Выбрать главу

Vinicio sendube ekbolus de kolero je lia vido kaj plenumus ion kontraŭleĝan en la imperiestra palaco, se li ne estus foririnta de Akteo kvazaŭ rompita, en la stato de tia senfortiĝo kaj premiteco, ke forlasis lin eĉ lia denatura ekscitemo. Li forŝovis tamen Petronion kaj volis preterpasi, sed tiu lin haltigis preskaŭ perforte.

— Kiel fartas la dia aŭgustino? — li demandis.

Sed la perforto denove incitis Vinicion kaj tuj lin reflamigis.

— La infero englutu ŝin kaj tutan tiun domon! — li respondis, kunpremante la dentojn.

— Silentu, malfeliĉulo! — diris Petronio kaj rapide rigardante ĉirkaŭen, aldonis:

— Se ci volas ekscii ion pri Ligia, venu kun mi. Ne! Ĉi tie mi nenion diros. Venu kun mi, mi diros al ci miajn supozojn en la portilo.

Kaj, metinte la brakon ĉirkaŭ la junan viron, li elkondukis lin senprokraste el la palaco.

Sed tio estis lia ĉefa celo, ĉar neniajn novaĵojn li havis. Estante tamen homo helposcia, havante, krome, malgraŭ la hieraŭa indigno, multe da kompato por Vinicio, kaj fine, sentante certan respondecon pri ĉio okazinta, li jam ion entreprenis kaj, kiam ambaŭ eniris la portilon, li diris:

— Ĉe ĉiuj pordegoj mi postenigis miajn sklavojn, doninte al ili precizan priskribon de la knabino kaj de tiu grandegulo, kiu de la imperiestro elportis ŝin el la festenejo, ĉar estas por mi sendube, ke li estas tiu, kiu ŝin forkaptis. Aŭskultu min! Povas esti, ke Aŭlo volos ŝin kaŝi en unu el siaj kamparaj posedaĵoj, kaj en tiu okazo ni scios, en kiu direkto ili ŝin forkondukos. Kaj se ĉe la pordegoj oni ŝin ne ekvidos, tio estos pruvo, ke ŝi restis en la urbo, kaj ankoraŭ hodiaŭ ni komencos serĉadon.

— La Plaŭcioj ne scias, kie ŝi estas, — respondis Vinicio.

— Ĉu ci certas, ke tiel estas?

— Mi vidis Pomponian. Ankaŭ ili ŝin serĉas.

— Hieraŭ ŝi ne povis eliri el la urbo, ĉar nokte la pordegoj estas fermitaj. Po du el miaj sklavoj gvatas ĉe ĉiu pordego. Unu devas postiri Ligian kaj la grandegulon, kaj la alia reveni senprokraste por komuniki tion. Se ŝi estas en la urbo, ni ŝin retrovos, ĉar tiun ligion estas facile rekoni, eĉ nur per la kresko kaj staturo. Ci estas feliĉa, ke ne Nerono ŝin forkaptis, kaj mi povas cin certigi, ke tiel ne estas, ĉar sur Palatino ne ekzistas antaŭ mi sekretoj.

Sed Vinicio eksplodis, pli ankoraŭ per dolorsento ol per kolero, kaj per voĉo, interrompata de emocio, komencis rakonti al Petronio, kion li aŭdis de Akteo kaj kiaj novaj danĝeroj ekpezis super la kapo de Ligia, danĝeroj tiel teruraj, ke pro ili, trovinte la forkurintojn, oni devos gardi ŝin plej zorge kontraŭ Popea. Poste li komencis maldolĉe riproĉi al Petronio liajn konsilojn. Sen li, ĉio irus alie. Ligia estus ĉe Aŭlo, kaj li, Vinicio, povus ŝin vidi ĉiutage kaj estus hodiaŭ pli feliĉa ol la imperiestro. Kaj ekscitiĝante laŭgrade de la rakonto, li subiĝadis ĉiam pli al la emocio, ĝis fine larmoj de bedaŭro kaj furiozo komencis guti el liaj okuloj.

Petronio, kiu simple ne supozis, ke la juna viro povus ami kaj avidi ĝis tia grado, vidante tiujn larmojn de malespero, diris al si interne kun certa miro:

— Ho potenca diino de Kipro, ci sola reĝas super la dioj kaj super la homoj!

Ĉapitro 12ª

Sed, kiam ili eliris el la portilo antaŭ la domo de Petronio, la atriestro komunikis al ili, ke neniu el la sklavoj, senditaj al la pordegoj, revenis ĝis nun. La atriestro ordonis porti al ili manĝaĵon kaj novan ordonon, ke ili, sub minaco de vippuno, zorge atentu ĉiujn, elirantajn el la urbo.

— Vidu, — diris Petronio, — sendube ili estas ĝis nun en la urbo, kaj en tiu okazo ni trovos ilin. Ordonu tamen ankaŭ al ciaj sklavoj gardi ĉe la pordegoj, nome al tiuj, kiuj estis senditaj por alkonduki Ligian, ĉar tiuj facile ŝin rekonos.

— Mi ordonis sendi ilin en la kamparajn punlaborejojn, — diris Vinicio, — sed tuj mi revokos la decidon: ili iru al la pordegoj.

