Tiu terura ekzistado jam daŭris de dekkvin tagoj: sed la plendinda suferantino ne povis konjekti la veran nombron de fluintaj horoj. Ŝajnis al ŝi ke de multaj monatoj kaj eĉ de jaroj ŝi estas enfermita en tiu tombo. En iaj momentoj, ŝi demandis sin ĉu reale ŝi ne estas malviva; en sia pasinta vivo ne estas sonĝo, kiu fariĝas iom post iom pli malpreciza, kaj kiun ŝi memoras pli kaj pli konfuze. Certe ŝi ankoraŭ kredis, ke ie ekzistas floroj, verdaĵo, freŝa bloveto, suno, kiu malaperante estas anstataŭita de la nokto; sed ŝi ne estis tre certa pri tio. Ho! la nokton precipe! Revidi la stelojn, kies malforta klareco ne lacigas okulojn, aŭskulti tiujn bruetojn malproksimajn kaj nedifinitajn, kiuj supreniras el la fundo de la kamparo, kaj kiujn akompanas la murmuro de Violano, kiam la vespera venteto ilin alportis ĝis ŝiaj oreloj! Al ĉiu ajn homo, krom al sia edzo, ŝi senbedaŭre estus doninta sian tutan posedaĵon por promenadi sola, banita de luna lumeco, sur la teraso de sia kastelo.
Por sin iluziigi pri la mankanta ombro, ŝi kusiĝis sur kanapon, fermis la palpebrojn, kovris sian kapon per vualo, kaj penis vidi kaj aŭskulti memore la objektojn, kaj la bruojn al ŝi antaŭe kutimajn. Sed post kelkaj minutoj la sango alfluis al ŝia kapo: ŝi estis devigata malkovri sian frunton, malfermi siajn okulojn. Tiam ŝi aŭdis nur la premegantan silenton de sia vatumita malliberejo; ŝi vidis nur la senmovajn kaj rigidajn flamojn de kandelabroj eterne brulantaj.
Dum la unuaj tagoj, la sola rimedo, ebliganta la proksimuman kalkulon de horoj kaj la apartigon de la tago el la nokto, estis la regula alveno de la vagoneto alportanta la tag- aŭ la vespermanĝon. Sed ĉar kelkafoje la grafino dormetis dum la intertempo, ĉio rapide konfuziĝis. Ne tion suspektante, ŝi interŝanĝis la momentojn de la tago, kredante ke vesperiĝas kiam aperas la suno, enlitigante dum la kvina matene.
Laŭ la promeso farita de sia edzo, la juna virino trovis, ian tagon, en la ruliĝanta ŝranko, plumon, inkujon kaj paperfolion. Sur la ardezo estis skribitaj tiuj vortoj: “Se al vi plaĉas doni sciigojn al via familio, vi trovos ĉi tie ĉion, kion vi bezonas por skribi.” Kiam Matildo volis forporti la skribilaron por sin loki antaŭ sian tablon, ŝi vidis, ke ĉiuj tiuj objektoj estas alligitaj per ŝtalaj ĉenetoj. Ŝi do estis devigita skribi rapide kelkajn malesperajn liniojn sur la breto mem de la ĉareto.
En la posta vojaĝo ŝi legis sur la ardezo:
– Tiel longe kiam viaj leteroj estos verkitaj laŭ tiaj terminoj, ili ne estos senditaj.
– Nu, tre bone, ŝi ekkriis. Mi konas mian patrinon: maltrankvila, ĉar ŝi ricevos de mi neniun novaĵon, ŝi ne ŝanceliĝos kaj veturos Parizon, kvankam ŝia farto estas tre malbona. Nenese estos, ke ĉio klariĝu: kaj tiam mi estos liberigita.
En la frazo, kiun la grafino ekelparolis laŭte, por ke ŝi aŭdu almenaŭ la sonon de homa voĉo, kelkaj vortoj resonis penige, kiel funebra sonorado: kvankam ŝia farto estas tre malbona .
– Kaj se tiu vojaĝo meze de la vintro estas pereiga al ŝi, pensis la juna virino. Malfeliĉa patrino! Ŝi sentas al mi tian amegon, ke vidante kiel mi estas turmentegita, ŝi estus frapita en la koro de bato, kiu eble ŝin tuje mortigus. Ne, ne: jam mi riproĉas al mi la morton de Gastono; mi edziniĝis kun tiu krima Viktoro nur por savi la vivon de mia patro; se mi kontraŭbatalis tiel longe kaj tiel malespere, ne estas por kavigi la tombon de la sola homino, kiu neniam dubis pri mi, kiam ĉiuj homoj min kulpigis.
Kaj pligrandigante la memoferon ĝis la heroeco de la mensogo, tiu viva malvivulino skribis iajn mallongajn frazojn, en kiuj ŝi diris, ke ŝi tre bone fartas kaj estas tre feliĉa.
Viktoro, kiu perdis neniun detalon de tiu senparola sceno, komprenis ĝian signifon. Tio, kion li antaŭvidis, efektiviĝis kiel ĉiam. Ĉar nur en la konscienduboj kaj en la sindonemo de noblaj animoj ĉerpas sian forton la malbonuloj.
Dum ĉiuj horoj ne prenitaj de sia deĵoro, la komandanto restis antaŭ sia spionfenestreto, rigardadante sian suferantinon. Simila al la araneo embuskita en angulo de sia reto, li pacience atendis la tagon, en kiu la maldormo kaj la lacego ĵetos en liajn brakojn Matildon premegitan kaj venkitan.
