Okupite ekskluzive per sia doloro, ŝi ne volis eĉ aŭdi pri Vinicio kaj Ligia, sed Petronio teruris ŝin.
— Ci ofendis, — li diris al ŝi, — novan kaj nekonatan dion. Ci, aŭgustino, konfesas laŭdire la hebrean Jehovon, sed la kristanoj asertas, ke Kristo estas lia filo, pensu do, ĉu cin ne persekutas la kolero de la patro. Kiu scias, ĉu tio, kio cin trafis, estas ilia venĝo, kaj ĉu la vivo de Rufrio dependas de tio, kiel ci agos?
— Kion ci volas, ke mi faru? — demandis kun timo Popea.
— Elpetu pardonon de la ofenditaj dioj.
— Kiel?
— Ligia estas malsana. Influu la imperiestron aŭ Tigelenon, ke oni redonu ŝin al Vinicio.
Kaj ŝi demandis kun malespero:
— Ĉu ci pensas, ke mi tion povas?
— Sed ci povas ion alian. Se Ligia resaniĝos, ŝi devos morti sur areno. Iru en la templon de Vesto kaj postulu, ke troviĝu hazarde apud Tulianumo en la momento, kiam la malliberigitoj estos elkondukataj al morto, kaj ke ŝi ordonu liberigi tiun knabinon. La granda pastrino ne rifuzos ĝin al ci.
— Kaj se Ligia mortos pro la febro?
— La kristanoj diras, ke Kristo estas venĝema, sed justa; eble ci akiros lian pardonon per la intenco mem.
— Li donu al mi iun signon, ke li savos Rufrion.
Petronio movis la ŝultrojn.
— Mi ne venas kiel lia sendito, ho dia, mi nur diras al ci: estu prefere en paco kun ĉiuj dioj romaj kaj fremdaj.
— Mi iros, — diris Popea per rompita voĉo.
Petronio ekspiris profunde.
«Fine mi ion efikis», li ekpensis.
Kaj, reveninte al Vinicio, li diris al la juna tribunuso:
— Petu cian Dion, ke Ligia ne mortu pro febro, ĉar se ŝi ne mortos, la Granda vestalo ordonos ŝin liberigi. La aŭgustino mem petos ŝin pri tio.
Vinicio rigardis lin per okuloj, en kiuj brilis febro, kaj respondis:
— Ŝin liberigos Kristo.
Kaj Popea, kiu estis preta, por savi Rufrion, bruloferi hekatombojn al ĉiuj dioj de la mondo, en la sama vespero ankoraŭ iris Forumon, al la vestaloj, konfidinte la malsanan infanon al la zorgado de fidela vartistino, Silvia, kiu iam ankaŭ ŝin vartis.
Sed sur Palatino verdikto je la infano estis jam eldonita, ĉar apenaŭ la portilo de la imperiestrino malaperis post la Granda pordego, en la ĉambron, kie kuŝis la malgranda Rufrio, eniris du liberigitoj de la imperiestro, el kiuj unu ĵetis sin sur la maljunan Silvian kaj ŝtopis ŝian buŝon, kaj la alia, kaptinte bronzan statueton de la sfinkso, senkonsciigis ŝin per la unua ekbato.
Poste ili proksimiĝis al Rufrio. La knabo, konsumata de febro kaj senkonscia, ne komprenante, kio okazas ĉirkaŭ li, ridetis al ili kaj fermetis siajn belegajn okulojn, kvazaŭ li penus ilin rekoni. Sed ili, depreninte de la vartistino zonon, nomatan , bantligis ĝin ĉirkaŭ lia kolo kaj kuntiris. La infano, vokinte foje la patrinon, mortis facile. Poste ili envolvis ĝin en la littukon kaj, eksidinte sur pretigitajn ĉevalojn, ekrapidis for, al Ostio, kie ili ĵetis la korpon en la maron.
Popea, ne trovinte la Grandan virgulinon, kiu kune kun la aliaj vestaloj estis ĉe Vatinio, revenis baldaŭ Palatinon. Trovinte la malplenan liton kaj la malvarmiĝintan korpon de Silvia, ŝi svenis, kaj kiam oni ŝin rekonsciigis, ŝi komencis krii kaj ŝiaj sovaĝaj krioj sonis dum la tuta nokto kaj dum la sekvinta tago.
Sed en la tria tago Nerono ordonis al ŝi veni al festeno, do, vestinte sin per ametista tuniko, ŝi venis kaj sidis kun ŝtonsimila vizaĝo, orhara, belega kaj malserena, kiel la anĝelo de morto.
Ĉapitro 56ª
Antaŭ ol la Flavioj starigis Koloseon, oni konstruadis la amfiteatrojn en Romo plejparte el ligno, kaj tial preskaŭ ĉiuj forbrulis en la fajrego. Nerono tamen, por aranĝi la promesitajn cirkoludojn, ordonis starigi kelkajn novajn kaj inter ili unu grandegan, por kies konstruo oni komencis, tuj post la estingo de la fajro, venigi per la maro kaj Tibero potencajn arbotrunkojn, dehakitajn sur la deklivoj de Atlaso. Ĉar la ludoj devis superi ĉiujn antaŭajn per sia brileco kaj nombro de viktimoj, oni aldonis vastajn tenejojn por la homoj kaj bestoj. Miloj da metiistoj laboris ĉe la konstruado tage kaj nokte. Oni konstruis kaj ornamis senripoze. La popolo rakontis al si mirindaĵojn pri la apogoj, inkrustitaj per bronzo, sukceno, eburo, perlamoto kaj ŝelo de transmaraj testudoj. Kanaloj, kondukitaj laŭlonge de la vicoj, plenigotaj per glacia akvo, celis konservi en la konstruaĵo agrablan malvarmon eĉ dum plej brula vetero. Grandega purpura velario ŝirmis kontraŭ la sunradioj. Inter la vicoj oni starigis incensilojn por bruligi arabajn aromaĵojn; supre oni lokis aparatojn surŝprucontajn la spektantojn per safrana akvo kaj verbeno. La famaj arĥitektoj, Severo kaj Celero, streĉis sian tutan scion por starigi amfiteatron senkomparan kaj kune povantan enteni tian nombron da scivoluloj, kian povis ĝis nun enteni neniu el la konataj amfiteatroj.
Tial do en la tago, en kiu devis komenciĝi la unua , amaso da popolo atendis de la tagiĝo la malfermon de la pordegoj, aŭskultante kun plezuro la muĝadon de leonoj, la raŭkan blekadon de panteroj kaj la hurladon de hundoj. Al la bestoj oni donis de du tagoj nenion por manĝi, anstataŭe oni traŝovadis antaŭ iliaj okuloj sangajn pecojn da viando, por tiom pli eksciti ilian furiozon kaj malsaton. Iafoje ektondradis tia uragano da sovaĝaj voĉoj, ke la homoj, starantaj antaŭ la cirko, ne povis interparoli, kaj la pli impresiĝemaj paliĝadis pro timo. Je la sunleviĝo tamen eksonis interne de la cirko kantoj laŭtaj, sed trankvilaj, kiujn oni aŭskultis kun miro, ripetante unu al alia: «La kristanoj! La kristanoj!» Vere, multnombrajn arojn da ili oni venigis nokte ankoraŭ en la amfiteatron, kaj ne nur el unu malliberejo, kiel oni intencis komence, sed poparte el ĉiuj. Oni sciis en la amaso, ke la cirkoludoj daŭros dum tutaj semajnoj kaj monatoj, sed oni disputis, ĉu kun tiu parto de la kristanoj, kiu estis destinita por hodiaŭ, oni sukcesos fini en la daŭro de unu tago. La viraj, virinaj kaj infanaj voĉoj, kantantaj la matenan kanton, estis tiel multaj, ke spertuloj opiniis, ke, eĉ se oni sendados sur la arenon po ducent aŭ tricent homoj, la bestoj laciĝos, satiĝos kaj ĝis la vespero ne povos ĉiujn disŝiri. Aliaj asertis, ke tia granda nombro da viktimoj, aperantaj samtempe sur la areno, distras la atenton kaj ne lasas konvene ĝui la spektaklon.
Laŭgrade kiel proksimiĝadis la momento, en kiu oni devis malfermi la koridorojn, nomatajn vomitorioj, kondukantajn internen, la popolo iĝadis pli vigla, pli gaja kaj diskutis pri diversaj aferoj, koncernantaj cirkoludojn. Komencis formi sin partioj, laŭdantaj pli grandan lertecon de leonoj aŭ de tigroj en disŝirado de homoj. Tie kaj ie oni intervetis. Aliaj parolis tamen pri la gladiatoroj, kiuj estis ludontaj sur la areno antaŭ la kristanoj, kaj denove formiĝadis partioj jen de samnitoj, jen de gaŭloj, jen de mirmilonoj, jen de tracoj, jen de retistoj. Pli aŭ malpli grandaj iliaj taĉmentoj, kondukataj de majstroj, nomataj , frumatene komencis enflui la amfiteatron. Ne volante laciĝi antaŭtempe, ili marŝis sen armiloj, ofte tute nudaj, ofte kun verdaj branĉoj en la manoj, aŭ kronitaj per floroj, junaj, belegaj en la matena lumo kaj plenaj je vivo. Iliaj korpoj, brilantaj de olivoleo, potencaj, kvazaŭ skulptitaj el marmoro, vekadis admiron de la popolo, kiu amegis la belajn formojn. Multajn el ili oni konis persone kaj ĉiumomente aŭdiĝadis la ekkrioj: «Saluton, Furnio! Saluton, Leo! Saluton, Maksimo! Saluton, Diomedo!» Junaj knabinoj levadis al ili okulojn plenajn je amo, kaj ili serĉis rigarde, kiu estas la plej bela, kaj parolis al ili per ŝercaj vortoj, kvazaŭ neniu zorgo pezus super ili, sendante mankisojn aŭ vokante: «Karesu, antaŭ ol la morto min karesos!» Poste ili malaperadis en la pordegoj, el kiuj multaj estis neniam reelirontaj. Sed ĉiam novaj kaŭzoj distris la atenton de la amaso. Post la gladiatoroj iris mastigoforoj, t.e. homoj armitaj per vipoj, kies devo estis vipi kaj stimuli la batalantojn. Poste muloj tiris al la kadavrejo tutajn vicojn da veturiloj, sur kiuj estis metitaj amasoj da lignaj ĉerkoj. Je tiu vido ĝojis la popolo, konjektante el ilia nombro pri la grandeco de la spektaklo. Plue paŝis homoj, kiuj devis finmortigi la vunditojn, alivestitaj tiel, ke ĉiu similis al Ĥarono aŭ al Merkuro, poste homoj gardantaj ordon en la cirko, disdonantaj la sidlokojn, poste sklavoj disportantaj manĝaĵojn kaj malvarmajn trinkaĵojn, fine pretorianoj, kiujn ĉiu imperiestro ĉiam havis apude en amfiteatro.