Kaj subite ĉiuj restintaj haroj hirtiĝis sur lia kapo.
En la pordo montriĝis Urso kun la korpo de Krotono pendanta trans lia ŝultro kaj, rigardinte ĉirkaŭen ankoraŭfoje, li komencis kuri kun ĝi tra la malplena strato al la rivero.
Ĥilono sin faris tiel plata ĉe la muro, kiel peco da stukaĵo.
«Mi pereos, se li min ekvidos!» li ekpensis.
Sed Urso kuris rapide preter la stratangulo kaj malaperis post la sekvanta domo. Ĥilono, ne plu atendante, komencis kuri laŭlonge de diagonala strateto, klakante per la dentoj pro teruro kaj kun rapido kiu mirigus eĉ en junulo.
«Se li, revenante, min ekvidos de malproksime, li min atingos kaj mortigos», li parolis al si. «Savu min, Zeŭso, savu Apolono, savu Hermeso, savu Dio de la kristanoj! Mi forlasos Romon, reiros en Mezembrion, sed savu min el la manoj de tiu demono!»
Kaj tiu ligio, kiu mortigis Krotonon, efektive ŝajnis al li ĉi tiam estaĵo superhoma. Kurante li pensis, ke tio eble estas iu dio surpreninta la formon de barbaro. En tiu momento li kredis je ĉiuj dioj de la mondo, kiujn li mokis alitempe. Lian kapon trakuris ankaŭ la penso, ke Krotonon mortigis eble la dio de la kristanoj, kaj denove la haroj hirtiĝis sur lia kapo, ke li ekmalpacis kun tia potenco.
Nur trakurinte kelkajn stratetojn kaj ekvidinte iujn laboristojn, irantajn renkonte de malproksime, li iom trankviliĝis. En lia brusto jam mankis spiro, do li sidiĝis sur sojlo de domo kaj per la rando de la mantelo komencis viŝi la ŝvitkovritan frunton.
«Mi estas maljuna kaj bezonas trankvilon», li diris.
La homoj, irantaj renkonten, sin turnis en iun flankan strateton kaj denove ĉirkaŭis lin soleco. La urbo ankoraŭ dormis. Matene la stratmovado komenciĝadis pli frue en la pli riĉaj kvartaloj, kie sklavoj de riĉaj domoj estis devigataj leviĝi antaŭ la plentago; kaj en tiuj, kiujn okupis loĝantaro libera, nutrata je la regna kosto, sekve senfarema, oni vekiĝis, precipe vintre, sufiĉe malfrue.
Ĥilono, sidinte dum kelka tempo sur la sojlo, eksentis penetran malvarmon, li do leviĝis kaj, certiĝinte, ke li ne perdis la sakon ricevitan de Vinicio, sin direktis per paŝoj jam malpli rapidaj al la rivero.
«Eble mi vidos ie la korpon de Krotono», li parolis al si. «Dioj! Tiu ligio, se li estas homo, povus en la daŭro de unu jaro gajni milionojn da sestercoj, ĉar se Krotonon li sufokis, kiel hundidon, kiu rezistos al li? Por ĉiu ludo sur areno oni donus al li tiom da oro, kiom li mem pezas. Li gardas tiun knabinon pli bone ol Cerbero la inferon. Sed englutu do lin tiu infero. Mi ne volas havi aferon kun li. Li estas tro malmolosta. Kion mi tamen faru? Okazis terura afero. Se al tia Krotono li rompis la ostojn, certe ankaŭ la animo de Vinicio plorplendas super tiu malbenita domo, atendante enterigon. Je Kastoro! Tio ja estis patricio, amiko de la imperiestro, sinjoro konata en la tuta Romo kaj armea tribunuso. Lia morto ne estos al ili lasita senpune … Kaj se mi, ekzemple, irus en la tendaron de la pretorianoj, aŭ al la vigiloj?…»
Ĉe tio ĉi li eksilentis kaj komencis mediti, sed post momento diris:
«Ve al mi! Kiu enkondukis lin en tiun domon, ĉu ne mi? Liaj liberigitoj kaj sklavoj scias, ke mi venadis al li, kelkaj eĉ scias por kiu celo. Kio estos, se oni min kulpigos, ke mi intence montris al li la domon, en kiu lin trafis morto? Eĉ se poste montriĝus en juĝejo, ke mi tion ne volis, oni diros ĉiuokaze, ke mi estas la kaŭzo de tio … Kaj li ja estis patricio, do neniel mi restos senpuna. Sed se mi kaŝe forlasos Romon kaj translokiĝos ien malproksimen, mi nur pligrandigos la suspekton.»
Kaj tiel, kaj alie estis malbone. Li nur penis elekti la malpli grandan malbonon. Romo estis grandega urbo, tamen Ĥilono eksentis, ke ĝi povas esti tro malvasta por li. Ĉar ĉiu alia povus simple iri al la prefekto de la vigiloj, rakonti, kio okazis, kaj eĉ se falus sur lin ia suspekto, trankvile atendi la esploradon. Sed la tuta pasinteco de Ĥilono estis tiaspeca, ke ĉia pli proksima konatiĝo, ĉu al la prefekto de la urbo, aŭ al la prefekto de la vigiloj, povus kaŭzi al li tre gravajn embarasojn kaj kune doni bazon al ĉiaj suspektoj, kiuj povus veni en la kapojn de la oficistoj.
