Ok tagoj fluis, Matildo ne vidis plu sian edzon, eĉ dum la horo de manĝoj. Viktoro pasigis ekstere siajn tutajn tagojn, penante lacigi siajn muskolojn per senĉesaj kuradoj. Li volis ĉesigi la pasian febron, kiu lin reprenis, kaj kiun li ne povis trankviligi. Sed kiam alvenis la vespero, la rezultato ricevita estis nur lacego, kiu lin rompis sed ne kvietigis.
Sed kia demono nun moviĝas interne de li? Se li ne povas plu ĉefi sian voladon, ĉu li estos sufiĉe potenca por ĉefi la voladon de aliulino? Li estas edzo. Ĉiuj homoj kredas, ke Matildo fariĝis lia edzino: kaj li estis tiel malkuraĝa, ke li lasis sin komandi al li estrine, ke li ne prenis ŝin en siajn brakojn, ke kontraŭe li ŝin obeis, kiam ŝi lin elirigis el sia ĉambro. Kion do ŝi volas? Ĉu ŝi esperas, ke ĉiam ŝi restos venkanta? Tamen ŝi devus kompreni, ke estas neebla la senĉesa rifuzo de ŝia persono.
Alveninte al tiu punkto de siaj pripensadoj, la komandanto eksentis subitan inspiron. Instigite de la kolero, de la sento de sia malpotenco, la grafino diris: “Neniam”. Nun la malhumileco malhelpas, ke ŝi ŝanĝu sian decidon. Sed eble ŝi bedaŭras tiun tro neripareblan decidon; eble ŝi ne estus malkontenta, se ŝia edzo uzus pri ŝi rimedon tian, ke ŝi estus devigata cedi, kvankam ne ŝajninte konsenti. Viktoro kredis, ke ŝi estis kortuŝita de liaj pasiaj kaj vibrantaj paroloj. Kiam, fermante la okulojn, li revidis pense la duonsvenan sintenadon de sia edzino, li ne dubis plu: eĉ li estis certa.
– Kaj mi ne komprenis, li diris kolere. Mi estis sufiĉe malsprita por ne ekkapti la okazon eble ununuran, kiu prezentigis al mi. Ha! Matildo, virino samtempe malamata kaj amegata, vi volas, ke mi uzu perforton. Vi perdos nenion atendinte: tiuvespere vi estos kontentigita. Ĉefite de tiu ideo, la komandanto galopigis sian ĉevalon. Alveninte en la kastelon, li rapide ĵetis al la ĉevalgardisto la bridon de sia rajdito, certigis ĉu la grafino troviĝas en la salono, kaj supreniris kvarŝtupe al sia ĉambro. En skatolo, en kiun li enfermis lignaĵistilojn, li prenis borileton kaj ŝraŭbturnilon. Provizite de tiuj du iloj, li sin direktis al la ĉambraro de la grafino.
En ĝi troviĝis Josefino ordiganta tirkestojn.
– La lastan fojon, li diris, mi ne sukcesis. Tiuvespere mi volas refari novan provon. Mi esperas, ke vi ne min perfidos.
Benante mallaŭte la hazardon, kiu ebligis, ke ŝi konu la novan projekton elpensitan de sia amanto, la junulino respondis:
– Ĉu vi ne diris al mi, ke vi laboras tiel same por mia profito kiel por la via?
– Certe.
– Tiam, kion vi timus?
– Vi estas prava.
– Nu, pensis la filo Linŝardo, la ambicio konfuzas ŝiajn pensojn. Mi lasu al ŝi ŝiajn iluziojn. Helpite de la ŝraŭbturnilo, Viktoro demetis la seruron kaj la riglilojn; poste per la borileto li plilarĝigis la truojn lasitajn en la ligno post la eliro de ŝraŭboj; fine li remetis la tutecon laŭ ĝia unua stato. Por rigardanto malatenta nenio ŝajnis ŝanĝita: sed la firmeco de la feraĵoj estis nur ŝajna. Sola puŝo per ŝultro sufiĉis por ĉion alĵeti teren.
Kompreneble Josefino, kiu ekzamenis tre atente la laboron de la komandanto, senprokraste avertis pri tio la grafinon.
Dum la vespero Viktoro aliris luppaŝe al la apartamento de Matildo. Alveninte antaŭ la enirejon, li puŝegis la pordon, kiu cedis tuj kun malsonora bruo de rigliloj falantaj sur la tapiŝon.
La komandanto kredis, ke lia edzino dormas. Li jam estis eksaltonta al la lito, kiam bruo de mokema rido lin haltigis sur la sojlo de la ĉambro.
Vestita de eleganta noktkostumo, la grafino sidis apud brila fajro gaje kraketanta. Flanke de ŝi, sur tableto, lampo provizita de netravidebla vitroglobo lumigis al libro, kiun ŝi legis, kaj samtempe al strangforma ponardeto, kiun kredeble ŝi uzis kiel papertranĉilon. Ĝi estis la Malajsa kriso retrovita de ŝi funde de la skatolelo aparteninta al fraŭlino de Savinako.
– Kiel? Sinjoro Linŝardo, estas vi ankoraŭ! ŝi diris ĉiam ridema. Nun vi ne pasas plu tra la tualetejoj; vi preferas rompi la serurojn. Mi opinias, ke apud vi oni ne estas senriska. Morgaŭ mi venigos seruriston, por ke li almetu sur mian pordon fermilon sufiĉe fortikan por ĝin kontraŭstarigi kontraŭ la amo.
Ŝtonigite de miro Viktoro restis senmova en la loko, en kiu li troviĝis, havante unu piedon en la ĉambro kaj la alian en la koridoro.
– Nu, sinjoro, daŭrigis la juna virino, necese estas, ke pordo estu fermita aŭ malfermita. Ĉar la noktoj iom malvarmetiĝas, eniru aŭ eliru; sed decidiĝu.
La komandanto eniris, kaj repuŝis la pordon, kiu ne ŝlosiĝis plu: poste alproksimiĝante al la grafino:
– Nu, li diris, estas mi, kiu venas, vidonta ĉu vi estos ĉiam senkompatema. Matildo, amatino mia, mi suferas ĉiujn inferanajn turmentegojn. Se dum la pasinta tempo, por vin posedi mi vin doloris, hodiaŭ vi devas senti vin kontenta; ĉar mi al vi certigas, ke vi estas kruele venĝita. Kompatu, mi petegas, kaj ĉesigu mian suferegon.
– Sinjoro Linŝardo, ĉu vi konas la sukon de l’ upaso?
– Ĉu mi konas ... kion? respondis la komandanto mireganta.
– La sukon de l’ upaso?
– Sed ĉu tiu alilanda kreskaĵo rilatas kun mia amo?
– Jes, kaj eĉ laŭ maniero tute mallarĝa. En la momento kiam vi rompis mian pordon, mi ĵus legis tre interesan artikolon pri la fulmosimilaj efikoj produktitaj de tiu venenaĵo, Oni rakontas, ke la enlandanoj de la Sondaj insuloj venenigas per ĝi siajn armilojn ...
– Ha! sinjorino, ekkriis Viktoro kolerega, ĉesu lian mokegon, mi vin petas. Ĝis tiu vespero min tedis uzi rajtojn, kiujn donas al mi la leĝo. Sed ĉar vi rifuzas fariĝi mia adorata amantino, mi parolos estre, kaj vi obeos.
La malfeliĉulo rapidis al Matildo, kaj penis ŝin ĉirkaŭi per sia fortika brako. Sed la juna virino lin observis. Rapida kiel fulmofajro, ŝi ekkaptis la ponardon kuŝantan sur la tablo.
– Se vi neniam vidis la sukon de l’ upaso, ŝi ekkriis, rigardu la pinton de tiu armilo: ĝi estas ŝmirita de ĝi.
Ĉar la komandanto, neniel atentante tiujn parolojn, daŭrigis sian sovaĝan atakon, la grafino piketis lian frunton per la pinto de la kriso, dirante per voĉo malrapida: – Atentu, sinjoro: la plej eta pikvundo estas mortiga post du horoj.
La komandanto eksaltegis malantaŭen. Profitante tiun liberigan ekmovon, Matildo sin levis; kaj svingante la ponardon, diris al sia edzo:
– Mi elparolis la vorton: “Neniam”. Tiu armilo ebligos, ke mi respektu mian promeson.
Apenaŭ la komandanto estis transirinta la sojlon de ŝia apartamento, la grafino rapidis al sia tualetejo. En ĝi troviĝis Josefino sufokiĝanta, ĉion aŭdanta, preta por helpi Matildon, se okaze ŝi estus venkita en la batalo.
– Josefino, diris la grafino, ĉar la pordo ne ŝlosiĝas plu, vi metos matracon sur la plankon; kaj tiun nokton vi dormos en mia ĉambro.
La morgaŭan tagon, firmiginte la pordon per ŝtala stango laŭlarĝe metita, la seruristo kuraĝiĝis Maltildon per tiuj vortoj:
– Nun la ŝtelistoj ne estas plu timindaj, via grafina Moŝto. Por detrui tion, necesa estus pafilega kuglego.
Tia estis same la opinio de Viktoro. Ĉar la amindumeco kaj la perforto ne sukcesis, restis nur unu rimedo: la ruzo.
Ian matenon li diris al sia kuzino:
– Mi ne scias ĉu la grafino suspektis ion, aŭ ĉu tio estas efiko de sola hazardo, sed fine mia dua provo ne sukcesis pli bone ol la unua. Sed bedaŭrinde nun mia edzino sin gardas: en tiaj kondiĉoj nova surprizo estas neebla.
– Lasu min pripensi; morgaŭ mi respondos al vi. Dum la vespero, dum Josefino helpis sian mastrinon al la vestiĝo de ŝia noktualeto, ŝi rimarkis, ke Matildo havas palan kaj malsanan mienon.
– Vi ŝajnas tre laca, via Moŝto, ŝi diris.