Выбрать главу

Kaj ŝi sentis sian malnovan malamon, kiu estis ankoraŭ animosento, anstataŭita de simpla nervosento: la naŭzo. Tiam ŝi vokis:

– Josefino. Vidante kuŝanta sur la planko la amanton, kiu ŝin trompis, la junulino havis triumfan rideton.

– Li abomene drinkis, al ŝi diris ŝia mastrino. Nun li estas ebriega.

– Permesu, via Moŝto, ke unufoje kaj escepte mi lin defendu. Pri tio, kio al li okazas li estas neniel kulpa; kvankam li ricevis nur tion, kion li juste meritis. Hieraŭ vespere mi vidis vin tiel laca, tiel malsaneta, ke por ebligi vian ripozon, mi donis al li la trinkaĵon al vi rezervitan de li.

La junulino rakontis al la grafino, montrante al ŝi la malplenan boteleton, la novan elpenson per kiu li esperis triumfi la obstinecon de sia edzino.

– Ha! murmuris Matildo, mi estis certa ke, funde de via koro vi estas bona. Vi min savis de vera danĝero. Kiam sonoros la horo, mi ne estos forgesema. Atendante, mi volas vin kisi.

Kaj la nobela sinjorino dankema altiris al sia brusto la humilan knabinon tute kortuŝitan.

La ĉambristo de la komandanto estis venigita. Helpite de alia servisto, li realportis en lian ĉambron sian mastron ĉiam dormantan. Kiam la pordo estis fermita, la grafino ekkriis en ekmovo de nedirebla ĝojeco:

– Ha! ĉi tiun nokton, mi do povos dormi!

La morgaŭan matenon kiam Viktoro ekvekiĝis post dekduhora rigida dormego, li frotis siajn okulojn, sidiĝis kaj murmuris:

– Kio do okazis? Li vane laborigis sian cerbon, penante revenigi sian memoron forestantan, tiu cerbo ankoraŭ duondormanta malbone obeis lian voladon. Li memoris tre malprecize sian antaŭtagan interparoladon kun la grafino. Li trinkis nekonitan likvoron; dormigilo estis anestezionta lian edzinon; poste ĉio konfuziĝis. Anstataŭ vekiĝi en la ĉambro de Matildo, li troviĝis en la sia, ne sciante kiamaniere.

Sed tuje la lumo eliris el la nebuloj, kiuj ankoraŭ noktigis lian spiriton:

– Tondro de Dio! li ekkriis; mi estis mokita. Estas mi, kiu trinkis la kloroformon. Jen estas do kial tiu mangustano havis tiel strangan guston.

Sed tiam Josefino lin trompis. Anstataŭ lin helpi, kiel li tion kredis, ŝi fariĝis la kunkulpantino de la grafino por pli bone lin perfidi. Nun li klarigis kial lia triobla provo estis kronita de triobla malsukceso.

– Ho! virinoj, virinoj! li ekkriis. Se ekzistas en la tuta mondo unu ino, kiu vere min amis, ĉi tiu ino estas certe Josefino: kaj ŝi min perfidas. Nun, al kiu do mi povas fidi? Sin vestinte rapide, Viktoro alpaŝis febre en sia ĉambro, murmurante;

– Amaso da friponinoj! Mi vin pentigos, ke vi amuziĝis per miaj malfeliĉaĵoj. En la kastelo mi ne havas mian kampon libera. La gemarkizoj ordonas estre: la tuta servistaro nur obeas tiujn maljunajn geperukulojn. Sed kiam mi estos en Parizo, mi scios fariĝi estro ĉe mi. Tiam oni vidos.

La trimonata libertempo ricevita de la komandanto pro lia edziĝo finis post kelkaj tagoj. Li do estis devigata returni al sia soldatejo.

Kiam li parolis al la grafino pri la proksimeco de sia eliro,

– Mi konjektas, ŝi respondis, ke vi ne pretendas min dekonduki kun vi.

– Vi tute eraras, mia kara amikino. Edzino devas sekvi sian edzon en iun ajn lokon, kien plaĉas al li ŝin konduki. Jen la teksto mem de la leĝo; kaj ĝi estas neprotestebla.

– Sinjoro, respondis Matildo treege malkvieta, iru, kien vi bonvolos, neniel mi detenos vin. Pri mi, mi restos tie ĉi.

– Tion ni vidos, respondis glacitone la komandanto. Sed li eliris, ne aldoninte unu vorton plie.

Post la tagmanĝo, la markizo kaj Viktoro trinkis la kafon en la fumejo, kiam Raŭlo diris al sia bofilo:

– Ĉu vi ricevis malbonan novaĵon? Vi ne malfermas la buŝon, kaj via mieno ŝajnas ĉagrena.

– Ho! ne; se mi malpli amegus mian edzinon, mi estus tute feliĉa.

– Klarigu vian penson pli malkonfuze.

