Выбрать главу

Dum tiu tempo la junulino ankoraŭ tremetanta pro la paroloj aŭditaj, alkuris al Matildo, kaj al ŝi rakontis la hontindan proponon faritan de la komandanto.

– La krimulo! ekkriis la grafino, mi bone sciis, ke lia dolĉeco kaj lia submetiĝo estis nur ŝajnaj. Nu, mi pli amas tion. Jen estas la vera batalo, kiu komencas. Mi preferas al la serpento, kiu sin kaŝas, la tigron, kiun oni vidas. Josefino, volu fari tion, kion petas mia edzo.

– Sed, via Moŝto, ĉu vi ne timas?

– Nun, ĉar mi estas avertita, mi timas nenion. Cetere vi povus ĉeesti ĉe nia intervidiĝo, kaŝite malantaŭ tiu kurteno. Vi vidos, ke mi scias respekti mian promeson.

Dum la vespero la grafino de Prelongo vestis riĉan tualeton, kaj atendis ne sen ia maltrankvileco la viziton de sia edzo. Kio alvenos? Ĉu ŝi eliros triumfanta el tiu neegala batalo, en kiu ŝia kontraŭulo havos kiel helpilojn la leĝon kaj la religion.

Ŝi estis priokupata de tiuj pripensoj, kiam pro la pargeto ekkrianta ŝi levis la kapon. La komandanto staris antaŭ ŝi.

– Vi ĉi tie, sinjoro, ne min avertiginte pri via vizito. La procedo estas iom maldelikata. En nia societo oni uzas ĝenerale pli ĝentilajn farmanierojn.

– Mi sciis, ke via pordo estas ŝlosita per rigliloj. Por eniri tien mi havis nur unu rimedon, trairi tra via tualetejo: kaj tion mi faris.

– Vi estis malprava, uzante tian ruzon. Se vi estus proponinta al mi interparoladon, mi ne estus ĝin rifuzinta.

– Nu, Matildo, ĉu vi fine konsentas ....

– Mi ne parolas pri tio. Sed ĉar la interparolado, kiun ni havos post unu momento, estis neevitebla, de nia geedzigo mi vin atendis ĉiuvespere. Sed laŭ via kutimo vi pli amas penetri ĉe virinon kiel ŝtelisto ....

– Aŭ kiel amanto, respondis Viktoro prenante ŝian manon.

Per gesto rapida la grafino ĝin eligis, kaj respondis malvarmatone:

– Mi ne scias, sinjoro, ĉu en la venonta tempo vi meritos la unuan epiteton; sed mi al vi certigas, ke neniam la dua taŭgos por vi.

– Kial, Matildo, kial rifuzi al mi tiun esperon? Ĉu de nia geedziĝo io estis al mi riproĉebla de vi? Ĉu kontraŭe mi ne estis submetita, respektplena, zorganta nur pri unu afero, ne malplaĉi al vi? Mi povis paroli estre: la leĝo min rajtigas. Sed tiun rajton mi ne volis uzi; ĉar mi nutras en mia koro nur unu revon, vin ricevi de vi mem; ĉar mi sentas, ke iam vi bonvolos ĉesigi vian koleron, ke vi memvole konsentos la donon de via persono.

– Via memoro estas malvigla, sinjoro: vi ŝajnas forgesi, ke mi diris: “Neniam.”

– Tio estas ĵuro, kiun la virino elparolas estante fraŭlino, sed kiun ŝi forgesas fariĝinte edzino.

– Forgesi, sinjoro, ekkriis la grafino kolerante; sed por tio mi devus forgesi samtempe viajn kalumniojn kaj viajn malkuraĝaĵojn. Mi vivis feliĉa, envolvita de la amikeco de miaj familianoj. Subite vi rabe eniras en mian vivon; senlace vi min turmentegas kun rafinaĵoj indaj de sovaĝulo; apogante vian tranĉilon sur la gorĝon de miaj amatoj, vi min devigas meti mian manon en la vian; kaj ĉar vi ripozis momente en via laboro de turmentisto, vi kredas, ke vi akiris rajtojn sufiĉajn por postuli mian obeon kaj mian amon. Ha! viro tiel krima kiel vi malhonorus la militistaron, se la malnobleco de unu el ĝiaj anoj povus malpurigi ĝian nemalpurigeblan indecon.

La komandanto palegiĝis.

– Nu, vi estas prava, Matildo. Vian malamon mi meritas; ĉar por vin posedi mi provis ĉion. Estante certa, ke mi ne povos vin havi per la honestaj rimedoj, mi estis devigita uzi la malhonestajn. Sed kiu en tio estas la ĉefa kulpulo? Kial vi montriĝas tiel bela kaj tiel dezirinda? Vi diras, ke vi vivis feliĉa; mi same. En tiu militistaro, kiun vi rajte glorigas, mi rapide suprenflugadis ĝia la plej altaj sidejoj. La gloro, la patrujo, la honoro al la standardo, tiaj estis miaj amaĵoj: kaj kiam mi rapidis al la batalo, ĉefante mian skadron, mi sentis en mia koro nur unu deziron, glore morti por la imperiestro kaj por Francujo. En tiu epoko mi estis fidela, senartifika soldato, kaj, similante Bayard ’on, senlima kaj ne riproĉinda. Ian tagon, mi vin vidis; tiun tagon, mi estis pereigita. La amo eniris en mian koron fulmorapide. Ĉiuj noblecoj, ĉiuj heroecoj en mi vibrantaj estis sufokitaj de la venkanta pasio. Mi vin amas, Matildo; mi vin amegas per la tutaj potencoj de mia estaĵo. Kiam mi vin apudestas, ne estas sango, kiu fluas en miaj vejnoj, sed fajro. De ĉiuj krimoj de mi faritaj, de ĉiuj krimoj de la privatulo, – ĉar la oficiro ĉiam povas marŝi, alte starigante la kapon, – estas vi la sola kaŭzo, la sola motivo. Vi diras, ke mi rabe eniris en vian vivon; estas vi, kiu kontraŭe inside penetris en la mian. Estas viaj malestimaĵoj, viaj malŝataĵoj, kiu aliformigis la militiston, ĉiam estimatan kaj ĉiam estimindan, en la malamindan amanton, kiu sin trenas ĉe viaj piedoj.

Efektive, genufleksinte antaŭ la grafino, Viktoro sukcese prenis ŝian manon, kaj ĝin prenante en la siaj ĝin kovris de pasiaj kisadoj.

Malgraŭvole kortuŝita de la varmegaj paroloj de sia edzo, vane Matildo serĉis respondon. Ha! la komandanto estis prava. La krimojn, kiujn ŝi inspiras, virino pardonas facile; ĉar ŝi sentas, ke ŝia respondeco estas grava en la plenumo de ili kaj preskaŭ similas kunkulpecon. Certe la grafino ne povis tiel rapide forgesi la malamindajn agadojn de la viro, al kiu la religio ordonis, ke ŝi donu sian koron kaj sian korpon; sed fine ŝi sentis sin ŝancelita. Lerta taktikisto, Viktoro sciis profiti tiun negravan venketon.

– Nu, Matildo, li diris amene, ekzamenu miajn ambaŭ ekzistadojn paralelajn; la unuan neriproĉinda, la duan krima, se pro via kulpo. Pardonu al la lasta. La Societo kaj Dio vin donis al mi: kial vi volas kontraŭstari la ne eviteblecon? Mi havu nur vian simpation, kaj tuj mi refariĝas la honestega viro, kiu mi estis. Se mi ne povas alporti al vi nobelecan titolon, mi ĵuras, ke mi ĝin anstataŭigos per tiom da laŭroj, ke mi faros vin ĵaluzinda inter la virinoj la plej feliĉaj.

Iom post iom kaj nesenteble li prenis la junan virinon inter siaj brakoj, kaj ŝin kovris per kisadoj. La grafino simila al ino hipnotizita kredis, ke ŝi estas la ludilo de ia revo. Neniam sinjoro de Blasano al ŝi parolis per tiel varmega kaj konvinka tono. Kun okuloj duonfermitaj ŝi aŭskultis Viktoron, kiu diris:

– Mi ne petas, ke vi min amu: ve! mi tro komprenas ke estas neefektivigebla tia deziro. Sed lasu min vin ami; permesu, ke mi tion al vi diru humile, genufleksante kiel antaŭ diinaĵo. Kaj kiam la kompato estos penetrinta en vian animon, post ĝi venos la simpatio kaj kun ĝi la pardono.

Parolante la komandanto manovris per tia lerteco, ke li sukcese ĉirkaŭis per sia brako la talion de la grafino. Jam li ŝin eksublevis el la apogseĝo, sur kiu ŝi troviĝis duonkuŝanta, kiam la juna virino malfermis la okulojn, kaj ekvidis, ke la pordkurteno antaŭ ŝi pendanta estas movita de malforta tremeto. Tiu vidiĝo subite rompis la ensorĉon, kaj ŝin revenigis al la realeco. Ŝi stariĝis, kaj montrante la horloĝon al sia edzo mirigita, diris:

– Estas malfrue, sinjoro. Mi estas fiera, vidante ke vi forgesas en mia societo la fluon de horoj. Sed via amantino vin atendas! kredeble ŝi malpacienciĝas.

– Mia amantino! Vi bone scias, ke mi havas neniun amantinon, ke mi amas neniun virinon krom vi.

– Kiel? sinjoro Linŝardo, ĉu vi neniam amrilatis kun fraŭlino Brantino?

– Kiu al vi diris?

– Tio estas negrava: sed vi vidas, ke mi ĉion konas. Ha! vi miras, vidante ke malgraŭ tiu kono mi tamen konservas vian ĉarman kuzinon. Kion vi volas? Oni estas ĵaluza, nur kiam oni amas.

Post tiuj vortoj. Matildo malfermis la pordon, ĝin montrante per la mano.

– Mi petas, ke vi eliru, sinjoro. Estas la unua matene kaj mi bezonas ripozon.

Nevole Viktoro obeis tiun geston. Kiam la pordo estis fermita malantaŭ lia dorso, li aŭdis la bruon faritan de la grafino puŝanta la riglilojn.