Efektive — dekstre, maldekstre kaj antaŭe oni vidis malhelajn figurojn, singarde rapidantajn al la sablaj kavegoj. Kelkaj el tiuj homoj portis lanternojn, kovrante ilin tamen laŭeble per la manteloj; aliaj, pli bone konantaj la vojon, iris en mallumo. La ekzercitaj okuloj de Vinicio distingis laŭ la movoj pli junajn virojn disde maljunuloj, sin trenantaj kun helpo de bastonoj, kaj de virinoj, zorgeme envolvitaj en longajn stolojn. Maloftaj pasantoj kaj kamparanoj, reveturantaj el la urbo, konsideris videble tiujn noktajn migrantojn kiel laboristojn, rapidantajn al la sablofosejoj, aŭ kiel membrojn de enterigaj korporacioj, kiuj fojfoje aranĝadis inter si bankedojn en nokto. Laŭgrade tamen, kiel la juna patricio kaj liaj kunuloj antaŭeniĝadis, ĉirkaŭe flagris ĉiam pli multaj lanternoj kaj grandiĝadis la nombro de la personoj. Kelkaj el ili kantis per mallaŭtaj voĉoj kantojn, kiuj ŝajnis al Vinicio kvazaŭ plenaj je sopiro.
Iafoje atingis lian orelon apartaj vortoj aŭ frazoj, kiel ekzemple: «Leviĝu ci, kiu dormas» aŭ «Leviĝu el mortintoj», alifoje la nomo de Kristo ripetiĝadis en la buŝoj de la viroj kaj virinoj. Sed Vinicio malmulte atentis la vortojn, ĉar lian kapon trakuris la penso, ke eble iu el tiuj malhelaj figuroj estas Ligia. Kelkaj, preterpasante proksime, diris: «Paco kun vi!» aŭ «Gloro al Kristo!» kaj lin ekregadis maltrankvilo kaj lia koro ekbatadis pli forte, ĉar ŝajnis al li, ke li aŭdas la voĉon de Ligia. Similaj figuroj aŭ similaj movoj erarigadis lin en la mallumo ĉiumomente, kaj nur konvinkiĝinte kelkfoje pri sia eraro, li komencis ne fidi al la okuloj.
La vojo al li ŝajnis longa. La ĉirkaŭaĵon li konis bone, sed en la mallumo li ne povis tie orientiĝi. Ĉiumomente ili trafadis jen iajn mallongajn pasejojn, jen partojn de muroj, jen iajn konstruaĵojn, kiujn li ne memoris apud la urbo. Fine la rando de la luno aperis el super amasiĝintaj nuboj kaj prilumis la ĉirkaŭaĵon pli bone ol la flagrantaj lanternoj. Io komencis fine brili de malproksime, kvazaŭ fajro aŭ flamo de torĉo. Vinicio sin klinis al Ĥilono kaj demandis, ĉu tio estas Ostriano. Ĥilono, kiun la nokto, la malproksimeco de la urbo kaj tiuj figuroj, similaj al fantomoj, videble forte impresis, respondis per iom necerta voĉo:
— Mi ne scias, sinjoro, neniam mi estis en Ostriano. Sed ili ja povus glori sian Kriston ie pli proksime al la urbo.
Kaj post momento, sentante la bezonon paroli kaj plifortigi sian kuraĝon, li aldonis:
— Ili kunvenas, kiel rabistoj, kaj tamen ne estas al ili permesite mortigi, se nur tiu ligio ne trompis min malinde.
Ankaŭ Vinicion, malgraŭ ke li pensis pri Ligia, mirigis tiu singardemo kaj sekreteco, kun kiu ŝiaj samkonfesantoj kunvenis por aŭskulti sian ĉefpastron; li do diris:
— Kiel ĉiuj religioj, ankaŭ ĉi tiu havas inter ni siajn simpatiulojn, sed la kristanoj estas ja juda sekto. Kial ili kunvenas ĉi tie, se en Transtibero staras judaj temploj, kie en plenluma tago la judoj faras oferdonojn?
— Ne, sinjoro. La judoj estas ĝuste iliaj plej grandaj malamikoj. Oni diris al mi, ke jam antaŭ la hodiaŭa imperiestro okazis preskaŭ milito inter la judoj kaj ili. La imperiestron Klaŭdion tiel tedis tiuj maltrankviloj, ke li ekzilis ĉiujn judojn, nun tamen la edikto estas nuligita. Sed la kristanoj kaŝas sin de la judoj kaj de la popolo, kiu, kiel ci scias, atribuas al ili krimojn kaj malamegas ilin.
Dum kelka tempo ili iris en silento, post kio Ĥilono, kies timo kreskis laŭmezure kiel ili malproksimiĝadis de la urbo, diris:
— Revenante de Eŭrikio, mi pruntis ĉe unu barbiro perukon kaj metis en la nazon du fabojn. Ili ne devus min rekoni. Kaj eĉ se ili rekonos, ili min ne mortigos. Ili ne estas malbonaj homoj! Ili eĉ estas tre honestaj homoj, kiujn mi amas kaj estimas.
— Ne favorigu ilin al ci antaŭtempe per laŭdoj, — respondis Vinicio.
Ili eniris nun mallarĝan fosaĵon, fermitan deflanke kvazaŭ per du remparoj, kiujn unuloke transsaltis akvedukto. La luno elŝovis sin dume de post la nuboj kaj ĉe la fino de la fosaĵo ili ekvidis muron, abunde kovritan de hederoj, arĝente brilantaj en la lunlumo. Tio estis Ostriano.
La koro de Vinicio ekbatis pli vive.