– Vi scias, ke la devoj de mia profesio min realvokas Parizon. Sed Matildo preferus ne min kunveni. La motivoj prezentitaj de ŝi estas tiel ŝatindaj, ke mi kredus min kulpa insistante.

– Ĉu mi povas ilin koni?

– Ili ŝin honoras tiel grande, ke troviĝas en tiu konigo neniu maldiskreteco. Ĉar ŝi scias, ke vi same kiel la markizino ambaŭ malsanetiĝas, ŝi ne volas vin forlasi.

– Ha! kara ulino, ekkriis Raŭlo, kontentega funde de sia koro pro tiu pruvo de sindonemo, mi bone rekonas ŝian grandkorecon.

– Mi unua ŝin aprobis: eĉ mi antaŭbatalis la kontraŭ parolojn, kiujn ŝia amo al mi eble naskigus. Sed, daŭrigis la komandanto kun sopiro, la antaŭvido de mia disiĝo el ŝi post tri monatoj de geedziĝo, kaŭzas en mia koro veran senton de disŝiro.

– Mia kara infano, ekkriis la markizo, ekkaptinte la manojn de sia bofilo, tia ofero estas grandanima; sed mi ne ĝin akceptas. Tiuvespere mi parolos al Matildo pri tio.

– Ne, ne, silentu, mi vin petegas. Rakonti al la grafino nian interparoladon estus vera perfido. Mi sentus min ĉagrenega, se mia edzino kredus min tiel maldelikata, ke mi plendas al vi. Ĉar tia sento, kredu min, kuŝas tre malproksime de mia penso.

– Mi ne dubas pri tio. Sed fine mi ne volas esti la kaŭzo eĉ nevola de disiĝo inter geedzoj. Tion neniam mi toleros.

La markizo elparolis tiujn vortojn per tiel energia tono, ke Viktoro diris al si mem:

– Se ŝi ne volas min obei, ŝi ne kuraĝos malobei sian patron.

De kelka tempo la farto de Raŭlo malplifortiĝis: lin doloris oftaj krizoj de astmo. Ĉar la kuracistoj diris ke la malpura Pariza aero ne taŭgas por tia malsano, li decidis, ke li restos en Prelongo dum la tuta jaro. Sed por ke la markizino ne suferu pro la malvarmo, kiel dum la antaŭaj vintroj, li starigis en la keloj de la kastelo hejtaparaton, kiu vastigis tra la tuta domego temperaturon de varma florejo.

Ĵus tiun novan perfektaĵon utiligis sinjoro de Prelongo por komenci la atakon.

– Mi estas certa, mia kara infanino, li diris al Matildo, ke vi pli suferos pro la malvarmo en via Pariza hotelo, ol ni en la Prelonga kastelo.

– Ho! la Parizaj apartamentoj min indiferentigas.

– Kiel? ekkriis la markizo per mirtono perfekte imitita, mi kredis, ke via edzo estas devigata reveni al sia reĝimento.

– Estas eble. Sed ĉar mi ne apartenas al la militistaro, nenio min devigas kuniri kun li. Pro tio mi restas.

– Jen estas decido, kiun mi tute malpermesas.

– Sed, patro mia ...

La grafino subite silentis; ĉar ŝi ne povis diri:

– Okupu vin pri viaj aferoj, sed ne pri la miaj.

Tamen ne mankis la deziro.

– Ĉu vi kredas, daŭrigis Raŭlo, ke mi ne komprenis la noblecon de la sento, kiun vi obeas. Vi scias, ke ni ambaŭ estas malsanaj, via patrino kaj mi; pro tio vi ne volas nin forlasi.

– Kiu povis al vi kredigi ...?

– Estus blindulo tiu, kiu ne vidus. Pro kia motivo vi restus en la kamparo dum la tuta vintro, kaj vole senigus vin da la brila ekzistado, kiu vin atendas en Parizo, Vi estas juna, bela, riĉega, portanta unu el plej gloraj nomoj de Francujo, edzino de viro jam fama, fine amegata de li. Ĉar tio estas nediskutebla: de tri monatoj mi lin observas tre atente. En mia vivado jam longa mi vidis multajn edzojn; sed mi konas neniun, kiu montriĝis al sia juna edzino pli ĝentila, pli respektema kaj samtempe pli pasiema. Vi ne kuraĝas konfesi la motivojn, kiuj vin instigas; ĉar vi komprenas, ke ilin mi ne akceptus: sed vi bone vidas ke mi divenis.

Aŭdante tiujn amikemajn parolojn, la malfeliĉa Matildo suferis veran turmentegon. Ĉu ŝi povis diri al sia patro:

– Vi eraras: ne estas por vi, ke mi tiel agas. Tia respondo formetus el lia koro liajn piej karajn iluziojn. Konigante al li la veron, ŝi venenigus la lastajn tagojn de tiu maljunulo, al kiu ŝi oferis sian vivon.

Pro tio ŝi nur respondis: