— Mi eniros unua! — li diris.
— Ci sekvos min! — diris Vinicio per ordona voĉo. Kaj post momento ili ambaŭ malaperis en la malluma vestiblo.
Ĥilono ekkuris al la angulo de plej proksima strateto kaj komencis, rigardante de post la angulmuro, atendi kio okazos.
Ĉapitro 22ª
Vinicio nur en la korto ekkomprenis la tutan malfacilecon de la entrepreno. La domo estis granda, kelketaĝa, unu el tiuj domoj, da kiaj oni konstruis milojn en la tuta Romo, por havigi al si profiton el luigado de loĝejoj, kaj ordinare oni konstruis ilin tiel rapide kaj tiel malzorge, ke ne estis preskaŭ jaro, en kiu kelkaj el ili ne falis sur la kapojn de la loĝantoj. Tio estis veraj abelujoj, tro altaj kaj tro mallarĝaj, plenaj je ĉeloj kaj kameretoj, en kiuj nestis loĝantaro malriĉa, kaj samtempe tre multnombra. En la urbo, en kiu multaj stratoj ne havis nomojn, tiuj domoj ne havis numerojn; la posedantoj komisiis kolektadon de la luopago al siaj sklavoj, tiuj tamen, ne devigate de la urba registaro prezenti la nomojn de la loĝantoj, ofte mem ilin ne konis. Informiĝi pri iu en tia domo estis treege malfacile, precipe se ĉe la pordego ne estis pordisto.
Tra longa vestiblo, simila al koridoro, Vinicio kaj Krotono eliris sur malvastan korton, kvarflanke baritan de konstruaĵoj, ion en la speco de atrio komuna por la tuta domo, kun fontano en la mezo, kies akvo ŝprucfalis en ŝtonan pladegon, enmasonitan en la teron. Ĉe ĉiuj muroj levis sin internaj ŝtuparoj, parte ŝtonaj, parte lignaj, kondukantaj al galerioj, el kiuj oni eniris en loĝejojn. Ankaŭ malsupre estis loĝejoj, kelkaj provizitaj per lignaj pordoj, aliaj apartigitaj de la korto nur per lanaj, plejparte ĉifoniĝintaj, truhavaj aŭ flikitaj kurtenoj.
La horo estis frua kaj sur la korto ne videblis eĉ unu vivanto. Evidente en la tuta domo ĉiuj ankoraŭ dormis, krom la revenintoj el Ostriano.
— Kion ni faros, sinjoro? — demandis Krotono haltante.
— Ni atendu ĉi tie; eble iu aperos, — respondis Vinicio. — Oni ne vidu nin en la korto.
Sed samtempe li pensis, ke la konsilo de Ĥilono estis praktika. Se li havus kelkdek sklavojn, li povus sieĝi la pordegon, kiu ŝajnis esti la sola elirejo, kaj traserĉi ĉiujn loĝejojn; dume nun ili devis tuj trafi la loĝejon de Ligia, ĉar alie kristanoj, kiuj certe estis kelknombraj en tiu domo, povus ŝin averti, ke oni ŝin serĉas. Ankaŭ tial estis danĝere demandi fremdajn homojn.
Vinicio pripensis dum momento, ĉu li revenu por preni siajn sklavojn, kiam subite de post unu el la kurtenoj de la plej malproksmaj loĝejoj eliris homo kun kribrilo en la mano kaj alpaŝis la fontanon.
La juna viro tuj rekonis Urson.
— Tio estas la ligio! — flustris Vinicio.
— Ĉu mi tuj rompu liajn ostojn?
— Atendu.
Urso ne rimarkis ilin, ĉar ili staris en la ombro de la vestiblo; li komencis trankvile lavi en la akvo legomojn plenigantajn la kribrilon. Evidente, post la tuta nokto, pasigita en la tombejo, li intencis prepari matenmanĝon el ili. Post momento, fininte sian laboron, li prenis la malsekan kribrilon kaj malaperis kun ĝi post la kurteno. Krotono kaj Vinicio ekiris post li, certaj ke ili trafos rekte en la loĝejon de Ligia.
Granda do estis ilia miro, kiam ili ekvidis, ke la kurteno apartigis de la korto ne loĝejon, sed alian malluman koridoron, en kies fino oni vidis ĝardeneton, konsistantan el kelkaj cipresoj, kelkaj mirtaj arbustoj kaj malgrandan dometon, kroĉitan al senporda posta muro de alia konstruaĵo.
Ili ambaŭ tuj ekkomprenis, ke tio estis cirkonstanco favora por ili. En la korto povus okazi tumulto de ĉiuj loĝantoj, dum la flanka situo de la dometo igis la entreprenon pli facila. Rapide ili finos la aferon kun defendantoj, aŭ pli ĝuste kun Urso, post kio same rapide ili atingos kun la forkaptita Ligia la straton, kaj tie la resto estos facila. Probable neniu ilin haltigos, kaj se oni ilin haltigos, ili diros, ke la afero koncernas forkurintan garantiulinon de la imperiestro; en plej malbona okazo Vinicio sin konigos al la vigiloj kaj alvokos ilian helpon.
Urso estis jam preskaŭ eniranta la dometon, kiam bruo de la paŝoj turnis lian atenton, li do haltis kaj, ekvidinte du homojn, metis la kribrilon sur balustradon kaj reiris al ili.
