj. Fine feliĉe la bona Naturo kuŝas funde de tio ĉi; kaj mi fidas al ĝi kiel al potenca helpanto. Ĉar nun Matildo povas sin doni al neniu viro krom al mi; ĉar la leĝo kaj la religio al ŝi trudas kiel devon la amon al ŝia edzo, pli-malpli frue ŝi falos fatale en miajn brakojn.

Pro tio dum la unuaj tagoj, kiuj fluis post lia edziĝo, Viktoro ne faris la malprudentaĵon postuli edzinajn komplezojn; ĉar tiaj postuloj povis nur malbonigi la situacion. Li ŝajne akceptis kiel naturan la malintiman vivmanieron al li truditan de la grafino. Li ne volis rimarki la malvarman kaj arogantan tonon de ŝi prenitan, kiam ŝi parolis al li. Li ŝajnis antaŭ ŝi submetita, respektema, amema, esperante ke Matildo fine estos kortuŝita de tiu konstanta penado por plaĉi al ŝi. Certe por viro tiel ordonema kiel la komandanto tia konduto konjektigis neordinaran forton de voleco, kies pli bone ol iu ajn la grafino devis ŝati valoron.

Ĉiutage la filo Linŝardo neniam forgesis alportigi en la apartamenton de sia edzino la florojn, kiujn ŝi obstine rifuzis dum sia fianĉiniĝo. Regule tuj kiam Matildo ekvidis la bukedojn, rapide ŝi ilin ekkaptis kaj ĵetis ekster la fenestro. Sed ian tagon pro malatento ŝi forgesis plenumi tiun ĉiutagan kaj malestiman detruadon. La morgaŭan tagon Viktoro havis la ĝojon ĵeti mem la velkintajn rozojn kaj ilin anstataŭigi per freŝaj. La sama afero rekomencis kelkajn fojojn. Fine laca pro tiu batalo per florbatoj, la grafino ĉesis zorgi pri tio. La bukedoj, senditaj de ŝia edzo, seninterrompe ornamis ŝian saloneton; kaj la juna virino tiel kutimis al ili, ke fine ŝi ilin konsideris kiel meblojn de l’ apartamento.

Vidante ĉiujn tiujn ampruvojn, kiujn la komandanto senpaŭze donis al Matildo, la markizo sin turnis definitive al sia bofilo. Eĉ li sentis al li komencantan amikecon: – Por ĉiu peko, kompatemo, li diris, Linŝardo faris grandan kulpon, mi eĉ dirus krimon. Sed oni estas devigata konfesi, ke li faras ĉion, kion li povas, por sin pardonigi.

Sola la markizino avertita de sia patrina instinkto ne kredis al la pento de Viktoro. Ŝi sen interpaco montris al li glacian malvarmecon. Tiu antipatio eĉ ŝprucis al Valento. Sinjorino de Prelongo sin kulpigis mallaŭte, ke ŝi sentas malamon al tiu senkulpulo, senvola kaŭzo de ĉiuj iliaj malfeliĉaĵoj.

– Kion venis fari ĉi tien tiu uzurpulo, ŝi pensis ofte. Li ne estas mia nepo: mi tion sentas, mi estas certa pri tio; alie io neklarigebla min altirus al li. Aliparte kvankam Matildo envolvas sian etan protektiton de ĉiuj imageblaj vartoj, tamen nur vidante la manieron per kiu ŝi karesas lin, ŝi kisas lin, oni divenas, ke li ne estas ŝia ido. Patrino ne eraras pri tiuj aferoj. Sed tiam de kie do li devenas? Instigite de tiu malbona sento, la markizino petis de sia filino, ke neniam ŝi alkonduku al ŝi la knabeton, kies rajte Matildo estas patrino. Komprenanie la motivon, kiu instigis sinjorinon de Prelongo, la grafino respektis siajn tedojn, evitis ke Valento troviĝu en ŝia ĉeesto, kaj neniam al ŝi parolis pri li.

Tiel agante Suzano faris gravan malsaĝaĵon. Ĉar se ŝi estus sekvinta, paŝon post paŝo, la kreskadon de tiu estaĵeto tiel mistere enirinta en la vivon, ŝin estus miriginta lia simileco kun fraŭlino de Savinako: kaj ĉiuj ŝiaj duboj estus rapide klarigitaj.

Tiu simileco estis tiel videbla, ke ĝin rimarkis la lakeoj kaj eĉ la vilaĝanoj.

Ian dimanĉon, Matildo revenis al la kastelo en nefermita kaleŝo, havante apud si sian filigitan knabeton. Ŝi pasis antaŭ la Krepona trinkejo, la plej bela kafejo de l’ urbeto. Antaŭ la pordo la tablojn korekte liniigitajn okupis multaj trinkantoj. Estis la sesa vespere: ĉiu venis ĉi tien, englutonte sian antaŭmanĝan trinkaĵon kaj petonte novaĵojn. Kompreneble la luksa veturilo de la grafino fariĝis la celo de ĉiuj rigardoj. Kiam ĝi estis elirinta:

– Strange, diris kamparano: la malgranda vicgrafo de Prelongo tute ne similas sian patron.