— Ĥilono svenis!
— Ĥilono svenis! — ripetis Petronio, turnante sin al la greko.
Kaj tiu svenis efektive kaj sidis blanka, kiel tolo, kun malantaŭen klinita kapo kaj kun larĝe malfermita buŝo, simila al kadavro.
En la sama momento oni komencis puŝi sur la arenon novajn viktimojn, ĉirkaŭkudritajn per feloj.
Ili genuiĝadis senprokraste, kiel iliaj antaŭintoj, sed la lacegaj hundoj ne volis ilin mordi. Apenaŭ kelkaj ĵetis sin sur la plej proksimajn genuantojn, dum la aliaj, kuŝiĝinte kaj levinte supren la faŭkojn, de kiuj gutis sango, komencis movegi la flankojn kaj peze spiri.
Tiam la popolo, maltrankvila en la animo, sed ebria de sango, komencis voki per akraj voĉoj:
— La leonojn! La leonojn! Ellasu la leonojn!
La leonoj devis esti lasitaj por la sekvonta tago, sed en la amfiteatroj la popolo trudis sian volon al ĉiuj, eĉ al la imperiestro. La sola Kaligulo, maltima kaj ŝanĝema en siaj ekdeziroj, kuraĝis iafoje kontraŭstari, kaj okazadis eĉ, ke li ordonis bastoni la amasojn, sed ankaŭ li plej ofte cedadis. Nerono, al kiu aplaŭdoj estis pli karaj ol ĉio en la mondo, neniam kontraŭstaris, tiom pli do li ne kontraŭstaris nun, kiam la afero koncernis mildigon de la amasoj, ekscititaj post la brulego, kaj la kristanojn, kiujn li volis ŝarĝi per la respondeco por la malfeliĉo.
Li donis do la signon, ke oni malfermu la tunelon, kion ekvidinte, la popolo tuj trankviliĝis. Oni ekaŭdis knaradon de la kradoj, post kiuj estis la leonoj. La hundoj je ilia vido densiĝis en unu aron kontraŭflanke de la areno, kaj ili komencis elpaŝi unu post alia sur la arenon, potencaj, flavharaj, kun grandegaj vilaj kapoj. Nerono mem turnis al ili sian enuigitan vizaĝon kaj almetis la smeraldon al la okulo por rigardi pli bone. La aŭgustanoj salutis ilin per aplaŭdoj; la amaso kalkulis ilin per la fingroj, observante ĉe tio avide, kiel ilia vido impresas la kristanojn genuantajn en la mezo, kiuj denove komencis ripeti la por multaj nekompreneblajn kaj ĉiujn incitantajn vortojn: «Pro Kristo! Pro Kristo!»
Sed la leonoj, kvankam malsategaj, ne rapidis al la viktimoj. La ruĝeta brilo sur la areno vundis iliajn okulojn, do ili palpebrumis, kvazaŭ blindigitaj; kelkaj streĉadis maldiligente siajn orflavajn, pezajn korpojn, aliaj malfermadis la faŭkojn, oscedis, kvazaŭ volante montri al la spektantoj siajn terurajn dentegojn. Sed poste la odoro de sango kaj de la disŝiritaj korpoj, kiuj kuŝis amase sur la areno, komencis efiki ilin.
Baldaŭ iliaj movoj iĝis maltrankvilaj, la kolharoj hirtiĝis, la nazoj raŭke sorbis la aeron. Unu alsaltis subite al la kadavro de virino kun mordŝirita vizaĝo kaj, metinte la antaŭajn piedegojn sur la korpon, komencis leki per sia malglata lango la sangajn koagulaĵojn; alia leono proksimiĝis al kristano, tenanta en la brakoj infanon, ĉirkaŭkudritan per cervida felo.
La infano skuis sin de krio kaj ploro, ĉirkaŭbrakante konvulsie la kolon de la patro, dum tiu ĉi, dezirante longigi ĝian vivon almenaŭ por momento, penis dekroĉi ĝin de la kolo kaj transdoni al tiuj, kiuj genuis malantaŭ li. Sed la krio kaj la movo incitis la leonon. Subite ĝi eligis mallongan, ŝiritan muĝon, dispremis la infanon per unu piedbato kaj kaptinte en la faŭkon la kranion de la patro, frakasis ĝin en unu momento.
Je tiu vido ĉiuj aliaj ĵetis sin sur la aron de la kristanoj. Kelkaj virinoj ne povis deteni ekkriojn de teruro, sed la popolo superbruis ilin per aplaŭdoj, kiuj tamen rapide silentiĝis, ĉar la scivolo venkis. Oni vidis tiam terurajn bildojn: kapojn tute malaperantajn en la abismoj de la faŭkoj, brustojn larĝe distranĉatajn per unu bato de la dentegoj, elŝiritajn korojn kaj pulmojn; oni aŭdis la krakadon de ostoj inter la dentoj. Kelkaj leonoj, kaptinte siajn viktimojn je la flankoj aŭ sakroj, rondkuris en frenezaj saltoj tra la areno, kvazaŭ serĉante kaŝitan lokon, kie ili povus formanĝi ilin; aliaj en reciproka batalo levis sin unu sur alian, ĉirkaŭprenante sin reciproke per la piedegoj, kiel luktistoj, kaj plenigante la amfiteatron per tondro. Homoj leviĝadis de siaj lokoj. Aliaj, forlasante la vicojn, iris tra la interbenkoj pli malsupren por vidi pli bone, kaj interpremis sin tie ĝis sufoko. Ŝajnis, ke la ekscititaj amasoj ĵetos sin fine sur la arenon mem kaj komencos disŝiri kun la leonoj. Iafoje oni aŭdis nehoman kriadon, iafoje aplaŭdojn, iafoje muĝadon, murmuradon, dentklakadon, hurladon de la molosoj, iafoje nur ĝemojn.