Ĉe la pordego du fosistoj forprenadis la signojn. Post momento Vinicio kaj liaj kunuloj troviĝis en spaco sufiĉe vasta, de ĉiuj flankoj fermita de muro. Kelkloke staris tie apartaj monumentoj, kaj en la mezo oni vidis la hipogeon mem, aŭ kripton, kuŝantan per sia suba parto sub la tersupraĵo, en kiu estis la tomboj; antaŭ la eniro en la kripton plaŭdis fontano. Estis tamen evidente, ke tre granda nombro da personoj ne povus lokiĝi ene de la hipogeo, Vinicio do facile divenis, ke la rito okazos sub la libera ĉielo, en la korto, kie baldaŭ kunvenis tre multenombra amaso.
Kien ajn la okulo povis atingi, ĉie lanterno flagris apud lanterno, kvankam multaj el la venintoj tute ne havis lumon. Krom kelkaj kapoj ĉiuj, ĉu timante perfidulojn, aŭ malvarmon, restis kapuĉkovritaj, kaj la juna patricio kun maltrankvilo pensis, ke se ili restos tiel ĝis la fino, tiam en tiu amaso, ĉe tiu malforta lumo, neeble estos por li rekoni Ligian.
Sed subite ĉe la kripto oni bruligis kelkajn peĉtorĉojn, kiujn oni kunmetis en malgrandan ŝtiparon. Iĝis pli lume. La amaso komencis post momento kanti, unue mallaŭte, poste pli laŭte, ian strangan himnon. Vinicio neniam en la vivo aŭdis similan kanton. Tiu sama sopiro, kiu jam frapis lian atenton en la kantoj duonvoĉe sonigataj de unuopaj homoj envoje al la tombejo, reaŭdiĝis ankaŭ nun en tiu himno, nur multe pli klare kaj pli forte, ĝis fine ĝi iĝis tiel korskua kaj grandega, kvazaŭ kune kun la homoj komencus sopiri tiu tuta tombejo, la montetoj, fosaĵoj kaj ĉirkaŭaĵo. Povis ŝajni ĉe tio, ke estas en ĝi ia vokado en nokto, ia humila peto pri savo en vojperdo kaj mallumo.
La kapoj, levitaj supren, ŝajnis vidi iun malproksime, alte, kaj la manoj — alvoki, ke li venu malsupren. Kiomfoje la kanto eksilentis, sekvis kvazaŭ momento da atendo, tiel korskua, ke eĉ Vinicio kaj liaj kunuloj malgraŭvole rigardis al la steloj, kvazaŭ timante, ke okazos io eksterordinara kaj ke vere iu malsuprenvenos.
En Anatolio, en Egiptujo kaj en Romo mem Vinicio vidis multegajn diversajn templojn, ekkonis multegajn religiojn kaj aŭdis multegajn kantojn, tamen nur ĉi tie li unuafoje ekvidis homojn alvoki sian dion per kanto ne tial, ke ili volis plenumi per tio fiksitan riton, sed el la koro, el tia vera sopiro al li, kian povas havi infanoj al sia patro aŭ patrino. Oni devus esti blinda por ne rimarki, ke tiuj homoj ne nur adoris sian dion, sed ankaŭ amis lin tutanime, kaj tion Vinicio vidis ĝis nun en neniu lando, en neniuj ritoj, en neniu templo, ĉar en Romo kaj en Grekujo tiuj, kiuj observis ankoraŭ la kulton al la dioj, faris tion por sekurigi al si ilian helpon, aŭ pro timo, sed al neniu eĉ venis en la kapon, ke oni povus ilin ami.
Kvankam lia penso estis okupita pri Ligia, kaj serĉado de ŝi meze de la amaso absorbis lian atenton, li ne povis tamen ne vidi tiujn strangajn kaj eksterordinarajn aferojn, kiuj okazis ĉirkaŭe. Dume oni alĵetis kelkajn torĉojn al la fajro, kiu verŝis ruĝan lumon sur la tombejon, malfortigante la briladon de la lanternoj, kaj en tiu sama momento el la hipogeo eliris maljunulo, vestita per mantelo kun kapuĉo, sed kun malkovrita kapo, kaj surpaŝis ŝtonon, kuŝantan proksime al la ŝtiparo.
La amaso sin ekbalancis ĉe lia vido. Voĉoj apud Vinicio komencis flustri: «Petro! Petro!». Iuj surgenuiĝis, aliaj etendis al li la brakojn. Sekvis silento tiel profunda, ke oni aŭdis ĉiun karbopeceton, falantan de la torĉoj, malproksiman radbruon de la Nomentana vojo kaj murmuradon de vento en kelkaj pinioj, kreskantaj apud la tombejo.
Ĥilono klinis sin al Vinicio kaj flustris:
— Jen li! La unua disĉiplo de Kristo, la fiŝkaptisto!
La maljunulo levis supren la manon kaj per signo de kruco benis la kunvenintojn, kiuj tiufoje falis sur la genuojn. La kunuloj de Vinicio kaj li mem, ne volante sin perfidi, sekvis la ekzemplon de la aliaj. La juna viro komence ne povis konsciigi al si siajn impresojn, ĉar ŝajnis al li, ke tiu figuro, kiun li vidis antaŭ si, estas kune sufiĉe simpla kaj eksterordinara, kaj plie, ke tiu eksterordinareco venas ĝuste el ĝia simpleco. La maljunulo havis nek mitron sur la kapo, nek kverkfolian kronon ĉirkaŭ la tempioj, nek palmon en la mano, nek oran tabulon sur la brusto, nek veston stelbroditan aŭ blankan, unuvorte neniun el tiuj insignoj, kiujn portadis pastroj orientaj, egiptaj, grekaj aŭ romaj.