Выбрать главу

– Kiaj ajn estu la motivoj min agigantaj, mia nerevokebla decido estas resti ĉi tie.

Sed ŝi estis terurita, aŭdinte sian patron, kiu diris: – Se la aferoj tiel okazas, Matildo, malgraŭ la konsilo de l’ kuracistoj, mi estos devigata forlasi Prelongon. Mi forgesis, ke mi ne troviĝas ĉe mi, sed ĉe vi; vi tion rememorigas. Restante via gasto, mi ŝajnis aprobi per mia ĉeesto konduton, kiun mi tute malaprobas; kaj oni ne volas, ke oni tion kredu.

Unufojon plie la gralino estis venkita, sed tiufojon de ŝia patro mem, kiu pro tro granda amikeco fariĝis ŝia turmentisto. Pro tio ŝi respondis per malsonora voĉo:

– Restu en Prelongo, patro mia; ĉar via farto tion devigas. Mi vin obeos; kaj mi akompanos mian edzon.

Post du tagoj kaleŝo veturigis al la stacidomo la komandanton ĝojegan, ĉar li sukcesis. Flanke de li sidis la grafino terurita de tiu ideo, ke de nun ŝi estas liverita sendefende al la atakoj de sia persekutanto.

Tiuj, kiuj rigardis la luksegan veturilon, ĝin sekvis malproksimen per ĵaluzplenaj okuloj, murmurante mallaŭte:

– Kiel estas feliĉaj tiuj riĉuloj!

ĈAPITRO DEKSESA

En la epoko kiam Matildo edziniĝis, Raŭlo donis al sia filino sian hotelon sur la Grenela strato, por ke ĝi utilu al ŝi kiel rifuĝejo, kiam ŝi venos Parizon. Tiu malnova konstruaĵo datumis de la Regenco. Por obei la postulojn de la nuna lukso, necese estis, ke ĝi estu reordigita kaj remeblita de supro mulsupren. La grafino deziris, ke ŝia patro observu mem tiujn laborojn: sed la markizo, detenita en Prelongo de la podagro, konsilis al ŝi, ke ŝi komisiu pri tio sian edzon. Kvankam tia neceso ŝin forte tedis, tamen la juna virino cedis pro la premado de cirkonstancoj.

Do la komandanto ĉefis la entreprenistojn por la restarigoj kaj la plibeligoj, kiujn ŝi plenumigis. Ĉar Viktoro troviĝis estro en la situacio, li diris al si, ke li estus tro naiva ne utiligante ĝin. Kaj dum li farigis la ŝanĝojn konsentitajn inter la grafino kaj sia arĥitekturisto, li komisiis la laboristojn pri mistera laboro, kies ili ne tre bone komprenis celon.

La ideo de tiu laboro al li venis, nur kiam li estis tute konvinkita, ke lia edzino cedos nek al preĝoj, nek al minacoj, nek al ruzo. Ĉar li devis reveni en Parizon post kelkaj tagoj, la tempo restonta estis tre mallonga por la plenumo de la ago revita. Sed seminte plenmane la monon al li donitan de la grafino, li plezure eksciis, la antaŭtagon de sia eliro, ke ĉio estas finita.

Sed iu troviĝis, kun kiu li deziris havi gravan interparoladon, antaŭ kiam li eliros el Prelongo: tiu iu estis Josefino.

Li aliris al ŝi kaj diris:

– Vi estas hipokrita kaj maldankema. Neniun virinon mi amis krom vi: kaj vi pagis mian fidelecon per perfido. La rolo, kiun mi ludis apud mia edzino, estis nur komedio: tion vi sciis tre bone. Mi celis nur unu celon: vin altigi altigante min. Kial do vi min ridindigi al la grafino? Kial vi trinkigis al mi la kloroformon?

– Estas vi kontraŭe, kiu montriĝis malspritulo, ŝi respondis maltime. Mi verŝis la kloroformon en la du glasojn ....

– Kial en la du glasojn? Kial ne en la ŝian sole?

– Ĉu mi konis la glason, kiun ŝi prezentos al vi? Vi estis avertita: vi sentis ke la trinkaĵo havis strangan guston. Kial vi trinkis ĝin? Kial vi ne suspektis la veron? Mi kredis vin pli lerta, ĉar en la pasintaj okazoj vi antaŭvidis aferojn pli malfacile diveneblajn.

Tiu klarigo mirigis Viktoron pro sia simpleco. Li ŝanceliĝis momente, kaj respondis:

– Tre bone. Eble vi estas prava. Sed alian fojon ne estu suspektita: ĉar mi ĵuras, ke mi vin pentigos.

La komandanto elparolis tiujn vortojn, sulkante la brovojn kaj pafante al sia iama amantino rigardon tiel senkompatan, ke Josefino timis.

Kiam ŝi troviĝis sola kun Matildo:

– Mi kredas, via Moŝto, ŝi diris, ke mi estos devigata vin forlasi.