Tiu kontraŭstaro ekscitegis ĝis la frenezeco volupteman pasion ĝis nun neniam satigitan. Kiam la juna virino sin senvestigis por enlitiĝi, ĉar ŝi kredis ke la soleco, en kiu ŝi agonias, estas absoluta, ŝi neniel atentis pri tiu senvestiĝo. Plie la varmega temperaturo de tiu remburita ĉambro, kiun la gaso de la kameno kaj de kandelabroj hejtis senĉese, ŝin devigis kuŝiĝi sur kanapon preskaŭ sen ia vesto. Tiam la edzo malamegita rigardadis per okuloj brilegaj pro dezirego tiun blankan korpon de virgulino, kiu al li apartenas, sed kiun ŝi al li rifuzis. La diafanaj vitrogloboj de la lustroj lumigis al la juna grafino laŭ opala rebrilo, kiu faris ankaŭ pli laktokolora la perlamotan blankecon de ŝia haŭto. Kiam tiu viva statuo ondoliniigis sub la blindiga klareco de kandelabroj la skulptajn formaĵojn de sia diina korpo, la monstro kiu ŝin spionadis, stertoris pro malpotenco, balbutis sensencajn parolojn kaj verŝis larmojn de kolerego. Kelkajn fojojn, instigite de pasia ebrieco, li intencis malfermi la pordon kaj rapidegi al la virino, kiu lin mokegas tiel maltime: sed la vidaĵo de la Malajsa ponardeto, kiun Matildo ĉiam konservis apud si, trakurigis tra lia dorso tremeton de teruro, kaj ĝis nun ĉiam lin detenis.
Ĉar la komandanton teruris tiu armilo. Laŭ stranga sento, mallogika sed tre homa, tiu sentima militisto, kiu rapidis kun rideto sur la lipoj al baterioj vomantaj la kuglaron, sin sentis paralizita de timego, antaŭ tiu akra pinto enŝpruciganta la morton per eta grateto.
Ian matenon, lia servsoldato, mirante, ĉar lia superulo ne malsupreniris laŭ sia kutima horo, kuraĝis penetri en lian ĉambron por lin veki. Li trovis lin kuŝanta tere antaŭ la pordo kaj tute svenanta: dum, tra la duonmalfermiĝo de lia ĉemizo sangigita, vidiĝis lia brusto plugita de kruelaj kaj sennombraj ungotranĉoj.
Ian tagon, en la militista kafejo, lia regimentestro al li diris kun grasa rido:
– Nu, komandanto, ĉu vi malliberigas la grafinon? Neniam oni ŝin vidas.
Kredante ke li estis perfidita, Viktoro paliĝis. Sed la bonhoma mieno de lia interparolanto lin rapide kuraĝigis.
– En tiu momento, ŝi estas iom malsaneta, li respondis.
– Tre bone, mi komprenas, diris la supera oficiro. Kaj, ĉar la edzo de Matildo komencis klarigojn:
– Mi ripetas ke mi komprenis: en kiu dato okazos la bapto? La junulo estis balbutonta ian respondon, kiam unu el liaj kolegoj sin intermetis:
– Ĉu vi volas vidi skadroĉefon en la haŭto de feliĉulo, li diris, sin turnante al la ĉeestantoj kaj montrante per la mano Viktoron koleriĝantan, rigardu Linŝardon. Tiu fripono trovis rimedon por sin amegigi de la plej ĉarma, de la plej riĉa, de la plej nobela inter la virinoj. Mi al vi certigas: li estas feliĉegulo.
Dum la komandanto estis devigita akcepti la gratulojn de siaj kunuloj entuziasmigitaj:
– La malsprituloj! li balbutis; sed Danto mem ne elpensis turmentegon kompareblan kun la mia.
Malgraŭ tio, tuj kiam li havis minuton disponeblan, li realiris al sia observa posteno, en kiu li restis dum tutaj noktoj, ebriiĝante per la vidaĵo ĉiam sama, kiu kuŝis antaŭ liaj okuloj.
Ian vesperon li estis frapita de mirego, ekvidante la gravajn ŝanĝojn, kiuj aperis en la beleco de la grafino. La okuloj kaviĝis, la frunto sulkiĝis kaj iom post iom vestis flavan koloron de vakso; la adorindaj rondaĵoj de la membroj estis anstataŭitaj de la akraj kaj angulaj formoj de la progresema malgrasiĝado. La efikoj de tiu absoluta malliberigado rapide efektiviĝis, sed alimaniere ol la komandanto tion deziris.
Timante ke dormigilo liveros ŝin sendefendan al la satiro, kiun ŝi malamegas, Matildo ne manĝis plu. Ĉar la senigo de aero kaj de ekzercado formetis el ŝi la manĝodeziron, ŝi trovis ke ĉiuj nutraĵoj havas guston maldolĉan kaj malagrablan, kiu plifortigis ŝiajn suspektojn. De tenite de tiu sama ideo, la juna virino ankaŭ ne dormis. Kiam kelkafoje, rompite de lacego, ŝi dormetis, ŝi tion faris nur tenante forte prematan en sia mano la venenplenan krison, riskante, ke ŝi sin vundos mem, sin turnante flanken.