Aliflanke, forkuro pensigus Petronion ke Vinicio estis perfidita kaj murdita sekve de komploto. Petronio estis homo potenca, kiu povis havi al sia dispono la policon en la tuta regno kaj kiu sendube klopodus elserĉi la kulpulojn, eĉ en la ekstremoj de la mondo. Tamen al Ĥilono venis la ideo, ĉu plej bone estus sin turni al li kaj rakonti, kio okazis. Jes! Tio estis la plej bona maniero. Petronio estis homo trankvila kaj Ĥilono povis esti certa almenaŭ pri tio, ke li aŭskultos ĝis la fino. Konante la aferon ekde la komenco, Petronio pli facile ol la prefektoj ekkredus je la senkulpeco de Ĥilono.
Tamen por iri al Petronio necesis scii certe, kio okazis pri Vinicio, kaj Ĥilono tion ne sciis. Li vere vidis la ligion ŝteliri al la rivero kun la korpo de Krotono, sed nenion pli. Vinicio povis esti mortigita — aŭ li povis esti vundita aŭ kaptita. Nur nun venis al Ĥilono la ideo, ke la kristanoj certe ne kuraĝus mortiĝi homon tiel potencan, aŭgustanon kaj altan armean oficiston, ĉar tia ago povus sekvigi kontraŭ ili ĝeneralan persekuton. Pli verŝajne estis, ke ili retenis lin perforte, por doni al Ligia tempon refoje sin kaŝi en alia loko.
Tiu penso rekuraĝigis Ĥilonon.
«Se tiu ligia drako ne disŝiris lin en la unua impeto, li estas viva, kaj se li estas viva, li mem atestos, ke mi lin ne perfidis, kaj tiam ne nur nenio min minacos, sed (ho Hermeso, denove kalkulu je la du bovidinoj!) antaŭ mi malfermiĝos nova kampo … Mi povas sciigi al unu el liaj liberigitoj, kie li serĉu la sinjoron; kaj ĉu li iros al la prefekto aŭ ne, tio estas lia afero, gravas ke mi ne iru tien … Kaj mi povas iri al Petronio kaj kalkuli je rekompenco … Mi serĉis Ligian, nun mi serĉos Vinicion, kaj poste denove Ligian … Tamen antaŭe necesas ekscii — ĉu li vivas, ĉu pereis.»
Ĉe tio li ekpensis, ke li povus nokte iri al la bakisto Demaso kaj demandi pri Urso. Sed li tuj forlasis tiun ideon. Li preferis ne havi aferon kun Urso. Li povis prave supozi, ke ĉar Urso ne mortigis Glaŭkon, lin probable avertis iu el la kristanaj ĉefuloj al kiu li malkaŝis sian intencon, — avertis, ke tio estas afero nepura kaj ke al ĝi lin instigis iu perfidulo. Cetere, ĉe la sola rememoro pri Urso Ĥilonon trakuris tutkorpa tremo. Li decidis, anstataŭe, ke vespere li sendos Eŭrikion en la domon, kie okazis la akcidento, por ricevi informojn. Dume li bezonis iom manĝi, sin bani kaj ripozi. La sendorma nokto, la vojo al Ostriano kaj la forkuro el Transtibero ekstermezure lin lacigis.
Unu afero konstante lin konsolis: nome tio, ke li havis ĉe si du sakojn — tiun, kiun Vinicio donis al li hejme, kaj tiun ĵetitan al li dum la reveno de la tombejo. Pro tiu feliĉa cirkonstanco, kaj pro la grandaj emocioj de li travivitaj, li decidis matenmanĝi pli abunde kaj trinki iom da vino pli bona ol ordinare.
Kaj kiam venis la horo de malfermo de vinejoj, li plenumis tion je tia grado, ke li forgesis pri bano. Antaŭ ĉio li sentis dormemon, la dormemo lin senfortigis, kaj per tute ŝanceliĝemaj paŝoj li revenis en sian loĝejon en Suburo, kie lin atendis sklavino, aĉetita por la mono de Vinicio.
Tie, enirinte en sian dormoĉambron, malluman, kiel vulpa kavo, li ĵetis sin sur la liton kaj endormiĝis en unu momento.
Li vekiĝis nur vespere, aŭ pli ĝuste lin vekis la sklavino, dirante ke iu serĉas lin kaj volas lin vidi en urĝa afero.
La akrasenta Ĥilono tuj rekonsciiĝis, haste surtiris mantelon kun kapuĉo kaj, ordoninte al la sklavino flankeniĝi, li antaŭ ĉio singarde rigardis tra la pordo.
Kaj li rigidiĝis! Ĉar tra la pordo de la dormoĉambro li ekvidis la grandegan figuron de Urso.
Ĉe tiu ĉi vido li eksentis, ke liaj piedoj kaj kapo iĝas malvarmaj, kiel glacio, la koro ĉesas bati, la sakron kvazaŭ tiklas aroj da formikoj … Dum kelka tempo li ne povis paroli; poste tamen, klakante per la dentoj, li diris, aŭ pli ĝuste elĝemis: