Marko Gajo Vinicio al Petronio:
«Ligia ĝis nun ne estas trovita! Se mi ne esperus baldaŭ ŝin retrovi, ci ne ricevus respondon, ĉar kiam la vivo iĝas teda, oni ne emas skribi. Mi volis kontroli, ĉu Ĥilono min ne trompas, kaj en la sama nokto, kiam li venis preni la monon por Eŭrikio, mi kovris min per militista mantelo kaj sekvis ne rimarkite lin kaj la knabon, kiun mi aldonis al li. Kiam ili venis en la difinitan lokon, mi observis ilin de malproksime, kaŝite post havena kolono, kaj mi konvinkiĝis, ke Eŭrikio ne estas elpensita figuro. Malsupre, ĉe la rivero, kelkdek homoj elŝarĝadis ĉe torĉoj ŝtonojn el grandega floso kaj metadis ilin ĉe la bordo. Mi vidis, kiel Ĥilono proksimiĝis al ili kaj komencis interparoli kun iu maljunulo, kiu post momento falis al liaj piedoj. La aliaj grupiĝis ĉirkaŭ ili, eligante ekkriojn de miro. Antaŭ miaj okuloj la sklavo transdonis la sakon al Eŭrikio, kiu, kaptinte ĝin, komencis preĝi kun suprenlevitaj okuloj, kaj apud li surgenuiĝis iu alia, videble lia filo. Ĥilono parolis ankoraŭ ion pli, kion mi ne povis aŭdi, kaj benis tiel la genuantojn, kiel la aliajn, farante ĉe tio en la aero signojn en la formo de kruco, kiun ili videble adoras, ĉar ĉiuj fleksis la genuojn. Mi sentis emon veni malsupren al ili kaj promesi tri tiajn sakojn al tiu, kiu transdonos al mi Ligian, sed mi timis malhelpi al Ĥilono en liaj planoj kaj, post momenta konsidero, mi foriris.
Tio okazis almenaŭ dek du tagojn post cia forveturo. De tiu tempo li vizitis min kelkajn fojojn. Li mem rakontis al mi, ke li akiris grandan influon inter la kristanoj. Li diras, ke se li ne trovis Ligian ĝis nun, tio estas tial, ke la kristanoj estas jam sennombre multaj en Romo mem, do ne ĉiuj konas sin reciproke kaj ne povas scii ĉion, kio okazas inter ili. Ili estas ankaŭ singardemaj kaj ĝenerale neparolemaj, li tamen certigas, ke se li nur atingos la ĉefulojn, kiujn oni nomas «presbiteroj», li scios eligi de ili ĉiujn sekretojn. Kelkajn li jam konis kaj penis ilin esplori, sed gardeme, por per rapido ne veki suspektojn kaj ne malfaciligi la laboron. Kaj, kvankam malfacile estas atendi, kvankam mankas al mi pacienco, mi sentas, ke li pravas, kaj mi atendas.
Li eksciis ankaŭ, ke ili havas komunajn preĝolokojn, ofte ekster la urbaj muregoj en malplenaj domoj kaj eĉ en sablofosejoj. Tie ili gloras Kriston, kantas kaj festenas. Tiaj lokoj estas multaj. Ĥilono supozas, ke Ligia intence vizitas aliajn ol Pomponia, por ke la lasta, en okazo de juĝo kaj esploro, povu purkonscience ĵuri, ke ŝi ne konas ŝian kaŝejon. Povas esti, ke la presbiteroj konsilis al ŝi tiun singardemon. Kiam Ĥilono ekkonos jam tiujn lokojn, mi vizitados ilin kune kun li kaj, se la dioj permesos al mi ekvidi Ligian, mi ĵuras al ci je Jovo, ke ĉi-foje ŝi ne forkuros el miaj manoj.
Mi pensas senĉese pri tiuj preĝolokoj. Ĥilono ne volas, ke mi iradu tien kun li. Li timas, sed mi ne povas sidi hejme. Mi rekonos ŝin tuj, eĉ alivestitan aŭ vualitan. Ili kunvenas tie nokte, sed mi rekonos ŝin eĉ nokte. Mi rekonus ĉie ŝian voĉon kaj sintenon. Mi mem iros alivestita kaj atentos ĉiun, kiu eniros kaj eliros. Mi pensas pri ŝi senĉese, do mi ŝin rekonos. Ĥilono devas veni morgaŭ, kaj ni iros. Mi kunprenos armilon. Kelkaj miaj sklavoj, senditaj provincen, revenis kun nenio. Sed nun mi estas certa, ke ŝi estas ĉi tie, en la urbo, eble eĉ ne malproksime. Mi ankaŭ mem vizitis multajn domojn, pretekstante luon. Ĉe mi estos al ŝi centoble pli bone, ĉar tie vivas tutaj amasoj da malriĉuloj. Mi ja nenion al ŝi avaros.
Ci skribas, ke mi bone elektis, sed jen mi ja elektis zorgojn kaj ĉagrenojn. Ni iros unue en tiujn domojn, kiuj estas en la urbo, poste ekster la pordegojn. La espero atendas ion de ĉiu morgaŭo — alie oni ne povus vivi. Ci diras, ke oni sciu ami; mi ja sciis paroli kun Ligia pri amo, sed nun mi nur sopiras, nur atendas Ĥilonon kaj hejme min sentas neelteneble. Adiaŭ».
Ĉapitro 16ª
Ĥilono tamen ne montris sin sufiĉe longe, tiel ke Vinicio fine ne sciis, kion pri tio opinii. Vane li ripetadis al si, ke la serĉado, se oni deziras sukcesajn rezultojn, devas esti malrapida. Same lia sango, kiel lia ekscitema naturo, ribelis kontraŭ la voĉo de prudento. Nenion fari, atendi, sidi kun senage kunmetitaj manoj, estis io tiel kontraŭa al lia karaktero, ke neniel li povis akcepti tion. Trakurado de la urbaj stratetoj en malhela, sklava mantelo, pro tio mem, ke ĝi estis vana, ŝajnis al li nura trompado de sia senfareco kaj ne povis lin kontentigi. Liaj liberigitoj, homoj spertaj, al kiuj li ordonis entrepreni apartajn serĉadojn, montriĝis centoble malpli lertaj ol Ĥilono.
Dume, krom la amo, kiun li sentis al Ligia, naskiĝis en li ankaŭ la obstino de ludisto, kiu volas venki. Vinicio ĉiam estis tia. De siaj plej junaj jaroj li ĉiam celatingis kion li volis, kun pasio de homo kiu ne komprenas, ke io povas malsukcesi, aŭ ke oni devas ion rezigni. La militista rigoro, vere, disciplinis por iom da tempo lian memvolon, sed kune enradikigis al li la konvinkon, ke ĉiu ordono, kiun li direktas al homoj malpli altrangaj, devas esti plenumita, kaj la longa restado en Oriento, inter homoj fleksemaj kaj kutimantaj al sklava obeado, konfirmis en li la kredon, ke por lia «mi volas» ne ekzistas limoj. Nun do sangis dolore ankaŭ lia memamo. En tiuj kontraŭaĵoj, en tiu rezisto kaj en la forkuro mem de Ligia estis, krome, io por li nekomprenebla, ia enigmo, por kies solvo li mortlace streĉis la kapon.
Li sentis, ke Akteo diris la veron kaj ke li ne estis por Ligia indiferenta. Sed se tiel estis, kial ŝi preferis vagan vivon kaj mizeron ol lian amon, ol liajn karesojn kaj restadon en lia luksa domo? Al tiu demando li ne sciis trovi respondon, li nur akiris, anstataŭe, ian malklaran senton, ke inter li kaj Ligia kaj inter iliaj ideoj, inter la mondo de li mem kaj Petronio kaj la mondo de Ligia kaj Pomponia Grecina ekzistas ia diferenco, ia miskompreno, profunda, kiel abismo, kiun nenio povos plenigi kaj ebenigi. Tiam ŝajnis al li, ke li devas perdi Ligian, kaj ĉe tiu penso li perdadis la reston de la anima ekvilibro, kiun Petronio volis en li konservi. Estis momentoj, kiam li mem ne sciis, ĉu li amas Ligian aŭ ŝin malamas, li nur komprenis, ke li devas ŝin retrovi kaj ke li preferus, ke la tero lin englutu, ol ke li neniam ŝin revidu kaj ekposedu. Dank’ al la forto de la imago li vidadis ŝin kelkfoje tiel precize, kvazaŭ ŝi starus antaŭ li; li rememoris ĉiun vorton, kiun li diris al ŝi kaj kiun li de ŝi aŭdis. Li sentis ŝin proksime, li sentis ŝin ĉe la brusto, en la brakoj, kaj tiam la pasio ekregadis lin, kiel flamo. Li amis ŝin kaj vokis ŝin.
Kaj kiam li pensis, ke li estis de ŝi amata kaj ke ŝi povis prapravole plenumi ĉion, kion li de ŝi deziris, kaptadis lin doloro premega, senmezura, kaj granda sentemo plenigadis lian koron, kvazaŭ senlima ondo. Sed li havis ankaŭ momentojn, kiam li paliĝadis pro furiozo kaj ĝuis pensojn pri humiligo kaj suferoj, kiujn li kaŭzos al Ligia, kiam li ŝin retrovos. Li volis ne nur ŝin havi, sed havi ŝin kiel piedpremitan sklavinon; kaj kune li sentis, ke se oni lasus lin elekti: ĉu esti ŝia sklavo, aŭ revidi ŝin neniam plu en la vivo, li preferus esti ŝia sklavo. Estis tagoj, kiam li pensis pri signoj, kiujn sur ŝia rozkolora korpo postlasus vipo, kaj samtempe li volus kisi tiujn signojn. Ankaŭ venis en lian kapon, ke li estus feliĉa, se li povus ŝin mortigi.
En tiu konfuzo, en tiu laceco, necerteco kaj aflikto li perdadis sian sanon, kaj eĉ la belecon. Li iĝis ankaŭ senindulga kaj kruela mastro. Liaj sklavoj, kaj eĉ liberigitoj, proksimiĝadis al li kun tremo, kaj ĉar sen iuj kaŭzoj trafadis ilin punoj, same senkompataj, kiel malpravaj, ili komencis lin kaŝe malami. Li, sentante tion kaj sentante sian forlasitecon, tiom pli venĝis kontraŭ ili. Li moderigadis sin sole kun Ĥilono, timante, ke ĉi-lasta ĉesus la serĉadon; kaj la greko, rimarkinte tion, komencis lin superregi kaj iĝi ĉiam pli postulema. Unue dum ĉiu sia vizito li certigadis Vinicion, ke la afero iros facile kaj rapide; nun li komencis mem eltrovi malfacilaĵojn, ne ĉesante, vere, garantii la senduban bonrezulton de la serĉado. Li ne kaŝis tamen, ke tio devas ankoraŭ longe daŭri.