— Sinjoro, venis Antemio kun kantistoj kaj demandas, ĉu ci volos aŭskulti lin hodiaŭ?
— Li atendu. Li kantos al ni dum la tagmanĝo sian himnon al Apolono. Ĉirkaŭe estas ankoraŭ ruinoj kaj cindroj, kaj ni aŭskultos himnon al Apolono! Je la boskoj de Pafoso! Kiam mi vidas cin en tiu ĉi , ŝajnas al mi, ke Afrodito vualis sin per ĉielteksaĵo kaj staras antaŭ mi.
— Ho sinjoro! — diris Eŭniko.
— Venu ĉi tien, Eŭniko, metu la brakojn ĉirkaŭ mian kolon kaj donu al mi cian buŝon… Ĉu ci min amas?
— Mi ne pli amus Zeŭson.
Dirinte ĉi tion, ŝi alpremis la buŝon al lia buŝo, tremante pro feliĉo en liaj brakoj.
Sed post momento Petronio diris:
— Kaj se ni devus disiĝi?
Eŭniko rigardis kun subita timo en liajn okulojn:
— Kion ci diras, sinjoro?…
— Ne timu!… Ĉar vidu, kiu scias, ĉu mi ne devos iri malproksiman vojaĝon…
— Kunprenu min…
Sed Petronio ŝanĝis subite la temon de la interparolo kaj demandis:
— Diru al mi, ĉu sur la ĝardenaj herbejoj estas asfodeloj?
— En la ĝardeno la cipresoj kaj la herbejoj flaviĝis de la brulo, forfalis la folioj de la mirtoj kaj la tuta ĝardeno aspektas kvazaŭ mortinta.
— La tuta Romo aspektas kvazaŭ mortinta, kaj baldaŭ ĝi estos vera tombejo. Ĉu ci scias, ke estas eldonota edikto kontraŭ la kristanoj kaj komenciĝos persekutado, dum kiu pereos miloj da homoj?
— Pro kio oni ilin punos, sinjoro? Ili estas homoj bonaj kaj trankvilaj.
— Ĝuste pro tio.
— Ni do veturu marborden. Ciaj diaj okuloj ne ŝatas rigardi sangon.
— Bone, sed dume mi devas bani min. Venu en la oleadejon ŝmiri miajn brakojn. Je la zono de Kipridino! Ankoraŭ neniam ci ŝajnis al mi tiel belega. Mi ordonos fari por ci bankuvon en la formo de konko, kaj ci estos en ĝi, kiel multekosta perlo … Venu, Orhara.
Li foriris, kaj horon poste kun rozkronoj sur la kapoj, kun nebulvualitaj okuloj ili kuŝiĝis antaŭ tablo kovrita per oraj manĝiloj. Servis ilin knabetoj alivestitaj kiel amoroj kaj ili, trinkante glutojn da vino el pokaloj, ĉirkaŭvolvitaj per hedero, aŭskultis himnon al Apolono, kantatan ĉe la sono de harpoj sub la direkto de Antemio. Kion povis por ili signifi, ke ĉirkaŭ la vilao sin etendis supren el ruinoj kamentuboj de domoj, ke ventblovoj disportadis la cindrojn de Romo. Ili sentis sin feliĉaj kaj pensis nur pri la amo, kiu ŝanĝadis ilian vivon kvazaŭ en dian sonĝon.
Sed, antaŭ ol la himno estis finita, eniris en la manĝejon la atriestro.
— Sinjoro, — diris li per voĉo, en kiu vibris maltrankvilo, — centuriestro kun taĉmento da pretorianoj staras antaŭ la pordego kaj laŭ ordono de la imperiestro deziras paroli kun ci.
La kantado kaj la sonoj de la harpoj ĉesis. Maltrankvilo ekposedis ĉiujn ĉeestantojn, ĉar Nerono en la rilatoj kun siaj amikoj ne uzis ordinare pretorianojn kaj ilia alveno en tiu tempo anoncis nenion bonan. Petronio sola ne elmontris eĉ plej etan emocion kaj diris, kiel parolas homo tedata de senĉesaj alvokoj:
— Oni povus lasi min trankvile tagmanĝi.
Poste li turnis sin al la atriestro:
— Li eniru.
La sklavo malaperis post la kurteno; momenton poste aŭdiĝis pezaj paŝoj kaj en la triklinion eniris centestro Aper, konata al Petronio, komplete armita, kun fera kasko sur la kapo.
— Nobla sinjoro, — li diris, — jen letero de la imperiestro.
Petronio etendis maldiligente sian blankan manon, prenis la tabuletojn kaj, ĵetinte al ili rigardon, transdonis ilin kun plena trankvilo al Eŭniko.
— La imperiestro legos hodiaŭ vespere novan kanton el , — li diris, — kaj invitas min, ke mi venu.
— Estas al mi ordonite nur transdoni la leteron, — diris la centestro.
— Jes. Ne estos respondo. Sed eble ci, centestro, sidiĝos kun ni por momento kaj trinkos pokalon da vino?
