Выбрать главу

– Ha! knabino mia, de kiam mi estas edzino, mi vivas en senĉesaj timadoj. Apenaŭ mi dormas dum du horoj ĉiunokte.

– Ĉu vi volas, ke mi kuŝigu en via ĉambro, kiel mi faris antaŭ kelkaj tagoj?

– Neutile; de kiam mia pordo estas bone riglita, mi sentas min pli kvieta.

La morgaŭan tagon Josefino diris al la komandanto: – Alportu al mi botelelon de kloroformo. Mi ĝin trinkigos al mia mastrino. Kiam ŝi dormegos pugnoferme, vi povos agi kun ŝi kiel vi volos.

– Bonega ideo! ekkriis Viktoro entuziasmigita. Mi ŝuldas al vi kison pro via elpenso. Ĝin vere vi gajnis.

– Ja, li pensis, en la nunaj cirkonstancoj nur tiu rimedo estas uzebla de mi. Certe ne tiamaniere mi revis pasigi mian unuan edziĝan nokton. Sed, nu! en tiaj aferoj nur la unua paŝo estas doloranta. Kiam Matildo ekvekiĝante ekscios, ke nun ŝi fariĝis mia edzino neripareble, necese estos, ke ŝi akceptu la fakton plenumitan. Kaj poste ŝi havos neniun motivon por malkonsenti.

Dum la vespero mem, li metis en la manon de la dommastrino la boteleton petitan. Post kelkaj tagoj la grafino diris al Josefino:

– Mi estas tre tedita. Mi devige havos baldaŭ kun mia edzo interparoladon pro monaj aferoj. Mi timas, ke fariĝoj similaj al la pasintaj okazintaĵoj renoviĝos.

– Ĉu vi bonvolas permesi al mi, via Moŝto, ke mi efektivigu projekton elpensitan de mi?

– Kiun?

– Ĝi estas malfacile rakontebla. Troviĝas projektoj tiel strangaj, ke ili ne toleras la diskuton. Nur la sukceso ilin aprobigas.

– Mi tute fidas al via inteligenteco kaj al via fideleco. Kio estas farota de mi?

– Kiam sinjoro Linŝardo ĉeestos tie ĉi, montriĝu tre afabla. Proponu al li la trinkon de iu ajn likvoro en via kunesto. Mi prenas sur min la plenumon de la restaĵo.

En la posedaĵo testamentita de la duko de Blasano troviĝis obligacioj elirintaj el la lotrado. Kiam Raŭlo sin prezentis, je la nomo de sia filino, por enkasigi la monsumon, oni respondis ke, ĉar la montitoloj estas nomaj, kaj apartenas al virino edziniĝinta, oni povis fari nenion sen la edza permeso. La grafino estis fortege ĉagrena, eksciante ke en iaj okazoj ŝi devos peti la bonvolon de sia edzo. Tio metis ŝin en stato de malsupereco, kaj ŝin devigis al kompromisoj, kiuj plimultigos la malfacilaĵojn de la batalo.

La markizo estis devigita ŝin kvietigi, dirante:

– Sed, mia kara infanino, vi ne povas vin eliĝi el la leĝo. Cetere mi konfesas, ke via kolereto ne ŝajnas klarigebla. Petu de Viktoro la necesan subskribon; mi estas certa, ke li ne ĝin rifuzos.

Sentante ke ĉiu plendo estas senutila, Matildo komprenis, ke ŝi malobeus sian devon, oferante la utilojn de Valento al la malamo de ŝi sentita al sia edzo. Pro tio, en tiu vespero mem, post sia interparolado kun Josefino, ŝi petis de la komandanto, ĉu li bonvolus alveni al ŝia ĉambraro.

Ne perdinte unu minuton, Viktoro, kiun tia invito mirigis kaj samtempe ĝojigis, sin prezentis al sia edzino. De la sojlo, li sentis sin kontenta. Neniam la grafino estis tiel aminda. Ridetante ŝi diris al li:

– Bonvolu sidiĝi, komandanto: mi havas malgrandan servon petotan de via komplezo. Pro tio mi kuraĝis vin eligi el viaj okupoj.

– Unu servon! sinjorino, ekkriis Viktoro mireganta: ĉu mi estas tiel feliĉa, ke vi bezonus min. Parolu, mi vin petegas: kio estas farota de mi? Kion ajn vi deziras mi plezurege plenumos.

– Tia ĝentileco ne min mirigas; kaj tute mi fidis al via afableco.

Kaj sciiginte rapide la komandanton pri la situacio, la grafino aldonis ironie:

– Mi povas fari nenion sen via konsento; ĉar oni rakontas, ke mi estas sub potenco de edzo.

La junulo sulkis siajn brovojn; sed kvazaŭ li ne estus aŭdinta tiun mokan frazon, li respondis:

– Nu, tio estas ĉio! Estas tiu negravaĵo, kiun vi nomas servo. Ha! Matildo, mi multe bedaŭras, ke tiu ago, kiu vin utilas, estas al mi tiel nepeniga.