Nerono, tenante la smeraldon ĉe la okulo, rigardis nun atente. La vizaĝo de Petronio alprenis la esprimon de malplaĉo kaj malestimo. Ĥilonon oni jam antaŭe elportis el la cirko.
Kaj el la tuneloj oni elpuŝadis ĉiam novajn viktimojn.
De la plej alta vico de la amfiteatro rigardis ilin Petro la apostolo. Neniu lin observis, ĉar ĉiuj kapoj estis turnitaj al la areno, do li leviĝis kaj kiel iam en la vinberejo de Kornelio li benis je la morto kaj eterneco la forkaptotojn, tiel nun li benis per la signo de kruco tiujn, kiuj estis pereantaj de la bestaj dentegoj, li benis ilian sangon kaj ilian doloron kaj la malvivajn korpojn, ŝanĝitajn en senformajn bulojn, kaj la animojn, flugantajn supren de la sanga sablo. Kelkaj levadis al li la okulojn kaj tiam lumiĝadis iliaj vizaĝoj kaj ili ridetis, vidante for, super si, la signon de kruco. Lia koro ŝiris sin kaj li parolis:
«Ho Sinjoro, fariĝu cia volo, ĉar je cia gloro, ateste al la vero, pereas tiuj miaj ŝafoj! Ci ordonis al mi ilin paŝti, do al ci mi ilin transdonas, kaj ci kalkulu ilin, Sinjoro, prenu ilin, cikatrigu iliajn vundojn, kvietigu ilian doloron kaj donu al ili pli da feliĉo ol kiom da turmentoj ili suferis ĉi tie.»
Kaj li krucosignis ilin, unu post alia, aron post aro, kun amo tiel granda, kvazaŭ ili estus liaj infanoj, kiujn li transdonas rekte en la manojn de Kristo.
Subite Nerono, ĉu pro sangebrieco, aŭ volante, ke la spektaklo superu ĉion, kion ĝis nun oni vidis en Romo, flustris kelkajn vortojn al la urboprefekto, kaj tiu, forlasinte la podion, direktis sin tuj al la tuneloj. Kaj eĉ la popolo jam ekmiris, kiam ĝi ekvidis post momento la kradojn denove malfermiĝi. Oni ellasis nun ĉiaspecajn bestojn: tigrojn el apud Eŭfrato, numidajn panterojn, ursojn, lupojn, hienojn kaj ŝakalojn. La tutan arenon kovris kvazaŭ moviĝanta ondo da feloj striitaj, flavaj, linkoloraj, malhelaj, brunaj kaj makulaj. Iĝis ĥaoso, en kiu la okuloj povis jam nenion distingi, krom terura renversiĝado kaj interplektado de bestaj dorsoj. La spektaklo ĉesis simili realaĵon kaj ŝanĝis sin kvazaŭ en orgion de sango, kvazaŭ en teruran sonĝon, kvazaŭ en monstran vizion de frenezulo. La mezuro tropleniĝis. Meze de muĝoj, hurloj kaj blekoj tie kaj ie sur la benkoj de la spektantoj aŭdiĝis akraj, spasmaj ridoj de virinoj, kies fortoj fine elĉerpiĝis.
La homojn kaptis teruro. La vizaĝoj ombrokovriĝis. Multaj voĉoj komencis krii: «Sufiĉe! Sufiĉe!»
Sed la bestojn pli facile estis enlasi ol elpeli. Nerono trovis tamen rimedon por purigi de ili la arenon, rimedon, ligitan kun nova distro por la popolo. En ĉiuj interbenkoj aperis taĉmentoj da nigraj numidoj, ornamitaj per plumoj kaj orelringoj, tenantaj pafarkojn en la manoj. La popolo divenis, kio sekvos, kaj akceptis ilin per ekkrio de kontenteco; la numidoj proksimiĝis al la rando kaj, metinte sagojn sur la tendenojn, komencis per la arkoj pafi la bestamason. Ĝi estis efektive nova spektaklo. La fleksemaj, nigraj korpoj klinadis sin malantaŭen, streĉante la elastajn pafarkojn kaj sendante sagon post sago. La knarado de la tendenoj kaj la fajfado de la plumfinitaj pafaĵoj miksis sin kun hurlado de la bestoj kaj mirkrioj de la spektantoj. Lupoj, ursoj, panteroj kaj homoj, kiuj restis ankoraŭ vivaj, faladis amase unu apud aliaj. Tie kaj ie leono, eksentinte sagon en la flanko, per rapida movo turnis la faŭkon torditan pro furiozo por kapti kaj frakasi la tenilon. Aliaj ĝemis pro doloro. La malgrandaj bestoj, frapitaj de teruro, blinde kuris tra la areno aŭ batis la kradojn per la kapoj, kaj dume la sagoj fajfis kaj fajfis senĉese, ĝis ĉio, kio vivis, kuŝis en la tremoj de agonio.