— Dankon al ci, nobla sinjoro. Pokalon da vino mi volonte trinkos je cia sano, sed sidiĝi mi ne povas, ĉar mi estas en servo.
— Kial oni transdonis la leteron al ci, anstataŭ sendi ĝin pere de sklavo?
— Mi ne scias, sinjoro. Eble tial, ke oni min sendis samdirekten en alia afero.
— Mi scias, — diris Petronio, — kontraŭ la kristanoj.
— Jes, sinjoro.
— Ĉu oni komencis la kaptadon antaŭ longe?
— Kelkajn taĉmentojn oni sendis Transtiberon jam antaŭ la tagmezo.
Dirinte ĉi tion, la centuriestro verŝis el la pokalo iom da vino honore al Marso, poste eltrinkis ĝin kaj diris:
— Donu al ci la dioj, kion ci volas, sinjoro.
— Prenu ankaŭ tiun ĉi pokalon, — diris Petronio.
Poste li donis signon al Antemio, ke li finu la himnon al Apolono.
«La Kuprobarba komencas mokludi kun mi kaj kun Vinicio», li diris al si mem, kiam la harpoj eksonis denove. «Mi divenas lian intencon! Li volis min teruri, sendante la inviton per centuriestro. Oni demandos vespere la centestron, kiel mi lin akceptis. Ne, ci ne ĝojos tro multe, malica kaj kruela pupaĉo. Mi scias, ke la ofendon ci ne forgesos, ke mi ne evitos pereon, se ci tamen pensas, ke mi rigardos petege en ciajn okulojn, ke ci vidos sur mia vizaĝo timon kaj humilecon, ci eraras.»
— La imperiestro skribas: «Venu, se ci deziras», — diris Eŭniko, — ĉu ci iros?
— Mi estas en bonega humoro kaj mi povas aŭskulti eĉ liajn versaĵojn, do mi iros, tiom pli, ke Vinicio ne povas iri.
Efektive, post la tagmanĝo kaj post la ordinara promeno li konfidis sin en la manojn de sklavinoj frizantaj la harojn, kaj de sklavinoj ondigantaj la faldojn. Horon poste, bela, kiel dio, li ordonis porti sin sur Palatinon. La horo estis malfrua, la vespero varma, la luno brilis tiel lume, ke la , irantaj antaŭ la portilo, estingis la torĉojn. Sur la stratoj kaj meze de la rubamasoj vagis aroj da homoj duonebriaj de vino, vestitaj per hedero kaj lonicero, portantaj en la manoj branĉetojn de mirto kaj laŭro, kiujn al ili havigis la imperiestraj ĝardenoj. Abundo da greno kaj espero de cirkoludoj plenigis per ĝojo la homajn korojn. Kelkloke oni kantis kantojn, glorantajn la «dian nokton» kaj amon; kelkloke oni dancis ĉe la lunlumo; kelkfoje la sklavoj devis voki pri loko por la portilo de la «nobla Petronio», kaj tiam la amaso disŝovadis sin, voĉante ekkriojn honore al sia favorato.
Li dume pensis pri Vinicio kaj miris, ke li ricevis de li nenian sciigon. Li estis epikurano kaj egoisto, tamen, rilatante jen kun Paŭlo el Tarso, jen kun Vinicio, kaj aŭdante ĉiutage pri la kristanoj, li iom aliiĝis, kvankam li mem tion ne sciis. Blovis al li de ili ia vento, kiu ĵetis en lian animon nekonatajn semojn. Ekster la propra persono komencis lin interesi aliaj homoj, al Vinicio li havis cetere ĉiam amon, ĉar ankoraŭ en sia infaneco li tre amis lian patrinon, sian fratinon; kaj nun, preninte parton en liaj aferoj, li rigardis ilin kun tia intereso, kvazaŭ li rigardus ian tragedion.
Li ne perdis la esperon, ke Vinicio antaŭvenis la pretorianojn kaj forkuris kun Ligia, aŭ eventuale, ke li rekaptis ŝin atake. Sed li preferus havi certecon, ĉar li antaŭvidis, ke eble li devos respondi diversajn demandojn, al kiuj li preferus esti preparita.
Haltinte antaŭ la domo de Tiberio, li eliris el la portilo kaj post momento eniris en la atrion, jam plenan je aŭgustanoj. La hieraŭaj amikoj, kvankam mirigis ilin, ke li estis invitita, forŝovadis sin ankoraŭ de li, sed li paŝis meze de ili, belega, en maniero facila, senzorga kaj kun tia certeco, kvazaŭ li mem povus disponi favorojn. Kelkaj do, vidante lin, maltrankviliĝis en la animo, ĉu ne estis tro frue elmontri al li indiferentecon.
Nerono ŝajnigis tamen, ke li ne vidas Petronion kaj ne respondis al lia saluto, ŝajnigante sin okupita per interparolo. Aliflanke proksimiĝis al li Tigeleno kaj diris:
— Bonan vesperon, arbitro de eleganteco. Ĉu ĉiam ankoraŭ ci asertas, ke ne la kristanoj bruligis Romon?
Petronio movis la ŝultrojn kaj, frapetante lin sur la skapolon, kiel liberigiton, respondis: