– Kaj sian patrinon?
– La grafinon? Ho ankaŭ pli malmulte.
– Mi ne scias, ĉu mi eraras; sed tiu pupa vizaĝo al mi memorigas la fizionomion de fraŭlino Valentino.
– Tio ne estas miriga, diris la mastrino de la kafejo; tiuj junulinoj estis sendisigaj.
– Je Diablo! Ĉu ekzistas, en la reciproka amikeco de du junulinoj kaj la vizaĝo de etulo, ia rilato ebla?
– Jes, kaj eĉ tre granda, respondis la kafejmastrino per tono malkontenta: kiam ŝi estis graveda la patrino de Valento ricevis rigardon de sia iama amikino. Pro tio la etulo estas la viva portreto de tiu ĉi lasta.
Grandega ekridego akceptis tiujn parolojn.
– Vi do kredas al tiuj sensencaĵoj, sinjorino Krepono?
– Certe, tiel fervore kiel al la Kredo. Kiam ido similas najbarinon, tio pruvas, ke ŝia patrino ricevis rigardon dum sia gravedeco.
– Kaj kiam tiu najbarino estas najbaro?
– Tiam, respondis Blagardo, tio pruvas, ke la najbaro rigardis la najbarinon ... tro proksime.
– Silentu do, langmalbonulo. Ĉu vi intencas kredigi, ke fraŭlino de Savinako iom rilatas kun la nasko de tiu infano?
– Nu, nu, eble.
– He! petolanto, rimarkigis Grosklaŭdo, memoru ke antaŭ du jaroj vi parolis alimaniere.
Nun, ĉar la opinio iam proponita de Blagardo estis partoprenita de la tuta lando, ĉi tiu ne ĝin ŝatis plu. Eĉ li ĝin kontraŭbatalis, nur por ne partopreni la opinion de ĉiuj aliaj.
– Malgrandulo mia, li respondis al Grosklaŭdo, iam mi eble eraris. Sed nur la malsprituloj persistas en malvera opinio.
– Ĉu vi eksciis novaĵojn?
– Ne, sed tio altrudiĝas al la okuloj. Fraŭlino Valentino forlasis la kastelon ses monatojn antaŭ la naskiĝo de l’ etulo; ili ambaŭ similiĝas kiel du akvaj gutoj; la grafino ĉiam neis, ke ŝi estas lia patrino. Kion vi respondos al tio? Ĉar la horo de la vespermanĝo sonoris por ĉiuj stomakoj, ĉiuj vilaĝanoj sin direktis al sia hejmo, dirante ke tiu Blagardo, kvankam petolante havas tamen tre fortan kapon. Eble li estas prava.
Tio, kio certigis la konjektojn de la spritulo, estis la babiladoj de la servistaro mirigita pro la senameco de Viktoro al lia filo. Tiu patreco leĝa kaj deviga estis por la komandanto vera Sizifa ŝtonego. Li deziregis, ke alvenu la momento, en kiu li estos vere patro. Pro tio li sentis grandegan ĝojon, konstatante, ke Matildo ne ĵetas plu la florojn al ŝi senditajn. Ĉar la grafino akceptis la donacon, eble alvenas la tempo, en kiu ŝi ne rifuzos la donacanton. La revo, kiun li karesis, tio estas havi infanon vere naskitan de li, kredeble efektiviĝos baldaŭ.
Ĉar ĉiu estis konvinkita, ke li estas la feliĉa edzo de sia edzino; kaj tio lin kolerigis. La farton de Matildo iom malfortigis la sinsekvaj batoj, de kiuj la malfeliĉa virino estis premegita. Negravaj malsanetoj ŝin tre ofte devigis al la enlitiĝo. Kompreneble ĉiuj homoj klarigis tiujn simptomojn per la konsekvencoj neeviteblaj de l’ edziniĝo: sinjorino de Prelongo mem ŝajnis partopreni tiun opinion.
Ian iagon la markizino kaj ŝia filino ripozadis en la vintroĝardeno. Kaŝita malantaŭ la larĝaj folioj de bananarbo, la komandanto aŭdis Suzanon dirantan al la grafino:
– Certe mi estas tre ĉagrena, mia kara infanino, vidante, ke via farto ĉiam ŝanceliĝas. Tamen mi konfesas, ke mi estas nek mirigita nek eĉ maltrankvila pri tio. Ĉar la kaŭzo facile diveniĝas.
– Kion vi volas diri!
– Simila al ĉiuj junaj edziniĝintoj ...
– Ne estas tio, ekkriis vivege Matildo kompreninte.
– Tamen mia konjekto estas tre verŝajna.
– Ne, patrino mia; ĝi estas kontraŭe tute tute neverŝajna. Mi havas gravajn motivojn por certigi, ke vi eraras. Kiaj ajn estos la suferoj, kiujn mi eble toleros en la venonta tempo, neniam tiu kaŭzo estos akceptebla.
Aŭdinte tiujn lastajn vortojn elparolitajn de la grafino per sovaĝa energio, Viktoro sentis, ke lia koro kuntiriĝas.
Sed samtempe estis reveninta lia malnova maltimo. Jam de tempo tro longa li ludis tiun rolon de timema kolegiano, por kiu li ne taŭgis. Li ĵuris al ŝi mem, ke per ia ajn rimedo antaŭ ok tagoj lia edzino al li apartenos.
– Dum tiu vespero mem, li pensis, mi parolos al Josefino pri tio.
De la edziĝo de la komandanto, la situacio de la junulino en la kastelo estis tute ŝanĝita. Ian tagon la markizino diris al Matildo:
– Kion vi intencas fari pri Josefino?
– Sed ŝin konservi.
– Neeble. Pripensu ke ŝi estas la kuzino de sinjoro Linŝardo: do per via edzinigo ŝi fariĝis la via. Vi ne povas esti parencino kun via ĉambristino.
– Vi estas prava. Tamen mi sentus veran ĉagrenon, min senigante da ŝi. Ŝi estas bona knabino, tre sindonema al mi. Kaj mi ne certigus tion, se mi ne havŭs gravajn motivojn por tiel paroli.
– Neniam mi dubis pri tio. Sed tio neniamaniere ŝanĝas vian reciprokan situacion. Vin kombante, ŝi povus vin nomi: “Mia kuzino”; kaj ŝi estus rajtigita al tio.
La markizino elparolis tiujn lastajn vortojn per tono de neesprimebla kolerego.
La grafino de Prelongo pripensis dum kelka momento, kaj proponis al sia patrino projekton, kiun ĉi tiu aprobis tuje.
Josefino estis altigita al la rango de dommastrino. Pro vizita de nedisputebla potenco, ŝi ĉefis la tutan servistaron de la kastelo, donante ordonojn kaj zorgante pri ilia plenumado.
De la unuaj tagoj la junulino montriĝis bonega servestrino. La markizino sin kore gratulis pro la decido el prenita de ŝi. Ŝia malfortiĝanta farto ne ebligis, ke ŝi zorgadu sufiĉe bone la sennombrajn detalojn, al kiuj dommastrino estas devigata atenti. Matildo tro artista ĉiam montriĝis malema por tiaj funkcioj. Sinjorino de Prelongo estis do tre feliĉa, trovinte fraŭlinon inteligentan, sindoneman, ageman, tute fidindan, kiu dank’ al sia parenceco kun la gemastroj estis respektata de la servistaro.
Ja sen ŝanceliĝo la lakearo tuje montriĝis tre respektema al la kuzino de la grafino, sinnomante nur fraŭlino Brantino aŭ eĉ Fraŭlino sen aldono.
La malfeliĉa Josefino, kiu ne povis eviti sian fatalecon, retrovis do en la kastelo la malprecizan situacion jam havitan de ŝi en la Linŝarda farmodomo: nek mastrino, nek servistino, balanciĝanta inter la du ekstremaĵoj.
Do, dum la vespero, Viktoro vizitis la novan dommastrinon. Ŝin preminte kontraŭ sian koron, kiel li kutimis fari, kiam li bezonis ŝian kunkulpecon:
– Vi scias, li diris, ke mi ne amas la grafinon. Mi edzigis kun ŝi nur pro ambicio. Ŝi min malamas, Por trafi la celon, al kiu mi volas atingi, necese estas, ke mi tute ŝin superu, kaj pro tio ke mi havu idon de ŝi. Nur en la patrina amo mi trovos la levilon, kiu min mankas. Sed ŝi rifuzas ni mi la eniron en sian dormoĉambron. Eĉ ŝi sin enfermas per triobla riglilo. Mi fidas al vi, por ke vi lasu malfermata la pordon de ŝia tualetejo, kaj eĉ ke vi min enkonduku en ĝin, se estas bezone. Nu, vi ne devas esti ĵaluza; ĉar tio estas por mi vera servuto: sed vi komprenas, ke ĝi estas necesega. Fine, li aldonis mallaŭte, eble mia edzino mortos pro sia akuŝo: tiam mi edziĝos kun vi, kaj vi estos kastelmastrino; ĉar estante la patro leĝa de Valento, mi, kiel zorgamo de la heredanto, ĉefus estre en la kastelo.
Aŭdinte tiujn malnoblecajn parolojn, Josefino preskaŭ eksplodis pro indigno. Sed ŝi memoris la obeotajn rekomendojn de la grafino, kaj respondis simple:
– Mi vin komprenas tiel bone, ke vi povas fidi al mi.
– Nu, vi estas inteligenta virino. Vi ne pentos pri la servo al mi farita de vi.
Poste ŝin preninte en siajn brakojn, li ŝin kisadis pasie kaj eliris dirante:
– Mi estas pli ŝancema ol mi kredis. Mi timis riproĉojn; sed ŝi cedis senbatale. Ŝi esperas, ke la grafino mortos post sia unua nasko, kaj ke ŝi povos ŝin anstataŭi. Nu, ŝi estas pli ambiciema ol mi kredis. Kuŝas ĉi tie potenca levilo, kiun mi scios utiligi.