— Kion vi serĉas ĉi tie? — li demandis.
— Cin! — respondis Vinicio.
Poste, sin turninte al Krotono, li komandis per rapida, mallaŭta voĉo:
— Mortigu!
Krotono eksaltis, kiel tigro, kaj en unu momento, antaŭ ol la ligio povis ekkonscii aŭ rekoni la malamikojn, kaptis lin en siajn ŝtalajn brakojn.
Vinicio estis tro certa pri superhoma forto de Krotono por atendi la finon de la batalo — pasinte preter ili, li ekkuris al la pordo de la dometo, ĝin puŝis kaj troviĝis en duonluma ĉambro, iom heligata de fajro brulanta en kameno. La brilo de tiu flamo falis rekte sur la vizaĝon de Ligia. Alia persono, sidanta ĉe la fajro, estis la maljunulo, kiu akompanis la knabinon kaj Urson envoje de Ostriano.
Vinicio enkuris tiel subite, ke antaŭ ol Ligia povis lin rekoni, li kaptis ŝin je la talio kaj, levinte supren, resaltis al la pordo. La maljunulo, vere, sukcesis bari ĝin per si mem, sed Vinicio, alpreminte la knabinon per unu brako al la brusto, forpuŝis lin per la alia.
La kapuĉo falis de lia kapo kaj tiam, ĉe la vido de tiu vizaĝo, bone konata kaj ĉi-momente terura, la sango de Ligia glaciiĝis pro teruro kaj la voĉo mutiĝis en ŝia gorĝo. Ŝi volis voki helpon, sed ne povis. Same vane ŝi penis kapti la pordokadron por kontraŭstari. Ŝiaj fingroj deglitis de la ŝtono kaj ŝi perdus la konscion, se ne frapus ŝiajn okulojn terura bildo, kiam Vinicio elkuris kun ŝi en la ĝardenon.
Urso tenis en la brakoj iun homon, tute fleksitan malantaŭen, kun kapo klinita flanken kaj kun sangoplena buŝo. Ekvidinte ilin, li frapis ankoraŭfoje per la pugno tiun kapon kaj en unu sekundo eksaltis, kiel furioza besto, al Vinicio.
«Morto!» — ekpensis la juna patricio.
Kaj post tio li ekaŭdis, kvazaŭ en sonĝo, ekkrion de Ligia: «Ne mortigu!» — poste li eksentis, ke io, kvazaŭ tondrobato, malvolvis liajn brakojn, per kiuj li ŝin ĉirkaŭtenis, fine la tero turniĝis kune kun li kaj la lumo de la tago estingiĝis antaŭ liaj okuloj.
Ĥilono tamen, kaŝite malantaŭ la stratangula domo, atendis, kio okazos, ĉar la scivolo batalis en li kontraŭ la timo. Li pensis ankaŭ, ke se ili sukcesos forkapti Ligian, tiam bone estos por li esti apud Vinicio. Urbanon li ne timis plu, ĉar ankaŭ li certis, ke Krotono mortigos tiun. Aliflanke li kalkulis, ke en la okazo ke en la ĝis nun senhomaj stratoj komenciĝos tumulto, se kristanoj aŭ iuj ajn homoj volos kontraŭstari al Vinicio, tiam li alparolos ilin kiel reprezentanto de la regna aŭtoritato, kaj se necesos, alvokos la vigilojn helpe al la juna patricio kontraŭ la strata kanajlaro, kaj tiamaniere sekurigos al si novajn favorojn.
En la animo li plu opiniis, ke la ago de Vinicio estas malprudenta; konsiderante tamen la teruran forton de Krotono, li supozis, ke ĝi povos sukcesi.
«Se ilia situacio estos malbona, la tribunuso mem portos la knabinon, kaj Krotono trabatos por li la vojon».
Tamen la tempo ŝajnis al li longa; maltrankviligis lin silento en la vestiblo, kiun li rigardis de malproksime.
«Se ili ne trafos en ŝian kaŝejon kaj faros bruon, ili foralarmos ŝin.»
Kaj cetere, la penso pri tio ne estis al li malagrabla, ĉar li komprenis, ke en tia okazo Vinicio denove lin bezonos kaj denove li sukcesos elpremi el lia sako konsiderindan nombron da sestercoj.
«Kion ajn ili faros», li diris al si mem, «tion ili faros por mi, kvankam neniu el ili divenas tion. Dioj, dioj, lasu min nur…»
Kaj subite li haltis, ĉar ŝajnis al li, ke io sin elŝovas el la vestiblo; do, sin preminte al la muro, li komencis rigardi, retenante la spiron en la brusto.
Kaj li ne eraris, ĉar el la vestiblo duone elŝoviĝis kapo kaj komencis rigardi ĉirkaŭen.
Post momento ĝi tamen malaperis.
«Tio estas Vinicio aŭ Krotono», ekpensis Ĥilono, «sed, se ili kaptis la knabinon, kial ŝi ne krias kaj kial ili rigardas en la straton? Homojn ili ja ĉiuokaze devas renkonti, ĉar antaŭ ol ili venos ĝis Karinoj, la stratoj iĝos movoplenaj. — Kio estas tio!? Je ĉiuj senmortaj dioj!…»