Kaj, skribinte kelkajn vortojn sur vaksokovrita tabuleto, li transdonis ĝin al Petronio, kiu tuj sendigis ĝin en la domon de Vinicio.

Poste ili transiris en la internan portikon kaj tie, sidiĝinte sur marmora benko, komencis interparoli.

La orhara Eŭniko kaj Iriso ŝovis sub iliajn piedojn bronzajn apogilojn, kaj poste, stariginte ĉe la benko tableton, komencis verŝi al ili vinon el belegaj mallarĝakolaj kruĉoj, kiajn oni venigadis el Volatero kaj Cecino.

— Ĉu ci havas inter ciaj servistoj iun, kiu konas tiun grandegan ligion? — demandis Petronio.

— Konis lin Ataceno kaj Gulono. Sed Ataceno pereis hieraŭ, kaj Gulonon mi mem mortigis.

— Mi bedaŭras lin, — diris Petronio. — Li vartis sur siaj brakoj ne nur cin, sed ankaŭ min.

— Mi eĉ intencis lin liberigi, — respondis Vinicio, — sed tio ne gravas. Ni parolu pri Ligia. Romo estas kiel maro…

— Perlojn oni trovas ĝuste en maro. Certe, ni ne trovos ŝin hodiaŭ, nek morgaŭ, sed ni trovos ŝin sendube. Nun ci min kulpigas, ke mi konsilis al ci tiun rimedon, sed la rimedo mem estis bona, kaj iĝis malbona nur tiam, kiam ĝi rezultigis malbonon. Ci aŭdis ja de Aŭlo mem, ke li intencas kun la tuta familio translokiĝi en Sicilion. Ankaŭ tiel la knabino estus for de ci.

— Mi postirus ilin, — respondis Vinicio, — kaj ĉiuokaze ŝi estus sekura, dume nun, se tiu infano mortos, Popea mem ekkredos kaj kredigos al Nerono, ke kulpa pri tio estas Ligia.

— Jes. Ankaŭ min tio maltrankviligis. Sed la bubino eble ankoraŭ resaniĝos. Kaj se ŝi mortos, eĉ tiam ni trovos iun rimedon.

En tiu momento Petronio enpensiĝis kaj diris:

— Popea konfesas, laŭdire, la religion de la judoj kaj kredas je malbonaj spiritoj. Nerono estas superstiĉa. Se ni disvastigos la famon, ke Ligian forkaptis malbonaj spiritoj, oni ekkredos la famon, tiom pli, ke se forrabis ŝin nek Nerono, nek Aŭlo Plaŭcio, ŝi malaperis efektive mistere. La ligio, tute sola, ne povus tion plenumi. Li devus havi helpantojn, kaj kiel sklavo povus en unu tago kolekti tiom da homoj?

— Sklavoj helpas sin reciproke en la tuta Romo.

— Kiu iam pripagos tion per sia sango. Jes, ili helpas sin, sed ne unuj kontraŭ aliaj, kaj en ĉi tiu okazo oni sciis, ke sur la ciajn falos la respondeco kaj puno. Se ci sugestos al ciaj sklavoj la ideon pri malbonaj spiritoj, ili senprokraste konfirmos, ke ili vidis la spiritojn per siaj okuloj, ĉar tio tuj senkulpigos ilin antaŭ ci. Demandu iun prove, ĉu li vidis, kiel ili portis Ligian en la aero, kaj je la egido de Zeŭso li tuj ĵuros, ke tiel estis.

Vinicio, kiu mem estis superstiĉa, ekrigardis Petronion kun subita, grandega maltrankvilo.

— Se Urso ne povis havi helpantojn kaj ne povis forkapti ŝin sola, kiu do ŝin forkaptis?

Sed Petronio ekridis.

— Vidu, — li diris, — oni ekkredos, se eĉ ci jam duone kredas. Tia estas nia mondo, kiu mokas la diojn. Oni ekkredos kaj ne serĉos, kaj ni dume lokos ŝin ie for de la urbo, en unu el miaj aŭ ciaj vilaoj.

— Tamen, kiu povis ŝin helpi?

— Ŝiaj samkonfesantoj, — respondis Petronio.

— Kiaj? Kiun dion ŝi adoras? Mi devus scii tion pli bone ol ci…

— Preskaŭ ĉiu virino en Romo adoras alian dion. Estas sendube, ke Pomponia edukis ŝin en la kulto al tiu, kiun ŝi mem konfesas, sed kiun ŝi konfesas, mi ne scias. Unu afero estas certa — ke neniu ŝin vidis oferdonanta al niaj dioj en iu el niaj temploj. Oni eĉ akuzis ŝin, ke ŝi estas kristanino, sed tio estas nekredebla. La hejma tribunalo purigis ŝin de tiu suspekto. Pri la kristanoj oni diras, ke ne nur ili adoras azenkapon, sed estas malamikoj de la homa gento kaj plenumas plej malnoblajn krimojn. Sekve Pomponia ne povas esti kristanino, ĉar ŝia virto estas konata, kaj malamikino de la homa gento ne traktus siajn sklavojn tiel, kiel ŝi traktas.