– Kial? Ĉu vi havas ion riproĉeblan al mi? Mi kredis vin sindonema. Vi, same kiel aliaj, min delasas en momento, kiam mi tiel bezonas senti apud mi apogon kaj iom da amikeco.

Larĝaj larmoj ruliĝis en siaj okuloj. Fraŭlino Brantino sin sentis tre kortuŝita pri tiu doloro.

Sed kiam ŝi estis rakontinta al sia mastrino sian interparoladon kun Viktoro:

– Vi estas prava, knabino, certigis la grafino. Ĉar, pro karaktero tiel kolera kiel tiu de mia edzo, nun via vivo ne estas senriska.

– Se mi timus nur tion, via Moŝto, mi restus apud vi, respondis kuraĝe Josefino: sed mi obeas motivojn malpli egoismajn. Hodiaŭ, ĉar sinjoro Linŝardo ne fidas plu al mi, mi neniel povas vin servi profite. Mi kredas kontraŭe, ke mi vin utilos multe pli ageme, konservante la liberecon de miaj agoj.

La grafino kaj ŝia servamikino decidis ambaŭ, ke ĉi tiu lasta venos Parizon, kaj elektos loĝejon en la apudaĵoj de la Grenela strato. Ĉar la mono estas la nervo de ĉiuj militoj, la junulino eliris el la kastelo nur post kiam ŝi estis ŝarĝita de Matildo de paperujo plene provizita.

Kiam la komandanto petis de sia edzino:

– Ĉu vi kunkondukos Josefinon?

– Josefino ne partoprenas plu mian servistaron, ŝi diris sektone.

– Nu, kial?

– Al mi malplaĉis havi konstante antaŭ la okuloj la amantinon de mia edzo.

Viktoro estis ĝojega pro tiu respondo.

– Ĉu hazarde la grafino fariĝus ĵaluza, li diris. Se tio estas vera, mi ne longatempe atendos.

La unuaj tagoj, kiuj fluis post ilia loĝigo, estis rilate kvietaj.

La komandanto ŝajnis forgesi, ke li estas edzo. Li montriĝis aminda, eĉ malsevera: ĉar li neniel aludis la pasintajn fariĝojn, la grafino sin demandis, ĉu ŝi ne estis la ludilo de doloriga sonĝo, kaj renaskiĝis al la espero.

– Fine, ŝi pensis, mia edzo leĝa akceptas do rezignacie la certigon, ke neniam li fariĝos mia edzo natura.

Ian tagon, Viktoro al ŝi diris:

– Vi ne estas scivola, Matildo. De kiam ni loĝas en Parizo, vi ne deziris ekzameni la ŝanĝojn de mi faritajn en la hotelo.

– Senkulpigu min, sinjoro; ĉar kontraŭe mi ĝin vizitis de supro malsupren.

– Tio estas neebla: ĉar mi havas la ŝlosilon de mia apartamento; kaj vi ne ĝin petis de mi.

– Tio estus maldiskreta.

– Nu, ĉu vi deziras ĝin viziti?

– Se vi volas.

Alveninte en la dormoĉambron de la komandanto, la grafino ekkriis:

– Mi konfesas, ke mi ne rekonas tiun parton de l’ hotelo. En la pasinta tempo tie troviĝis teraso.

– Estas vere; sed mi ĝin forigis. Sur ĝia loko mi konstruigis ĉambron apartigitan por mia propra uzo.

– Ĉu mi povas ĝin vidi?

– Certe. Eniru, mi petas. Ja la ĉambro, en kiu loĝas nun la komandanto, iam komunikiĝis kun teraso, sur kiun oni aliris per fenestro pordo. Sed Viktoro ĝin aliformigis en vastan ĉambron sen ia malfermaĵo, en kiun oni povis eniri nur tra lia apartamento per pordo ŝlosita de sekrethava seruro, kies la filo Linŝardo sola posedis ŝlosilon. Tiu stranga loĝejo, en kiun la suno neniam penetris, estis luksege meblita. De la plafono ĝis la pargeto oni kovris la murojn per teksaĵoj remburitaj, kiuj formis dank’ al sia dikeco veran matracon. Nevideblaj truoj lerte disboritaj ebligis la renovigon de l’ aero. Dank’ al gaskameno tage kaj nokte hejtiĝanta, estis ebla la konservado de alta temperaturo; kaj pro tio neniu bezonis eniri en la ĉambron por observi la fajron.

Kiam la komandanto kaj lia edzino en ĝin penetris, du lustroj same gasflamaj al ĝi lumigis per kruda lumo.

– Kia stranga konstruaĵo, ekkriis la grafino. Por kio ĝi povas vin utili? Viktoro fermis la pordon malantaŭ si.

– Ĝis nun, sinjorino, li respondis malvarmtone, tiu ĉambro neniel min utilis. Sed mi ĝin konstruigis por rompi la volegon de la fiera virino, kiu sin rifuzas al mia amo.