Kiam la filo Linŝardo estis parafinta sian subskribon malsupre de la paperfolio al li prezentita de la juna virino:

– Ĉiu laboro meritas salajron, ŝi diris, remetinte en tirkeston la akton regule subskribitan. Mi sentus konsciencriproĉon vin veniginte, kaj ne doninte al vi kompensaĵon pro translokiĝo.

– Ha! kara adoratino, se vi volus konsenti, mi trovus min grande pagita ...

– Tro pagita eĉ; tion konfesu. Antaŭ momento vi mem certigis, ke via klopodo estis negrava. La pago estas rilatonta kun la laboro plenumita.

– Vi estas prava, mia kara Matildo, respondis Viktoro, kiu vidante sian edzinon tiel afabla ne kuraĝis ŝin kontraŭdiri.

– Ĉu vi jam trinkis mangustanon?

– Mi multe aŭdis pri tiu likvoro; sed neniam mi ĝin gustumis.

– Mia baptopatro, kiu estis insulestro de Guadelupo, sendis al mi kelkajn botelojn tute verajn. Ĉu plaĉus al vi trinketi iom da ĝi?

– Certe; estus tute malkonvena rifuzo, kiu tiel malĝentile pagus afablecon, al kiu bedaŭrinde vi ne min kutimigis.

– Estas komenco por ĉio, respondis la juna virino. Ŝi sonorigis Josefinon.

– Alportu du glasojn, ŝi ordonis, kaj mangustanan botelon.

La komandanto preskaŭ sufokiĝis pro miro. Cetere de la komenco de la vespero li iris el miro en miron. Kiel? Tiu fierega knabino, kiu antaŭ kelkaj tagoj lin minacis per sia venenigita ponardo al li hodiaŭ prezentas likvorojn. Se Josefino estas sufiĉe lerta por profiti la okazon, en tiu vespero mem li realigos sian revon.

Ĉar la junulino pasis apud Viktoro, ĉi tiu blovis en ŝian orelon:

– Ne forgesu la kloroformon; estas la momento. Josefino palpebrumis, montrante ke ŝi komprenas, kaj revenis post kelkaj minutoj portante sur pleto du glasojn, funde de kiuj aperis la mangustano kun ĝiaj rebriloj el bruniĝanta oro.

Ĉiu prenis sian glason. Dum la komandanto trinketis la sian, gustumante malrapide la likvoron, la grafino, kiu apenaŭ tuŝetis la trinkaĵon per la rando de siaj lipoj, trovinte ke tiu alkoholaĵo estas tro maldolĉa, remetis sur la tablon sian glason tute plenan.

– Nu, komandanto, kion vi opinias pri tiu sovaĝula likvoro?

– En ĝi troviĝas duobla gusto nedifinebla, kiu difektas ĝian aromon. Sen tio ĝi estus tute bongusta. Kredeble por ĝin dece juĝi, longa kutimo estas necesa.

– Vi certe estas prava, ĉar oni rakontas, ke la enlandanoj estas fanatikaj pri ĝi.

La interparolado daŭris, sin turnante nur al neinteresaĵoj.

Sed post kelkaj minutoj Viktoro silentis. Starante sen mova sur sia seĝo, havante okulojn fiksitajn kaj rigardante rekten antaŭ ŝi, li faris vanajn penadojn por teni malfermitaj siajn palpebrojn, kiuj malgraŭvole fermiĝis. Li eĉ ne respondis plu al la demandoj de la grafino, kiu fine diris malpacience:

– Vi ne estas afabla, komandanto, sed tute ne. La junulo volis paroli, protesti, sed li povis respondi nur per malsonora bleko.

– Sed li estas ebria, ekkriis Matildo kolera. Kredeble vi drinkis antaŭ kiam vi venos ĉi tien; ĉar la manĝustano de vi englutita ne sufiĉas por vin meti en tian staton.

La komandanto aŭdigis duan bleketon pli malsonoran ol la unuan. Lia kapo falis sur la tablon.

– Kia soldateja procedo! Vi do opinias, ke mia saloneto estas drinkejo? ripetis la juna virino kolerega.

Sed nun ŝia edzo ne estis kapabla ion aŭdi. Duonkuŝante sur la tableto, kun okuloj fermitaj kaj buŝo malfermata, li ronkadis.

Matildo volis lin veki, kaj peti de li, ke li eliru. Pro tio ŝi tusetis lian ŝultron. Kvankam tiu premo estis tre malforta, tamen ĝi sufiĉis por malstarigi la ekvilibron. La korpo de la komandanto ruliĝis sur la tapiŝon kun malsonora bruo de lia kapo frapiĝanta kontraŭ meblon.

– Ĉu, pensis la grafino, tio lin plenigas. Mi jam sciis, ke li estas malnoblulo; sed neniam mi estus kredinta, ke li estas drinkulo.